Geografio de Aŭstrio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
300p.jpg

"La geografio de Aŭstrio estas la opio de la popolo, la koro de mondo sen koro."

~ Karlo Markso

Geografio de Aŭstrio eble estas interesa afero al iu.

Dinga Barilo[redakti]

Dinga Barilo (angle Dingo FenceDog Fence) estas la plej longa nerompita barilo en la mondo, intencita por bari ŝipobredajn regionojn de Aŭstralio kontraŭ dingoj, la sovaĝaj hundoj, kiuj minacas ŝafaron kaj foje eĉ homojn. La longeco de la barilo estas 5320 kilometroj.

Ambaŭflanke de la barilo estas vojoj, laŭ kiuj itineras speciale dungitaj homoj, kiuj gardas tutecon de la barilo. Ekzemple, en Kvinslando ĉiu barila gardisto havas sian pecon de 300 kilometroj, kiun li kontrolas unufoje semajne (ĉ. 42 kilometroj ĉiutage).

La barilo estas 180 cm alta, 30 cm estas sub grundo.

Danĝera monto Uluruo[redakti]

4477.jpg

Centoj da turistoj kiuj kunportis hejmen peceton de la Monto Uluruo, la granda simbolo de Aŭstralio, estas redonantaj la suveniron al la nacia parko pere de la poŝto ĝustigante, ke ĝi alportas malbonŝancon kiel ekzemple divorcojn, akcidentojn, malsanojn kaj eĉ mortojn. La monto estas konsiderata kiel sanktega de la aŭstriaj indiĝenoj.

Aborigena vivo[redakti]

En Aprilo la aborigenoj de fora regiono de norda Aŭstrio demandis al sia nova ĉefo ĉu la venonta vintro estos malvarma aŭ milda. Ĉar li kreskis en moderna komunumo li neniam estis instruita pri la antikvaj sekretoj. Do, kiam li rigardis la ĉielon li ne sciis kiel la vintro estos. Tamen, por esti senriska, li informis la tribon ke la vintro ja estos malvarma, kaj ke ĉiuj amasigu brullignon por esti pretaj.

Sed, estante praktikema, post pluraj tagoj li ekhavis ideon. Li telefonis al la Buroo de Meteologio kaj demandis, "Ĉu la venonta vintro en ĉi tiu regiono estos malvarma?" La meteologo respondis, "Ŝajnas ke ĉi tiu vintro estos sufiĉe malvarma."

Do, la ĉefo ordonis al siaj tribanoj ke ili amasigu eĉ pli da ligno por esti preparitaj. Post semajno li denove telefonis al la Buroo de Meteologio. "Ĉu ankoraŭ ŝajnas ke la vintro estos tre malvarma?" La meteologo denove respondis, "Jes, la vintro estos tre malvarma."

Refoje la ĉefo revenis al sia komunumo kaj ordonis ke ĉiu amasigu ĉiun troveblan pecon da brulligno. Post du semajnoj li ree telefonis la Buroon. "Ĉu vi estas absolute certa ke la vintro estos tre malvarma?" li demandis.

"Tutcerte jes," respondis la meteologo. "Ŝajnas plie kaj plie ke la vintro estos unu el la plej malvarmaj iam."

"Kiel vi povus esti tiom certa?" demandis la ĉefo.

La vetera spertulo respondis, "Niaj satelitoj raportas ke la aborigenoj en la Nordo senbride amasigas brullignon, kaj tio ĉiufoje estas certa signo."

Urboj[redakti]

51zNZ5Wq-3L.jpg

Jen listo de urboj de Aŭstrio:

Naturo[redakti]

Asocio kontraŭ bestofabrikoj[redakti]

Asocio kontraŭ bestofabrikoj estas protekta asocio kontraŭ frenezaj scientistoj kiuj volas krei novajn bestojn. Oni trovas tiajn asociojn en Svisujo kaj en Aŭstrio, ĉar en tiu lasta lando jam ekzistas tro multaj strangaj bestoj.

La aŭstria asocio, fondita en jaro 1992, estas separata asocio kaj ne kunlaboras kun la svisa asocio. La asocio volas postuli bestorajtojn. La magazino de tiu asocio nomiĝas "bestoprotektadon konsekvencan", en germana lingvo: Tierschutz konsequent(-n). La 3 magazinoj pro jaro havas la eldonkvanton de 25,000 ekzempleroj.

Wollemia nobilis[redakti]

Wollemia nobilis, esperante Vollemia pino, estas tro rara aŭstria arbo de la familio de Araucariaceae kiu troveblas en la nacia parko de Wollemi en la aŭstralia ŝtato New South Wales.

Ekzistas nur ĉirkaŭ 100 tiaj arboj. Temas pri vivanta fosilio.

David Noble en 1994 malkovris 25 arbojn en Nacia Parko de New South Wales. Antaŭe oni pensis ke li jam de du milionoj da jaroj formortis.

La planto estas tiom endanĝerita, ke oni alportas homojn ĝis ili nur per helikoptero kaj per kovritaj okuloj.

Oni prenis semojn de la arbo kaj kreskigis pinidojn, vendis el ili 148 per Sotheby's je averaĝa prezo de 2272 eŭroj.

La pino kreskas en temperaturo de 12º ĝis -45º C. Ĝi estas multigebla per semado aŭ per stikaĵoj. La arbidoj kreskas 50 cm jare, la arbo altas plenkreske eĉ 40 m, unu arbo kreskigas multajn trunkojn, tiel defendas sin kontraŭ la oftaj fajroj kaj aliaj naturaj katastrofoj. Ĝi deĵetas ne nur solajn pinglojn, sed tutajn branĉojn.

La divers-seksaj infloreskoj troviĝas sur la sama karbo.