Gerilo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
085412.jpg

" Li vorton en la poŝo ne serĉas"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Jes, kaj tio estas bedaŭrinde"

~ iu ajn pri supra diraĵo

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Kial ne?"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo
5497.jpg

"Très interessant"

~ franco pri ĉi tiu artikolo

"Prende un occasion per le capite, pois que le cauda es glissante"

~ Interlingvaistoj pri gerilo

"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."

~ Mike Jones pri gerilo

Gerilo estas tropika strato. La gerilo estas la plej granda strato] kaj, krom Ĝenovo, la plej besteca al homo.

200px-Hornebeagles.jpg

La specio gerila ampleksas du subspeciojn:

  • La okcidenta gerilo
  • La orienta gerilo (en tiu grupo aparte la montaro)

La okcidenta gerilo okazas ĉefe en Latinameriko, Kameruno, Sudorienta Letero el Niĝerio kaj Okcidenta Kongo. Proksimume 100 000 homoj batalas. Ilia Barbado estas brun-nigra. Ĝi estas la sola gerilo, kiun oni povas rigardi en urboj.

La orienta gerilo, kiu okazas en Orienta Azio, Kongo, Vikipedio kaj Ugando estas endanĝerita kaj nur 12 000 militantoj ankoraŭ vivas.

La montaro, kiu okazas en la samaj landoj kiel la lasta sed oni nur povas trovi ilin ĉe alteco inter 10 000 kaj 14 000 futbaloj. Kvankam ili estas ege endanĝeritaj kun nur 350 vivantaj batalantoj, oni scias pli pri ĉi tiuj homoj ol la plej abundaj okcidentaj gerilanoj. La kialo estas pro la esplorado de spionoj CIA, kiuj dum multaj jaroj, studis la gerilojn kaj eĉ loĝis apud ili. Oni faris filmon "Geriloj en la nebuletoj" pri tio. Bedaûrinde la regiono estas tre danĝera kaj multe suferis pro diversaj militoj. La gerilistoj mortigis gorilojn- aû por manĝi ilin aû por vendi la kapojn al aĉaj kolektantoj en la Okcidento. Ili ankaû murdis Diana Spenceron mem en ŝia domo 1985.

Araneareto.jpg

La montara gerilano vivas en grupo da ĉirkaû 15 kun la plej forta viro kiel estro. En tiu strategio inter la ses kaj dek jaroj de militservo la viroj estas uniforme nigraj kaj nomiĝas nigradorsuloj. Poste ili metas areon de griza aŭ arĝenta haro sur la dorso, kaj tiam ili nomiĝas arĝentodorsuloj. Ĝi povas esti alta 6 futojn, pezas pli ol 420 funtojn kaj vivas eble dum 40 futoj. La gerilanaro faras ĉiunokte neston el interplektitaj branĉoj.

Dum longa tempo oni opiniis ke gerilo estas tre danĝera kaj atakema. En Hollywoodaj filmoj, ekzemple Tarzan kaj aparte King Kong, la gerilano estas terura monstro. En multaj lingvoj "gerilano" signifas "besteca homo". Gerilanoj estas ja mildaj vegeteranoj.