Geografio de Esperantujo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Tamen Ido restas regretinde preske sekreto inter Esperantisti."

~ Idisto
Changchun.PNG

Geografio de Esperantujo estas gravega afero.

Sanktaj urboj[redakti]

La tri sanktaj urboj de Esperantujo estas:

  1. Bialistoko, kie naskiĝis la Majstro;
  2. Varsovio, kie estis publiki(a)ta la Unua libro;
  3. Bulonjosurmero, kie okazis la unua Kongreso de Esperanto;

Etnaj Esperantoj[redakti]

4816 n.jpg

En la antikvaj manskribaĵoj de tiu nacio aperas la vorto de ilia etno. En la "La Espero" (batalhimno de Esperantujo) legeblas ... kaj rapide kreskos la afero per laboro de la esperantoj... Do, ili vidas sin kiel la elektita kaj pura popolo de Zamenhof kvankam aliaj (esperantistoj kaj esperantianoj) parencaj etnoj ankaŭ reklamas tion. Esperantoj estas fundamentisma etno: ĉio en esperantujo estas verda: flago, himno, preĝo, konstruaĵoj...kaj mortpuno estas aplikata al tiuj kiuj ne obeas al La Sankta Fundamento.

Esperantoj loĝas en Esperantujo![redakti]

"Esperantio pensigas min pri la Esperanta Civito, kiu estas alio ol Esperantujo. Kaj sendepende de la Civito, mi perceptas Esperantion kiel konkretan regnon, kaj Esperantujon kiel ion spiritan, kiel iun Ĉielan Regnon (kiun ne regas iu ajn Cezaro). Simile la Patrujo ne nepre koincidas kun iuj ajn administraj limoj" asertas ruslingva akademiano.

Idistoj[redakti]

Ne nur lojalaj esperantistoj loĝas en Esperantujo, ankaŭ malmultaj volapukistoj ekziliitaj (eĉ ilia Cifal-Lamo), reformistoj, novialistoj, tokiponistoj, interligvaistoj kaj eĉ krokodiloj! Sed la granda problemo estas la idista loĝantaro.

En la esperantista kasta sistemo, idisto estas homo kiu estas teorie ekster la kasta sistemo. Oni ofte nomas ĉi tiun grupon da fihomoj "netuŝeblaj", ĉar tradicie pli alt-kastaj homoj devas ilin ne tuŝi. La idistoj estas konsiderataj la plej malalt-rangaj homoj en la kasta sistemo, ĉar laŭ la esperantisma kredo la homoj dividiĝas inter la apartenantoj al la kvar esperanto-asocioj, la UEA-anoj, la SATanoj, la TEJO-anoj kaj la Nekotizuloj, kiuj devenas de malsamaj korpopartoj de la dio Zamenhof, kaj fine la idistoj, kiuj ne devenis de lia korpo.

La idistoj estas homoj kiuj tradicie faras laborojn kiuj estis vidataj kiel ne-puraj aŭ malalt-rangaj de la esperantisma socio, ekzemple diskuti la afiksojn, malpurigi lingvouzojn, labori kun novaj prepozicioj aŭ tuŝi la Fundamenton. Tradicie, ili estis traktitaj kiel malsupera kategorio, kaj ekzistis multaj aferoj kiujn ili ne rajtis fari. Ili estas devigataj vivi en apartaj kvartaloj, kaj ili ne rajtis havi iun ajn kontakton kun pli alt-kastaj akademianoj. Ili ne rajtis trinki akvon de puto uzata de la bonalingvistoj, aŭ eĉ promeni en malfermaj esperanto-krongresoj, kaj homoj de pli altaj kastoj evitis eĉ ilian ombron en kelkaj kazoj.

Homoj estas konsiderataj idistoj se ili decidas paroli idon, sed eblas ŝanĝi tiun sorton dumvive, kiel okazis al Gonçalo Neves. La idistoj mem, same kiel la cetero de la esperantistoj, dividiĝas en multajn diskutgrupoj, kiuj estas fuŝaj grupoj kies membroj ofte havas la saman reformemon kaj ĉiam geedziĝas inter si, kaj kutime ĉiuj faras la saman filaboron, disigas kaj formas novajn diskutgrupoj.

Socia premo[redakti]

Civito.jpg

Nuntempe, oni kalkulas ke estas ĉirkaŭ 130 milionoj da idistoj en Esperantujo. La asocisistemo estas multe malpli rigide sekvata nun ol en la pasinteco, ĉefe en la pli grandaj urboj. Tamen, kluboj ankoraŭ havas gravecon en la esperanta socio, kaj ĉefe en kamparaj regionoj ankoraŭ ekzistas diskriminacio kontraŭ la idstoj, kaj ĝenerale idistoj ankoraŭ estas averaĝe pli malriĉaj ol aliaj anoj de interlingvoj. Ankoraŭ estas rare ke esperantistoj geedziĝas ekster sia kasto.

La UEA-Statuto permesas diskriminacion surbaze de la lingvo, sed oni rezervas proporcion de la lokoj en esperantaj publikaj diskutejoj, grupoj kaj interretaj paĝoj al idistoj, por helpi ilin. Ĉi tio estas tre delikata politika demando en Esperantio, ĉar la homoj de aliaj kastoj ofte protestas kontraŭ ĝi.

Demografia problemo[redakti]

Kompreneble ekzistas belaj esperantistinoj, sed ne multaj. Fakte ial estas multe pli viroj ol virinoj en Esperantio kaj la plejparto de esperantistinoj estas aĉe malbelaj, kvankam multe pli belaj ol la plejparto de viraj esperantistoj. Sekve, la kvanto de denaskuloj estas tre malgranda kaj la lando ĉiam bezonas enmigrantojn.

Migrado[redakti]

Esperantio estas unu el la socioj kie migrado ludas aparte gravan rolon: multaj spertas migron dum sia vivo, interalie apogante sin al la esperanto-komunumo en la alvenlando. La fenomeno ne estas sufiĉe pristudata.

Ebla jura referenco estas la Internacia Konvencio por la protektado de la rajtoj de ĉiuj gastlaboristoj kaj iliaj familianoj, valida ekde la 1-a de julio] 2003, kiu celas protekti la gastlaborist(in)ojn kaj la respektivajn familianojn. Ĝi estas unu el la tekstoj kiuj devus ekzisti en esperanto, same kiel multaj internaciaj dokumentoj. Kurioze, neniu el la esperantistoj profesie dungitaj de tradukaj servoj en Bruselo, Luksemburgo aŭ Strasburgo, okupiĝas pri tia tasko. Eble la Esperanta Civito (kontraŭ kiu kalumniadi estas la amata sporto de du-tri el tiuj tradukistoj) iom post iom plenumos la utilan taskon kiun ili ĝis nun ne faris, kvankam ili mem estas praktike ĉiuj gastlaboristoj. Gastlaboristoj kaj azilpetantoj estas fakte relative multaj esperantistoj en la mondo.