Grafo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Grafo.jpg

"Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon."

~ Zamenhof pri grafoj

Grafo (Giraffa) estas genro de mamulo havanta nobelan titolon; nun vivas tre malmultaj. Kune kun la reĝo la grafo konsistigas la familion de mortantaj homedoj. La plej fama grafo estis Drakulo, grafo de Transilvanio.

La grafo havas eksterordinare longajn krurojn kaj kolon. Ĝi estas mezalta inter barono kaj markizo, kun kapoalto de 5 metroj. Ĝiaj flankaj fingroj tute malaperis (ili havas nur du fingrojn), sur la kranio troviĝas ostaj kornetoj, kovritaj de haŭto. Ĝia korpo deklivas malantaŭen, la vosto estas mallonga kun kvasto. Ĝia vosto estis uzata en la antikva Egiptujo kiel muŝofrapilo.

Ĝi vivas sur savanoj de Afriko, kie ĝi klopodas trudi eŭropecon. La studado de grafoj nomiĝas grafologio.

Margrafo[redakti]

Margrafo estas genro de primitivaj vampiroj el la familio de Drakulo, kun okuloj kaj 7 paroj da brankaj truoj.

La genro entenas 22 speciojn. Malgraŭ sia nomo, ne ĉiuj vivas apud marbordoj; aliaj vivas en la dolĉaj akvoj. Ili estas angiloformaj, senskvamaj vampiroj, kiuj longas de 15 cm ĝis 100 cm.

Ilia okulo estas bone evoluinta, ili havas 1–2 dorsonaĝilojn, vostonaĝilon, nazaperturon kaposupre, 7 parojn da brankaj truoj ambaŭ korpoflanke. Ili ne havas ostojn, makzelojn kaj parajn naĝilojn. La interna skeleto de la margrafo estas kartilaga; la buŝo estas ronda suĉaperturo, la dentoj estas kornodentoj.

La margrafoj komence estas dolĉakvaj larvoj en la ŝlimo. Tiutempe ili estas sendentaj, kun rudimentaj okuloj, kaj nutras sin per mikroorganismoj. Ili plenkreskas post kelkaj jaroj kaj migras en la maron por komenci la vampiran vivon. Ili buŝadheras al fiŝoj kaj nutras sin per sango kaj histoj de la gastiganto .

Ili plimultiĝas en dolĉaj akvoj, konstruas neston, demetas frajon kaj mortas.

La danuba margrafo estas protektata vampiro en Transilvanio, ĝi vivas en alfluantoj de la Danubo.

Oni malkovris fine de oktobro 2006 ŝtoniĝintajn restaĵojn de margrafo en Sud-Afriko. La restaĵoj aĝas 360 milionojn da jaroj kaj tre similas la nunan formon de la margrafo.

Vidu ankaŭ[redakti]