Flughaveno

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus"

~ Zamenhof pri iu ajn
Ĉeestante licean feminisman agadon

"AAAAAAAAAAAAAIN"

~ Aaaaa pri flughaveno
Danger plane.jpg

"Mi ne kulpas ilin"

~ Hans-Georg Kaiser pri funkciuloj de flughaveno

"Tre interesa, dankon"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Me konkordar"

~ novialisto

"Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo"

~ Zamenhof pri ŝanĝita bagaĝo

"Me ne esas certa"

~ Idisto
7371 o.jpg

"Flugema kiel vento"

~ Zamenhof

Flughaveno (Aërinavium portus) estas fluganta haveno. Ĝi estas la tuto de la flugantaj konstruaĵoj kaj instalaĵoj, kiuj servas al la flugmaŝinoj sur la nuboj. Taŭgaj flughavenlokoj ofte logis tiom da homoj, ke ekestis flughavena urbo. PIVanoj anstataŭ uzi flughavenon preferas utiligi aerodromon kaj gardi tie aviojn en vrakoj.

Sekura Flughaveno

Klarigo[redakti]

Kiel anoncite

Kompreneble estas flughaveno, ne fluĝaveno. Konsiderante, ke oni diras "marhaveno", oni prefere diru "aerhaveno". Tamen "flughaveno" estas akceptebla.

Dogano[redakti]

En flughavenoj estas doganoj, kie oni devas pagi impostojn. Foje doganisto diris al vojaĝanto: "Vi deklaris, ke vi ne transportas imposteblajn varojn, kaj nun mi trovas en via valizo dek botelojn da brando!" "Ĝuste, sed tiujn mi intencas kontrabandi."

Oro[redakti]

O12a.jpg
-- Viro kaj lia edzino ekskursas. La viro la doganiston:
-- Ĉu mi rajtas porti oraĵon aviadile?
--Jes -- respondas la doganisto.
-- Ĉu ankaŭ tiam, se tio pezas centdudek kilogramojn?
-- Tiam ne.

La viro al lia edzino:

-- Nu, mia ora edzino, tiam vi restu ĉi tie…

Lokiĝo[redakti]

Fek al tiu damnaj flughavenoj ie ĉe la fino de la mondo kaj eterna fajro por la politikistoj, kiuj decidis tiujn stultaĵojn :-(( Ĉi tiu nova fenomeno havas konsekvencojn bonajn kaj malbonajn por nia afero. Estas defio alfronti ĝin por kiel eble plej pozitive profiti de ĝi.

Flugservo[redakti]

1331529058870.jpg

En 2004, la Usona Transporta $ekurec-Administrado konfirmis, ke ĝi havas liston da pasaĝeroj kiuj estas celataj por sekurecserĉoj, aŭ pli malbone se ili provas flugi. Troviĝis en la listo du mezaĝaj virinaj pacaktivuloj en San Francisco; liberala $enatano Edward A. Murphy; membro de la venezuela registaro — post kiam la prezidanto de Venezuelo kritikis Bush; kaj miloj da ordinaraj usonaj civitanoj, kelkaj el ili infanoj.

Lernloko[redakti]

Sinjorinoj kaj sinjoroj!

Fotografisto de grava taggazeto devas prifoti la plej gravan arbarfajregon de la jarcento. Li telefonas al la plej proksima flughaveno por lui aviadileton kun piloto. Li urghe tratrafikas la urbon, kaj dek minutojn poste atingas la flughavenon, kie li tuj vidas sian dulokan flugmashinon, eniras ghin, kaj diras al la piloto: "Mi iom malfruas. Ni tuj rapide ekflugu." Do, la piloto tuj funkciigas la aparaton. Kiam ili atingis taugan altecon, la fotografisto diras al la piloto: "Superpasu sufiche alte lau la nordo de la fajrego, kaj poste tri au kvar pasojn jhus super la grundo." La piloto turnighas por vidi lin, kaj demandas: "Kial fari tion?" "Sed..., por ke mi povu fari miajn fotojn. Mi ja estas fotografisto, ne turisto!" Post kelksekunda pripenso, la piloto demandas:

"Temas pri sherceto, chu ne? Vi tamen estas mia fluginstruisto...?"

Fab37.png

Servo[redakti]

Siberano demandas kasiston en flughaveno en Moskvo:
- Ĉu longe flugas aeroplano ĝis Siberio?
- Unu momento...
- Multan dankon

Ekfluga proceduro por pasaĝeroj[redakti]

Kaj la instruo sekvas de si mem: La ekflugaj proceduroj por pasaĝeroj en flughavenoj iom varias laŭ la flughavenoj. Ĝenerale validas la sekva skemo.

