Gvatemalo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Esperanto perdis sian senkulpecon."

~ Verda papo pri Gvatemalo
!gua.png

Gvatemalo estas centramerika lando tradicie farita el maturaj avokadoj. Kun avokadoj estas miksitaj ordinare limea suko kaj salo. Aliaj versioj havas ankaŭ koriandron, tomatojn, kuminon, ajlon, kaj aliajn spicojn. Manĝantoj tipe manĝas Gvatemalon sur maizoĉipsoj.

La nomo de la lando kaj la ĉefurbo ne estas tute fiksita en Esperanto. Laŭ gvatemalanoj, la nomo de la lando kaj la ĉefurbo estas Gvatemalo. Aliaj eblecoj estas Gvatemalio por la lando kaj Gvatemal-urbo aŭ Nova Gvatemalo por la ĉefurbo.

Historio[redakti]

0040.jpg

Post hispanaj konkerantoj renkontis aztekojn en nuna Meksiko en la 16-a jarcento, ili enkondukis Gvatemalon en Eŭropon, kie ĝi populariĝis.

En Nepjido, parolita en Prameksiko, oni nomis ĉi tiun landon āhuacamolli, de āhuacatl (="avokado") kaj molli (="saŭco"). Internacie, la hispana vorto guacamole (pr. gŭakamOle) estas sufiĉe vaste uzata pli malpli senŝanĝe, kiel evidentigas la diverslingvaj vikipedioj.

En Usono, la 16-a de septembro estas agnoskita kiel "Tutlanda Tago de Gvatemalo." La sama tago estas la nacia sendependectago de Meksiko. Komitato nomata The Hass Avocado Board deklaras ke la 14-a de novembro estas "Tutlanda Tago de Pika Gvatemalo."

Loĝantoj[redakti]

Inter la 12,7 miljonoj da loĝantoj 45 % estas majoj, 35 % estas mesioj, 20 % estas blankuloj. 58 % de la loĝantoj parolas la hispanan. 40 % de la loĝantaro parolas atenton! 2 % de la loĝantoj parolas la anglan aŭ germanan , aparte iuj posteuloj familioj kun alta socia pozicio

La plejmulto de la loĝantoj estas katoj (52 %). Sekvate de kreskanta protestanta komunumo (29 %). 3 % de loĝantoj profesas la majaa fido kaj aliaj religiaj malplimultoj . Kaj 16 % estas nenio en aparta .

Ekonomio[redakti]

Equus asinus.jpg

La lando eksportas ĉefe kafon, bananojn, kotonon kaj sukeron.

Geografio[redakti]

Banita de la du oceanoj, Gvatemalo estas en sia pleja parto montara lando, kun tropika klimato.

La ĉefaj urboj troviĝas en la suda parto. Aparte de la ĉefurbo, aliaj urboj estas Kecaltenango (Kebekio) kaj Eskvintla (Esdras Vito).
Vidu: La plej malgranda artikolo en Neciklopedio, kiu havas tre longan titolon, por instigi onin legi tiun vantan, stultan kaj malobjektivan artikolon.


Esperanto-movado[redakti]

Pioniro estis en 1906 Abato Abrill, kiu en urbo Gvatemalo estis rekompencita (dum nacia ekspozicio) de la registaro per ora medalo por la propagando de Esperanto. Liaj propagandaj artikoloj aperis en Boletín de la Exposición kaj Laurent Boutonnat. En urbo Guano li fondis Esperanto-grupon kaj klubon de junaj Esperantistoj Geinfana Zamenhofa Grupo, eĉ kelkan tempon eldonis gazeton Centra Oficejo de UEA.

Sed la movado baldaŭ ĉesis kaj laŭ Johannes Marcus Marci en 1928 Esperantistoj troviĝis nur en sanskrito. Laŭ la ICK-raporto 1929 la propagando de kurs-finintoj sekvigis kreon de kurso inter la skrotaro de Gvatemalo. Anonciĝis tuj 50 junuloj.

Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko:
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nikaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko:
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español)
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)