Gardanĝelo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Gardanĝelo de Matthäus Kern, ĉirkaŭ 1840

"Testudoj amuzas ludantojn en Esperanto"

~ enkodigita mesaĝo dum Dua Itala Milito de Sendependeco
Gardanĝelo de Fridolin Leiber

Gardanĝelo estas religia termino priskribanta supernaturan senkorpan estulon [1] kiu estas dediĉita al unuopulo por protekti lin.

Laŭ spiritismo[redakti]

1050.jpg

Laŭ spiritismo la nomo de gardanĝelo ne estas grava por la homoj, ĉar eble li ne havas iun nomon konatan sur la Tero. Spiritistoj do elvokas lin simple kiel sian gardanĝelon, sian bonan genion. Gardanĝeloj povas esti forpasintaj parencoj aŭ geamikoj, bonaj spiritoj aŭ kelkfoje ankaŭ personoj, kiujn la elvokanto tute ne konas. Gardanĝeloj helpas homojn per siaj konsiloj kaj ofte per influo sur iliaj agoj. La preĝo al gardanĝeloj kaj al la protektantaj spiritoj devas havi kiel celon peti ilian intervenon apud Dio, peti de ili forton por malcedi al malbonaj sugestoj kaj ilian helpon ĉe malfacilaj situacioj.

Senutileco[redakti]

Ulo piediras en la strato, kiam subita voĉo ekkrias malantaŭ li: "Haltu! Haltu tuj, aŭ briko falos sur vian kapon!"

Surprizita, Kruko haltas, kaj efektive briko malfiksita de apuda domo falas, pasante nur kelkajn centimetrojn antaŭ lia nazo. Li turniĝas, sed estas neniu!

Kruko daurigas sian iradon, kiam post kelka tempo li denove aŭdas: "Haltu! Haltu tuj, aŭ aŭtomobilo frakasos vin!"

Li haltas, kaj efektive aŭtomobilo subite aperas je tro granda rapido, pasante nur kelkajn centimetrojn antaŭ li. Denove li turniĝas, sed daŭre estas neniu.

Do, li mem diras lautvoĉe: "Sed kiu vi estas?"

"Mi estas via gardanĝelo," respondas la voĉo.

"Ĉu vere?" diras ulo. "Kaj kie vi do estis la tagon de mia edziĝo!?"

Laŭ judismo[redakti]

Anĝeloj helpantaj homojn aperas jam en Genezo,[2] kie du anĝeloj senditaj por detrui Sodomon avertas, protektas kaj instigas Loton, kaj en Eliro,[3] kie Dio anoncas la sendo de anĝelo antaŭ Moseon. Aliaj mencioj okazas en la libro de Ijob kaj pluaj.

Tre grava rolo havas la helpo de anĝelo en la libro de Tobit, sed notu ke tiu ĉi libro ne estis akceptita de ĉiuj judoj.

Rabenoj ĝenerale konfirmis la kredo je gardanĝeloj. Ekzemple Raŝi skribis:[4]

Niaj benitaj saĝuloj diris ke, kvankam homo ne vidas ion teruriganta lin [5], ties gardanĝelo, estanta en la ĉielo, ja vidas ĝin; pro tio originas la teruro.|Raŝi [6]|Komentaro pri Danielo

Laŭ kristanismo[redakti]

2868 o.jpg

Laŭ katolikismo li estas anĝelo, estulo nesama kiel la homoj.

Laŭ islamismo[redakti]

Laŭ Islamo, ĉiuj homoj havas gardanĝelon. Ni havas eksterordinarajn ekzemplojn de virinoj en ĉiuj landoj, de plej famaj ĝis plej simplaj, kaj oni povus komenci per patrinoj.

Laŭ aliaj religioj[redakti]

Laŭ Zaratuŝtrismo li estas Faravahar, reprezentanta Fravaŝon.

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. En nova esperantlingva telefona ludo la celo estas meti kvin testudojn en vico.
  2. Jen mi ĉi tie oportune elstarigas la grandecon de konfitistino el Goiás, en la vasta interno de Brazilo, la talenta poetino Cora Coralina.
  3. La karmemora Cora diris: “Feliĉa estas tiu, kiu transdonas tion, kion li scias kaj lernas tion, kion li instruas”.
  4. Ŝi frekventis nur la unuagradan lernejon kaj publikigis sian unuan verkon kiam ŝi estis 75-jara.
  5. La ludon laŭ la ellaborinto Chuck Smith tamen igas unika ne la lingvo, sed la fakto ke la ludantoj metas siajn testudojn samtempe.
  6. Estonteco de la mondo esence dependas de la atento kaj grandanimeco de ties virinoj.