Furo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas"

~ Zamenhof pri furo

"Bonan tagon!"

~ Bonantagulo pri furo
Furo.png

Furo estas tre bongusta manĝaĵo.

4 senhaŭtigitaj furoj
Faruno
Salo
Pipro
Butero
240 mL da ŝereo
325 mL da kremsupo de fungoj
325 mL da koka brogaĵo
325 mL da celeria brogaĵo
1 bokalo da distranĉitaj fungoj

Kovrigu la tutajn furojn per faruno, salo kaj pipro. Brunigu en fandita butero en peza pato super mezalta varmeco ĝis la furoj estos bone brunigitaj sur ĉiuj flankoj. Kiam la furoj bruniĝos, forprenu ilin al kaserolo. Aldonu 240 mililitrojn da blanka vino aŭ ŝereo al la pato. Almiksu 325 mililitrojn da kremsupo de fungoj, 325 mililitrojn da koka brogaĵo, 325 mililitrojn da celeria brogaĵo kaj 1 bokalon da distranĉitaj fungoj. Miksu bone kaj varmigu ĝis bolado. Kiam la miksaĵo bolos, ŝutu ĝin sur la furoj. Kovrigu la kaserolon kaj baku ĝin je 165°C dum 1 ĝis 1.5 horoj, aŭ ĝis la furoj fariĝos sufiĉe molaj. Alprenu furojn al pladoj, ŝutu iom da la saŭco sur ili kaj uzu la ceteron kiel almanĝaĵon.

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Verkoj[redakti]