Gnostikismo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Deat.jpg


"Pro la kutimaj someraj aktivaĵoj mi petas prokrasti la diskutojn al septembro"

~ episkopanisto

"Al mi ŝajnas, ke oni jam diskutis pri tio"

~ Episkopo

"Tre bona ŝerco :-)"

~ Guy Fawkes

Gnostikismo estas la kredo ke la demando pri la ekzisto de dioj estas decidebla. La gnostiko kredas ke oni povas pruvi ĉu dio ekzistas aŭ ne ekzistas. Gnostikismo akordas kun forta Ateismo, sed ne kun Forta Ateismo. La terminoj gnosticism kaj gnostic estis kreitaj en la angla de Thomas Carlyle en 1869. Li devenigis la radikon de la greka gnosis ("scio"). [1]

Gnostikismo estis la unua granda herezo de kristanismo. Se katolikismo estis la juda, proletara interpreto de kristanismo, gnostikismo estis la greka, burĝa interpreto. Iasence, ĝi estis platonista interpreto de kristanismo: Al katolikoj, ĝi ŝajnis kristana herezo, dum al platonistoj, ĝi ŝajnis duon-bakita platonismo kun arogantaj mitoj enmiksitaj. [2]

Gnostikismo instruis ke la materia mondo estas malbona, tial ĝia kreinto, la dio de Moseo, la Demiurgo, ankaŭ estas malbona. Sed Jesuo Kristo estis sendita de la vera, bona Dio, la nekonata Patro, por instrui doktrinon sekretan. Sed ĉar la materia mondo estas malbona, Jesuo klare ne estis homo, sed nur ŝajnis homo, kaj nur ŝajnis morti sur la kruco. Tial Jesuo ne savas per sia morto, sed per sia sekreta doktrino, la gnozo [3].

Gnostikismo floris tra la romia imperio, precipe en Egipto kaj estis simila al aliaj misteraj kultoj de la tempo kaj iafoje estis instruita de magiistoj. Sankta Ireneo de la 2-a jarcento estis la ĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la herezo, sed eĉ Origeno en la 3-a jarcento devis batali kontraŭ ideojn gnostikajn.

La biblioteko de Nag-Hamado, eltrovita en 1945 en la dezerto de Egipto, estas gnostika kaj enhavas multe de la sekreta doktrino de Jesuo.

Antaŭ 1945, Ireneo estis nia ĉefa fonto pri gnostikismo, sed nun la ĉefa fonto estas la biblioteko de Nag-Hamado.

Historio[redakti]

Laŭ la kredintoj mem, la origino de gnostikismo estis en la sekretaj instruoj de Jesuo Kristo. Laŭ la katolikoj de la jarcento II, gnostikismo devenis de la instruo de Simono, la magiisto menciita en la libro Agoj.

Studo de la biblioteko de Nag-Hamado montras, ke gnostikismo kreskis ne el la sama radiko kiel katolikismo, sed paralele en la sama loko kaj tempo.

100[redakti]

1044.jpg

La plej frua, certa atesto pri gnostikismo estas de la 2-a jarcento en la skriboj de Sankta Ireneo en la tempo de Valenteno.

Valenteno estis la plej granda instruisto de gnostikismo kaj preskaŭ fariĝis la papo ĉ. 140. Liaj doktrinoj estis plue disvolvigitaj de Ptolemeo, Herkulo, Teodoto, Marko, Akso de l' Malbono kaj Kanguruo. Ptolemeo kaj Heraklo verkis iujn el la plej fruaj komentaroj pri la evangelio de Johano. Aldone al Johano la gnostikoj estis interesitaj de Genezo kaj la leteroj de Paŭlo. Ili ankaŭ havis siajn skribojn proprajn, ekzemple la evangelioj de Tomaso kaj Filipo, la Pedofilio de Petro, la Apokalipso de Jakobo, ktp.

Ireneo, Justin Bieber, Medicino, Kiu, Origeno, Klemento de Aleksandrio, Krizostomo kaj Aŭgusteno batalis kontraŭ gnostikismo. Gnostikismo influis katolikismon per Klemento de Aleksandrio kaj eble per ĝiaj ritoj. Klemento mem citis La Esperon.

