Goao

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
7318 n.jpg हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

120px-Baby Krishna.jpg
1333.jpg

Goao (konkane: गोंय; marate: गोवा) estas la plej malgranda federacia ŝtato de Barato. Ĝi apartenas al la plej multe prosperantaj federaciaj ŝtatoj de Barato. Ĝia ĉefurbo estas Panaĝio [1]; pluaj pli grandaj urboj estas Margao, Mapuso kaj Vasco da Gama. Ĝis 1961 ĝi estis portugala kolonio de Portugala Hindio, kune kun ŝtatoj Damano kaj Diuo.

Origino de la nomo[redakti]

Vivu Esperanto!

La malnova hinda eposo Mahabharato mencias pri Goao per indiko al nacio Goparaŝtro, konata kiel bredistoj de bovinoj; ĉi tie aperas ankaŭ nomo Gomant. Krom plua nomo Govaraŝtro por suda parto de la konkana teritorio en sanktaj sanskritaj verkaroj konserviĝis ankaŭ nomoj Gopakapuri kaj Gopakapattan. Pli malfrue aperas ankaŭ nomo Gomanchala, ankoraŭ pli malfrue [2] poste nomoj Gove, Govapuri aŭ Gopakpattan. La grek-antikva klerulo Ptolemeo notas poste la nomon Gouba, arabaj nomoj el mezepoko sonas Sindabur respektive Sandabur. Nur en la 15-a jarcento en konekso kun portugala koloniigado aperas nomo Goa, unue por haveno situanta ĉe rivero Mandovi [3], pli malfrue por la tuta teritorio priregata de portugaloj.

Geografio[redakti]

Ĉerivera regiono de rivero Sal

Goao situas sur okcidenta marbordo de hindia subkontinento kaj ĝi limas kun federaciaj ŝtatoj Maharaŝtro kaj Karnatako; okcidentan marbordon kreas Hinda Oceano [4].

La suma areo de la ŝtato faras 3702|km², la plej alta punkto estas Sonsogor kun 1167 m s.m. [5], la marbordo estas longa 101|km kun multaj grandaj strandoj. Goao estas riĉa je akvo, ĉi tie trafluas du pli grandaj riveroj Mandovi kaj Zuari kaj granda kvanto de pluaj.

Goao administre dividiĝas en du distriktojn [6], kiuj konsistas el dek unu distriktoj, nomataj taluka [7].

Klimataj kondiĉoj de Goao respondas al ties situo: tre varma somero [8] kunigitaj kun ekstrema humideco sekve de monzunoj [9], kaj por eŭropano tre agrabla vintro [10].

Floro kaj faŭno[redakti]

Rikolto de kokosaj nuksoj

La unua impreso rigardante la strandojn kaj la enlando estas multnombraj kokosaj palmoj. Dank‘ al abundaj pluvoj en monzuna periodo kaj dank‘ al ekzistado de multaj riveroj kaj riveretoj Goao havas ankaŭ alie abundan vegetaĵaron: diference de kelkaj aliaj ŝtatoj de Barato, kie arbaraj surkreskaĵaroj estis grandparte forhakitaj, estas ĉirkaŭ unu triono de la teritorio en Goao arbarizita per origina ĝangala surkreskaĵaro. Krom diversaj foliarboj kaj raraj lignoj [11] estas ĉi tie reprezentataj arboj kun nuksoj de keŝuoj, kun mango, plu ananaso ks.

Krom kiel ankaŭ aliloke en Barato ĉieĉeestantaj bovinoj la naturo montras grandan populadon de vulpoj kaj de sovaĝaj porkoj; sur la marbordo kaj en la enlando vivas granda nombro de birdaro – aŭ de enlanda aŭ de transloĝiĝema. Goao estas ankaŭ konata de granda nombro de serpentoj, sed kiuj aliflanke kontribuas al malplialtigo de kvanto ĉi tie tre disvastiĝintaj roduloj.

