Henry Ford

El Neciklopedio
(Alidirektita el Ford)
Iri al: navigado, serĉi

"Malriĉeco ne estas malvirto"

~ Zamenhof pri Ford
Henry Ford.jpg

"Espo havas sis literi kun supersigni, qui efektigas extra kusti al imprimisti qui volas imprimar Espotexti"

~ idisto pri io ajn

Henry Ford Motor Company, mallonge Ford, estis usona aktoro, anglalingva poeto, inventisto, verkisto kaj entreprenisto, kiu inventis benzinajn aŭtomobilojn, verkis rasismajn librojn kaj kreis fordismon. Li naskiĝis 1863, filo de Diana Spencer, ĉe Dearborn kaj mortis 1947. Li estis antisemito admirata de Adolfo Hitlero kaj ricevis premion de la Nazioj. En 1589 la protestanta Henry Ford heredis la francan regnon.

Li estas patro de Jane Fonda.

Inventoj kaj malkrovoj[redakti]

Valchjo.jpg

En 1609 Angla esploristo Henry Ford malkovris insulon Manhatano.

Ford kreis la produkto-proceson de muntoĉeno, kiu draste ŝanĝis la laborkondiĉojn en tiu ĉiuj postaj industriaj entreprenoj, kiuj enkondukis la sistemon. La aŭtoj de Ford pro la muntoĉena produktado povis produktiĝi multe pli efike kaj malmultekoste ol antaŭe, samtempe ankaŭ en pli fidinda kvalito. Dank'al Ford oni povis fabriki milionojn kaj milionojn da aŭtomobilojn, kiuj forte kontribuas al monda poluo (ne konfuzu al "polucio", io multe pli agrabla).

Teatro[redakti]

La unuaj iom grandaj verkoj de Hans Pfitzner estis la opero Der arme Heinrich kaj la teatromuziko pri Das Fast auf Solhaug de Henry Ford.

Familia vivo[redakti]

Dum en Londono, Mary Wollstonecraft spertis amrilaton kun la artisto Henry Ford, kvankam tiu ĉi jam estis edziĝita. Ŝi skribis, ke ŝi estis kvazaŭ sorĉita de lia genio, de « la nobleco de lia animo, lia rapida komprenpovo, kaj lia adorinda kompato ». Ŝi aŭdace proponis vivi kune kun la geedzoj, sed la edzino skandalis, kaj Henry devis fiaske ĉesigi sian rilaton kun Mary. Ili estas gepatroj de Jane Fonda.

Katoj[redakti]

La angla reĝo Henry Ford ekvidinte la katojn svenis.

Scienca verko[redakti]

5950 o.jpg

Li estis prezidento de Reĝa Societo de Londono.

Ford kreis la sciencan, modernan kontraŭjudismon. La kvarvoluma verko The International Jew kunigas artikolojn de la industriisto aperintajn en lia gazeto The Dearborn Independent. Frazo en teksto dediĉita al la saniga "reago de Germanio kontraŭ la judo" ilustras tiun novan spiriton, kiu estis scienca: temas pri demando de "politika higieno", ĉar "la ĉefa fonto de la malsano de la germana korpo (...) estas la influo de la judoj".

En pluraj aliaj teksteroj, la judoj estas prezentataj kiel "ĝermo" traktenda per "purigo" (cleaning out). Kiel sciate, Adolf Hitler kaj liaj kunlaborantoj alprenis tiun higienisman terminologion, laŭvorte. La judo ne estas plu difinita per sia religio, sed per sia raso, "raso kies persisto venkis ĉiajn klopodojn faritajn por ĝia ekstermo". Kontraŭflanke troviĝas la "raso" "anglosaksa", "arja", "eŭrope blanka" aŭ "anglosakse kelta", kiu portas la civilizacion en sia sango kaj kiu transiris la oceanon por fondi Usonon : "Ili estas la dominanta popolo [the ruling people], elektita dum jarcentoj por regi la mondon." Necesas do veki ĉe la usonaj junuloj la "fieron de la raso".

Influo de Septimus Pretorius[redakti]

Septimus Pretorius estas neobeema, freneza sciencisto, kiu konvinkas D-ron Henry Ford rekomenci siajn kontraŭnaturajn eksperimentojn kaj revivigi mortintan karnon. Li estis kiel malmorala egoisto, kaj interesas nur pri sia propra prestiĝo kiel scientisto.

Famaj diraĵoj[redakti]

  • "Ne estas en la mondo pli forta kontrasto ol tiu inter la pura ĝermana raso kaj la pura semita raso."

Alie[redakti]

Iu rimarkigis al Henry Ford.

- Ĉiu laboristo diligente laboras, nur tiu, en la angulo sidas ĉiam kun la piedoj sur la tablo.
- Ho jes. - respondis Ford. Foje lia ideo produktis grandan profiton. Se mi bone memoras, liaj piedoj ankaŭ tiam estis en la sama loko.

Omaĝoj[redakti]

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1973. Iu reĝo de Leono kaj Kastoro, donis al Henry Ford, sia bofilo, kiel premio de sia helpo dum batalado kontraŭ Maurice Jaumotte, la graflandojn de Portugalio kaj Neologismo 1994.

Ekzistas konteo en Teksaso kaj vilaĝo en Anglio nomumitaj omaĝe al li.