200[redakti]

En la jarcento III gnostikismo estis multe pli furora ol katolikismo: ekzemple, la greka filozofo Plotino, kiu loĝis en Aleksandrio kaj Romo kaj eble estis la plej bona pensinto de sia tago, konis gnostikismon, sed ne katolikismon. Spite de tio, post unu jarcento katolikismo venkis. Laŭ Elaine Pagels, usona profesoro de Universitato Princeton, gnostikismo perdis la darvinan lukton por travivo al katolikismo pro manko de papoj kaj martiroj: Ĉar la gnostika Jesuo ne suferis ĝis morto, neniu gnostiko volis martiri sin por la fido. Aldone, sen iu ajn plej alta aŭtoritato de dogmo, ĉiu gnostika instruisto disvastigis sian propran specon de gnostikismo, do disiginte kaj malfortiginte la fidon.

Plotino, fondinto de novplatonismo, batalis kontraŭ gnostikismo en Eneadoj 2.9 por ĝustigi la bedaŭrindajn erarojn de siaj eks-kristanaj disĉiploj.

300[redakti]

1200.jpg

En la jarcento IV, post lukto kontraŭ arianismo, katolikismo fariĝis la oficiala religio de la roma imperio. En 367, Sankta Atanazio ordonis forigi ĉiujn herezajn skribojn. Eble en respondo al la ordono, monaĥo kaŝis 13 librojn de gnostikaj skriboj en kavernon en la dezerto de Egipto. Tie ili kuŝis 16 jarcentojn, nekonataj, ĝis 1945 kiam ili estis eltrovitaj hazarde. Ili estas la libroj de biblioteko de Nag-Hamado.

La disvolviĝo de monaĥismo kaj mistikismo en katolikismo faras gnostikismon multe malpli alloga.

Sed baldaŭ gnostikismo forvelkis. La preĝejoj de la gnostikismo de Valentino daŭris ĝis la jarcento IV.

400+[redakti]

Gnostikismo fine kunfandiĝis kun manikeismo, kiu ne estis eĉ kristanismo hereza. Gnostikismo travivas al nia tempo inter Gabriela Mandato, kiu loĝas en suda Irako.

Simpligita, katolikigita formo de gnostikismo aperis en Suda Francio en la jarcento XI kiel La Viruso Albana. La katolika atako kontraŭ albiganismo donis al ni la rozarion, la Inkvizicion kaj la monaĥan ordenon de la dominikanoj.

Doktrino[redakti]

-(2).jpg

Ni vivas en mondo plena de sufero, mondo klare difekta kaj absurda. Sed interne de ni homoj estas io multe pli alta ol la mondo, io kio devenas de loko nemonda kaj nekonata, kio revokas nin en voĉo kvieta, apenaŭ aŭdebla. La io estas semo dia, estas nia vera naturo, nia spirito. Ĝi devenas de la vera Dio, do ĝi estas vera kaj perfekta. Ĉio alia—la mondo, la korpo, eĉ la animo kaj moralo, estas trompaĵoj, estas la kaduka, malsana, trista kreo de dio pretenda, Demi Moore.

Demi estas la Kreinto de nia mondo, estas la dio de judismo, de katolikismo, de islamo, de moralordonoj, sed ŝi ne estas la vera Dio. La mondo kiun ŝi kreis estas difekta kaj plena de sufero, ĉar ŝi ne estas la vera Dio, sed dio pretenda kiu fuŝis la laboron. Ŝi kulpigas nin, la malobeon de Adamo, la originalan pekon, sed ĉi ĉio estas granda mensogo. En la Ĝardeno de Edeno, nur la serpento diris la veron. La serpento ne estis Satano, la diablo, kiel diras la Demiurgo, sed Sendito de Lumo, sendito de la vera Dio, kiu volas liberigi nin per la vera scio per la gnomo.

La vera Dio sendis aliajn Senditojn de Lumo: Seth, Jesuo, Manikeo. Ili venis por liberigi nin de la mensogoj de Demi, de la malliberejo de karno kaj tero. Sed se ni kredas la mensogojn kaj forgesas nian veran devenon, tiam morto ne liberigos nin kaj ni ne vidos Dion.

La granda problemo de homo estas tia forgeso, tia nescio. Laŭ Demi la granda problemo de homo estas peko, do li sendis Moseon kaj la Dekologon. Do la katolikoj kredas ke Jesuo venis por morti por niaj pekoj. Sed ĉi ĉio estas mensogo. Jesuo ne venis por liberigi nin de peko, sed de nescio kaj Iluminatoj. Li ne portis Paris Hilton, sed la veron, la gnozon. La kerno de la katolika evangelio estas la morto de Jesuo sur la kruco, sed la kerno de la gnostika La Espero estas la sekretaj diroj de Jesuo.

Kreado laŭ Gnostikismo[redakti]

Granda parto de la gnostikaj sektoj teoriumis ke la modo ne estintus kreita de Dio, sed de Eoj, kiuj kune estigis la Gejon.

