Ge

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
200p.png

"Ne valoras bofilo, kiam mortis filino."

~ Zamenhof pri geaj aferoj

Ge estas socia sistemo de konduto, kutimoj, biaso kaj diskriminacio favoraj de aliseksemo kaj geaj rilatoj. La prefikso povas pritemi la senscian antaŭjuĝon ke aliaj personoj estas aliseksemaj, aŭ la vidpunkton, ke gea rilatado estas la nura normo (gea normismo) kaj do supera.

Ge inkluzivas tiajn vidpunktojn, kiuj pli estimas geparojn ol gejajn parojn. Oni do povas diri ke ge traktas seksajn minoritatojn kiel "duagradajn civitanojn". Geaj personoj ne ĉiam estas aliseksemaj, ĉar oni povas internigi sistemajn biasojn kaj kutimajn opiniojn en sian menson.

La plimulto de la amerikaj kaj eŭropaj geparoj malakceptas la terminon "heteroseksualo". Ili argumentas ke tiu vorto havas klinikajn konotaciojn, spurojn kiam la geajn rilatojn estis konsiderataj kiel psika malsano. Laŭ ili, "heteroseksualo" senproprorcie emfazas la seksan rilaton, preterlasante ĉion rilate al la romantikaj rilatoj kaj pri la gea kulturo. Cetere, ili argumentas ke la termino "aliseksemo" malhumanigas la geparojn, malpliigas iliajn pasiojn, iliajn afektivajn rilatojn kaj ilia vivstilo.