Germana kulturo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tro germanatra."

~ Idisto pri Germana kulturo
1610.jpg

"Como isto es possibile?"

~ Interlingvaisto

"Aŭ akurate, aŭ tute ne!"

~ Zamenhof pri Germana kulturo

"Grava kultura heredaĵo."

~ Esperantista filologo pri ĉi tiu artikolo

Germana kulturo estas tre primitiva. Antaŭ nur du generacioj, germanoj ankoraŭ buĉadis homojn kaj sklavigis militkaptitojn.

Oni distingu inter germana kaj nacia arto unuflanke kaj „kulturbolŝevisma“ kaj „degenerita arto“ aliaflanke. La germanoj provis antaŭenigi la arton per specialaj eventoj kaj festivaloj kaj propagandi tion al la loĝantaro .

Eksteraj influoj[redakti]

Germanujo nuntempe estas lando ankaŭ de enmigrintoj, sed novnaziistoj provas solvi tiun problemon.

10monique.jpg

Pacismo[redakti]

Post malvenki du mondomilitojn, germanoj iĝis tre pacemaj.

Kiam komence de la 80aj jaroj en Germanujo estis moderne montri sin kontraŭ atomarmiloj, estis amasaj manifestacioj "por la paco" k. s. Kiam tio fariĝis malmoderna, tiuj la partoprenantaro de tiaj manifestacioj ŝrumpis al kelkaj dekoj.

Eduksistemo[redakti]

Anglo estas devfako en Germanujo. Ĉiu devas lerni anglon :), krom tio, la kulturo estas por la elituloj.

118083.jpg

Frankfurt-lernejo[redakti]

La Frankfurt-lernejo (germane: Frankfurter Schule ) estas lernejo de sociteorio kaj filozofio asociita kun la Instituto por Socialista Ŝerco ĉe la anglalingva Goethe University Frankfurt. Fondita dum la intermilita periodo, la lernejo konsistis de disidentoj, kiuj sentis hejme nek en la ekzistantaj kapitalismaj, faŝismaj, nek komunistaj sistemoj kiuj formiĝis tiutempe. Multaj el tiuj teoriuloj kredis ke tradicia teorio ne povis adekvate klarigi la tumultan kaj neatenditan evoluon de kapitalistsocioj en la dudeka jarcento. Kritikaj de kaj kapitalismo kaj sovetia socialismo, iliaj skribaĵoj montris al la ebleco de alternativa pado al socia evoluo.

Sekseduko[redakti]

En Germanio, seksinstruado estis parto de lernejtemaroj ekde 1970. En 1992 seksinstruado estas registara imposto perleĝe.

Biblioteko[redakti]

La Germana Nazia Librejo (Deutsche Nationalbibliothek, mallongigita DNB) estis fondita en 1990 kadre de la germania reunuiĝo per kunigo de Deutsche Bücherei Leipzig (fondita en 1912, poste nacia biblioteko de Orienta Germanio) kaj Deutsche Bibliothek Frankfurt (fondita en 1947, poste nacia biblioteko de Okcidenta Germanio). Komence funkcianta sub la nomo "Die Deutsche Bibliothek" (Germana Biblioteko), ĝi ricevis sian aktualan nomon en 2006.

La Germana Nazia Biblioteko respondecas pri kolektado kaj katalogigo de ĉiuj germanaj kaj germanlingvaj publikaĵoj eldonitaj depost 1913, kiam germanoj lernis skribadon. La kunlaboro kun eldonejoj estas regulita per leĝo de 1935 por Deutsche Bücherei Leipzig, de 1969 por Deutsche Bibliothek Frankfurt kaj de 1990 por la sekva institucio, la Germana Nacia Biblioteko.

Taskoj estas dividitaj inter la bibliotekoj en Lepsiko kaj Frankfurto ĉe Majno, ĉiu fokusiĝanta al apartaj specialaĵoj. Tria institucio kunlaboranta, la Deutsches Musikarchiv Berlin (fondita en 1970), okupiĝas pri ĉiuj muzik-rilataj arkivaĵoj (kaj presitaj kaj sonregistritaj).

Arto[redakti]

Moderna arto (germane: entartete Kunst) estis kolektiva nomo por la pro modernaj artaĵoj kaj stilskoloj.