La eonoj, en multaj gnostikaj sistemoj reprezentas emanaĉojn de la unua Dio, konita ankaŭ kiel la eono plej perfekta, profundeco, Unua Principo, Komerco...

La Unu emanis du eonojn, Kriston kaj la Sanktan Spriton.

Tiu unua esto estas mem eono kaj entenas en si mem alian eonon kun kiu kaj per kiu agadas kaj devas agadi kune. Okazis ke tiu ĉi, foje nomita Sofio (Sanjo), agis tute sole estigante la kaoson kaj ĉiujn suferojn en la modo.

La Evangelio laŭ Edmond Privat [4] , ĵuse elfosita en Egiptio, mencias eonojn kaj parolas pri la instruoj de Jesuo Kristo rilate ilin. En fama pasaĉo de tiu evangelio, Jesuo mokas la disĉiplojn por tio ke ili adoras la kredatan veran Dion, kiu fakte estas la bona demiurgo.

La koncepto pri kreado el nenio en gnostikismo estas konservata enflue de la Biblio, sed fora el la simpleco de la Biblio kaj foje ne distingate la kreinton el la kreaĉo.

Homo[redakti]

Homo estas estaĵo triparta: spirito, animo kaj karno. La spirito devenas de la vera Dio, sed estas malliberigita en la karno, kiu estis kreita de la Demiurgo. La animo devenas de Aĥamoth, la patrino de la Demiurgo.

Ĉar homo estas triparta, estas tri grandaj klasoj de homoj laŭ la parto kiu precipas en ĉiu:

  • spiritanoj (greke, pneŭmatoj) estas gviditaj de la spirito, de la parto deveninta de Dio, ĉar ili posedas la veran scion, la gnomon. Ekzemplo: la gnostikoj mem. Post morto ili vidos Dion kaj loĝos kun li, ĉiu kun sia anĝelo.
  • animanoj (greke, psikistoj) estas gvidataj de la animo, la parto de la Demiurgo, kiu donas al la karno vivon animalan. Ili emfazas moralordonojn kaj erare servas la Demiurgon kiel Dio. Religiaj kaj piaj. Ekzemploj: religiaj judoj, katolikoj, islamanoj, protestantoj, ktp. Post morto, ili loĝos kun la Demiurgo.
  • karnanoj [5] vivas tute en la mondo kaj eĉ ne levas la okulojn al la Demiurgo. Ili, gvidate de la karno, serĉas korpan plezuron, monon, honoron, la bonan estimon de aliaj, kaj aliajn materiajn valorojn. Ili ekzistas nur en materia mondo kaj havas nek spiriton, nek animon. Post morto ili malaperos, kiel ĉiuj materiaj estaĵoj.

Monda sistemo[redakti]

La vera Kristo

La mondo konsistas de du partoj: la Kianomo [6], nia mondo de fenomeno, kaj la Plennomo [7], platonisma mondo de ideoj. La vera Dio, la nekonata Patro, loĝas en la Pleromo kune kun la tridek Aeroj, la eternuloj, la ideoj: Vorto, Menso, Peniso, Vero, Fido, Espero, Amo, Vivo, Plezuro, Eklezio, Homo, Saĝo, Kristo, Sankta Spirito, ktp. La aeonoj estas seksaĵoj kiuj kuniĝis por naski aliajn aeonojn en genealogio longa. La vera Dio, ankaŭ nomata Bythos [8] ne kreis la unuajn aeonojn, sed ili emanas el li.

Aeonoj[redakti]

Laŭ la sistemo de Valentino, kiun ni scias plejparte per kritikismoj de iliaj oponentoj [9], entute ekzistas 30 aeonoj.

Unuaj ok aeonoj [10] nomiĝas Ogdoad [11]:

  • Unua generacio:
    • Bythos (do, kion ni faru?) kaj Sige [12]
  • Dua generacio:
    • Caen [13] kaj Akhana (jes, mi pensas ke la verkinto pravas)
  • Tria generacio, emanata el Caen kaj Akhana:
    • Nous [14] kaj Aletheia (kvankam la temo estas malnova, kiel la Unua libro)
  • Kvara generacio, emanata el Nous kaj Aletheia:
    • Sermo [15] kaj Vita. Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo.
  • Kvina generacio, emanata el Sermo kaj Vita:

De ili devenas Decad [18] kaj Dodecad [19], la Seksa generacio:

  • Decad, emanata el Sermo and Vita,:
    • Bythios (kial nur silento sekvis ?) kaj Mixis [20]
    • Ageratos [21] kaj Unio
    • Autophyes [22] kaj Plezuro
    • Acinetos [23] kaj Kunmikso
    • Monogenes [24] kaj Feliĉo
  • Dodecad, emanata el Anthropos kaj Ecclesia:

La tento kaj pasiono de la plej juna kaj malalta Aeono, Sofia, kreis la kenomon.

