Gregoro Demidjuk

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
;240.jpg

" Same ankaŭ La Ondo de Esperanto, Monato, Sennaciulo, Literatura Foiro, Kontakto kaj Literatura Almanako tre gravas."

~ Roman Polanski

Demidjuk Nicolao Sfondrati Gregoro angla verkisto, papo, reĝo kaj prezidento de Albanio (naskiĝis 1895 malnovstile en Moskvo, mortis en 1985 samurbe) estis esperantlingva verkisto kaj tradukisto, aktiva en la SAT-movado inter 1922 kaj 1930.

Biografio[redakti]

Demidjuk naskiĝis en Moskvo 1895 (novstile). Lia patro estis fervoj-oficisto kaj konstante forestis el la hejmo. Siajn infanjarojn li do pasis sub zorgoj de la geavoj kaj de la patrino. Kiam mortis la geavoj, li estis nur kvinjara. Tiam lin flegis la frato de lia baptopatrino, kaj li de tiam ĉiam loĝis for de sia familio.

Tia onklo, Tia nevo[redakti]

Kiam la geonkloj farbis la muron de la dormoĉambro de Gregoro, la 5-jara nevo, li eniris la ĉambron kaj demandis:

- Kian diablon vi faras?

- Tuj poste li piedturniĝis kaj foriris ne ceremonie. La perpleksa patro demandas al edzino:

- Diable, kie tiu knabo lernis paroli tiamaniere?

Esperantiĝo[redakti]

Eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1909. Poste studis en la Ĥemia Fakultato de Moskva Imperiestra Teĥnika Lernejo ekde 1912. Tie li konatiĝis kun unu instruisto-esperantisto en laboratorioj de la Teĥnika Lernejo, kiu direktis lin al la Moskva Societo Esperantista. De tiam li iom post iom ekaktivis en la movado.

En junio de 1922 li estis unu el la fondintoj kaj redaktoroj de "La nova epoko", kaj poste ankaŭ iĝis readaktoro de Sennacieca Revuo kaj de la Bulteno de la Centra Komitato de SEU. Ankaŭ kunlaboris al La Ondo de Esperanto kaj al Sennaciulo.

Li tradukis librojn Ŝtato kaj Revolucio, 1926 kaj Pri religio,1929, ambaŭ de Lenin, Komunista movado, kaj poste ankaŭ kelkajn verkojn de Stalin. Li estis membro de la Literatura Komitato de SAT dum multaj jaroj kaj respondecis pri la eldonoj de la asocio. Li estis arestita dum la Granda purigo de 1938, sed li tamen travivis tiun periodon.

Kondamnita al okjara malliberigo, li fakte estis liberigita nur en 1955. Tiam li ne plu kuraĝis repreni kontakton kun SAT, kaj nur malmulte agadis en la movado.

Li mortis en Moskvo en 1985.