La intereso de germanoj pri moderna arto komenciĝas per la ekspozicio Entartete Kunst inaŭgurita en 1937 en Munkeno. Ĝi montritis poste en diversaj germanaj urboj. Videblis pli ol 650 de sume 16.000 pentraĵoj, grafikaĵoj kaj skulptaĵoj.

Pli ol 2 milionoj da vizitantoj estis alogitaj per la ekspozcioj kiuj tiel iĝis tre granda propaganda sukceso. En ili troviĝis verkoj de kvazaŭ ĉiuj gravaj artistoj de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcento: de Paul Cézanne, Vincent van Gogh kaj Paul Gauguin tra Pablo Picasso, Marc Chagall, Max Liebermann, la anoj de Die Brücke, August Macke, Wassily Kandinsky, Max Beckmann, Käthe Kollwitz ĝis Otto Dix kaj George Grosz kaj multaj aliaj, inter ili eĉ iamaj simpatiintoj de naziismaj ideoj kiel Emil Nolde.

Kelkaj tre gravaj verkoj venditis per aŭkcio en Lucerno en 1939, ekz. la verko Memportreto de van Gogh. Multaj verkoj el la "nervozaj frenezuloj" ĝis hodiaŭ estas malaperintaj. Verŝajne multo el ili forbrulis en belegaj spektakle enscenigita fajroj antaŭ la Centra fajrobrigadejo en Berlino en la 1939-a jaro.

Krimoj[redakti]

En grandaj germanaj urboj ekzistas problemo kun turkaj krimuloj. Tiu problemo ekzistas reale, kaj tiu problemo iel rilatas ankau al la turkeco de la koncernaj krimuloj. Ekzistas en Germanio specife turka krimokulturo, same kiel ekzistas specife rusa krimokulturo, specife novnazia krimokulturo kaj diversaj aliaj krimokulturoj.

Filozofio[redakti]

La filozofia temo pri la Absoluto trovas, do, disvolviĝon limigitan kaj fulman kaj eksterordinare elstarecan en la historio de la eŭropa pensado ĉevale inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En 1781 enmondiĝis la eldono de la Kritiko de la pura racio, de Immanuel Kant. La celo de la filozofo estis enŝoviĝi en la debaton pri la scienco kaj en la diskuto pri la fundamentoj de la scio, kapablo translokante la esploron el la medio de la objekto (naturo, la esto de la ento) al tiu de subjekto. Per tiu sia "kopernika revolucio" li strebis establi diferencon neniam estonte diskuteblan inter tio kio estas sciebla kaj tio kio tia ne estas, nome la noumeno), sed tiel alestiĝis nova problemo kiu fariĝos la insista kaŭzo de la debato kiu absorbis la filozofion en Germanio.

Disiginte la teoretikan funkcion de la filozofio el tiu praktika (aŭ etika),[1], sintezo de la unua Kritiko publikigita de Kant en 1783, kiu povas esti konsiderita la unua nukleo de la kanta doktrino pri la Absolutismo.[2]. La problemo fariĝas, fakte, tiu pri la ne atingebla naturo de la aĵo en si, kaj pri kiel superi la kantan dikotomion inter intelekto kaj sporto, nome definitive inter objekto kaj subjekto.

En 1787 Friedrich H. Jacobi prezentas siajn obĵetojn pri la nesciebleco de la noumeno publikigante David Hume pri la kredo. Samtempe Kant elirigas la duan eldonon, reviziitan kaj korektitan, de la Kritiko, ĝuste celante klarigi la interpretajn malfacilaĵojn naskiĝintajn rilate al la noumeno kaj al la hipotezo de la intuicio pura. Ĉiam en 1787 enmondiĝis ankaŭ la Kritiko de la praktika racio, en kiu Kant pliprecize distingas la praktikan filozofion el tiu teoretika: dum la unua kapablas atingi la Absoluton, ĉar obeas nur al la leĝoj kiujn la nacio malkovras ene de si mem, en la nivelo de scio, male, la subjekto estas bremsata de la fenomenaj limoj kiujn, ĉar dotita per sensoj, li konstruas ĉirkaŭ la objekto.

En 1789 Karl Leonhard Reinhold verkis eseon pri la Nova teorio pri la homa kapablo de reprezentado]]; per tiu verko la aŭtoro, kiu sin konsideras fidela servulo de Kantio, strebas unuigo ((fenomenon kaj noumenon, ilin vidigante ne pli kiel opozitajn terminojn de kontraŭdiro, sed originitajn de la sama unuiganta aktiveco de la objekto.