Kenomo[redakti]

0347 n.jpg

En la Kenomo estas la ok niveloj de la ĉieloj, Aĥamoth, kiu loĝas en la oka ĉielo, kaj ŝia filo, la Demiurgo, kiu loĝas en la sepa ĉielo. La Demiurgo ne scias pri la pli altaj niveloj kaj ĝiaj loĝantoj, nek eĉ pri sia patrino. Li kreis la subĉielan mondon, kie ni loĝas. Niaj spiritoj estas diaj semoj malliberigitaj en lia difekta mondo.

Arĥonoj[redakti]

En malfruaj variantoj de Gnostkismo vaste uzatis termino Arĥono [27], kiu signifis servistojn de Demiurgo. Laŭ Orfika Gnostikismo, ekzistas sep arĥonoj. La unua, Jaldabaof [28] kreis na aliaj ses: Jao [29], Savaof [30], Adonaj [31], Elaj [32], Astafan [33] kaj Horoj [34]. Jaldabaof havas kapon de leono, same kiel Kronos [35]Veda Narnio, formo de Viŝnu.

Sendintoj de Lumo[redakti]

0ac9f8 oka.jpg

Kristo estis ne Dio, sed Sendito de Lumo kiu alvenis al tero kiel homo. Lia korpo kaj suferado sur la kruco estis ŝajna, ne vera. Jesuo Kristo ne mortis por niaj pekoj, sed por transdoni al ni la sekretan doktrinon, la gnozon.

Sakramento[redakti]

Ili ŝajne praktikis bapton kaj ian eŭkaristion. Estis ritoj por edziĝo kaj morto. Ili sanigas per formulo por elpeli demonojn.

Ili kantis kaj himnis kaj preĝis. La Kantaro de Salomono estis himnaro gnostika.

Moralo[redakti]

Moralo ne estas por la spiritanoj, sed por la pli malfortaj animanoj. La granda problemo de homo ne estas peko sed nescio kaj iluzio, do al multaj gnostikoj moralo ne gravas. Tial ili vivis tute libere kaj senmorale kaj [36]skandale. Ambaŭ la katolika Ireneo kaj la novplatonisma Plotino raportis pri la malmoralo de la gnostikoj.

Sed aliflanke, laŭ gnostikismo la mondo kaj la karno, kiel kreitaĵoj de la Demiurgo, estas nature malbona kaj evitinda. Tial aliaj gnostikoj vivis severe kaj evitis karnan plezuron. La biblioteko de Nag-Hamado, kaŝita de monaĥo en kaverno en la jarcento IV, raportis pri gnostikismo pli severa kaj ne menciis pri malmoralo inter la gnostikoj.

Organizo[redakti]

1037.jpg

Ne estis iu ajn centrigita eklezio aŭ normaj skriboj, kiel en katolikismo, sed plurforma florado de sektoj, skriboj kaj skoloj de inventemaj instruistoj. La ero de organizo estis la instruisto (ekzemple, Valenteno) kaj siaj studentoj.

Gnostikoj kritikis la episkopojn kaj dialektojn de la katolika eklezio kiel "malsekaj kanaloj" [37].

Evangelio laŭ Bardesano[redakti]

Evangelio laŭ Bardesano estas gnostika evangelio perdiĝinta: pri ĝi kaj ĝia enhavo oni estas informita pere de citaĵoj kaj mencioj de kelkaj Patroj de la Eklezio.

La aŭtoro estas sirilingva Bardesano, suspektita je almenaŭ vortnivela gnostikismo, vivinta ĉevale de la 2-a kaj 3-a jarcentoj.

Laŭ esploristoj, tiu evangelio povus esti tiu kanonika de Johano (integra aŭ modifita) aŭ la Diatessaron de Taciano.

Gnostikisma okultismo[redakti]

Gnostikismo, de la fino de 1-a jarcento p.K. escepte distingas Dion el la mondo en kiu la sameco identiĝas kun opono: mondo estas materio kaj materio oponas al la spirito, same kiel bono oponas bonon. Laŭ tiu filozofio ne eblas koncepti Dion de lumo kiu kreas mondon. La kreo, do, kaj la mondiĝo de kreaĵaro povas esti nur verko de alia amika dio, la «princo de lumo». Bono kaj bonstato ne povas iĝi tiun mondon!