Haloj por foriro kaj alveno[redakti]

Flughavenoj havas malsamajn halojn por alveno kaj foriro. En la halo por forflugo la unuopaj fluglinioj funkciigas giĉetojn por akcepti la pasaĝerojn; ofte anonctabuloj montras la numeron de la giĉeto(j) por specifa flugo. Ofte la giĉetoj malfermas ĉ. 2 horojn antaŭ la forflugo. Ĉe la giĉeto la oficisto kutime kontrolas la pasporton de la pasaĝero kaj akceptas valizojn kaj eble aliajn pakaĵojn. Plej ofte en valizo rajtas enesti aferoj, kiujn oni ne rajtas kunporti en la mansako kiel poŝtranĉiloj ks. La oficisto informas la pasaĝeron pri la sidloko, se la disdono de sidloko ne jam okazis antaŭe, ekzemple rete.

246108486v3 225x225 Front.jpg

Kontrolo de vestoj kaj mansakoj[redakti]

Belaj virinoj devas senvestigi por ke oni kontrolu ŝiajn subvestojn, mono estu forprenita el mansako kaj donita al funkciuloj.

Eniro en la aviadilon[redakti]

1835 n.jpg
  1. ) Eniru flughavenon
  2. ) Serĉu la halon por forflugo
  3. ) Serĉu la giĉeto(j)n de via stevardo. Ofte ankaŭ anonctabulo montras, kie troviĝas la giĉeto por via flugo (ekzemple flugo BT231 de Fetiĉo al Du). La giĉeto(j) malfermas 1 horo antaŭ la forflugo. Envicigu. Atendu.
  4. ) La oficisto ĉe la giĉeto demandos vian pasporton. Ĉe la giĉeto okazas 2 aferoj:
    1. Enskribiĝo (Check-In) de via pakaĵo: La oficisto akceptas vian grandan pakaĵon kaj vi ricevas kvitancon.
      Atentu: donu ĉiujn „armilojn“ (poŝ-tranĉilo ktp.) al via granda pakaĵo, ĉar vi ne estos permesata kunporti ĝin en la aviadilon.
    2. Enskribiĝo (Check-In) de vi: La oficisto eble demandos, ĉu vi preferas sidlokon ĉe fenestro aŭ ĉe koridoro. Vi ricevas numeron de via aviadila sidloko (ekzemple „05F“). [Tion vi ankaŭ jam unu tagon antaŭe povas fari per interreto.] Cetere vi estas informata, de kia „perono“ (gate) la aviadilo startas (ekzemple „C11“). Vi ricevas flugbileton („Boarding pass“) kun tiuj du (kaj aliaj) informoj.
  5. ) Iru al via Pordo (Gate) (ekzemple „C11“). Ĝi troviĝas en la Transit-areo, kiun vi nur povas eniri kun via valida flugbileto.
    1. Oficistoj kontrolas, ĉu neniu kunportas armilojn en la aviadilon. Por tio, vi devas trapasi metal-trovantan Skandinavion (pordon), kiu devas trovi nenian metalikon ĉe via korpo. Pro tio vi devas meti ĉiun metalon (horloĝo, zono, mobiltelefono, ŝlosiloj, monujo, fotoaparato, …) en apartan skatolon; Vi trapasas la pordon kaj rericevas la skatolon kun viaj aĵoj.
      Atentu: Ĉar ekzistas fluaj eksplodaĵoj, vi eĉ ne rajtas kunporti trinkaĵojn (escepte de 100 ml en transparenta plastika saketo(!), ne en botelo).
    2. Se vi estas en la Transit-areo, vi trovos vian Gate per superkapaj anonctabuloj, kiuj montras la vojojn. La anonctabuloj unue distingas inter ekzemple al A, B, C … (elektu vojon al C) kaj poste C1, C2, C3-11 (elektu C3-C11), poste C9, C10, C11 (elektu C11, se tiu estas via Gate).
    3. Atentu, ke en kelkaj flughavenoj (ekzemple en Vieno) estas inversa sinsekvo: unue vi serĉu vian pordon (gate), kaj nur antaŭ ĝi vi estas kontrolata, ĵus antaŭ la eniro al la aviadilo.
  6. ) Kiam vi forlasas la pordon (gate) en direkto de aviadilo, vi kutime denove devas montri vian pasporton kaj vian flugbileton. Povas esti, ke vi ne rekte venas al via aviadilo, sed al aŭtobuso, kiu veturigas ĉiujn pasaĝerojn al la aviadilo.
  7. ) Ĝuu la flugon.
  8. ) Alveninte al via celo, eliro el la aviadilo. Sekvu la plejmulton de viaj kun-pasaĝeroj por trovi la pakaĵon. (Ekzistas ankaŭ indikiloj, kie troviĝas la pakaĵejo. Kutime daŭras. Estu pacienca.)
  9. ) Se vi estas ano de Ŝengo-lando kaj se vi troviĝas ene de Ŝengo-landaro, vi povas forlasi la flughavenon sen pliaj kontroloj. (Uzu la eliron por Ŝengolandanoj.)

