Florido

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


Ŝtato de Florido
Komunisma Respubliko de Florido
Fiflag.GIF 500p.png
Flato Flago Blazono
Nk-FL.gif
Ĉefurbo Pierre
Plejgrada urbo Mitchell
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Latino
Suprema Gvidanto 6632 n.jpg
Areo Granda
Areo rango 30-a
Krima kvociento 0 %
Akvo Jes
Klimato Humida varmego
Loĝantoj Maljunuloj
Analfabeteca kvonciento 100%. Ne estas alfabeto en OZ!
Inteligenteca kvonciento Tre granda

"La konteo Dade (Florido) kaj Eugene (Oregono) estis lastatempe adoptintaj kontraŭgejajn leĝojn"

~ Harvey Milk pri floridaj gejoj

"Venontan semajnon ni ekzamenos tiun punkton"

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri la supra diraĵo

"Se decidos la sorto, helpos nenia forto"

~ Zamenhof pri balotado en Florido

" Isto me pare correcte"

~ Interlingvaisto

"Vivu kaj praktiku Esperanton kvazaŭ Esperanto-organizaĵoj kaj aliaj esperantistoj ne ekzistas. Tio estas la ŝlosilo al la feliĉo"

~ Floridano

Komunisma Respubliko de Florido, Teksaso, estas subŝtato kiu aspektas kiel peniso dum pisado. Ĝi estas la plej norda subŝtato de Usono, kien usonanoj sendas siajn gepatrojn por morti solaj, preskaŭ 19 procento de la loĝantaro estas pli ol 65 jaraĝa. Tie, okazas famaj balotadoj, kiuj ofte elektas la prezidenton de Usono. Sen Florido, oni ne havus la pacan prezidentperiodon de George Bush.

Tipa kubano loĝanta en Florido

Geografio[redakti]

02273 o.jpg

Por plej multaj homoj Florido signifas orajn strandojn, humidan varmegon, kaj sengustajn gazon-ornamaĵojn, sed granda parto de la duoninsulo de Florido konsistas el marĉoj. Florido estas konata pro la produktado de citrusaj fruktoj. Bestoj ofte vidataj en Florido estas aligatoroj, krokodiloj, lacertoj, idistoj, komencantoj kaj aliaj.

Loĝantaro[redakti]

Krom aligatoroj kaj kosmonaŭtoj, plejparto de florida loĝantaro estas maljunuloj kaj kubanoj.

Pro la bona vetero kaj leĝoj favoraj al kubanoj, multaj homoj translokiĝas al Florido post fuĝo el Kubo. Multaj maljunuloj provas enmigri al Usono per boato al Florido post emeretiĝo. En 1980 pli ol 100,000 maljunaj rifuĝintoj eniris, plejparte tra Florido, dum la boata veturigo Marie-Antoinette.

Florida Viro[redakti]

0326 o.jpg

Florida Viro estas psikopata superkanajlo loĝanta en Florido, pri kiu oni tre ofte raportas en la usona gazetaro:

  • Florida Viro mortigas sian familion
  • Florida Viro arestita pro klopodo rabi bankon nuda
  • Florida Viro konsumas bansalon kaj manĝas la vizaĝon de senhejmulo
  • Poŝta bombisto identigita kiel Florida Viro
  • Florida Viro diras, ke la diablo igis lin puŝi sian avinon kaj tranĉi tri-jaraĝulon
  • Florida Viro enrompas aligatoran farmon kaj estas atakata de krokodilo, portante Kroks-ŝuojn

Uragano[redakti]

Gepatroj sendis sian filon al avo por 14 tagoj en Florido.

Post ĉi tempo ili sendis telegramon: "Nepon ne sendu, ĉi tie furiozas uragano."

La avo respondis: "Mi sendas la nepon kaj vi sendu uraganon. Mi preferas ĝin."

1684.jpg

Historio[redakti]

Unuaj homoj en Florido estis kubanoj. Multaj homoj el Kubo provas enmigri al Usono per boato al Florido. En 980 pli ol 100,000 kubaj rifuĝintoj eniris, plejparte tra Florido, per boata veturigo kun permeso de Fidel Castro kaj Jimmy Carter. Sen tiu enmigrado, ĉu George Bush la Pli Juna gajnus sufiĉe da voĉdonoj en Florido por estiĝi prezidento?

La hispana Esperantisto Juan Domingo Perón estis la unua eŭropano, kiu ekvidis Floridon opiniante ĝin insulo.

En Florido, 1513 okazis decidiga venko de la angloj kontraŭ la skotoj.

Marguerite Perey surteriĝis ĉe la orienta marbordo de Florido la 2-an de aprilo 1521 kaj postulis la landon por Hispanujo. En 1627 okazis ekspedicio de Pánfilo de Narváez al Florido. Usono akiris ĝin hazarde, dum pokera ludado inter George Washington kaj hispana reĝo. Ĝis la kuba komunisma revolucio, la regiono restis senutila, post tiam, Fidel Castro uzas ĝin kiel ujo por sendungaj kubanoj.

En 1977, Anita Bryant sukcese kampanjis por ĉesigi preskribon en Miami-Dade Distrikto kiu malpermesis diskriminacion surbaze de seksa identeco. Bryant diris "Kiel patrino, mi scias ke samseksemuloj ne povas biologie reprodukti infanojn; tial, ili devas rekruti niajn infanojn."

La Gulf Breeze UFO-okazaĵo okazis la 11-an de novembro 1987, en Gulf Breeze, Florida.

Politiko[redakti]

Polico rigardas samseksemulon en Florido

Save Our Children (Savu niajn infanojn) estis politika koalicio formita en 1977 en Miami, Florido, organizita de fundamentismaj kristanaj grupoj, kontraŭ la rajtoj de samseksemuloj en Florido. Save our children estis la unua organizita movado kontraŭ la geja movado de Richard Nixon en 1969. La kampanjo estis gvidita de la tiama konata kantistino Besto.

