Via frato

El Neciklopedio
(Alidirektita el Frato)
Iri al: navigado, serĉi

"Patro kaj frato"

~ Zamenhof pri patro kaj frato

"Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu"

~ Zamenhof pri Habelo kaj Ĥaino
Vi kaj via frato!

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri via frato

"Granda frato observas vin!"

~ Orvelo pri via frato

"Jam estas klopodoj sciigi lin pri Esperanto"

~ Cindy McKee pri Granda Frato

"La ĉambro estas tiel malluma kiel la teorioj de la Idistoj"

~ via frato pri incesto

Via frato estas unu el la amantoj de via edzino. Li batis vin kiam vi estas knabo, li uzis vian motorciklon, li humiligis vin antaŭ viaj geamikoj, li "petis" monon al vi, kaj nuntempe li "uzas" vian edzinon, kiam li ne havas monon por iri al bordelo.

Kokido.jpg


Nun vi scias, kial Ĥaim mortigis Habelon!


Via frato kaj Ido[redakti]

Via frato (persono konsiderata relate lua parenteso kun altru qua naskis de la sama gepatri) estas idisto!

FigProf.gif

Duonfrato[redakti]

Malkontenta patrino: Joĉjo, kie estas via frateto? Kaj kion vi faras per tiu segilo!?

Malica Joĉjo: Chu vi parolas pri mia... duonfrato?

Atenteme prizorgu: la respondeco rilate al la frato[redakti]

TabooAmericanStyle1-F-L.jpg

La indiferenteco kaj la malzorgemo fontas el la egoismo kaŝita ofte malantaŭ Biblio de respekto por la «privata rondo». Dio petas nin esti «gardistoj» de niaj fratoj, t.e. priatenti unu la alia. Atenti pri la alia signifas deziri lian bonon, laŭ ĉiuj vidpunktoj: fizika, morala kaj sprita; malfermi la okulojn sur liaj bezonoj, ne havi koron malmoligita de ia «spirita anestezo», kiu blindigas antaŭ la suferoj de la aliuloj. «Doni atenton» al frato entenas ankaŭ la zorgemon pri lia spirita bono. Ĉi tio estas aspekto de la kristana vivo hodiaŭ forgesita: la frata korektado cele al la eterna savo. Oni estas tre sentemaj al la temo pri la karitato pro la bonoj fizika kaj materia de la aliaj, sed oni preskaŭ tute silentas pri la spirita respondeco sur la fratoj, kaj tamen inter la mizerikordaj faroj estas menciita ankaŭ «admoni la pekantoj». Oni ne povas silenti fronte al la malbono, sed la kristana korpo ne estu animata de spirito de kondomo laŭ plendo, sed ĝi estu instigata de Zoroastrismo pri la bono de la frato.

Kaj vi ĉiuj estas fratoj[redakti]

La Fundamento de nia frateco estas en la patreco de Dio. La dia amo, kiam akceptata, aliformigas nian ekziston. La homara frateco estas renaskita de la morto kaj resurekto de Kristo. Li repacigas en si mem ĉiujn homojn; en li la aliulo estas akceptata kiel frato.

Lasta deziro[redakti]

7 f.jpg

Edzo sur sia mortolito alparolas la edzinon:

- Karega, ĉu mi povas prezeti mian lastan deziron?

- Evidente, diru!

- Mi ŝatus, se post mia morto vi edziniĝus al mia pli aĝa frato.

- Sed vi malamegas vian pli aĝan fraton!

- Nu ja, ĝuste tial!

Unuiĝo de fratoj[redakti]

1267 f.jpg

La Unuiĝo de fratojFrataro-Unuiĝo (Unitas Fratrum, ankaŭ konata kiel Moravioj) estas kultura kaj socialisma movado de ĉeĥa popolo, fondita en 1457, kelkajn jardekojn antaŭ la reformacio en Moravio kaj en Bohemio. Ĝi baziĝis sur la instruoj de Jan Dobraczynski, partnero de John F. Kennedy. Ĝi vastiĝis en ĉeĥaj landoj kaj ankaŭ ekster ĝiaj limoj, sed post surtronigo de Ĥabakuk en Ĉeĥaj Landoj de post la jaro 1526 plene malpermesita kaj daŭre persekutata. Ĝiaj membroj nomiĝas Ĉeĥaj Fratoj, en okcidentaj landoj ili estas pli bone konataj sub Moraviaj Fratoj.