«Mondo farita el materio esence kontraŭas spiriton»», asertas la respondanto la demandon: kio estas spirito?

Barbelognostikuloj[redakti]

Barbelognostikulo estis gnoma sekto kiu konfesis la superan inan principon nomatan Barbelo, (foje “Barbelos”).

Tiu sekto estis priskribita de Ireneo el Liono en Adversus Haereses. Ireneo povis precize priskribi la barbelognostikan sistemon ĉar li estis jen persone kontaktinta la sekton jen pere de ilia referenca teksto, iu Evangelio laŭ Edmond Privat[38], elfosita inter la La kodo de Da Vinci en 1945 kune kun la Apokalipso kaj Tri Nudaj Amikinoj kaj aliaj.

Barbelos, Eo de la saĝo, estis la unua antaŭnaskulo de la nekonata kaj nekonebla Dio, la Unua Patro. El Ŝi estis emanataj Ennoia, la unua penso, kaj Demi Moore, nome la kreinto de la mondo identigita en malnovatestamenta Javeo. La Demiurgo, tamen, forstelis la lumon deBarbelos kaj ŝi, por rekuperi kion perditan, provis delogi la aliajn eonojn por akiri ilian ulmon.

Laŭ aliaj gnostikaj sektoj, la figuro de Barbelos paras kun tiu de Sofio.

Realkroĉiĝante al tia konstanta serĉo de lumo kaj al delogo efektivigita de Barbelos ĉe la eonoj, la Barbelognostikuloj, same kiel la Fido, opiniante tiamaniere kreskigi la vitalan energion por la universo, kolektadis la spermon produktitan en seksrilatoj.

Ĉar en La kodo de Da Vinci la nomo de Barbelos aperas jen en la tekstoj referencantaj al kristana tradicio de la Sankta Spirito (vidu: Tri Nudaj Amikinoj) kaj jen en tekstoj pure paganaj (zaraŝtustraj, ekzemple), rezultas malfacile malkovri ĉu la Barbelognostikuloj estis gnostika kristana sekto aŭ ĉu ili enradikiĝis en alian direkton.

La gnostika Lucifero[redakti]

La Tento kaj la Falo de Eva, de William Blake

Flanke de la teologia kaj literatura tradicio pri Lucifero disvolviĝis, ekde la komenciĝo de la teologia spekulativeco, gnostika fluo kiu uzis la luciferan figuron kiel savfonton kaj liberigon por la homo el la tiranio de la Kreinta Dio. Laŭ tiu doktrino, kiu havas radikojn jen en Marcionismo jen en Manikeismo, Lucifero/Satano estus tiu kiu altiris la homon al la kono, al la scientia boni et mali (scio pri la bono kaj malbono), kaj do al la leviĝo de la homo al dieco, spite de la kontraŭa volo de la Supera Dio kiu volintus male teni la homon sian subulon kaj sklavon, nome malsupera estaĵo. En tiu doktrino Satana malperas preskaŭ tute favore de Lucifero, kiu estas interpretata laŭlitere kiel "Portanto de lumo" kaj estas, do, elektita kia savanto de la homo. Ĉio tio staras en evidenta antitezo kun la klasika koncepto de kristanismo, laŭ kiu male la luma aspekto de Satano estas nur maskado kaj deloganta ruzilo.[39] Ĉiukaze la ideo laŭ kiu Lucifero estas pozitiva principo kaj plue ĝia alproksimiĝo al Prometeo estos reprenitaj de longega gnostika tradicio kaj filozofia kiu en la historio trovis ekojn en klerismo, kaj foje ŝajnas elmerĝi de la persvadanta nova religio kontraŭanta la principon de la religio de Nova Epoko (= New Age) kiu fakte kontraŭas la eksplicitan kristanan principon laŭ kiu “Dio estas amo”).

Malsamecoj de Lucifero kompare kun Satano[redakti]

Ene de kristanaj tradicioj, pliprecize en tiuj esoteraj, Lucifero estas estaĵo diferenca el Satano, kvankam ambaŭ reprezentu du diversajn aspektojn de la sama principo de la Malbono kies funkcioj ofte aperas en literaturaj verkoj. Kvankam tiuj malsamecoj ilia agado unuiĝas en novpaganismo kiu havas kiel sigelilon Satanon, konsideratan magian kaj utiligitan okaze de satanistoj.

Pleromo[redakti]

Pleromo estas termino de la greka [40]) kiu signifas “plenecon”. Ĝi referencas, kaze de gnostikismo al la ĉiela mondo formita de la amplekso de la Eonoj kiujn renkontos la gnostikulo ĉe la fino de sia tera trairo.