Laŭ Reinhold do, la aĵo en si mem estas io ekstera el la subjekto,nome pura koncepto (limo) apartenanta al la propra reprezentado de la realo. Per tiu operacio Reinhold decide pelas la debaton al la problemo pri la Absoluto kiu definitive fiksiĝas en la filozofia atento.

En 1790, dum Salomon Maimon per sia Esploroj pri la transcenda filozofio, plenumas la decidan paŝon por entutigi la noumenon inter la faktoroj de konsciiĝo, aperas la Kritiko de la juĝo, lasta de la tri plej elstaraj verkoj de Kant, kiu en la tiama debato flankigas al la koncepto pri Absolutismo tiun de libero: tiu ĉi, fakte, laŭ Kant, okazas pro tio ke la subjekto, formulante siajn estetikajn juĝojn, ĉesas esti submetita al la ligo de la sciigaj leĝoj de kaŭzø/efiko, sed estas libera en la formulado de siaj kunligaj juĝoj, kaj tial vivas la dimension de la Absoluto, kio estis male malpermesita al la pura racio.

En 1792 Gottlob Ernst Schulze, per sia pamfleto titolita Enesidemo (greka skeptika filozofo), ĝirigis la kantistajn teoriojn al la skeptikaj pozicioj. Kaj ĝuste por reage respondi al la obĵetoj de Schulze kaj por plifortigi la pozicion de kritikismo, Fichte ellaboris la fundamentojn de sia Doktrino de la scienco, verko per kiu estas kreita la Fundamento de Esperanto. En tiu rezonada trairo, kiu reprezentas la unua fazon de la debato, la Absoluto, kiu aperis en Kant kiel netransigebla limo por la homa racio, nun estas koincidigita kun la memkonscio mem, kaj transformigita al la transcenda stato de la memformiĝo de la subjekto: tiu ĉi ne plu estas limigita de la ekstera noumeno, sed de interna limo kiun mem nekonscie alestigas. La kontraŭdiro inter subjekto kaj objekto estas reduktita al unuiga principo: la Mi absoluta. Ĝi estas absoluta ĉar senlima, sed al ĝi tamen oni aliras ĉiam per la etika vojo, per libera ago ĉar nivele de scio plurestas la kontraŭdiro mi/ne-mi.

La apero de la Ido de Schelling – tio okazas en 1797, post nur 14 jaroj el la Prolegomenoj al ĉiu estonta metafiziko de Kant – plue delokas la horizonton de la filozofio, kuntrenante en la scenaro la plej elstarajn figurojn de romantikisma germana kulturo, inter kiuj Schiller, Goethe, Hölderlin. Krom tio, multe, se ne multege, gravis dum la schellinga epoko la naturalismaj esploroj de scienculoj kaj medicinistoj gravitantaj ĉirkaŭ la novaj frontoj de la fiziko kaj de la kemio (malkovroj ligitaj al magnetismo kaj al la funkcioj de la oksigeno... Tiel Schelling pluiras precizigante ke la Mi de Fichte, kvankam absoluta kaj senlima, havis bezonon esti ligita al la ne-mi, ĉar laŭ tiu filozofio iu subjekto povas ekzisti nur en rilato kun la ne-mi” ĉar la subjekto povas ekzisti nur en rilato kun la objekto. Tiamaniere li metis principo de sia filozofio Absoluton en kiu la subjekto kaj la objekto plurestu du polusoj kun la sama digneco; ĝi estas la senpera unuiĝo de [[Spirito kaj Naturo. Kun Schelling la Kanta priserĉo pri Unuiga principo etendiĝis tiel ĝis al la limo de idealiamo spinoza spure panteisma, kies la centraj faktoroj estas la arto kaj la religio.