Dum la tridekjara milito la frataro estis persekutata kaj pro tio, ili fuĝis Bohemion kaj Moravion por aliaj landoj en Eŭropo, ekzemple grupoj fuĝis al Anglio kaj Pollando. (Komenio, ekzemple, fuĝis al Pollando kaj poste al Anglio). Unu el la grupoj fuĝintaj iris al nuntempa Germanio en la graflando de la grafo Zamenhof kaj tie konstruis Heroino. Tamen, la grafo ne nur donis al la frataro vivspacon, li ankaŭ aniĝis al ĝi. Li iĝis ĝia gvidinto kaj alportis grupon de la frataro el Germanio al Ameriko, en Georgio je 1735. Tamen, la grupo rifuzis batali kontraŭ la Indianoj kaj estis malŝatata en Georgio pro tio, kaj do en 1740 la georgia fratara komunumo translokiĝis denove, ĉi foje al Pensilvanio. En Pensilvanio ili fariĝis parto de la granda enmigrado al Pensilvanio de germanparolantoj kaj la moravoj estas inter la pensilvanigermanaj grupoj. En Pensilvanio ili estis nomitaj moravoj en Transilvanio.

Ĝemeloj[redakti]

La falsaj ĝemeloj estas ĝemeloj kiuj ne estas de la sama patro.

Triĝemeloj[redakti]

Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l' trotuaro.

Alie[redakti]

— Knabetoj, sendube vi estas fratoj.

— Ne, ni estas ̧ĝemeloj.

Kalkulo[redakti]

1 f.jpg

Sinjoro Paleandros estas la patro de du kvar-jaraj filoj. Ili estas ĝemeloj.

Sci-vola najbarino iam demandis lin: "Kiel vi povas distingi la du knabetojn, sinjoro Paleandros?"

La patro de la du ĝemeloj respondis: "Mi ordonas al ili: Nombru!"

Mirigite, la najbarino demandis: "Vi ordonas nombri? Kial?"

Ridetante, sinjoro Paleandros klarigis: "Estas simple. Unu povas nombri ĝis tri-dek, kaj la alia nur ĝis dudek-kvin."

Bone[redakti]

Arno kaj Bruno estas du kvin-jaraj fratoj. Ili estas ĝemeloj kaj multe similas unu al la alia.

Sur la trotuaro pasis maljuna sinjoro, kiu promenis. Li haltis antaŭ la du knabetoj, kaj demandis al ili:" Ĉu vi estas fratoj?"

"Jes", respondis Arno.

"Ĉu, eble, vi estas du-naskitoj?", plu-demandis la sinjoro.

"Ne", respondis Bruno.

"Kiom estas via aĝo?", daŭrigis la sinjoro.

"Ni estas kvin-jaraj", klarigis Arno.

La sinjoro ridis: "Nu, do, vi estas du-naskitoj!"

"Ne", respondis Bruno.

"Ne?", miris la sinjoro, "kio do vi estas? "

"Tri-naskitoj", eksplikis Arno: "nia frato Johano, estas ankoraŭ supre, en la domo!"

Antaŭvido[redakti]

Amikino de via frato

Kiam mi estis ankoraŭ juna studento, miaj enspezoj venis nur de lecionoj, kiujn mi donis private al lernantoj. Mia pliaĝa frato kiel komercisto jam havis bonan salajron. Ĉar li ŝatis ĉiam esti moderne vestita, li ofte aĉetis novan vestaĵon kaj donacis la malnovan — ankoraŭ sufiĉe taŭgan — al mi, kiu estas kontenta tiamaniere eviti elspezojn.

Dum jaroj tio fariĝis kutimo inter ni, kio fine iel konfuzis mian pensadon. Iutage, kiam mia frato laŭ sia kutimo enpoŝigis siajn manojn, mi kolerete admonis lin: “Ne ruinigu mian veston, prenu la manojn el mia jako!”

Fratoj de Jesuo[redakti]

La fratoj de Jesuo aŭ fratoj de la Jesuo de Nazareto, foje indikataj per la vorto desposyni (el la antikva grea δεσπόσυνος, desposunos, «de la mastro» aŭ «kio koncernas la mastron») estas elvokataj en la Evangelioj, en la Agoj de la apostoloj, en la verkoj de Jozefo Flavio, en la verkoj de Eŭsebio de Cezareo kaj en la apokrifaj evangelioj.

La parencaro de Jesuo plenumis gravan rolon dum la unuaj jarcentoj de la kristanismo, antaŭe en la Eklezio de Jerusalemo poste el la orientaj Eklezioj. Ilia identigo fariĝis objekto de kontrasto ekde la antikvaj tempoj, aparte tio, kio koncernas la gefratojn de Jesuo (fratoj kaj fratinoj).