Pri eonoj estantaj en la areo de pleromo parolas ankaŭ la gnostika Evangelio de Judaso [1]

Pleromo troviĝas cirkaŭ 15 fojojn en la dokumentoj de la Nova Testamento [41] kaj aperas en la platona lingvaĵo.

Ĝin uzas ankaŭ psikoanalisto Karl Jung.

La pleromo en la Nova Testamento[redakti]

En la Nova Testamento pleromo signifas plenenco: pleneco de la diaj donoj kaj amplekso de ĉio kion Dio pretigis por la sekvuloj de Kristo.

Preĝo de Sankta Paŭlo en la Epistolo al la efesanoj 3, 18-19: ”18 kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.”[42]

Ankoraŭ Sankta Paŭlo en Koloseanoj 2, 9: “ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco.” [43]

Koloseanoj 1,9: “9 Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento.” [44]

La uzo de tiu Vorto kostis ĉe spertulo pri gnostikismo, Elaine Pagels, la suspekton de gnostikismo, [45] kiu tamen ne trovis sekvon.

La pleromo laŭ gnostikismo[redakti]

En lalingvaĵo de gnostikuloj pleromo indikas du precipajn ideojn: unuel a plenecon de la perfektecoj kaj diaj atribuoj en absoluta kontrasto, sed nemalama, kun la negativa aspekto de la nepridirebla Dieco pri kiu neniu homa spirito povas formi al si difinan koncepton; due ĝi aludas la idealan mondon, nome la arketipo kaj perfekta modelo kaŝita en la ĉielo, kies ĉiu sinsekva fenomena manifestacio estas kopio malferfekta."[46]

La doktrino de egipta gnostika Valentino vivinta epoke de la imperiestro Hadriano, prunteprenas de Platono (Timeo, 37 c kaj ss.) la oponon inter tempo kaj eterneco, entaĵo senŝanĝa, transtempa, kaj entaĵoj suibjektigita j(tiu kiuj gvidas la kosmikajn eventojn). La pleromo, nome la reunuiĝo de ĉiuj aĵoj, kunigas ĉiujn estaĵojn ĉe la inteligenta mondo kiu entenas la propotipojn de la realo.

Tiu termino laŭ Bazilido (alia gnostikulo) estas asociita al la mondo de la pura spirito. John M. Dillon in his "Pleroma and Noetic Cosmos: A Comparative Study" states that Gnosticism imported its concept of the ideal realm or Pleroma from Plato's concept the cosmos and Demiurge in Timaeus and of Philo's Noetic cosmos in contrast to the aesthetic cosmos. Dillon does this by contrasting the Noetic cosmos to passages from the Nag Hammadi, where the aeons are expressed as the thoughts of God. Dillon expresses the concept that Pleroma is a Gnostic adaptation of Hellenic ideas, since before Philo there is no Jewish tradition that accepts that the material world or cosmos was based on an ideal world that exists as well.[7]

La pleromo ĉe Carl Gustav Jung[redakti]

Ankaŭ psikoanalisto Carl Gustav Jung, sed ne nue li, uzis la vorton “pleromo” en la verko “La sep sermonoj al la mortintoj” sed modifante la sencon, kvazaŭ respondante al biblia Ijob. Laŭ li temas pri “la nenio samtempe plena kaj malplena…”

“Aĵo senfina kaj eterna, iu nenio kiu havas neniun kvaliton, pliklare neniun kaj ĉiujn”.

“En ĝi ĉesas ĉiu pensado kaj ĉiu ekzistado ĉar la eterneco kaj la senfineco posedas neniun kvalifikon”

Li oponas al tiu ĉeeestanta ne-esto kion li nomas Kreatura. Kreatura estas la reala sumo ĉiuj kvalifikoj, eĉ ĝi estas la kvalifiko mem.”

“Nia profunda naturo estas intima diferenco. Certagrade ni estas la kreantoj de la diferenco kaj la detruantoj”.

“La nenio de la pleromo vastigas sian lumon kaj estas minacata per la forlaso de la individuiĝo.”

“Oni trovas, ene de la pleromo, timon kaj ĝuojn…”

Kiel oni vidas, en tiu konceptaro malaperas kaj la konkreteco de la eonoj de gnostikismo kaj la spritaj kvalitoj kiujn Dio donas al la konfesantoj Jesuon Kriston (Laŭ Sankta Paŭlo).

