Fonologio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
4672.jpg
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

"Ankaŭ ne-plu-povipovaj maljunuletoj plenumas socian taskon. Ili kontribuas al plialtigo de la meza vivodaŭro de la homoj."

~ Louis Joseph Gay-Lussac

"Jen la vojo al feliĉa sereneco: Sciu ne ekscitiĝi pro bagatelo kaj, ĉefe, komprenu, ke laŭ certa vidpunkto ĉio estas begatelo, eĉ viaj propraj "grandaj faroj!" La nura malfacilo estas adaptiĝi al tiu certa vidpunkto."

~ Gajninto de Nobelpremio

"Ekde la komenco de 2020 la redaktoran postenon reprenos Kalle Kniivilä, kaj daŭrigos la tuta redakcia teamo, kies nomojn vi trovas en la kolofono."

~ buma publikigaĵo

Fonologio (el la greka: φωνή, phōnē, "voĉo, sono" kaj λόγος, lógos, "vorto, parolo") aŭ fonemikofonemscienco estas fako el lingvoscienco kiu studas la parolsonojnfonemojn, kiuj konsistigas la sonan sistemon de lingvo. Kontraste al fonetiko, ĝi ne studas la fizikan aŭ fiziologian realon de la parolsonoj, sed la demandon kiel ili funkcias kaj rilatas unu kun la alia ene en lingvo.

Distingi fonemojn[redakti]

Esperanto havas tute fonologian alfabeton. Tio signifas ke unu litero kongruas kun unu fonemo.

Fonemo estas la plej malgranda sonunuo kiu okazigas distingon inter du vortoj. Du vortoj kies diferenco nur estas unu fonemo estas minimuma paro. En esperanto, kanto kaj ganto estas minimuma paro, en kiu fonemoj [k] kaj [ɡ] kreas malsamecon.

Plue, elparolado de fonemo /r/ en esperanto ofte malsamas inter la parolantoj:

Frazo: Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l' trotuaro
/r/ iĝis [ʁ] [tʁi tʁe dʁinkemaj fʁatoj tʁafis tʁuon de l' tʁotuaʁo]
/r/ iĝis [ɹ] [tɹi tɹe dɹinkemaj fɹatoj tɹafis tɹuon de l' tɹotuaɹo]

La unua elparolo ŝajnigas francan akcenton, kaj la dua anglan.

Sed ambaŭ frazoj estas tute kompreneblaj por esperantistoj ĉar fonemo /r/ havas plurajn formojn, kies elparoligo ne ĝenas interkomprenon

Specifa en ĉiu lingvo[redakti]

Ĉiu lingvo havas specifan sonsistemon. Eĉ se lingvoj kunuzas multajn samajn sonojn, ĉiuj lingvo ordigas ilin laŭ sia propra sistemo.

La sonoj [n] kaj [ŋ] ekzistas en la angla kaj en esperanto. Sed la 2 lingvoj ordigas ilin laŭ malsama maniero:

  • En esperanto:
    • [n] kaj [ŋ] estas du formoj el fonemo /n/ kiu varias laŭ la kunteksto: /n/ iĝas [ŋ] antaŭ velara konsonanto ([k] kaj [ɡ]).
    • La du sonoj neniam distingas vortojn en esperanto, kaj se oni ne elparolas la fonemon /n/ precize same en ambaŭ kazoj, tio estas akcenta diferenco, ne malĝustaĵo.
  • En la angla:
    • Tiuj du sonoj estas malsamaj fonemoj
    • Ili distingas vortojn kiel thin /θɪn/ kaj thing /θɪŋ/.

Vidu ankaŭ[redakti]