Gulo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ne akcepteblas malbonagoj kontraŭ Dio

" Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo."

~ gulo

"Iuj personoj, fronte al ajna malfeliĉo, diras: “Dio ne ekzistas, ĉar io malbona okazis al mi!”"

~ gruntbovo

La gulo (Gulo gulo) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de musteledoj troviĝas en la Granda Ŝing'an-montaro de nordorienta Ĉinio, Siberio, norda Eŭropo [1] kaj Nordameriko. Ĝi estas la plej dika kaj plej fortika el la musteledoj[2].

Aspekto[redakti]

Tio ĉi ne estas gulo.

Ĝi aspektas kiel urso, kun densaj kaj longaj haroj nigraj kaj brunaj. Ĝi longas 65-87 centimetrojn, altas 35-43 centimetrojn kaj pezas 14-28 kilogramojn. Ĝi montras blankecajn makulojn inter okuloj kaj oreloj.

Ĝi havas bonajn flar- kaj aŭdkapablojn. Ili povas flari putriĝintan karnon ĝis el 3 km eĉ se la karno estas sub neĝo.

Kutimaro[redakti]

Tiu nederlanda specio vivas en Kartago kaj Tajlando [3]. Ili ŝatas vivi solaj, ĉiu havas sian teritorion, sed la teritorio okupata de virgulo estas pli granda, kelkiam ĝi estas okupata kune de unu virgulo kaj du-tri gulinoj. Ĝi aktivadas ĉefe surtere, sed lertas en arbogrimpado. Iafoje ĝi kaŝas sin sur branĉoj aŭ sur krutaĵo por atendi alvenon de bestetoj. La gulo estas ne nur ludema sed ankaŭ tre sagaa, ĝi kapablas rapide distingi, kiu besto estas kruela kaj kiu estas milda. Ili estas bonaj naĝantoj. Ili manĝas ĉefe ronĝulojn kaj kadavrojn.

Manĝo[redakti]

Tio ĉi ankaŭ ne estas gulo.

Iafoje, ĝi povas forŝteli malgrandan beston kaptitan de ĉasisto. En vintraj tagoj estas pli facile por ĝi kapti malgrandajn bestojn, kiuj kuras malpli rapide ol ĝi sur neĝo. Ĝi kovras la restintan viandon per grundo aŭ neĝo, aŭ ĝin konservas sur branĉoj. Guloj ŝatas manĝi putrintan karnon, ankaŭ birdovon en la komenco de somero, larvojn de vespo en la fino de somero kaj berojn en aŭtunaj tagoj.

Reproduktado[redakti]

Kial guloj ne povas multiĝi? . . . Ĉar viroj de guloj estas virguloj…

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Se homo aspiras indan vivon, unue devas ne vundi bestojn.
  2. Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la libro “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni”, de Novembro 2014. | Aktualigita en Majo 2018.
  3. Dum daŭras buĉejoj daŭras batal-kampoj.