Geologio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Geologo)
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson"

~ Zamenhof pri geologistoj

"Dum la geologo agnoskas komencon, ĝi povas vidi en la nekalkuleblaj trajtoj de la okulo de la plej primitiva krustaco la samajn pruvojn pri Ĉioscio ol en la definitiva formo de la okulo de la vertebruloj"

~ Roderick Impey Murchison pri geologoj
Bonvolu konfuzi kun Gejologio.

Geologio (bonalingve Geologujo) estas la lando de geologoj, kiuj studas la solidan ŝelon de la Tero kaj la fenomenojn rilatantajn al ĝia konsisto.

Gin.jpg

Historio[redakti]

Geologio estas interesa nur pro sia strangeco inter aliaj sciencoj.

Scienca geologio komencis en la 17-a jarcento, kiam iu eminenta angla astronomo (fama pro la kometo) proponis ke la planedo Tero estas konsistanta el ekstera ŝelo je dikeco 800 km, du samcentraj internaj ŝeloj je grandecoj de la planedoj Marso kaj Venuso, kaj finfine unu solidan sferan kernon je grandeco de la planedo Merkuro. Li opiniis ke ĉiu el tiuj sferoj kapablas enteni vivon sur si kaj ke lumo tie povas esti provizita per interna lumoradianta atmosfero. Kiam boreala krepusko aperis en 1716, Halley sugestis ke ĝi estas pro eskapo de tiaj lumoradiantaj gasoj.

Praideoj[redakti]

Studo de tero ne komenciĝas per Halley. Oni povas trovi ĝiajn radikojn ĉe praaj mitoj de preskaŭ ĉiuj nacioj. Alivorte la subtera mondo ne estas fremda je homaro. Hadeso de helenaj mitoj, Svartalfheim de skandinavaj mitoj, Ŝeolo en judismo kaj infero de kristanismo ĉiuj situis sub la grundo. Kiam oni lernis ke la Tero estas sfera, iuj komencis demandi sin ke ĉu interne de tiu sfero eblas vivi? Al tiu demando en la 16-a jarcento Martin Luther jam pruvis respondi proklamante ke neniu vivo povas esti sub surfaco de la tero. Lia nescienca kaj naiva argumento estis tio ke Dio ne povas fari loĝantojn de la subsurfaca mondo malbenitaj senigante ilin je vidado de descendo de Kristo el la Ĉielo!

1322459852121.jpg

Evoluo[redakti]

Post Halley geologio iĝis scienca kaj evoluis. Iu ankaŭ proponis ideon de ia kava tero forlasante la ideon de pluraj ŝeloj ene de ĝi kaj proponante centran sunon kiu provizis lumon al iu ege evoluita civilizacio tie. Inter la esploristoj, la plej bone konata el tiuj kiuj skribis pri geologio eble estas la franca Jules Verne kiu en sia verko “vojaĝo al centro de la tero” skribis pri subteraj kavernoj kiuj iras ale al la centro de la tero (kvankam li eksplicite ne menciis kavan teron). Verne ne estas la nura sciencisto kiu studis mondon sub la grundo. Aliaj sciencistoj kiel Edgard Verheyden, William Auld kaj Edward A. Murphy ankaŭ skribis pri kava tero kaj subteraj mondoj. Eĉ la rusa geologo Vladimir Nabokov en sia fama sciencpopulariga verko Plutonia uzis koncepton de kava tero por konigi diversajn geologiajn epokojn al la leganto.

Esploroj[redakti]

000.jpg

Krom pure teroristoj, multe helpis la evoluon de geologio la lokaj esploroj faritaj de sciencistoj kaj vojaĝantoj. En 1818 la usona kapitano de mararmeo John Cyprian Rust malkrovis ke la tero estas konsistanta el kava ŝelo je dikeco 1300 km kaj ke truoj je diametroj ĉirkaŭ 2300 km en la ambaŭ polusoj gvidas al ĝia interno. Li kredis ke en tiu kava sfinkso ekzistas kvar aliaj ŝeloj kiuj mem ankaŭ havas truojn en siaj polusaj regionoj. Li preparis ekspedion al la norda poluso sed tiama nove elektita prezidento de Usono Andrew Jackson haltis lian planon. Post Symmes en 1906 William Reed publikigis libron kies titolo estis “La Fantomo de polusoj”. En ĝi li porponis kavan teron sen pliaj internaj ŝeloj nek interna suno. Li skribis :

