Flegistino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon"

~ Zamenhof pri al sia flegistino
Flor Maggi Esperanto29siii.jpg

"Ŝi havas tri fratinojn: unu estas flegistino kaj la aliaj instruistinoj"

~ Tatoeba

"Mia fratino estas flegistino kaj mia frato estas kuracisto"

~ vi pri incesto

" La flegistino estas tre afabla kaj ĝentila"

~ bordelestrino al tre hontema kaj juna kliento

"Malsanulejistino: mal-san-ul-ej-ist-in-o: not-health-person-place-profession-female-noun"

~ usona bonalingvisto pri flegistino
Klisterilo.jpg

"Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn"

~ Luko 9:2 pri flegistinoj

"Via argumento ŝajnas al mi duone konvinka, se ne malpli."

~ Franco pri ĉi tiu artikolo

Flegistino, bonalingve malsanulejistino, estas virino, kiu ekcitigas malsanulojn kaj observas la kuracadon. Flegistinoj ankaŭ helpas kuracistojn dum seksaj proceduroj, kiel ekzamenoj kaj orgioj.

Sociaj aspektoj[redakti]

Penelope-cruz-19.jpg

Nuntempe, en plejparto de la landoj, oni bezonas belajn krurojn por flegado. En kelkaj landoj, kiel Brazilo oni ankaŭ akceptas flegistajn helpantojn sen ekzameno, pro facileco por akiri belajn flegistojn.

En multaj disvolvigitaj landoj (kvankam malriĉaj) flegistinoj klopodas eliri el malfacila ekonomia situacio per elmigrado al pli riĉaj landoj, sed kie pro multaj kialoj (ekzemple pro manko de edukita socitavolo aŭ pro malakcepto plenumi malfacilajn aŭ malagrablajn taskojn) mankas flegistinoj kaj malmankas tiuj postenoj, ekzemple flegistinoj el slavaj landoj (kiel Bulgario) iras al riĉaj landoj, el Hispanio al Britio, el multaj landoj al Usono, ktp.

Vegetarano[redakti]

Flegistino flustras al kuracisto en diagnozejo: „Atentu tiun ĉi pacienton. Li estas vegetarano kaj pasintfoje li englutis ĉi tie kvin lignajn spatelojn.“

Troigo[redakti]

3606 n.jpg

Flegistino: „Sinjoro doktoro, la simulanto el ĉambro 2 ĵus mortis.“

Doktoro: „Do tion li jam troigis!“

Dormo[redakti]

Flegistino tuŝas atenteme pacienton kaj mallaŭte diras al li: „Vekiĝu, ni nun opercios vin, do ni devas dormigi vin.“

Alie[redakti]

Flegistino en malsanuleja ĉambro: „Sinjoro, vekiĝu! Doktoro ordonis, ke mi donu al vi dormopilolojn!“

Deĵoro[redakti]

„Petro ankoraŭ longe restos en la malsanulejo.“

„Ĉu lia malsano estas tiom grava?“

„Fakte ne, sed mi vidis la flegistinon, kiu deĵoras tie nokte.“

Taksio[redakti]

Juna anhelanta virino haltigas taksion: „En hospitalon!“

Ŝoforo rapidege ekas. Virino atentigas lin: „Vi ne devas hasti, mi estas tie flegistino.“

Zorgo[redakti]

06162 n.jpg

Malsana sinjoro trankvile dormas. La flegistino lin vekas.

— Kio estas? kio okazis? kial vi vekis min? — demandas la sinjoro.

— Sinjoro, nun estas la horo, ke vi englutu unu dormigan pilolon.

Ŝerco 1057[redakti]

En sanitara konsultejo plenigas flegistino karton por pacientino: „Ĉu edziniĝinta?“

„Jes, duoble.“

„Ĉu vi havas infanojn?“

„Jes, ses. Du kun la unua edzo, du kun la dua kaj du mi mem sola.“

Migrado[redakti]

Antaŭ kelkaj jaroj en Suomujo estis granda senlaboreco inter flegistinoj sed samtempe oni bezonis pli da ili en Norvegujo. Centoj da suomaj flegistinoj migris en Norvegujon. Eĉ malgraŭ tio, ke ĉiuj el la suomoj studis la svedan lingvon dum jaroj, la flegistinoj ekstudis la norvegan lingvon dum kelkaj semajnoj, antaŭ ol ili povis ricevi la laboron.

Flegistinaj forgesoj[redakti]

Alia flegistino:

- Bonvolu ellitiĝi kaj fari dekon da saltetoj

- Kial?!

- Mi forgesis skui la medicinaĵon antaŭ la uzo.

Karaktero[redakti]

La defio por la flegistino konsistas el prezentiĝi milde provokema kaj dezirveka sen fali en vulgareco.

Alie[redakti]

Whore Angels.jpg

Kelkaj pacientoj atendis sian vicon en akceptejo. Flegistino venis kaj vokis.

- Johano Lee!

Sed li ne respondis kaj la flegistino demandis, kial li ne respondas.

- Mi ne estas Johano Lee. Mia nomo estas Napoleono.

Ridante la flegistino demandis:

- Ĉu? Kiu diris?

- Hieraŭ Dio tion diris al mi.

Tiam subite apuda viro ekstaris kaj laŭte diris:

- Kiam mi diris tion? Stultulo!

Lampo[redakti]

- Kiom da kuracistoj necesas por ŝanĝi lampon?
- Nur unu. Sed flegistino devas diri al li, kiun finaĵon li enŝraŭbu.

Utilo[redakti]

Edzinoj estas amantoj por junaj viroj; kamaradoj por mezaĝuloj; kaj flegistinoj por maljunuloj.