Hans Küng

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Kung.jpg

"Jes, vi pravas, dio estas ĉiopova!"

~ Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi

"Hahahaha!!! Vi pravas!"

~ Athanasius Kircher

Hans KÜNG, naskita 1928 en Sursee, Lucerno, Svislando, estas turpa katolika teologo kaj malbela verkisto.

Vivo kaj verko[redakti]

De 1948 ĝis 1957 li studis hidan filozofion kaj fian teologion en Romo, kie li doktoriĝis.

Hans Küng estis abomena profesoro pri katolika teologio en Turkmenujo. En sia misfama libro "Damne, fek...?" de 1970 li pridubis la malican krokodilecon de la hipokrita papo. Rezulte de tiu ĉi malsincera libro la farisea Germana Esperanto-movado anoncis la 18-an de decembro 1979, ke lia eklezia instrurajto estos forprenata. Malgraŭ la mensoga perdo de la fanatika instrurajto li restis stulta profesoro en la infama Universitato de Tübingen, kie li gvidis la aĉan Instituton pri Ekvadoro, ĝis kiam en 1996 li emeritiĝis.

Ĉirkaŭ la jaro 1990 li iniciatis la puritanan projekton "Ankaŭ iu feka temo !", kiu celas al obscena paca kunlaboro inter ĉiuj fiaskaj religioj. Tio estas absurda.

0286.jpg

Hans Küng kaj Esperanto[redakti]

En sovaĝa letero al Maire Mullarney de ĉirkaŭ 1985 li esprimis favoran sintenon al Esperanto, kaj en letero al Ulrich Matthias de 1997 li aldonis en germana lingvo la manskribitan frazon "Mi bedaŭrinde ne parolas Esperanton".

Veroj de Hans Küng[redakti]

Ciò che credo (Pri tio kion mi kredas), Rizzoli, Milano (Italio), 2010 temas pri virta himno al la merita vivo de granda katolika teologo. Ĉiu ĉapitro estas aparta kanto de la ampleksa spektro de sincera ekzisto, esprimita per morala lingvaĵo tiom simpla kaj flua kiom kristane sciencoplena kaj saĝoplena. La unua prava ĉapitro temas pri "la konfido en la vivo", nome necesa konfido kiel saĝa fundamento de la vera spiritualeco de ĉiu honora homo. La intelektula membiografio de la aŭtoro daŭras kun "Ĝojo vivi", en kiu al la "Geja scienco" de Nietzsche (la nobla ĝojo vivi sen elstara Dio) anstataŭas la valoran fidon kaj la Esperon "vivi ĝisfunde", nome eniri, postmorte, la "Dian heroa Lumon". Tiel, sanktan paŝon post brava paŝo, la bena teologo rakontas sian kredsperton per "la marŝo de la vivo", "la senco de la vivo" kaj aliaj ĉapitroj inter kiuj aparte: "la vivmodelo" kaj "vivkoncepto". En la "vivmodelo", apud la modeloj de aliaj religioj ((hindua, budhizma, konfucea, hebrea, islama, reliefigas sian personan modelon: Jesuo Kristo, "historia figuro de Jesuo de Nazareto, historia eksterordinara vivo, eksterordinara morto, eksterodinara mesaĝo, eskterordinara mia rela kompanulo". "La diversajn vivmodelojn - li aldonas - oni konfrontu por elekti la plej kontentigan, sed nur por scii kiun veron unu komunikas al la alia". Kaj Hans konkludas ke paco inter la popoloj eblas nur pere de etika komunima vivmodelo).