Fungo
"Teni iun per fera mano"
- ~ Zamenhof post manĝo de fungo
"Fungon englutis Zamenhofa proverbaro!"
- ~ Vikicitaristo post manĝo de fungo
Fungo estas magia vivulo, tre grava en ŝamanismo kaj hipia kuirforno.
Evoluo[redakti]
La instruisto: Fungojn oni trovas precipe en ombraj, mal-sekaj lokoj ...
Knabo: Ha, nun mi komprenas, kial ili havas figuron de pluvombrelo.
Interese[redakti]
"Paĉjo, ĉu fungoj ĉiam kreskas en malsekaj lokoj?"
"Jes," respondas patro.
"Ĉu pro tio ili similas pluvombrelojn?"
Reproduktado[redakti]
La direktoro de I. C. K. en Ĝenevo ĵus informis nin laŭjene:
Ke ni komencis rompi ĉi tiun ŝokan kaj jarmilan silenton, kiu paralizis kaj ankoraŭ ĉirkaŭas iujn demandojn, ĝi ĉiam jam respondis al kategoria imperativo: fungoj reproduktiĝas sensekse.
Esperanto[redakti]
Oni povas kompari fungon al Esperanto pro diversaj similecoj inter la du. Jen kelkaj similecoj inter fungo kaj Esperanto:
Ambaŭ estas kreadoj de homoj: Esperanto estis kreita de la pola oftalmologo Ludoviko Zamenhof en la finaĵo de la 19-a jarcento, dum fungoj estas vivaj estaĵoj, kiuj estas parto de la natura mondo.
Ambaŭ havas radikojn: En Esperanto, la radikoj estas la bazo de vortoj kaj ofte estas prenitaj el la lingvoj de la mondo, dum en fungoj, la radikoj estas la parto de la fungo, kiu kreskas sub la surfaco de la tero kaj helpas la fungon absorbi akvon kaj nutraĵojn.
Ambaŭ havas multajn variaĵojn: Ekzistas multaj specoj de fungoj kun diversaj aspektoj, koloroj kaj gusto, kaj Esperanto havas multajn variaĵojn de vortoj, kun diversaj gramatikaj formoj kaj signifo.
Ambaŭ estas utilaj: Fungoj povas esti manĝataj aŭ uzataj en medicino, dum Esperanto estas uzata kiel internacia lingvo por komunikado inter homoj de diversaj lingvaj kaj kultura fonoj.
Tamen, estas gravaj diferencoj inter fungoj kaj Esperanto, ĉar fungoj estas vivaj estaĵoj, dum Esperanto estas nur lingvo.
Muŝoamanito[redakti]
Ni memoru (kaj ni konfesu al ni), ke iuj, kiuj fajfas pri civitanaj rajtoj, tamen diras, ke ni scias nu, ke laŭ angla gazeto Daily Herald muŝoamanito, aŭ muskario[1] [2], aŭ pli longe muŝmortiga amanito (Amanita muscaria) estas fungo el la genro de amanitoj (Amanita). Malgraŭ sia renomo, la fungo ne estas tre venena, sed tamen ne sendanĝera.
Kiel sciate, ruĝa muŝoamanito en Mezeŭropo videblas de junio ĝis la vintro, plejparte inter julio kaj oktobro. Ĝi havas plurajn rekonitajn variaĵojn. Parolante pri "muŝoamanito", oni plej ofte celas la variaĵon Amanita muscaria var. muscaria.
Mi kredas, ke mi venus al la konvinko, ke Amanita muscaria var. aureola havas tre malmultajn aŭ eĉ neniujn blankajn flokojn. Amanita muscaria var. formosa havas oranĝkolore flavan ĉapon kaj tre malmultajn flavecajn flokojn. Ambaŭ variaĵoj, se manĝitaj, kaŭzas la samajn efikojn de veneniĝo kiel la tipa muŝoamanito.
La bruna "reĝa muŝoamanito" (Amanita regalis) de iuj biologoj ne konsideratas propra specio de fungo, sed variaĵo de muŝoamanito; ĝi ekstere tre similas al la bruneca "pantera amanito" (Amanita pantherina).
Bifsteko kun fungoj[redakti]
Kelkaj el vi jam aŭdis min diri, ke angla komercisto kun nomo John Bull vojaĝis dum libertempo en Hispanio. Sed ĉar li ne scipovis hispanan lingvon, li ne povis paroli kun hispanoj, kaj tial li ofte havis malagrablaĵojn. En Sevilla li íris en restoracion kaj mendis sian plej ŝatatan manĝaĵon bifstekon kun fungoj. Sed kelnero ne komprenis lin. Tiam anglo ekhavis bonan ideon: li prenis paperon kaj krajonon, desegnis sur papero belan bovon kaj fungon kaj triumfe transdonis ĝin al kelnero. Kelnero rigardis desegnaĵon, tuj komprenis deziron de anglo kaj foriris por plenumi ĝin. Sed dum longa tempo li ne revenis. Anglo atendis kaj atendis, lia stomako grumblis kaj li estis kolera kaj malfeliĉa. Fine venis kelnero, ŝvitante kaj peze spirante, kaj kun triumfa rideto sur vizaûo li transdonis al anglo ĉu bongustan bifstekon kun fungoj? Tute ne! bileton al bovbatalo kaj grandan pluvombrelon. Anglo rigardis malfeliîe bileton kaj pluvombrelon, ekkomprenis grandan valoron de internacia lingvo, kaj kiam li revenis hejmen em Anglujo, li tuj aĉetis al si Esperantan lernolibron.
Galerio[redakti]
Manĝebleco[redakti]
Ĉiaj fungoj estas manĝeblaj. Iaj fungoj ne estas pli ol unufoje manĝeblaj.
Vere[redakti]
- Panjo, mi neniam manĝos fungojn plu!
- Kial?
- Ili mem min petis...