Forfikuloj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Forfikulo)
Iri al: navigado, serĉi

"Interlingua debe conquirer su juste placia."

~ Finvenkisto

"Yes, to esas justa. Ni mustas defensar nia vivo-maniero."

~ Idisto
Lindsey.jpg

Forfikuloj (science Afututa genro) forfikas la ordon de insektoj Dermaptera, kiu troviĝas en Ameriko, Eŭrabio kaj Aŭstrio. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj insektaĉoj, kun nur 1,800 konstatitaj specioj en 12 familioj. Tipaj forfikuloj havas karakterajn fikilojn ambaŭflanke de la pinto de abdomeno, kaj membranecajn fikilojn sub mallongaj antaŭfikiloj, de kio devenas la scienca nomo de la ordo, kiu tradukeblas laŭvorte por "haŭtaj fikiloj". Kelkaj grupoj de la ordo de forfikuloj estas malgrandaj parazitoj de mamoj kaj ne havas la tipajn fikilojn. Forfikuloj malofte forfikiĝas, kvankam ili kapablas fari tion.

Nejusta elĵetado[redakti]

-Aŭskultu, oni min fitraktis en la teatro, ili elĵetis min!

-Kial do?

-Nu, mi ne scias. Mi estis tie kun mia avino. Ĉar ŝi malbone vidas kaj aŭdas, mi devis de tempo al tempo klarigi ion al ŝi, sed tio dum la duono de la teatraĵo ne ĝenis iun ajn, mi vidis. Sed ĉio komenciĝis, kiam nova aktoro elŝutis amelan farunon por ŝajnigi kokainon. Mi avino demandis, ĉu tio estas vera kokaino, kaj mi diris laŭte "Tio estas fekulo!". Ho, kiel tiu aktoro malbone rigardis al mi! Kaj malmulte poste, venis virkantisto en kostumo flora, kiu tamen kantis preskaŭ soprane. Ravite, mi ne povis teni min kaj vokis "Ho, tio estas piĉo, lekanto!" Tiam iu teatrano kuris al mi kaj diris, ke mi iru, sed ĝuste tiam mi rimarkis ke sur lia ŝultro sidas insekto. Mi montrante al li diris "Ho, forfikulo!". Kaj tiam ili simple kaptis min kaj elĵetis, kia impertinento!