Francesca Cipriani

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


Francisca Cipriani, 2010

"Forveturis azenido kaj revenis azeno."

~ Freida Pinto

Francisca Cipriani (nata Francisca Cipriani D'Altorio in Pago Fabiano die 3 Iulii 1984) estas actrix[1][2] Italica.

Patrineco[redakti]

Francesca Cipriani kaj ŝia infano eniris la buson. Ŝi sidiĝis sur la sidlokon, popole nomata kvaropo. Ĉar estis nur unu libera loko, la patrino tenis sian infanon sur siaj genuoj. Dum la buso moviĝis, la infano sidanta sur la genuoj de la patrino konstante turniĝadis skuante. Tio igis lin piedbati la pantalon de la kontraŭsidanta sinjoro. Ĉiufoje, kiam li purigis sian pantalonon per la mano, li atendis de la junulino almenaŭ vortan pardonpeton. Sed nenio, nek unu vorto venis. Kiam tio ripetiĝis jam la trian fojon kaj la juna patrino absolute ne reagis, la viro en hela vesto alparolis ŝin per la frazo: „Vi povus almenaŭ iomete moderigi vian infanon, mi alportis tiun ĉi vestaĵon hieraŭ el la purigejo kaj nun mi estas konstante piedbatata.“

La ricevita respondo konsternis ne nur lin, sed ankaŭ ĉiujn apudsidantajn pasaĝerojn. „Kaj ĉu vi opinias, ke mi limigados mian infanon jam de nun?“

Post tiu frazo la viro en la hela vesto ekstaris kaj daŭrigis sian vojon starante. La buso haltis ĉe la seksa halto, kaj la juna universitata studento preparis sin por elbusiĝi. Sed antaŭ ol li eliris, li elprenis la maĉgumon el sia buŝo kaj gluis ĝin sur la frunton de Francesca.

Sekve venis ŝia reago: „Kion vi permesas al vi?!!!“

Kaj la juna studento respondis tute trankvila: „Mi ankaŭ ne estis limigata en mia junaĝo.“

Notae[redakti]

  1. La plej valora juvelo estas rideto. Ĝi plibeligas eĉ sendentan buŝon. Oni povas rideti ne malfermante la buŝon.
  2. Amike.