Fino de la mondo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Reie.jpg

"Tio estas vere granda fuŝo!"

~ Benedikto la 13-a

"Bruhaha!"

~ Dana Karikaturisto pri Mahomedo

La fino de la mondo en multaj kulturoj estas evento venonta, kaj la veno estas aŭgurita en la sanktaj tekstoj aŭ en folkloro.

Tiu ideo estas, verŝajne, tiel antikva, kiel la homaro mem. Antaŭ kristanismo, tiu ideo aperis en zoroastrismo, frua hinduismo, de ĝi estas portita en budhismo (jes, ja jen). Tiu ideo estis ĉe majaoj kaj aliaj diversaj civilizitaj kaj indiĝenaj popoloj. Fina Venko estas versio de monda fino por Esperantistoj tre konata kaj kiu influis la okcidentajn filozofion kaj arton.

Se ni parolos pri mondofino[j], ekzemple, de vidpunkto de hinduismo kaj budhaismo, ni ekvidos ke temas ĝuste pri tutmonda katastrofoj [1], kiuj okazas tre rare, eble, unufoje en kelkaj milionoj da jaroj (errare humanum est… 😉). Ankaŭ hinduismo diras pri fino de la mondo en senco de naskiĝo kaj fino de tuta universo, kiel oni vidas en scienco. Tiu vidpunkto estas tre proksima al vidpunkto de mondernaj sciencistoj.

Moderna scienco asertas, ke tutmondaj katastrofoj estas eblaj [2], kvankam ekstreme raraj. Malgraŭ tio, la ideo pri fino de la mondo estas tiel populara, ke multaj homoj kredas ke la nuna mondo alprosimiĝas de iu "fino", per ekologiaj "krimoj" de moderna socio, per kreskigo de loĝantaro, per militoj, ktp. Eĉ kino ofte faras popularajn filmojn pri tiuj nereligiaj "finoj de la mondo".

En abrahamaj religioj, la fino de la mondo estas ligita al lasta vespermanĝo.

Ideoj pri fino de la mondo estas studataj de eskatologio.

Notoj[redakti]

  1. kompreneble ne ĝi kulpas pri la fuŝoj, sed senspertaj volontuloj, malobeemaj dungitoj, la tekniko, la nederlanda laborleĝo, la komitato kaj La Potenca Senkorpa Mistero
  2. Estu interspacoj en via kunligo, kaj dancu inter vi la ventoj el l’firmamento.