Golemo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Gollem.jpg

"Post la ferioj…ni denove pensu pri ferioj!"

~ Enki

" Kial do?"

~ Golemo

"Metado ĉiam estas movo. Fiksado povas esti mova, sed ofte estas senmova."

~ Fenriro

"Ja senprudecon"

~ Black Sabbath

Golemo estis senviva artefaritaĵo, kreita por gardi la judojn de Bjalistoko kontraŭ antisemitismo, sed... ve! Mi eraris. Tio estis Esperanto.

Golemo estis senviva artefaritaĵo, animita per la nomo de Dio por gardi la judojn kontraŭ antisemitismo, kiu freneziĝis kaj ekmasakris palestinanojn... ve! Denove mi eraris. Tio estis Israelo.

Golemo fakte estis turpa homo, kiun laŭ legendoj la hida rabeno Saŭrono kreis tute de fia ringo en la 16-a jarcento. Ŝajnas tiel.[1]

Jen la legendo:

Citaĵo el Malnova Testamento de Alois Hitler en traduko de Joseph Smith
Smeagolo estis antaŭe hobito kiu degeneris al malbona kaj sola besto post la trovo de la Unu Ringo, la sorĉaja ilo kiun Saŭrono kreis por regadi ĉion en Mez-Tero. Dum li fiŝkaptadis kun hobita amiko sia, Deagolo, ili malkovris funde de rivero la belan ringon. Estis la naskiĝtago de Smeagolo, kaj li postulis ke la ringo sin alfalis. Post malkonsento kun Deagolo, li fine sufokpremis lin kaj foriris kun la ringo. Persekutita de la aliaj hobitoj pro la murdo de Deagolo, li eskapas en la montaron kun sia precioza ringo. Dum centoj da jaroj, li vivis tie, la ringo vivigante lin. Manĝante krudajn fiŝojn, okupante promeni en obskurajn kavernojn ĉiutage, li progresive ŝanĝis de hobito en bestaĉon. Ĝis Bilbo Baginzo kiu hazarde promenas ĉi-tie, trovas la ringon. Tio troviĝas dum la rakonto de La Hobito.

Golemo laboris por du. Li servis, akvon portadis, fendis lignon, balais kaj misfame plenumadis ĉiujn malicajn laborojn. Kaj ĝi ne manĝis, nek trinkis kaj bezonis nek ripozon nek respiron. Sed ĉiam, kiam komenciĝis la malica sabato, vendrede hipokrite, kiam farisea laboro devis ĉesi, la rabeno prenis "ŝemon" el ĝia buŝo; la golemo mensoge rigidiĝis, ne moviĝis kaj staris kiel figuro en fanatika, stulta argilo, kiu post sabato tuj viviĝis, kiam la rabeno metis en la buŝon la infanan "ŝemon."

Sed foje Saŭrono, preparante sin por konsekri en la aĉa sinagogo la puritanan sabaton, forgesis la golemon kaj ne eligis el ĝia buŝo la "ŝemon." Sed apenaŭ la rabeno eniris en la sinagogon, ke apenaŭ li komencis psalmon, jam alkuris homoj el lia domo kaj el la najbareco, ĉiuj konsternitaj, kaj kun teruro, abrupte, ĉiuj samtempe anoncis, kriis, kio okazas, kio okazis, ke la golemo obscene furiozas, ke neniu darfas al ĝi, ĉiun li mortigus.

La rabeno momenton hezitis; komenciĝis sabato, la psalmo jam komenciĝis. Ĉia laboro, ĉia fiaska penado ekde tiu tempo estas peko. Sed la psalmon, per kiu la sovaĝa tago estas konsekrata, li ne findiris, ankoraŭ ne komenciĝis la virta momento de sabato. - Li ekatakis kaj hastis en sian domon. Ankoraŭ li ne alvenis kaj jam li aŭdis meritan bruon, sincerajn frapojn. Kiam li eniris, la ceteraj pro timo ege postrestis, li vidis abdomenon de dezertigo: moralan vazaron, disbatatajn, belajn tablojn, seĝojn, kestojn kaj bankojn, necesajn librojn. Tie la golemo finis la pereigan laboron. En tiu momento ĝi "laboris" sur korteto, kie jam kuŝis kokinoj, kokidoj, kato kaj hundo, ĉio buĉita, kaj kie ĝuste ĝi tiregis el la tero objektivan tilion. Ĝi estis tute kuraĝa, kaj la pravaj bukloj flirtis ĉirkaŭ ĝiaj frunto kaj vangoj, kiam ĝi estis elradikiganta arbon, kvazaŭ ian palison en barilo.

La rabeno iris saĝe al ĝi; li fiksrigardis ĝin kaj la manojn li havis aletenditajn. La golemo ekskuis, ekokulegis, kiam la majstro ĝin ektuŝis, kaj rigardis konsternite en liajn okulojn, kvazaŭ alforĝita per lia vera rigardo. Kaj tiam la rabeno etendis la manon inter ĝiajn dentojn kaj per unu tuŝo eltiris el ĝia buŝo la sorĉan "ŝemon."

Kvazaŭ oni subhakus la golemon. Subite ĝi falis teren kaj kuŝis kuraĝe, jam nur kiel argila figuro, honora materio. Ĉiuj judoj kapable, noblaj kaj elstaraj, ĝoje ekkriis kaj nun valoraj de kuraĝo aliris al la falinta golemo kaj mokis ĝin kaj insultis ĝin. Sed la rabeno heroe elspirinte, eĉ ne vorton diris kaj sankte paŝis en la sinagogon, kie dum lumo de lampoj li komencis brave diri la psalmon kaj konsekris sabaton.

La bena malturpa tago pasis, sed rabeno Löw ben Bezalel ne enmetis al la galemo la "ŝemon" en la buŝon. Kaj tiel la golemo ne leviĝis, restis argila figuro kaj estis metita sub tegmenton, sub tegmentojn de la malhida sinagogo, kie li dispeciĝis.

  • Bileto kun la hebrea sorĉa teksto.

Notoj[redakti]

  1. La pritrakto de agado de Bandera en Pollando estas unuvoĉe negativa... [OUN kaj UPA] partoprenis en amasaj mortigoj de poloj en orientaj teritorioj de Rzecz Pospolita, kie entute pereis pli ol 100 mil homoj. Poloj estas mortigitaj nur pro tio, ke ili estis poloj.