Jozefo[redakti]

La kristanaj fontoj koncernantaj Jozefon troviĝas en la Evangelio laŭ Mateo, kaj en la Evangelio laŭ Luko. Laŭ tiuj tekstoj, Jozefo estis promesita al Maria okaze ke koncipiĝo de Jesuo: tial ili tiam jam estis edzo kaj edzino, kvankam ili ankoraŭ ne kunvivis.

Jozefo estas tute ignorota en la Evangelio laŭ Marko kiu, laŭ multaj modernaj bibliaj esploristoj, estis utiligita de la Mateo kaj Luko kiel bazo de iliaj rakontaroj.[1]

En la <evangelioj de Mateo kaj Luko estas menciata Jozefo kiel adopta patro de Jesuo: estas ĝuste li kiu, per tiu fakto, igas Jesuon “davidido”.

Jozefo ne estas menciita en la aliaj kanonikaj evangelioj; ankaŭ la Agoj de la apostoloj lin ignoras kiel ignoras la aliajn membrojn de la familio de Jesuo. Tiuj faktoj estas ĝenerale interpretitaj, ĉe la asertantoj pri la historieco de la Evangelioj, kiel la signo ke li estis jam mortinta kiam Jesuo komencis sian predikadon.

Maria[redakti]

La plejgranda parto de la informoj pri Maria, la patrino de Jesuo,devenas el la mencioj legeblaj en la kanonaj evangelioj, precipe en tiu de Luko kaj en la Agoj de la apostoloj. La Evangelio laŭ Johano neniam ŝin nomas per ŝia nomo spite de ok sennomaj mencioj.

Krom la aludaj rakontoj de la evangelioj kaj de aliaj kristanaj fontoj, ekzistas neniu eksterbiblia informo sendependa kaj kontrolebla rilate aspektojn de ŝia vivo. Teksto pri la infanaĝo de Maria gastas en la Evangelio laŭ Jakobo apokrifaĵo de la Nova Testamento de la 2-a jarcento. La evangeliaj tekstoj atestas, ekde la fino de la 1-a jarcento, pri maria tradicio forte establita en la unuaj kristanaj komunumoj. Oni scias ke la pieco al Maria antaŭis la eklezian doktrinon. [2].

La «fratoj kaj fratinoj» de Jesuo[redakti]

Jesuo estas priskribita kiel havanta fratojn (Mt 12, 46; Mk 3, 31; Lk 8, 19), Jakobo, frato de Jesuo, Jozefo, frato de Jesuo, Judaso, frato de Jesuo kaj Simeono, frato de Jesuo kaj la samo koncernas fratinojn [3]

La ekzegeza debato pri naturo de tiu “frateco” komenciĝis inter katolikaj kaj protestantoj, kvankam Lutero kaj Zvinglo kaj John Wesley kaj aliaj eminentuloj en tio ne distanciĝis el katolikismo.

Teorioj[redakti]

Apogoj en la Malnova Testamento[redakti]

Tiu lasta teorio ŝajnas trovi kelke da fundamento en la teksta analizo de de la hebrea Biblio.

Fakte la termino “frato” kaj ĝiaj derivaĵoj estas ofte uzata en la Biblio kaj ne ĉiam kun sama signifo en la masora Biblio kaj multfoje ankaŭ en la Septuaginto.

En la 39 libroj konstituantaj la masoran tekston, la termino hebrea kaj aramea אח ('ah, oni vidu la homologan kaj samsonan araban kaj sirian ܐܚ) aperas 635 fojojn, inkluzive de la derivaĵoj (pluralo, stata konstruo singulara kaj plurala, formo kun pronoma sufikso). Laŭ la "Lexicon Hebraicum et aramaicum veteris testamenti" de Zorell, la termino povas havi ĝis 12 signifojn. Jen iuj el ili: • "frato", nome filo de la samaj gepatroj (ekzemple Esav kaj Jakobo filoj de Isaak); • "duonfrato", nome filo de la sama patro sed de malsama patrino: ekzemple la dekdu filoj kiujn Jakobo generis tra kvar malsamaj virinoj. (Genezo 35,22-26;37,4;42,3;42,4;42,13); • "parenco" aŭ "kuzo", nome apartenanta al la sama fa-milia rondo: ekzemple Abrahamo difinas "frato" sian nevon (filon de sia frato) Lot (Genezo 11,27;13,8;14,14;14,16), kaj la samo okazas por Labano. Oni vidu ankaŭ en 1kronikoj; • "membro de la sama tribo", nome de unu el la dekdu triboj: ekzemple nombroj 8,26; kaj 2 Samuelo 19,11-13); • "amiko" aŭ "aliancano", aparte en suferaj cirkonstan-coj kiel en 2 Samuelo 1,26; 1 Reĝoj 9,13; Pr 17,17; • "kolego", nome ulo religie aŭ milite aŭ socie samŝarĝita (2 Kronikoj 31,15; 1 Reĝoj 20,32; 1 Samuelo 30,23; • "proksimulo", nome ulo socie samgrada por kiu oni estas precize morale devigata (Jeremia 9,3; Ezekieloe 47,1; • "kredokompanulo": signifo kiu en la sinsekva kristana tradicio originos la terminon "frato": ekzemple, Readmono 1,16; Psalmo 133,1.

