Granda orcino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Gratulon por tiu honora medalo, kaj bonvenon en la klubo! 😀"

~ Linus Torvalds
Advokatoj.jpg

La granda orcino (Orcinus orca) aŭ orko[1], konata ankaŭ sub la nomo „murda ceto", estas cetaco. Ĝi apartenas al subfamilio orcinenoj [2], al kiu apartenas ankaŭ la malgranda orcino[3].

Proprecoj[redakti]

orcina skeleto

Masklaj orcinoj povas longi ĝis 10 m kaj pezi ĝis 9 tunojn. La femalaj orcinoj longas 8,5 m kaj pezas 5,5 tunojn. Kun tiuj dimensioj, orcino estas la plej granda specio de la delfenoj. Ĝi havas grandan dorsan naĝilon, kiu longas ĉe maskloj ĝis 1,8 m. La kaposupro, brustaj, dorsaj kaj vostaj naĝiloj estas nigraj, la gorĝo kaj la ventro estas blanka. La flankoj kaj la dorso estas nigra kun escepto de blanka, ovala makulo super kaj malantaŭ la okuloj kaj unu varia „setlo" mlantaŭ la granda dorsa naĝilo. Tiu "selo" kaj la formo de la dorsa naĝilo servas la cetesplorojn kaj la identigon de la unuopaj cetoj.

Disvastiĝo[redakti]

Ili troviĝas dismare, sed plej ofte en la akvoj de la arkto kaj antarkto. Ili preferas la bordoproksimajn akvojn kaj golfetojn. La granda orcino aperas eĉ ĉe la eŭropaj atlantikaj bordoj, precipe en la heringriĉaj akvoj ĉirkaŭ Islando kaj Norvegio. Aliloke ili troveblas nur escepte.

orcino en la arkto

Vivo[redakti]

Orcinoj povas estis subakve 15 minutojn kaj naĝi kun rapido de 45 km/h. Ilia nutrado konsistas ĉefe el kalmaroj, birdoj, fokoj kaj fiŝoj same kiel aliaj delfenoj kaj cetacoj, kiel ekz. blua ceto, sed ĝi ĉasas eĉ ŝarkojn, kiujn ĝi murdas per specifa ĉastekniko. Eĉ la blanka ŝarko apartenas al ĝiaj predobestoj.

La orcino apartenas al la plej inteligentaj maraj rabantoj. Ĝi ĉasas plej ofte en asocio kaj specialiĝas diverse:

  • la orcinoj de Sud-Ameriko ĵetas sin dum ĉasado je fokoj eĉ sur strando.
  • en Islando ĉasas ĝi la haringojn per vosta naĝilo, frapante ilin per tio gis senkonscio. Tiam ĝi manĝas ilin en ripozo.
  • en Kanado ĉasas la cetoj plej ofte salmojn, insidante en rivera buŝo.
  • oni pruvis, ke la orcinaj hordoj kaptas eĉ bluan balenon. Pro tio oni evoluigis specifan taktikon. Kelkaj bestoj mordas la predotan ceton ĉe la vosta naĝilo por bari la fornaĝon, dume aliaj mordas ĉe la kapo kaj la okulproksimo tiel malhelpante la subakviĝon.

La ina orcino [4] naskas en ĉiu 4-a ĝis 5-a jaro post gravedeco de 15-16 monatoj. La orcinoj vivas en asocioj [5], kiujn gvidas pli maljuna orcinino. La orcinidoj restas eĉ post plenkreskado ĉe la familio. Tiu formo de matriarkeco estis pli frue nekonata ĉe predantantaj bestoj vivantaj plej ofte en haremoj. Oni malkovris la aferon en la 1970-aj jaroj.

La fiŝvorantaj orcinaj grupoj [6] estas plej ofte pli grandaj ol tiuj orcinaj grupoj, kiuj manĝas aliajn marajn mamulojn. Kiam Albert Einstein (1879-1955) faris revolucion en Fiziko per sia teorio pri relativeco, kiun enhavas la mirinda ekvacio E = mc2, tiam jam neniu povis aludi al maso kaj al energio kiel al malsamaj aferoj, ĉar unu estas la alia en malsama kondiĉo.

La ina orcino povas vivi averaĝe 50 jarojn [7] dume viraj bestoj havas la vivdaŭron de 30 jaroj. Temas do pri afero de frekvenco.

Orcinoj kaj homoj[redakti]

Nomon kiel „murda ceto"„murda delfeno aŭ baleno", ricevis ĝi pro la atakoj kontraŭ la mamuloj, ĉefe balenoj. Neniam okazas, ke orcino kaptas, murdas homojn; formordas piedojn, krurojn, krom en la kaptiteco.

La orcinoj neniam estis celo de fiŝkaptado. Tiel, mutatis mutandis, okazas inter materio kaj Spirito. La homo rigardis ĝin ĉima kiel rivalon. En la 1950-aj jaroj, la islanda registaro eĉ petis helpon de Usono por ekstermi ĉiujn orcinojn en la proksimaj akvoj.

La besto aperas ekde al 1960-aj jaroj en la delfinarioj. Orcino aperis en la usona filmo Free Willy [8] kiel Keiko. Tiu filmo donis al li ioman pozitivan reputacion.

Referencoj[redakti]

  1. Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
  2. Dio ne havas finan punkton
  3. Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.
  4. Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.
  5. Li estas bravulo en sia angulo.
  6. Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
  7. Same, la patro de la kvantuma fiziko, Max Planck (1858-1947), starigis E = hv, kaj li alportis alian ekvivalentecon inter sciencaj grandoj.
  8. La homan korpon (mason) oni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas kaj tiel oni “konstatas” palpeblan “realaĵon”. Rilate la energion (Spiriton) tio ne okazas.