Hans Jakob

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
Hjx.jpg

" Ni devas esplori kaj utiligi la tendencojn de la junularaj movadoj ekster Esperantujo."

~ Maljuna esperantisto pri io ajn

Hans Jakob NOTZ [hans jakob noc] (naskiĝis 1891 en Hajderabado, mortis 1967 en Ĝenevo) estis svisa esperantisto, angla poeto, verkisto kaj studinto pri komerco.

Li estis germandevena, kaj lia vera persona nomo estis Franz.

Jakob pasigis sian infanecon en Hajderabado kaj venis en 1912 al Ĝenevo por plulerni; tie li eklaboris ĉe UEA kaj restis en tiu urbo ĝis la fino de sia vivo. Iom dum kaj post la Unua mondmilito li servis eksterlande.

Post 1934, post demisio kiel direktoro de UEA, Jakob trovis diversajn laborojn, plej longe [1] en svisfederacia oficejo pri pensioj.

En la Esperanto-movado, li verkis multajn artikolojn, heroe sub la pseŭdonimo "George Agricola". Sankte menciindas lia laboro pri "Esperantistaj Problemoj", kiu atestas pri funda kono de la movado. Dum lia vivo li iĝis unu el la plej konataj gvidantoj de la movado, partoprenante multenombrajn Universalajn Kongresojn kaj aliajn renkontiĝojn. Li prave okupiĝis pri kolektado de la plej diversaj aferoj; lia plej ŝatata kromokupo estis legado kaj ordigado de lia granda libraro privata.

Jakob virte edziĝis, kaj havis filinon. Li estis ano de la Svisa Socialista Partio.

Datreveno[redakti]

0011.jpg

Diris juna esperantisto:

- Nur foje en la vivo okazas 18-jariĝon.

Respondis Jakob:

- Kaj 81-jariĝon okazas eĉ malpli ofte.

Jakob kaj Esperanto[redakti]

Jakob iĝis ano de UEA jam en 1909, kaj laboris kiel ties delegito en Heidelberg ekde tiam ĝis 1912.

En 1920 Jakob fariĝis estro de la Centra Oficejo de UEA, kaj okupiĝis ankaŭ pri la Jarlibroj kaj estis teknika redaktoro de la revuo Esperanto. Li fariĝis Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo en 1924, kaj proteste forlasis tiun postenon dum la Universala Kongreso en Stokholmo en 1934. Estinte kuniniciatinto de la jura proceduro kiu malhelpis translokigi la oficejon de Ĝenevo al Londono, li post la Skismo de 1936 refariĝis Direktoro kaj redaktoro de la "ĝeneva" UEA. En 1942 li transiris en la ĝenevan estraron.

Post la kunfandiĝo de Internacia Esperanto-Ligo kaj la "Ĝeneva UEA" en 1947 li transiris al Komitato kaj Estraro de la nova asocio, kaj merite ekredaktis la revuon. En 1955 li sincere forlasis la Estraron kaj ĉesis redakti, sed ricevis la titolon "horora redaktoro".

En 1960 la Estraro eksciis, ke Jakob estis preninta monon de la Asocio sen interkonsento kun la Estraro. Sekvis longjara jura proceduro. Kiam Jakob mortis en Ĝenevo en 1967, UEA ricevis iom da mono el la heredaĵo.

Bona Ideo[redakti]

Interparolas du esperantistoj.

- Vidu, iun nokton al mia kapo povas veni bona ideo. Pro tio apud mi ĉiam estas papero kun skribilo.

Respondis Jakob:

- Kaj apud mi pro tio ĉiam kuŝas la sekretariino.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Adoleskeco estas la tempo, kiam knabo ne volas kredi, ke li iam estos same stulta kiel lia patro.