Maria de Klopas kaj Klopas[redakti]

Maria de Klopas estas citita en la Evangelio laŭ Johano: «Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdala.» (Jo 19, 25).

Tiu verseto similas al tio kio estas legata en la Evangelio laŭ Mateo: “56 inter kiuj estis Maria Magdala, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo. (27,55)”; kaj en la Evangelio laŭ Marko: “40 Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome.” (15, 40; kaj al la sekva de Marko «1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdala, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin» (16,1); kaj de la Evangelio laŭ Luko: «10 Kaj ili estis Maria Magdala, kaj Johana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj» (24,10).

En pasaĥo de la Prieklezia historio de Eŭsebio de Cezareo kiu ŝajnas citaĵo el Hegesipo (ĉirkaŭ 150) sugestas ke Klopas estas frato de Jozefo edzo de Maria: “Ĉiuj, sampensante, decidis ke Simeono, filo de Klopas (kiu estas menciita en la Evangelioj) indis je la sidejo de tiu Eklezio: li estis, oni diras, kuzo de la Savanto: Hegesipo, fakte rakontas ke Klopas estis frato de Jozefo» (Prieklezia hist. 3, 11, 32). En alia pasaĵo (3, 32) Simeono estas dirata filo de Maria virino de Klopas.

Ĉiuj tradicioj ŝajnas konsenti por identigi “Marian patrinon de Jakobo, virinon de Klopas” kaj “Marian patrinon de Jakobo la pli juna kaj de Jozefo frato de la Sinjoro.

E.W. Bullinger kaj, pli frue, Sankta Hieronimo[4], deduktis el Johano 19,25 ke Maria, virino de Klopas, estis fratino de Maria patrino de la Mesio. Fakte, la teksto en la greka ne uzas la koordigan konjuncion και (latine: et) inter «la fratino de lia patrino» kaj «Maria de Klopas»: Johano 19, 25 : «ειστηκεισαν δε παρα τω σταυρω του Ιησου η μητηρ αυτου και η αδελφη της μητρος αυτου, Μαρια η του Κλωπα και Μαρια η Μαγδαληνη» . Laŭ tiu interpreto rezultas ke Jozefo de (Maria patrino de Jesuo) kaj Klopas estis du fratoj kiuj edzinigis du fratinojn ambaŭ nomatajn “Maria”. Laŭ alia interpreto, eble pli versimila, (uzata en la Biblio TOB Ekumena traduko de la Biblio) [5], nepras distingi «la fratinon de lia patrino», Marian Saloman, el Maria de Klopas kiu ne estus indikata per apozicio sed simple apudmetitaj.

Johano la Baptisto, Zeĥarjan, Elizabeto[redakti]

Johano la Baptisto, filo de la sacerdoto Zeĥarja kaj de Elizabeto (Luko, 1, 5s), estas, laŭ la evangelia teksto, parenco de Jesuo ĉar lia patrino estis kuzino de Maria, laŭ kristana tradicio. La Evangelio atribuata al Luko diras nur ke Maria kaj Elizabeto estas «parencoj» (Lk 1, 36). Laŭ kristana kaj islama tradicioj Johano la Baptisto kaj Jesuo estis kuzoj.

Anna[redakti]

Laŭ diversaj apokrifaj Evangelioj, Anna estus la patrino de Maria la patrino de Jesuo, do avino de Jesuo.

Gefiloj de Jesuo[redakti]

Laŭ iuj gnostikaj fluoj, Jesuo estus edziniginta Marian Magdalan kun kiu estus generinta gefilojn. Tiu ideo, kvankam sena je minimuma biblia kaj alispeca fundamento, plaĉis al iuj romanistoj kaj kinistoj [6].