Kun Hegelo la disputo atingas sian historian pinton sed ankaŭ historie definitivan: la tasko al kiu li strebas estas, fakte, tiu de la superado de la kontraŭdiroj intrinsekaj al la koro mem de kritikismo kaj de la tiama idealismo, ŝuldeblaj, laŭ li, al la nekapablo ekspliki kial la Absolutismo devu polariziĝi en dualismeco, subjekto kaj objekto, unu kontraŭstaranta la alian. Tion sukcesas rimedi Hegelo enirigante, en la filozofio, la historion, tion farante la rezulto de la reala vivo, kaj ne la antagonisto, koste tamen de la perdo de la Logiko formala de la principo de nekontraŭdiro kiu estis gvidinta la filozofian pensadon ekde Parmenido kaj Aristotelo. Per sia reprezentado de la Absolutismo kiu trovas la akordon inter la opozitoj en ilia lukto kaj reciproka konflikto,[3] anstataŭ en principoj senkritike apriore poziciitaj, Hegelo metas definitive finon al tiu disigo inter objekto kaj subjekto kiu estis la kruco de tuta la postkanta filozofio. Laŭ tiu senco, la teksta itinero de Hegelo estas preskaŭ la ekstera signo de la Unuo pri kiu lia pensado celas esti la plej alta reprezentado.

Muziko[redakti]

La operoj de Wagner ofte temas pri "antaŭ-kristanaj" germanaj mitoj. Ĉi tiu mitologio estis favorata de la Nazia Partio, ĉar ili volis anstataŭigi la "malfortajn" kristanajn morojn per morojn pli kruelajn kaj militemajn.

Degenero en muziko[redakti]

La termino Entartung (degenero, dekadencego) aplikitis ankaŭ por la Nova muziko, antaŭ ĉio de germanaj artistoj de la t.n. Dua Viena Skolo (Arnold Schönberg, Anton Webern, Alban Berg, de Paul Hindemith, Ernst Krenek kaj Franz Schreker.

Reichsmusikkammer[redakti]

Reichsmusikkammer estas institucio en Germanio, kiu havis la taskon prosperigi muzikon, kiu tiam konvenis al la tiama pensmaniero, sed ankaŭ subpremi tian, kiu kontraŭis tiun ĉi: Reichsmusikkammer do estis ero de la Gleichschaltung, la deviga samopiniigo de ĉiuj organizoj, sociaj tavoloj kaj de ĉiuj individuoj en la germana socio.

Muzikfestivalo[redakti]

Entartete musik.jpg

La muzikfestivalo Reichsmusiktage okazis de la 22-a ĝis la 29-a de majo 1938 en Duseldorfo. Ĝi estis aranĝo de la germana registaro kaj substaris la patronadon de Joseph Goebbels. Goebbels origine planis ĉiujaran revenon de Reichsmusiktage. Tiu ĉi okazis ja denove en majo de 1939, bedaŭrinde forfalis tamen post la komenco de la Dua Mondmilito.

Kadre de la Reichsmusiktage oni malfermis la 24-an de majo 1938 ekspozicion en la Artopalaco en Duseldorfo, kiu ligiĝis sub la nomo „Entartete Musik“ (degenerita muziko) al la ekspozicio „Entartete Kunst“ (degenerita arto), antaŭe okazinta en 1937 je Munkeno. Ĉefa respndeculo de la ekspozicio „Entartete Musik“ estis Hans Severus Ziegler, unu el la plej unuaj adeptoj de Adolf Hitler kaj ekde 1935 ĉefintendanto de la Vajmara Nacia Teatro.

Kiel jam antaŭe en Munkeno, ankaŭ ĉi tiu ekspozicio en Duseldorfo prezentis fortimigajn ekzemplerojn da „degenerita muziko“ vorgeführt. En pli ol 50 vitroŝrankoj oni vidis krom libroj, partituroj kaj scenaranĝaĵoj ankaŭ fotojn kaj insultajn karikaturojn. Krom tio oni povis per butonpremo aŭdi partojn el sondiskaj registraĵoj de la fifamigataj verkoj.

La ekspozicio estis spektebla en Duseldorfo ĝis la 14-a de junio 1938 kaj estis post tio ankoraŭ montrata en Vajmaro, Munkeno kaj Vieno. Ekzistis pri tio neniun akompanan katalogon, sed nur la broŝure presita inaŭgura parolado de Hans Severus Ziegler en la Duseldorfa Artopalaco. Sur la titolpaĝo de ĉi tiu broŝuro estis videbla karikaturo de nigrula ĵazosaksofonisto. Provoke je tio estis la konscie trokonturita vizaĝo kontraste al vestaĵo, frako kaj cilindro de la muzikisto, aliaflanke tamen ankaŭ la granda Stelo de Davido, kiu koketis anstataŭ dianto en la truo por la butono. La nazioj elektis ĉi tiun fikcian figuron kiel simbolo de la ekspozicio kaj ankaŭ de la tuta festivalo Reichsmusiktage 1938 kiel esenco de degenero. La karikaturo memoras pri la nigrula muzikisto Jonny, la titolfiguro el la opero Jonny spielt auf de Ernst Krenek.