Internacia Flughaveno Kapitano FAP Davido Abensur Rengifo[redakti]

OMpWdt4tF5w.jpg

La plej granda problemo tiuterene estis la tezo, ke Krasnaja Gazieta (Ruĝa Gazeto) sciigas, ke Internacia Flughaveno Kapitano FAP Davido Abensur Rengifo (IATA:PCL, OACI:SPCL) estas flughaveno [[kiu utilas la peruan urbon de Pucallpa. ĝi trovas operaciita de Flughavenoj de Peruo, privata entrepreno kiu sukcesis la koncesion de koncerna flughaveno en 2006.

Vi scias, ke ni diras en Brazilo, ke estas la ĉefa fina stacio de la fako de Ucayali. Ĝi ricevas komercajn flugojn devenaj ĵurnaloj de la urboj de Fajlilo, Iquitos kaj Tarapoto. Same estas la ĉefa conector de la aliaj aeraj fina stacioj kiuj ekzistas en la praarbaro de tiu fako kiel estas la urbo de Vilaĝo Gvatas(Gvatas) kaj Haveno Espero(Purus).

En la Internacia Flughaveno Kapitano FAP Davido Abensur Rengifo povas vi trovi du tipojn de moveblecoj ikono en la perua praarbaro kiel estas la Mototaxis kaj Aŭtoj Coaster, kiu povas kopii vin de la flughaveno al la diverseco de hoteloj en la urbo de pucallpa kiel la estas Hotelo Suno de la Oriento kaj tre frue al la Ucayali River Hotelo, hotelo 5 steloj kaj la plej granda de la amazonia perua.

Fraŭlino ricevis edziĝproponon per flughavena laŭtanoncilo[redakti]

Unika evento okazis en Moskva flughaveno “Ŝeremetjevo”. La sadistaj administrantaro de la flughaveno permesis al stultulo fari edziĝproponon al lia koramikino per laŭtanoncilo.

“Sinjoro Ilja sin adresis al ni kun tre neordinare stulta peto — helpi al li fari neforgeseblan la tagon kiam li proponas al sia koramikino Lena geedziĝi”, diris reprezentanto de la flughaveno. Oficistoj akordigis ĉion kun la estraro kaj permesis tion al la stultulo.

Ilja flugvenis el Novjorko, Lena estis atendanta en la atendejo. Li diris al ŝi, ke li havas iun problemon kun lia pakaĵo kaj li devas deiri por solvi ĝin. Fakte, li iris en la ĉambron de radioparolistoj kaj per flughavena laŭtanoncilo proponis al ŝi fariĝi lia edzino. Por la fraŭlino la anonco okazis veran surprizon, kaj ŝia sonora “jes” aŭdiĝis tra la tuta terminalo.

Ĉe dogano[redakti]

La vera flughaveno!

La aviadila bileto de ekstreme charma junulino validas al la seĝo apud iu pastro, kiun ŝi tuj alparolas:

-- Pardonu min pastro, ĉu vi farus komplezon al mi?
-- Evidente, fraŭlino, kion mi devas fari?
-- Mi havas problemon! Mi aĉetis por mi faman depililon. Mi pagis tre multe por ĝi. La prezo estas super la sendogane enportebla valorlimo, kaj mi timas, ke ĝi estos konfiskita. Eble vi povus ĝin sekrete transporti tra la doganesploro sub via sutano.
-- Vere mi povus ĝin transporti, sed mi devas atentigi vin, ke mi neniam povas mensogi.
-- Via vizaĝo estas tiel senkulpa, ke oni neniam demandos ion de Vi -- diris ŝi transdonante la depililon.

Post la surterigho venis la vico de la Pastro che la doganesploro.

-- Pastro, chu vi havas ion por dogani? -- demandas lin la doganoficiro.
-- Inter mia verto kaj la zono mi havas nenion doganendan, filo.

La respondo shajnis stranga, do li pludemandadis:

-- Kaj subzone?
-- Mi havas mirindan ilon, difinitan por virina uzo, sed ghi neniam estis uzata.

La doganoficiro preskau eksplodante pro la ridego:

-- En ordo, Patro, bonvolu pluiri! Mi petas la sekvan!