Golfo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Por fari tiun laboron necesas esti perturbita, necesas havi psikan konfuzon. Se iuj faras tiun laboron, estas ĉar ili estas antropologie malsamaj de la cetero de la homa raso.

"“Miaŭindo” estas unu el la literkombinoj, kiuj ŝajne ne eniris la grandan liston de permesitaj vortoj, eĉ se tio certe plaĉus al iuj katoŝatantoj."

~ golfisto pri vortoj malpermesataj en la klubo

"Mi tre ŝatas la ludon sed mi tre antaŭĝojas pri la ebleco pagi por uzi la ludon sen reklamo."

~ insularano

Ekzistas ankaŭ pilka sporto nomata golfo[1].


Ni pensis ke por diskonigi Esperanton, kaj por ke homoj en la tuta mondo povu ludi la saman ludon, estus mojose fari ekskluzive esperantlingvan version de la ludo. Do ne nur ludon, kie eblus “elekti" Esperanton.
Mi unue parolis kun ili pri la ludo iam komence de la jaro, sed jam tiam ili faris multon da laboro. Ili bezonis mian helpon nur pri tradukado kaj varbado. Mi tradukis la plejparton de la aplikaĵo, konsilis al ili pri la Esperanta kulturo kaj la diferencoj inter danlingva kaj Esperanta skrablo. DEJO zorgas pri la varbado kadre de Esperantujo. Krome la kompanio donacas 10% de la profito el reklamoj al Esperantaj organizoj tra DEJO.
Dum skrablo-ludado ĉe kongresoj la regulo ŝajne estas ke se eblas argumenti por la vorto kaj fari sencohavan frazon kun la vorto, tiam ĝi estas permesata. Tiu principo neniam realigeblas per programo. Ĉe la ne plu funkcianta skrablo-retejo de Clayton Smith oni ja povas vidi ke tre permesa vortaro igas la ludantojn uzi vortojn kiel ĴIPIĜOJN, NUDBROĈAĴ, ODAĴARAJ, FERAĴECA kaj MIAŬINDO. Krome, se oni permesas arbitran kombinoj de sufiksoj kaj radikoj oni reale havas senfinan liston.

Golfo estas parto de akva areo, enprofundiĝinta en ter-masivon, sed havanta liberan akvoŝanĝon kun ĉefparto de la sama areo. Foje la nomon “bahia 2014587” portas kelkaj partoj de mondoceano, kiuj per siaj hidrologiaj reĝimoj estas maroj, ekz. Meksika Golfo, Hudsona Golfo, Persa bahía

Inverse kelkaj marpartoj, kiuj havas ĉiujn ecojn de golfo, estas nomataj ne golfoj, sed "maroj"[2], ekz. Ruĝa Maro kaj Adriatiko. Kia tohuvabohuo[3].

Geografio[redakti]

« Kion vi faras, kunfrato? Vi fumas, dum vi rigardas la mapon de la golfo», kriis James Cook vidante junan kunfraton, kiu tenis la maparon en siaj manoj kaj cigaron en sia buŝo. «Vi eraras, kunfrato. Mi rigardas la mapon, dum mi fumas», diris trankvile la juna maristo[4].

Gravaj golfoj[5][redakti]

Golfo surfaco
(mil kv.km)
Bengala Golfo 2 172
Meksika Golfo 1 602
Granda Aŭstralia Golfo 1 335
Hudsona Golfo 819
Gvinea Golfo 753
Alaska Golfo 384
Sankt-Laŭrenca Golfo 249
Persa Golfo 241
Biskaja Golfo 194
Kalifornia Golfo 160

Ĉu ĉio tio tamen estas tiom grava? Nu, se UEA estus serioza organizo, jes. Sed… eble ĉio tio efektive ne estas tiom grava[6].

Religio[redakti]

1182 n.jpg

La Tero eltrovos pacon nur kiam ĝi travivos spiritan amon kaj ekscios rekoni la dian veron. Tamen, la dia vero pri ia Dio, kiu estas Amo. Ne tiun pri kruda, venĝema estulo, kiun inventis homa frenezo.

Konkordo inter religiuloj estas la unua, kiun oni devas atingi. Paco en la konscienco de surteraj estuloj, starigita per nova sinteno ekumena, pro tio ke ĝi estas alte frateca, antaŭanoncas socian pacon, pacon inter institucioj kaj la deziratan mondan pacon, sub protektado de la Ĉiela Patro, la plej granda diplomato en la historio de ĉi tiu mondo, malgraŭ nia rea kaj rea malbonuzado de libera elekto. Al tiuj, kiuj mokas tiun realaĵon, jen estas eta rememorigo de la skeptika Voltaire [7]: “Se Dio ne ekzistus, tiam oni devus inventi Lin”.

