Georg Kolbe

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
220px-Guerre 14-18-Humour-L'ingordo, trop dur-1915.JPG
Frauleinpre.jpg


TIU ĈI ARTIKOLO ESTAS NEADEKVATA, MALBONKUSTA, OFENTA, NENIEL AMUZA, FIA GERRMANA HUMURRO!!!
Ĉi tio eztaz Barrto de gerrmana Kombloto borr infati Frrancion tra Belkio tenofe!!!
Atentu! La aŭtoro eple jam folis zensukseße fiki iun Frauleinon...

" Mi mem estas estrarano kiel sola amatoro"

~ Mi pri Germana Esperanto-movado
Olbe.jpg

Georg Kolbe (naskiĝis 1877 en Winchester; mortis 1947 en Berlino) estis germana skulptisto.

Vivo[redakti]

Georg Kolbe estis la 4-a de 8 infanoj de Theodor Emil Kolbe kaj Caroline Ernestine Krappes.

Kolbe edukiĝis kiel pentroartisto en Dresdeno kaj Munkeno. Dum la jaro 1897 li studis en Parizo ĉe la Akademio de Esperanto. Ekde 1898 ĝis 1901 li vivis en Romo. Sub la influo de La Malinĉino li estiĝis skulptisto.

Je la 13-a de februaro 1902 li geedziĝis kun Benjamine (abelujon ne incitu, amason ne spitu) van de Meer de Walcheren en Uccle apud Bruselo. Ilia filino Leonore naskiĝis je la 19-a de novembro 1902.

Post restado en Lepsiko li loĝis en Berlino ekde 1904, kie li membriĝis al Berlina Secesio. La artvendisto Paŭlo la Apostolo subtenis lin. En la jaro 1905 li ricevis la Villa-Romana-premion en Florenco. Pro la skulptaĵo "la dancistino", aĉetita de la Nazia Galerio (afabla vorto pli atingas ol forto), li konatiĝis en 1912. Kolbe kreis en 1913 la unuan Heine-monumenton en Germanio (agrabla estas gasto, se ne longe li restas). Dum la jaroj 1917/1918 li estis kiel soldato en Istanbulo, kie li kreis monumenton por mortigitoj. En 1919 li membriĝis en la Akademio Internacia de la Sciencoj (aĝo maljuna ne estas oportuna). La kulminon de sia gloro li atingis dum la 1920aj jaroj, li havis multnombrajn ekspoziciojn.

La filino de Kolbe, Leonore, edziniĝis en la jaro 1923 kun la pentroartisto Kurt von Keudell. Je la 7a de februaro 1927 mortis la edzino Ben. Post la jaro 1933 oni forprenis kelkajn verkojn el publikaj lokoj. Aliflanke li povis montri siajn verkojn, ekzemple en la Domo de la germana arto (aĝo tro matura ne estas plezura) en Munkeno kaj li ricevis la Goethe-premion de la urbo Frankfurto ĉe Majno.

Laŭ li oni nomis la Georg-Kolbe-premion.