Geografio de Britio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
51zNZ5Wq-3L.jpg

Geografio de Britio estas gravega afero, ĉar Brita Imperio estas la plejgranda lando en la Tero. La loĝantaro de la Brita Emirlando estas ĉirkaŭ 60 mil loĝantoj, kaj ĝia areo estas 244.100 km². Aç-ĉefurbo estas al-Landano. As-simbola regnestro estas al-emiro de al-Landano, sed al-efektivan politikan potencon havas al-ajatolo kaj at-talibanaj mulaoj.

Brita Enciklopedio[redakti]

"BRITIO KAJ NORDEJRIO, UNUIĜINTA REĜLANDO DE, la oficiala titolo de la politika unueco de Anglio, Skotio, Kimrio kaj Nordejrio. Ejrio estis same aneksita al Britio per la Leĝo pri Unuiĝo de 1801, kaj la oficiala titolo tiam fariĝis la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Ejrio."

Multikontinenteco[redakti]

Brita geografo Percy Fawcet

Britio daŭre enhavas partojn de Centrameriko (Barbadio, Bahamio ktp).

Centro[redakti]

Haltwhistle situas ekzakte ĉe la centro de Britio.

Gentoj[redakti]

Franco iam renkontis anglaparolantan homon en sia vilaĝo. Li estis malgranda kaj havis nigran haron. Do, franco pensis: eble li estas kelto, do el Kimrujo.
Franco demandis lin: De kie vi venas?
Li diris: Mi estas de 'England'.
Franco respondis tiel: 'Strange, mi pensis ke vi estis de Kimrujo!' Kaj, li (surprezita) konfesis ke li vere venis de Kimrujo.
Franco diris: Mi ne scias pri la homoj de Kimrujo, sed mi fojfoje aŭdis ke skotoj malŝatas esti nomata 'English'. Li fiere diras: "Tute ne vere, mi venas el Kirmrio, sed mi estas skoto!'.

Britoj[redakti]

Britoj ne plu ekzistas, sed ilia nomo plu vivas en la landonomo "Britio". Sekve racia traduko por "Britisher" estus ne "brito", sed "britiano".

Averaĝaj britoj

Urboj[redakti]

Jen ekzemplo el PMEG:

"Ili veturis al Londono anstataŭ al Bath." Se oni scias, ke Bath estas urbo, oni bone komprenas la frazon ankaŭ, se oni dirus simple "anstataŭ Bath", sed se oni ne scias, ĉu Bath estas urbo aŭ eble persono, oni povus pensi, ke ili veturis tien anstataŭ, ke ia sinjoro Bath veturus tien.

Defino[redakti]

Anglujo plus Kimrujo egalas Britujo.

Britujo plus Skotlando egalas Grand-Britujo.

Grand-Britujo plus Nordirlando estas la Unuigita Regno.

Laŭ tiu difino "Britujo" estas nomo de lando: ĝi estas neoficiala sinonimo de la Unuiĝinta Regno. "La Granda Britujo" estas nomo de la plej granda el la Britaj Insuloj.

Laŭ la difino de oksforda vortaro "Britujo" estas la sama kiel "la Granda Britujo". Tio dependas de la vidpunkto: en la franca, kontraŭe, "Bretagne" estas la "Malgranda Britio", kaj Britio *devas* esti "Grande Bretagne".

La esprimo "Unuiĝinta Regno" apenaŭ estas uzata en Esperanto. La vorto "Britujo" ( "Britio") preskaŭ ĉiam aludas la politikan unuon, ne la geografian regionon.

Sed la Unuiĝinta Regno ne estas Granda Britujo. Kio pri Norda Irlando? La terminon "Great Britain" oni fabrikis dum la regno de James VI kaj I (tio estas inter la jaroj 1603 kaj 1628) kaj signifas "Skotlando kun Britujo" kiu lasta konsistas el Anglujo kaj Kimrujo.

Anglujo[redakti]

Brita plaĝo

Anglio estas ero de Eŭropo kun la leĝoj kaj kutimoj de tiu kontinento.

GB[redakti]

Loka ŝerco estas ke 'GB' indikas Getting Better (piboniĝas).

Insultoj[redakti]

  • Britio* estas insultaro, ĉar krom la ĉefa insulto ĝi ankaŭ inkluzivas la insult(et)(ar)ojn Wight, Scilly, Orkneys, Hebrides, Anglesey, ktp.

La problemo estas, ke "Britio" estas ja kaj geografia kaj politika nomo. Ekzemple, la Ŝetlandajn insultojn. Administre ili estas parto de Britio (kantono de Skotlando), sed geografie verŝajne ne. Kontraŭe Mankso estas geografie brita, sed politike ne. Sed Britio ne estas nomo de ŝtato (krom kiel neformala sinonimo de U.R., kompreneble) sed de la politika unuiĝo de la regnoj angla kaj skota, kaj de la princlando kimra, kiu mem estas parto de Anglio. Ĉu klare?  :-)

'Britaj Insuloj' inkludas nordan kaj sudan Irlando. La tuta mond-loĝantaro loĝas sur la sama planedo ĉu ne?