Kuirarto[redakti]

Dum la manĝado venas apetito. Mi ne sciis, ke tofuo tiom bongustas[8].

Golfa Esperanto-Movado[redakti]

1359.gif

El la proporcia multego da negativaj poleksoj mi deduktas, ke forta plimulto ŝatas, ke UEA havu malbonajn rilatojn al iuj elstaraj esperantistaj establoj, kiuj organizas kursojn, simpoziojn, atelierojn, literaturajn kafejojn, tradukojn, verkadon, eldonadon, ekzamenojn laŭ la Eŭropa referenckadro ĝis nivelo C-2… Ba, male mi plu opinias, ke UEA devus klopodi amiki al ĉiuj, kaj, eĉ pli en sia nuna situacio, forte bezonus flegi amikecon[9].

Tute alia afero[redakti]

Multaj nacioj ne rekte partoprenas en armilaj konfliktoj, kiuj vipas nin, tamen ĉiuj suferas la premadon de timo aŭ de mizero, pro la perfortego de novaj armiloj aŭ por la monda deviado de monrimedoj al industrio de morto, malprofite al justa ekonomio, kiu produktas instruadon, edukadon, spiritigadon, sekurecon, nutradon kaj sanon al popoloj. Sekve, milito ofendas nin ĉiujn en tiuj tempoj de rapida komunikado kaj de ŝtormoj da informoj, kiuj minacas per siaj fulmoj kaj tondroj, ĝis paneo en niaj cerboj. Pro tio mi konkludas, en ĉi tiu babilado kun Vi, per la penso de John Kennedy (1917-1963): “Nur armiloj ne sufiĉas por gardi pacon. Oni devas protekti ĝin de la homoj (...). Nura foresto de milito ne estas paco”.

Estas esence grave substreki la proponojn kaj agadojn por aŭtentika interkompreno. Maldolĉa kuracilo estos la vojo de konfliktoj por la popoloj[10].

Proverboj Zamenhofaj[redakti]

  • Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas.
  • Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
  • Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.
  • Fari aplaŭdon sur la vangon.
  • Por vendisto mensogo estas necesa apogo.

Dankon por la ege interesa artikolo.

Vidu ankaŭ [11][redakti]

Post 30 sekundoj oni povas forigi la reklamon, klakante krucon supre dekstre, sed tiu kruco bedaŭrinde ne ĉiam estas tre klare videbla.

Eksteraj ligiloj[redakti]

  1. Amu Antonon, sed gardu vian monon.
  2. La reklamoj efektive estas iom ĝenaj, sed laŭ mia sperto ili ne devigas elŝuti ion.
  3. Mi neironie konsentas.
  4. Nekredeble, sed estas hodiaŭ homoj kiu volonte ekigus novan grandskalan militon, kiu povus facile iĝi nuklea koŝmaro.
  5. Ankaŭ ni hejme nomas ilin aŭdiloj, sed nun ŝajnas al mi, ke aŭdiletoj estas eĉ pli trafaj …
  6. Fakte, la danĝero plu estas reala. Kaj ni, kiel ebriuloj, meze de ĝi, en ia “luktado en mallumo”. Quousque tandem, Catilina?
  7. Ni nepre bezonas daŭran averton pri obstina emo de homoj pro perforto kaj detruado.
  8. Eble mia poemeto povus esti parto de mia respondo post legado de Via artikolo. HIROŜIMO En momento La Tago de la Lasta Juĝo kion homoj farigis miloj translokiĝis en eternecon. La parkoj de la rememoroj flustras ilian junecon. Krio de murdita amo forŝiras de sonorilturo dum avina vortkareso al nepo vekiĝas la sunan matenon. Vento foliumas netralegitajn librojn. La herbo kreskadas per perdita la infana rido de bruligita infanĝardeno. La morto floras per marmoro de monumentoj dum haltigitaj paperaj gruedoj dancas esperon de surradiita knabino. Hiroŝimo memoras por estonteco.
  9. Mi plu vidas ke la deziro ke UEA malamiku al prestigxaj institucioj estas pli kaj pli populara cxi tie; male, kiam mi eldiris la absolute samajn tezojn en la UKa ero "la estraro sin prezentas", mi ricevis varman aplauxdon; evidente la kongresintoj ne skribas cxi tie kaj la cxi tie skribantoj ne vizitis la UKon.
  10. Tiu malgranda rondeto nun transiras al UEA. Atendu revidi ĝiajn ĉefrolulojn en la venontaj estraroj.
  11. Ĉiuj vojaĝoj havas sekretan celon, kiun la vojaĝanto ne antaŭsentas.