Glaso
"Granda frakaso en malgranda glaso"
- ~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo
" En la homa korpo estas 96 560 Km da sangaj glasoj"
- ~ blondulino pri sango en biologia testo.
"Glaso estas ujo kutime uzata por trinki likvaĵojn, kutime malvarmajn"
- ~ Vikipedio kutime pri glaso
"Pardonon... bv ignori la prediketon, se vi volas"
"Esperanto -- the international language *that works"
- ~ Romiano
"Kion signifas diable?"
Glaso estas tre utila, ĉar per ĝi oni sekiĝas botelojn. En bona lingvo oni devas diri "trinkujon" anstataŭ glaso, ĉar ĉinoj tute ne komprenas la vorton "glaso", sed facile komprenas la vorton "trinkujo".
Estas multaj tipoj da glasoj:
- vinglaso (el vitro kun tigo kaj piedo);
- glaseto (malgranda, cilindra por brando);
- bierglasego (el vitro, metalo aŭ fajenco, kun anso kaj foje kun ŝarnira kovrilo, enhavanta 500 ml kaj pli);
Utilo[redakti]
- -- Mi vidas, ke via glaso estas malplena. Ĉu vi petas ankoraŭ unu?
- -- Ba, tute ne! Kion mi faru kun du glasoj malplenaj?
Komputisto[redakti]
Enlitiĝante, komputisto metas du glasojn ĉe la lito: la unuan - kun akvo por la okazo, ke li nokte soifos; la duan li lasas malplena por la okazo, ke li ne soifos.
Esperanta vidpunkto[redakti]
Mi ne povas certe diri, ke glaso estas utila al esperanto-movado, ĉar glaso estas simple inanima objekto kaj ne povas agi aŭ influenci movadon. Tamen, esperanto-movado estas malferma kaj inkluziva komunumo, kaj multaj homoj en tiu komunumo havas diversajn interesojn kaj hobiojn, do eble iuj homoj en la movado interesiĝas pri glaso aŭ havas rilatan intereson pri tio. Sed se temas pri la lingvo mem, tiam ne, glaso ne estas ligita al la lingvo aŭ ĝia evoluo.
Idista vidpunkto[redakti]
Mi eksentis ke ni ja povas ankaŭ diri, ke ni ne forgesu , ke kutime kaj esence, vera macho ne bezonas glason, sed drinkas biron el botelo senmediate. K el ruptita botelo oni povas recevar mem plu komodan armon. K per neruptita botelo on povas batar kapon de sua proximo. De omna flanki botelo es plu komoda.
DUONPLENA GLASO[redakti]
Kruko staras ĉe la bufedo en la Verda Krepusko. Li faras montrogeston al la duonplena glaso antaŭ li.
Peĉjo la verŝisto: Ho, ĉu vi denove volas ke mi diru ĉu la glaso estas duonplena, ĉu duonmalplena?
Kruko: Ne. Vi volas ke vi replenigu ĝin! Mi soifas!
RELATIVE MALPLENA[redakti]
Baniko: Rigardu, Kruk' -- ĉu vi dirus ke la glaso estas duonplena aŭ duonmalplena.
Kruko: Nu ja, tio dependas... je kio estas en la glaso