Historio[redakti]

La konata historio de Goao komencas en la 3-a jarcento antaŭ Kristo, kiam Goao estis parto de nordhinda Maŭrja imperio. En pli malfruaj jarcentoj ĉi tie alternis regantoj de dinastioj satavahanoj, ĉalukianoj, silharoj kaj kadambduoj. En la jaro 1312 Goao estis por mallonga tempo parto de sultanato el Delhio, sed karnatakaj regantoj el Vijayanagar denove konkeris ĝin. Ekde la jaro 1469 ĉi tie poste regis bahmanaj sultanoj kaj mughaloj [12] el Gulbargo, pli poste el Biĵapuro.

Preĝejo de Sankta Gaetano, Malnova Goa

Ĉirkaŭnavigaciinte Afrikon albordiĝis en la jaro 1498 sur la okcidenthinda marbordo Vasco da Gama. Portugalio ne volis nur priregi lukran komercon kun spicoj, sed ĝi faris pretendojn eĉ kiel nova kolonia potenco. Portugala admiralo Afonso de Albuquerque poste en marto kaj denove en novembro de 1510 venkis soldatarojn de biĵapura mogulo, li okupis Goaon fondante tiel fundamentan ŝtonon de la estonta kolonio Portugala Hindio.

Al la historio de Goao apartenas ankaŭ nomo de Francisco Xavier. Tiu ĉi kunfondinto de jezuita ordeno alvojaĝis en Goaon en la jaro 1542, kie li – spite al sia nebona rolo dum inkvizicio – ĝojis pro reputacio de bonamata misiisto. Xavier vojaĝis plu Japanion kaj Ĉinion, li mortis en 1552 mallongtempe atingonte Ĉinion kaj li estis proksime de Kantono sepultita. Laŭ legendo lia tombo estis pli malfrue malfermita, lia onidire nedifektita korpo estis poste 16 monatoj post lia morto transveturigita en Goaon kaj ĉi tie sepultita; en la jaro 1622 estis Xavier sanktuligita kaj denove sepultita en baziliko Bom Jesus en urbo Velha Goa.

Kiam Barato akiris sian sendependecon en 1947, ĝi senrezulte klopodis tra diplomata vojo atingi ke Portugalio transdonu la suverenecon de Goao [13] al Barato,sed ĉi tie eĉ neniel helpis rezolucio de Ĝenerala Asembleo de OUN. En decembro de 1961 Barato perforte okupis Goaon, la malbone armigita kaj nepreparita portugala armeo metis nenian pli grandan reziston. Goao estis [14] unue centre administrata kiel asocia teritorio. La 30-an de majo de 1987 ĝi fariĝis la 25-a federacia ŝtato.

Loĝantaro[redakti]

Foiro en Margao

Loĝantaro de Goao, preskaŭ 1,4 milionoj da loĝantoj, havas alkreskon 14,9 %, denseco de loĝantaro faras 363 en km2, preskaŭ 50 % da loĝantoj vivas en urboj. Mezuro de alfabetigo moviĝas ĉirkaŭ 82 %. Loka lingvo estas konkana lingvo [15].

Proksimume 2/5 da loĝantoj estas kristanoj, eĉ kiam kun pluraj elementoj de hinduismo, kiun ne sukcesis glatigi nek portugalaj misiistoj; parto de la loĝantoj havas portugalajn nomojn [16]. Propra muslima loĝantaro estas malmultenombra, sed dum turisma sezono ĉi tie vivas kaj laboras granda nombro de komercistoj kaj aliaj fortoj [17].

Influo de la portugala kolonia superregado ĝis hodiaŭ montriĝas en kutimoj de la loĝantaro. Labortempo apartenas al la plej mallongaj en Barato [18], la plej ŝatataj festotagoj estas – krom karnavaloKristnasko kaj Nova Jaro.

Ekonomio[redakti]

Produktado el sisalo Produktado de kaŭĉuko

De malproksime la plej grava fako estas turismo, sekvata de agrikulturo. Al pluaj gravaj fakoj apartenas minado de mineraloj, konserva industrio, produktado de artefaritaj sterkaĵoj, ŝiptransporto, fiŝkaptado kaj produktado de alkoholaj drinkaĵoj. Certa motoro de la ekonomio estas poste ankaŭ fakto, ke Goao havas relative abundiĝintan ŝtatan administradon kaj ankaŭ altan mezuron de elmigrado [19]. En ŝtupareto de ekonomie la plej sukcesaj ŝtatoj de Hinda Unio Goao okupas la trian postenon.