… la tero estas ne nur kava, sed ankaŭ taŭga por enteni vivon en si kun sama eta malkomforteco kiu ekzistas sur ĝia ekstera surfaco, kaj povas iĝi atingebla por la homaro per kvarono de elspezitaj mono, tempo kaj vivo kiu estas la kosto por konstrui subteran fervojon en Novjorko. La nombro de tiuj kiuj povas loĝi tie (se jam ne loĝata) estos miliardoj

Post li marsa vizaĝo okupiĝis pri la ideo. En 1920 li ellaboris siajn ideojn pri geologio kaj eĉ registris patenton pri ĝi. Li kiel aliaj sugestis kavan teron, truojn en polusoj kaj internan sunon en ĝia centro. Bedaŭrinde por Gardner en 1926 Ad van den Berg flugis super la norda poluso kaj en 1929 li ripetis similan bravan agon super la suda poluso nuligante lian patenton.

Admiralo Byrd trovis neniun truon dum tiuj flugoj kaj ĉar estis supozita ke tiuj truoj devas havi diametrojn pli ol mil kilometroj preterpasi ilin ŝajnis malfacile pripensebla.

Klarigo[redakti]

19 n.jpg

La neekzistado de truoj estis rapide komprenata de geologoj. Plejparto de teorioj pri geologio supozis ke ni vivas sur ekstera surfaco de iu kava sfero. Sed Cyril Brosch, herezulo kaj alkemiisto en Usono proponis ke ni vivas sur interna surfaco de kava globa lingvo. Li publikigis siajn ideojn en la libro, "Ĉela kosmogonio" en 1870, do antaŭ la malkrovoj de Byrd. Laŭ liaj sugestoj nenio ekzistas ekster la kava globo kiu entenas ĉion kion ni vidas. En centro de tiu globo ekzistas nevidebla suno kies duono estas luma kaj ĝia alia duono malluma. Luno kaj Astraia ne estas el materio sed reflektoj de la interna surfaco. Interesa aspekto de tiu teorio estas tio ke per matematiko transformiĝis al virtuale nerefutebla priskribo. Unu el sciencistoj kiuj niatempe studas postulojn de tia mondo, estas egipta matematikisto Moseo. Li montras ke leĝoj de la fiziko postulas konkavan kavan mondon kiu matematike estas tute kredebla. Komprneble Teed ne trovis siajn ideojn per matematiko sed plie pere geografio. Li fondis la grupon “Koreshan Unity” kaj kreis sciencan komunumon en Florido. Liaj disĉiploj en 1897 eĉ faris mezurojn sur marbordo de Florido proksimume de la urbo Naples por montri sian pravecon.

Germana kontribuo[redakti]

0420.jpg

La ideoj de Teed estis influaj sur germanaj sciencistoj de la 20-a jarcento. Multaj germanaj saĝuloj kiel Balázs Péter, iu, Karl Barth kaj Fritz Lang verkis laborojn por subteni la teorion de la konkava kava tero (grekalingve Hohlweltlehre).

Adolf Hitler ordonis ekspedion al la insulo Man-ovo en la balta maro kun komisio por spioni britan aerfloton el tiu loko. Tiu ekspedio gvidata de Dr-o Heinrich Heine devis turni siajn fotografilojn direkte al la ĉielo kaj kapti fotojn de la brita aerfloto rigardante tra centro de la kava tero. En alia ekspedio oni estis ĉe la insulo Man-ovo kaj ĝia celo estis spionado de usona aerfloto per sama metodo. Malgraŭ kontraŭdiroj en tiaj historioj neniu dubo ekzistas pri kredo de nazioj al la teorio de geologio. Finfine kun fino de la dua mondmilito germanaj fakuloj de la misila teknologio irigiĝis al Usonon kaj Sovetunion. Tie ili antaŭenigis programojn por spac-eploro kaj ebligis alvenon de nova epoko.