Golestano

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Jen peniso de Golestano

"Ĝi perturbis mian vivon, ĝi skuis miajn ideojn, ĝi ŝancelis miajn kredojn kaj konvinkojn. Ĝi invitis min repripensi ĉion: la vivon, la filozofion, la mediprotektadon, politikon, amon, sekson, miajn lingvajn gustojn, kaj mian kaj vian Esperanton."

~ Huaso pri ĉi tiu artikolo

Golestano (jide: גלותסטאַןגאלעסטאנ en Sovetio) estas jida ŝtato en la eksaj Alasko kaj Siberio. En 1940 la prezidento de Usono, Franklin T. Roosevelt, proponis al judaj rifuĝintoj kolonion en Alasko. La ĉefa kontraŭulo de la propono, Anthony Diamond, mortis en aŭtomobila akcidento.

Golestano situas en la nordoriento de la antaŭa Alasko kaj en 2011 la loĝantaro de la lando estis 1,777,014. Ĝia administra centro estas la urbo Sitka. La ŝtato kovras areon de 20 367 kvadrataj kilometroj. Laŭvorte la nomo "Golestano" signifas "lando de la diasporo". Golestano landlimas ĉefe kun la indiĝenaj klingonoj kaj estis historio de konflikto inter la judoj kaj la klingonoj, sed ankaŭ intergeedziĝo kaj interkulturaj kontaktoj.

Unue, la sendependeco de Sitka kiel federacia distrikto (usona teritorio) estis koncedita dum nur sesdek jaroj, kaj fine de tiu periodo la prezidanto de Usono, evangeliisma kristano kaj kristana cionisto, promesis reŝanĝi Sitkan al la Ŝtato Alasko. Sed post longa enlanda milito ĝi iĝis la hodiaŭa sendependa ŝtato, konkerante ankaŭ Siberion por aneksi la tiean Judan Aŭtonomian Oblaston.