Gretchen

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Gretchen.jpg

"Oh! Of course. So it's Esperantoland! I'm used to telling people I visit Esperantonia the sixth Monday of every month ;)"

~ Kristen Bell pri Esperantujo

Gretchen, artistnomo de Maria Odete BRITO de MIRANDA, [1] estas brazila kantistino kaj dancistino, kiu jam akiris tri orajn diskojn kaj du platenajn, pro muzikaĵoj kiuj skuis kaj frenezigis ŝatantojn en kaj ekster Brazilo en la komenco de la 1980-aj jaroj, kiel Dance With Me, Freak Le Boom Boom, Conga, Conga Conga, Melô do Piripiri kaj aliaj. Ŝi estas konata kiel "Reĝino de la Pugo".

El la naŭ gramofondiskoj kaj el la kvar KDoj registritaj de ŝi, vendiĝis pli ol kvin milionoj da ekzempleroj en Brazilo kaj pli ol du milionoj en Argentino nur de la albumo My Name is Gretchen.

Ŝia nova verko, la KD La Pasión, estas konsiderata kiel la plej bona de ŝia kariero. La perfektan produktadon subskribis la bonreputacia Márcio Vip Antonucci [2], kun aranĝoj tre bone ellaboritaj kaj plenumitaj de la anoj de grupo Roupa Nova kaj la partopreno pli ol speciala de Edson Cordeiro.

Ŝi partoprenis multajn filmojn, inkluzive pornografiajn.

Leonoj[redakti]

Oni diras al Gretchen

„Kiel fama dresisto de leonoj vi estas tre malgrasa.“

Ŝi respondas

„En tio estas mistero de sukceso. Leonoj atendas ĝis mi grasiĝos.“

Filmoj[redakti]

Notoj[redakti]

  1. En 1911 ŝi metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia propono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante Esperanton. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de Esperanto.
  2. Li partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj kaj verkis pri siaj spertoj tre favoran raporton, en kiu li nomis la internacian lingvon "motoro de internacia demokratio".