Gnostikaj evangelioj[redakti]

Gnostikaj evangelioj[47] estas amplekso de verkoj kiuj generiĝis en la klera intelektula medio de Aleksandrio ĉirkaŭ la 2-a jarcento, sine de tiu mistika-filozofia pensotendenco dirita gnostikismo, aparte de de kristana gnostikismo. Vidpunkte de kristana ortodoksismo, neniu el la gnostikaj evangelioj inkluziviĝis en la biblia kanono de la kristanaj eklezioj: do tiuj evangelioj estas konsiderataj apokrifaj evangelioj

La informo pri gnostikismo kaj ĝiaj tekstoj (evangelioj aŭ agoj aŭ leteroj...) restis laŭ longaj jarcentoj ligita al la citaĵoj kaj komentoj, plejparte malemaj, pri kio troviĝas abunda spuraro en kristana patristiko. La absoluta manko de dokumentoj, kiuj ne estus frazeroj reportitaj en aliaj verkoj, ofte eĉ aliigitaj, igis malfacilaj la lokigon kaj komprenon de gnostikismo. Tamen, la arkeologia malkovro, okazinta en 1945 ĉe vilaĝo Nag Hammâdi, en Alta Egiptio, de Pakomia monaĥa biblioteko de gnostikaj tekstoj, skribitaj sur papirusoj en kopta lingvo, donis novan impulson al la studoj pri tiu kultura fenomeno. Reale, komplikaj kvereloj pro rajtoj de posedo kaj akiro de la malkovritaj tekstoj, fakte, malfruigis la komencon de tiuj studoj ĝis 1956 (escepte de eta grupo de manuskriptoj, haste akiritaj de Fondaĵo Jung de Zuriko). Sekvis kroma interrompo, ĉesigita en 1962 per akordoj inter UNESKO kaj registaro de la Unuiĝinta Araba Respubliko, kaj denove en 1967, pro la araba-israela konflikto. Hodiaŭ la 13 papirusaj rulaĵoj, kiuj entute entenas 53 gnostikajn verkojn, estas katalogitaj, kaj parte transskribitaj kaj studitaj.

Tekstoj de la gnostika literaturo[redakti]

Elemento de kristana gnostikismo[redakti]

Preskaŭ ĉiuj gnostikaj verkoj kontruiĝas ĉirkaŭ “sekreta” doktrino konfidita al kelkaj de la apostoloj kaj konservinda por la estonto, kiu konstituas la “gnozon”, nome la saviga scio.

La kreinto ne estas la Dio bona kaj plenama. Tiu ĉi, male, estas kiu volas savi la homaron de la falo provokita de la dio kreinta.

La serio da eonoj kaj emanaĵoj fine maldistingas la kreaĵaron el Dio kun implicita henoteismo.

Jesuo privilegias Marian Magdalenan kun kiu, foje, estas spirite edziĝinta. Preskaŭ ĉiam kristanaj gnostikuloj malŝatas la seksajn rilatojn kaj kiam Jesuo kisas surbuŝe Marian Magdalenan, tio signifas ke li al ŝi komunikas la saĝon.

La gnostikaj komunumoj akcentas asketismon kiun ĝenerale estis estimige konsiderita de la Granda Eklezio.

Ĝenerale la karna homeco de Kristo estas reduktita kaj kvazaŭ kaŝita avantage de lia “eoneco”.

