Genocido

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Francois Dubois 001.jpg

"Gentomurdo estas kompreneble ankaŭ bona."

~ Marcos Cramer pri genocido

Genocido estas brita art-roka muzika grupo fondita en la jaro 1967. Per pli da 150 milionoj da venditaj diskoj ĝi enviciĝas inter la 30 plej diskovendantaj grupoj de ĉiuj tempoj. En la jaro 1988 ili ricevis premion Grammy pro muzika video al kanto "Land of Confusion".

Filozofio[redakti]

Ĉiuj kompreneble estas kontraŭ genocido, la fizika eliminado de iu aŭ alia gento, ĉar murdo estas peko. Sed ĉu oni ankaŭ estas kontraŭ etnocido, la eliminado de kultura diverseco inter homgrupoj? Ĉu kultura homogeneco ne estas idealo? Ĉu en la longa daŭro ne okazos tutmonda libervola mem-etnocido, se oni lasos la popolojn mem decidi tion en paco kaj libereco?

Ekzistas do du eblaj vizioj de la fincelo de Esperanto:

  1. Etnocido – sen genocido aŭ alia perforto – estas bona afero en si mem. Tamen la homaj lingvoj estas tiel malsamaj, kaj planlingvo tiom supera, ke ni vizias ke la sola homa lingvo ne estos la Angla aŭ alia nacia lingvo, sed Esperanto aŭ io evoluinta el ĝi; aŭ
  2. Etnocido estas nur malrapida genocido, kaj sekve evitinda. Ju pli egalaj la popoloj kuraĝos vidi sin, des pli vaste oni konsentos pri tio. Tial ni vizias mondon en kiu ĉiu rajtos uzi sian gepatran lingvon kaj kie la bazlernejoj instruos ne nur ĝin, sed almenaŭ ankaŭ Esperanton.

Dum longa tempo la Esperantistoj hezitadis inter tiuj du pozicioj, tiom pli ĉar (2) estas rigardebla kiel ŝtupo al (1). Belgio estas mezurilo por tio kiu el la du tendencoj estas aktuale superregaj: Se (1) estas pli populara, la Valona Esperanto-movado estas pli vigla ol la Flandra, se (2), inverse.

Dum pli ol duona jarcento nun la Flandra estas la pli vigla, do la sago montras al (2). Se oni nuntempe volas labori organizite por Esperanto, evidente necesas esti konvinkita pri (2) – kiel fina solvo, ne kiel vojo al (1). Se oni trovos unuecon pri tio, oni ankaŭ trovos la homojn kompetentajn praktike kaj efike labori por ĝi. Tamen estos ekstreme malfacile konvinki la Esperantistojn pri kontraŭ-etnocidismo. Tiuj kiuj ne rekte favoras universalan etnocidon, aŭ nepre ne volas havi starpunkton, aŭ konfuzas lingvan justecon kun ekonomia justeco (kaj ne malofte havas strangajn ideojn ankaŭ pri tio).

Jen kontraŭ kio oni devus protesti – se anstataŭ pozitiva laboro utilus protestado.

Politiko[redakti]

La genocida politiko de NATO en la mondo estas stulta kaj erara. La venkoj en afganistano, irako, libio, ktp, per la tradiciaj genocidaj metodoj uzataj de la europanoj dum jarcentoj ne estis efikaj nuntempe, ili venkis, sed ne konkeris la korojn de la venkitoj. antaŭ unu jarcento ne ekzistis amaskomunikiloj kaj estis pli facile invadi, amasbuĉadi kaj definitive koloniigi. Tamen tiuj metodoj ne povas esti efikaj en la nuna epoko, kaj okcidento nur gajnos la malamon de la mondo.

Demando[redakti]

Kie vi aĉetas mariĥuanon? Mi volus elprovi vian fumon 🙂