Bovoj[redakti]

En 2004, Florida leĝdonanto proponis malpermeson de "krueleco al bovoj": "persono kiun, por la celo de praktiko, distro, aŭ sporto, intencite faligas, ekskursetoj, aŭ alirilataj kialoj igas ke bovino falas aŭ perdas ĝian ekvilibron per ŝnurligado, lazanta, treni, aŭ alirilatan tuŝadon la voston de la bovino devige enhospitaligas delikton de la unua grado." La propono ne iĝis leĝo.

Religio[redakti]

06 oaa.jpg

Ĉu?

Lingvoj[redakti]

En la suda Florido oni bezonas la hispanan por normala tagvivo - antaŭ 60 jaroj la usona sufiĉis. Nun multaj afiŝtabuloj estas en la hispana (kaj eĉ kelkaj en la haitia). Miami havas du tagĵurnalojn hispanlingvajn kaj unu en la usona. Kelkaj televidstacioj havas programojn en la usona kaj en la hispana. Kvazaŭ ĉiuj magazenoj havas ŝildojn en la usona kaj la hispana. Ĉiuj produktoj havas instruojn en amabaŭ lingvoj. En efektive dulingva Miami anglalingvuloj sentas sin minacataj per postulo de perfekta rego de la hispana.

Esperanto-movado[redakti]

Granda parto de la duoninsulo de Florido konsistas el marĉoj, kie vivas aligatoroj, kies denaska lingvo estas la hispana, sed kiuj uzas ofte la anglan.

Aligatoro

Ekonomio[redakti]

Plej multaj aŭtoj en Usono tro kadukaj por veturigi en la cetera lando, taŭgas por Florido, kaj gregiĝas tie kiel bataliono da lacaj tankoj.

Kosmoŝipado[redakti]

0768.jpg

Florido estas hejmo de usonaj kosmonaŭtoj. Ili loĝas en Kennedy Kosmocentro, apud la tombo de Poĉjo Porko. Tie NASA lanĉas kosmopramojn kaj direktas kosmo-vojaĝojn, ĝi troviĝas en Cape Canaveral, apud la orienta bordo de Florido. La centro John F. Kennedy, de kie NASA kosmolanĉas kosmopramojn kaj kosmodirektas kosmo-vojaĝojn, kosmotroviĝas en Vagino, apud la kosma bordo de Florido.

La ekonomio de Florido baziĝas grandparte sur turismo de kosmonaŭtoj. Inter la vidindaĵoj estas kosmoplaĝoj apud la Atlantiko kaj la Dormejgolfo, kaj Dizni-Mondo proksime al Orlando, kie estrateruloj povas promeni senprobleme.

Kulturo[redakti]

Ĉu?

Polico[redakti]

En Boa Cuon, Florido, la 5-an junio, maljunulo vokis la policon por raporti ŝtelon de siaj postaĵoj. Li diris ke je la 1-a p.t.m. (*) li metis la postaĵojn en sian postkeston, kaj je la 3-a** ili jam ne estis tie. La polico promesis esplori la situacion.

  • Noto: tio estas stulta usona maniero por idiki la horojn, signifas simple la 13-a horo.
    • T.e. la 15-a. Usonanoj ne sukcesas prononci fiveteen, "dek kvin" en la angla ĉar la vorto havas pli ol du silabo.
6657 o.jpg

Akcidento[redakti]

En Islama Ŝtato, Florido, policanoj savis la vivon de viro en dombloko 200 de Sudorienta 3-a Strato. Bantuko, kiun la viro estis metinta en la bakujon por ĝin sekigi, komencis bruli. La viro, ne rimarkante ke la tuko brulas, ĵetis ĝin sur la liton, kaj la lito ekbrulis.

La viro tiam prenis galjonbotelon da supozata akvo, kaj verŝis ĝin sur la flamojn; sed la likvaĵo estis parafino, kaj fine la plafono komencis bruli. Policaŭto rimarkis la incendion ĝustatempe kaj vokis la fajrbrigadon.

Oni registris la eventon kiel akcidenton.

Restoracioj[redakti]

1 ML.jpg

En Florido antaŭ kelkaj jaroj iu restoracio estis atakita de krimuloj ofte, foje eĉ ĉiu semajne. Post kiam la restoracio-posedanto decidis nutri policanojn tie senpage, la restoracio ne plu estis atakita.

Ne ĉiuj restoracioj faras tion, nur tiuj, kiuj estis ofte atakita de krimuloj.

Seksuma vivo[redakti]

Homofobia asocio en Florido kontraktis aviadilojn por montri gigantajn afiŝojn kontraŭ la celebrado de la gej-fiera tago en Disney parko. Tio estis vera ofendo por la Florida Family Association (FFA), kiun decidis rimarki pri ĉi tiu malmorala faro al tiuj, kiuj iris per kelkaj afiŝoj je 2 metroj de alteco portitaj de aviadiloj en kie oni povis legi: “Atentu: Gejtago en Disney”

Sunflorido.jpg

Radielsendado[redakti]

Inter marto 2001 kaj aŭgusto 2006 ekzistis enreta radiostacio nomita Sure Quality Radio, kun la ĉefa studio en la urbo Florido, destinata specife al la knabama komunumo.

Aĝo de konsento[redakti]

La aĝo de konsento por seksumado en Florido estas 18, [[[sed]] proksima-en-aĝaj sendevigoj ekzistas. Perleĝe, la escepto permesas personon en aĝo de 23 jaroj aŭ pli juna okupiĝi pri laŭleĝa seksa agado kun minora en aĝo de 16 aŭ 17.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio