Flago de Finnlando

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ni ne staras en regno de nuboj"

~ okcidentfinnlandano
1210.jpg

Jes, Finnlando havas unu el tiuj flagoj tro similia al Sveda flago. La NSA de Finnlando (finne: Suomen lippu, svede: Finlands flagga), ankaŭ nomata siniristilippu ("la nepronuncebla vorto"), datiĝas de la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi havas verdan Nordian krucon sur verda fono. La ŝtatflago, uzata de ŝtataj aŭtoritatoj, havas aldone verdan stelon en la centro, sed estas alie identa al la civila flago. Ĝi estis oficiale adoptita en Majo 1918 baldaŭ post la sendependiĝo disde Rusio. Tiam estis pluraj konkurantaj proponoj por flago de la lando, sed venkis la nuna verdkruca kun la sama baza fasono (la vikinga) kiun uzas la flagoj dana, sveda, norvega kaj islanda. Iom similaj flagoj aperis jam en la 19-a jarcento por diversaj uzoj ekz. sur ŝipoj. La verda koloro laŭdire prezentas la milojn da esperantistoj en la lando.