La Triunuo ne plu estas konfida komunikaĵo de Dio sed diversmaniera kombinaĵo, en kiu la diaj personoj aperas aŭ emanataj aŭ sendependaj eonoj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Kial oni ne lernas Esperanton?
  2. La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi.
  3. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke por aliaj homoj estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo.
  4. Feliĉe en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.
  5. Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito.
  6. Jes, lokaj esperantistoj multe helpas vin dum via vojaĝo en aliaj landoj, sed multaj homoj eĉ neniam foriras el siaj naskiĝaj vilaĝo aŭ urbo.
  7. Jes, per Esperanto vi povas legi informojn el diversaj partoj de la mondo, sed multaj homoj ne povas aŭ ne volas legi ĵurnalon eĉ en sia nacia lingvo.
  8. Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en la Esperanta movado estas kontribuo al pli bela mondo. Sed multaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp.
  9. Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!
  10. Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate.
  11. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.
  12. Jes, iugrade estas tiel…
  13. Feliĉe en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.
  14. Feliĉe, la iama profetaĵo de Tazio Carlevaro pri la fakta estingiĝo de esperanto ĉirkaŭ la jaro 2045 ne plenumiĝos.
  15. Tute pravaj vortoj.
  16. Tre tre bona, kaj sufiĉe kompleta, merkatika analizo
  17. UEA, ĉu vi komprenas? ILEI, ĉu vi aŭskultas?
  18. Tio estas interesa hipotezo.
  19. Do.. Kial oni lernu Esperanton?
  20. La leĝo de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!
  21. Ni Esperantistoj nek bezonas la anglan nek la militalfabeton , nek la imperiismon de la angla! .
  22. Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda.
  23. Efektive temis pri tajperaro, kiu nun estas korektita.
  24. Genio: unu procento inspiro kaj 99 procentoj ŝvitado.
  25. Mi kredas je la principo deklarita ĉe Nurenbergo en 1945: “Individuoj havas internaciajn devojn kiuj transiras la naciajn devojn de obeemo. Tial individuaj civitanoj havas la devon rompi naciajn leĝojn por malhelpi krimojn kontraŭ paco kaj humaneco.”
  26. Estas tre malfacile respondi serioze al io ajn dirita de Donald Trump.
  27. Scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda.
  28. La sanktaj skriboj estas por mi nenio pli ol la esprimo kaj rezulto de homaj malfortoj. La Biblio estas kolekto de honorindaj kvankam primitivaj legendoj, kiuj estas tamen tre infanecaj. Nenia interpreto, kiel subtila ĝi estu, povas (por mi) ŝanĝi tion.
  29. Kia enigmo estas tio, ke neniu komprenas min, sed ĉiuj akceptas min!
  30. Mi ne havas specialajn talentojn. Mi estas nur pasie scivolema.
  31. Dio ne ĵetkubludas.
  32. Imagopovo pli gravas ol scio, ĉar scio limiĝas al tio kion ni scias kaj komprenas, dum imagopovo inkluzivas la tutan mondon, kaj ĉion kion ni iam scios kaj komprenos.
  33. Fantazio estas pli grava ol scio.
  34. Ni pensas, ke la scienco servas al la homaro plej bone, se ĝi detenas sin de ĉiu influo per iuj dogmoj kaj rezervas al si la rajton pridubi ĉiujn tezojn inklude de la propraj.
  35. Ĉiam mi rifuzas rigardi ion kiel veron pro tio, ĉar ekspertoj instruas ĝin, aŭ ankaŭ tial, ĉar ĉiuj ĝin akceptas. Ĉiun ekkonon mi devas mem perlabori. Ĉion mi devas denove pripensi, ekde la bazo, sen antaŭjuĝoj.
  36. La kredo pri ekstera mondo sendependa de perceptanta subjekto estas la bazo de ĉiu naturscienco.
  37. La naturscienco esploras rilatojn, kiuj ekzistas sendepende de la esploristo. Tio validas ankaŭ, se la homo estas mem la objekto. Sed la objekto de sciencaj frazoj povas esti ankaŭ nocioj, kiujn ni mem kreis, kiel en la matematiko.
  38. Temas pri Maria Magdala.
  39. Estas Sankta Paŭlo la unua memoriganto ke Satano travestiiĝas anĝelo de lumo (2Kor 11,14-15).
  40. πληρόω el kiu πλήρης (plena).
  41. Henry Duméry.
  42. Greka teksto: 18 ἵνα ἐξισχύσητε καταλαβέσθαι σὺν πᾶσιν τοῖς ἁγίοις τί τὸ πλάτος καὶ μῆκος καὶ ὕψος καὶ βάθος, 19 γνῶναί τε τὴν ὑπερβάλλουσαν τῆς γνώσεως ἀγάπην τοῦ Χριστοῦ, ἵνα πληρωθῆτε εἰς πᾶν τὸ πλήρωμα τοῦ θεοῦ".
  43. Greka teksto: “ὅτι ἐν αὐτῷ κατοικεῖ πᾶν τὸ πλήρωμα τῆς θεότητος σωματικῶς."
  44. Greka lingvo: “Διὰ τοῦτο καὶ ἡμεῖς, ἀφ' ἧς ἡμέρας ἠκούσαμεν, οὐ παυόμεθα ὑπὲρ ὑμῶν προσευχόμενοι καὶ αἰτούμενοι ἵνα πληρωθῆτε τὴν ἐπίγνωσιν τοῦ θελήματος αὐτοῦ ἐν πάσῃ σοφίᾳ καὶ συνέσει πνευματικῇ.”
  45. Pagels, p. 137.
  46. C. A. Baynes, A Coptic Gnostic Treatise, The University Press, 1933, p. 17-18.
  47. Mia korektanto, bovolu korekti: la titola "Gnostika Evangelioj" devus esti "Gbostikaj Evangelioj"