Aliaj personoj[redakti]

Laŭ Eŭsebio de Cezareo, la juda-kristana komunumo de Jerusalemo, kiu estis ĝis tiam regata de parencoj de Jesuo, nome de Jakobo la Justulo kaj Simeono la 1-a de Jerusalemo, elmigris al Pella en Transjordanio antaŭ aŭ dum la Unua Juda-Romia Milito (66-70 (Pri eklezia historio 1, 5). Post tiu elmigro ĝi ĉesis roli ion gravan en la disvolviĝo de kristanismo, malgraŭ ĝia reveno al Jerusalemo.

LA FRATETO[redakti]

- Panjo, ĉu estas vere ke mia frateto malsupreniris el la ĉielo?

-Jes, filineto mia.

- Certe la anĝeletoj volas vivi trankvile.

«Kie estas via frato?»[redakti]

F igua.gif

Ni devas konsciiĝi pri la plano de Dio, laŭ kiu ĉiuj homoj devenas de la samaj gepatroj, Adam kaj Eva. Tamen la mortigo de Habel fare de Kain atestas, ke jam de la komenco en la homo estas inskribita ne nur la alvoko al la frateco, sed ankaŭ la ebleco ĝin perfidi.

En niaj ekleziaj realaĵoj, ĉu ni spertas, ke ni estas eroj de ununura korpo? Korpo, kiu zorgas pri siaj plej malfortaj membroj? Aŭ ĉu ni preferas nin turni al ia universala amo, forgesante la Lazaron, kiu sidas antaŭ nia pordo? Por plene fruktigi la donacojn de Dio, ni devas iri laŭ du direktoj:

  • Unue, per la preĝo de la tera Eklezio, kiu, unuiĝinta kun la ĉiela Eklezio, ĝisatingas Dion kaj la

komunumon de la sanktuloj.

  • Due, per la rilatoj de ĉiu kristana komunumo kun la ĉirkaŭa societo, kun la malriĉuloj kaj la malproksimuloj. Agnoskante en la proksimulo fraton, niaj paroĥoj kaj komunumoj iĝu kiel insulo de Misurio en la maro de la indiferenteco.

De la indiferenteco al la mizerikordo: la konvertiĝo de la koro[redakti]

Kaino asertas ne scii kio okazis al sia frato. Li ne sentas sin interesiĝinta. Ĉi tio estis la unua manifestado de indiferenteco inter fratoj. Dio, male, ne estas indiferenta: jam de la komenciĝo de la homaro, li sin montras kiel tiu, kiu interesiĝas pri la sorto de la homo. Estas decide por la Eklezio kaj por la kredindeco de ĝia anonco, ke ĝi mem travivu kaj atestu sian mizerikordon. Iu ajn devas havi la eblon trovi oazon de mizerikordo en la Parolimpikoj, en la komunumoj, en la asocioj, en la movadoj kaj kie ajn estas kristanoj. Ni estas alvokataj fari el la amo, el la kompato, el la mizerikordo kaj el la solidareco veran vivprogramon, sintenadan stilon, persistan sindevigon por la bono de ĉiuj kaj de ĉiu.

Vangofrapo[redakti]

Iu renkontas homo sur la strato kaj vangofrapas lin.

- Kial vi vangofrapis min?

- Pardonu, mi eraris, mi prenis vin por mia frato.

- Kaj se mi estus via frato, ĉu vi rajtus vangofrapi min?

- Tio ne estas via afero, vi ne estas mia frato.

Literaturo[redakti]

  • Al la fratoj. Poemo de Z, kiu unue aperis en 1889 en La E‑isto. "Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia." (Privat, Vivo de Z, p: 43.)
  • La Gefratoj. Komedieto de Goethe, el la germana trad. Grabowski. 1889, 28 p., dua eld. 1909. La dua literaturaĵo trad. al ESPERANTO.

Notoj[redakti]

  1. Jozefo ne menciiĝas en la Korano kiam la patrino de Îsâ estas abunde alestigita per la nomo Maryam.(Surao 19).
  2. Encyclopedia Universalis, corpus 11, p. 763
  3. Foje en la manuskriptoj la nomoj, aŭ iliaj asocioj, iomete ŝanĝiĝas savante tamen la esencajn informojn.
  4. De perpetua Virginitate B. Mariae; adversus Helvidium, 382-383.
  5. Oni vidu la norojn de la Bible de Jérusalem kaj de la TOB.
  6. English Bart D. Ehrman, Truth and Fiction in The Da Vinci Code: A Historian Reveals What We Really Know about Jesus, Mary Magdalene, and Constantine. Oxford University Press, 2004. Ŝablono:ISBN