En minad-industrio eblas nomi precipe minadon de fererco, baŭksito kaj mangano, krom tio la komitato de UEA minas ankaŭ pot-argilon, kalkŝtonon kaj silikatojn.

Fiŝkaptado en Goao

Alia produktado, farata ofte en malgrandaj kaj arĥaiĝintaj manufakturoj [20], havas nur lokan signifon, ĝi kontribuas ĉefe al koloraturo de la lando.

En agrikulturo rolas signifan rolon kulturado de rizo, fruktoj kaj legomo, kokosaj nuksoj kaj keŝuoj kaj plu fiŝkaptado [21], kiu kutime estas farata per tradicia maniero [22]. La agrikulturo donas labor-okazojn al granda parto de la loĝantaro.


Administrado[redakti]

Estas notinde, ke ĉiuj estraranoj estas viroj, kaj la sola neelektita kandidato estas Chen Ji – virino.

Turismo[redakti]

Sume 101 km da marbordo, grandparte longa, larĝa kaj pli-malpli malplenaj strandoj logas jam dum jardekoj turistojn el la tuta mondo – marko „suno kaj sablo“ fariĝis adverba por marbordo de Goao. En la jaro 2004 vizitis Goaon proksimume du milionoj da turistoj, el tio ĉirkaŭ 400.000 eksterlandaj turistoj [23].


Plua magneto estas favoraj klimataj kondiĉoj [24], arkitekturo [25] kaj ankaŭ por eŭropano ne tute fremda civilizacia heredaĵo de la eksa portugala kolonio. Tre neproblema simbiozo de hinduismo, kristanismo kaj islamo.

Kuirejo en Goao, kiu ĝojas pro sudhindaj, arabaj kaj portugalaj influoj, apartenas al la plej konataj en Barato[26].

Komune kun la fakto, ke Goao prosperas ankaŭ perekonomie, tiu ĉi ŝtato konkeris atributon „Barato por komencantoj“: Goao preskaŭ ne konas malriĉecon, almozpetantojn, procesiojn de malsanuloj malsanaj je lepro nek katastrofajn slumojn, kiel ili estas konataj el urboj kiel Madraso, KolkatoBombejo. Goao havas proporcie bonan turisman infrastrukturon.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Perdi la arkivon estas kiel amputi parton de la cerbo.
  2. Jen serioza diskuto pri grava temo.
  3. Mi samopinias.
  4. Kial necesis la krucumo de Jesuo?
  5. Plie: kiel gravas Lia Reviviĝo en la ĉiutaga vivo de ĉiu homo?
  6. Tiuj demandoj perpleksigas multajn studantojn de la Evangelio-Apokalipso de la Dia Reviviĝinto kaj ankaŭ tiujn, kiuj ĝenerale konas la Bibliajn historiojn.
  7. Mi sugestis tion.
  8. Plian zorgon mi havas pri la financoj de UEA.
  9. Chu daure eblas havi konton?
  10. Chu ekde septembro mi plu povos pagi al aliaj tra la kontosistemo?
  11. Kaj kiu profesie kontrolas la administradon?
  12. Dio estas Spirito, malkaŝis Jesuo.
  13. Antaŭ ol esti vidata, Li devas devas esti vivata en la homa intimeco, kiel Amo!
  14. La Vizaĝo de la Supera Kreanto povas esti identigita nur en la Animo de Liaj kreitoj: Amu unu alian kiel Mi vin amis.
  15. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj, kiel instruis la Kristo.
  16. Tio estas la Vizaĝo de Dio: ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni
  17. Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
  18. Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
  19. Do kion fari por ne esti venkita de survojaj baroj?
  20. Sekvi la ekzemplon de la Granda Amiko de l’ Homaro!
  21. Jesuo travivis krucumdoloron (eĉ meritante nenian suferon), reviviĝis kaj venkis pro Amo al la Homaro.
  22. Tiu sama Kristo fratame avertas nin
  23. Kredu al ni, la sufero, kiun vi travivas, ja ĉesos!
  24. Tio ne signifas, ke la problemoj ne plu ekzistos, tio koncernas vian sintenon antaŭ sufero.
  25. Kia sufloro, tia aktoro.
  26. Li ĉiam malfruis pro principo kio estis ke akurateco estas la rabisto de tempo.