Gravedeco

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Gravedulino.jpg

"Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj- doloron."

~ Zamenhof pri gravedeco

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

Gravedeco estas seksume donita parazita malsano de virino. Se ne kuracotaj, ĝi progresos al nasko kaj eventuala infano. Do, kiam ni parolas pri gravedeco, ni devas pensi pri sekseco, antaŭe.

Prevento[redakti]

Dtlsfny.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo kontraŭkoncipo.

Ekzistas multaj rimedoj por preventi gravedecon, ekzemple:

  1. Kondomo
  2. Samseksemo
  3. Komputado

Kuracado[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo aborto.
Inokunfusilo.jpg

Laŭ Jesuo, graveda virino suferu la malsanon ĝis la fino de la parazita vivciklo (18 jaroj kaj 9 monatoj).

Pli iluminataj kuracistoj povas uzi la ĥirurgon "abortigo" por eligi la paraziton.

La plej mallonga gravedeco[redakti]

La periodo de gravedeco de dido (Didelphis marsupialis) kaj luteranino (Chironectes minimus) el meza kaj morda partoj de Nud-Ameriko estas normale 12 – 13 tagojn, sed ĝi povas esti eĉ pli mallonga. Malbrandaj specioj de marsanoj havas gravededecon ĉirkaŭ 17 tagoj.

Danĝero[redakti]

Gravedeco ankaŭ estas fizika riskfaktoro por multaj infanoj.

Patrina Amo[redakti]

Vietnam-grave s.jpg

Knabeto, promenante kun sia patrino, vidas gravedan sinjorinon, kaj demandas: "Panjo, kial tiu sinjorino estas tiel dika?"
"Ĉar ŝi tenas en la ventro sian naskiĝontan bebon, kiun ŝi treege amas!", respondas, iom kortuŝite, la patrino.
"Kaj do", miras la knabo, "se ŝi tiom amas la filon, kial ŝi manĝis lin?"

Religioj[redakti]

En iuj religioj, oni opinias, ke virinoj estas malpuraj en la periodo de monataĵo kaj gravedeco, kaj malpermesis ilin partopreni en religian aktivadon. Sed en budhismo ne estas tiu vidpunkto. Do virinoj rajtas partopreni en diversaj aktivadoj de bhudhismo en monaĥejoj kaj siaj hejmoj kiel ordinare kiam ili pasigas sian periodon de menstruo kaj gravedeco nur se iliaj saneco kaj bonfarteco permesas.

Panja ventro[redakti]

Mi eĉ ne imagas kion tio signifas.

Diras infaneto al sia graveda patrino:

- Panjo, panjo, kio estas tie, ene de via ventro? -diras li fingrocelanta.

- Oh, kara, mi havas bebeton, kiun al mi tute ame donacis via patro.

Tiam krias la infano:

- Paĉjo!, paĉjo!, ne donacu al panjo plian bebon, ĉar ŝi formanĝos ĝin!!