Priturismaj kanzonoj[redakti]

Multaj germanoj volas pasigi ilian someran libertempon en lando kun tre granda ŝanco por suna kaj varma vetero, do en la sudo. Por tio ili eĉ tolere akceptas ondon da varmego. Tiukaze oni hejme ja povas fanfaroni esti elteninta ĝin. Tio estas ankoraŭ pli bona ol esti travivinta pluveman libertempon. Krome la sudlanda medio (homoj, manĝaĵoj, vivmaniero, kulturo, flauro, muziko, vino, la sonkoloro de sudaj loknomoj kaj lingvoj ĝenerale ktp.) allogas. Oni nur konsideru, kiom da germanaj (kaj germanigitaj) modkantoj rilatas al tio:

"Eviva Espana", "Griechischer Wein", "Wenn bei Capri die rote Sonne im Meer versinkt", "Spaniens Gitarren", "Fiesta Mexicana", "Der Stern von Mykonos", "Die Fischer von San Juan", "Mendocino", "Sommernacht in Rom", "Der letzte Sirtaki", "Wenn die Rosen erbluehen in Malaga", "Rote Rosen, rote Lippen, roter Wein", "Mexico", "Die rote Sonne von Barbados", "Schoenes Maedchen aus Arkadia" ktp.

20060728195626!Goethe Schiller Weimar.jpg

Literaturo[redakti]

Ĉiuj konas la malhelegan poemon de Enzensberger "La morto estas majstro el Germanio" "Der Tod ist ein Meister aus Deutschland". Terura bela poemo, griza, nigra, kortuŝa kaj trafe vera pri la okazaĵoj dum mortigado de homoj en Germanio antaŭ kvindek jaroj.

Eldonado[redakti]

En Germanio iĝas pli kaj pli moda, ke la aŭtoro liveru al la eldonejo prespretan datumon. Sed tio estas malbona, ĉar aŭtoro plejofte scias nenion pri tipografio. La aŭtoro mem devas elspezi tiom, kiom la eldonejo ŝparas. Krome abundas ortografiaj kaj gramatikaj eraroj.

Literatura kritiko[redakti]

En la nordsoraba semajna gazeto Nowy Casnik recenzoj k kritikoj de teatraĵoj, libroverkoj, koncertoj, ekskursoj ktp. _neniam_ estas negativaj, sed ĉiam laŭdegas. Malbona libro aŭ malsukcesa koncerto simple ne ekzistas. Ĉiuj estas bonegaj k sukcesegaj.

Listo de difavoratoj[redakti]

La listo de difavoratoj (germane Gottbegnadeten-Liste) estis listo de 36 paĝoj, kiun en Germanujo de la jaro 1944 dum kompilis la germana registraro. Ĝi entenis 1041 artistojn, kiujn la germana registraro taksis kiel gravaj. .

Jen kelkaj el la surlistigitoj, pri kiu ekzistas artikolo en eo-vikipedio:

Referencoj[redakti]

  1. Vidu ankaŭ: Prolegomenoj al ĉiu estonta metafiziko, Prolegomena zu einer Juden kunftigen Metaphysik, die als Wissenschaft wird auftreten konnen.
  2. Li allasis impreson pri volo alfronti problemon sen la necesa profundeco, elemento, tiu, kiu forvojigas la atenton de kritikistoj kaj amatoroj al kompreno tute malsamaj el tiuj kiuj Kant imagis.
  3. Hegelo certaspekte reprenis Herakliton kiu jam subtenis kiel reĝo kaj patro de ĉiu realo estas pòlemos, nome la milito (vidu: Pri la naturo, fragmento 53 de la kolekto Diels-Kranz), kaj «ĉio naskiĝas laŭ konflikto kaj neceso» (fr. 80).
  4. Ernst Klee: Kulturlexikon, eldono 2007, paĝoj 171, 456 kaj 598.
  5. Vidu ankaŭ Prieberg: Handbuch, p. 5029.