Finna Laponio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Situo de Laponia provinco en Finnlando

"Solidareco ne estas utopiaĵo"

~ skandinavo

"Do mi ne plu esperas, ke iu kapablas pruvi la "sukceson" en Hungario. Sed estas stranga maniero de diskutado, se oni fugxas, kiam temas pri pruvoj."

~ ouluano

"La plendemo de homoj estas mirinda. Nu, jen la egocentrismo de nia juna generacio. 😉"

~ Administranto de fortikaĵo de Suomenlinna

"Tute Male!"

~ Kimi Räikkönen

"Ni ne staras en regno de nuboj"

~ okcidentfinnlandano

" Ne ekzistas fumo sen brulo."

~ ´Mika Häkkinen

"Vi estas perfidulo de Esperanto."

~ Korpiklaani

"Gratulon por tiu honora medalo, kaj bonvenon en la klubo! 😀"

~ Linus Torvalds

Laponio (finne Lappi, formale Lapin maakunta, svede Lappland, formale Lapplands landskap, samee Lappi) estas la plej norda provinco de Finnlando. Ĝi la 31-a de decembro 2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj [1] estis malfonditaj, ĝi je la nomo "laponia gubernio" [2] ankaŭ estis la plej norda gubernio en Finnlando. Ĉar la kultura kaj geografia regiono LaponioSameio ankaŭ ampleksas najbarajn teritoriojn de norda Svedio, norda Norvegio kaj iom de rusiaj lim-regionoj [3], kaj krome ne ampleksas la tuton de la plej norda provinco de Finnlando [4], indas precizigi la finnan teritorion je nomo laponia provinco de Finnlando aŭ pli mallonge finna Laponio. Ĉefurbo de la administra unuo estas Rovaniemi. La areo de la provinco etendiĝas de la Balta Maro [5] ĝis la Norvega limo. La provinca areo estas 98 947 kvadratkilometrojn kaj ĝi enhavas 29 procentaĵojn el la teritorio de Finnlando.

Fine de la jaro 2008 la provinco havis 183 963 loĝantojn, kiu estas nur 3,6 procentaĵoj el ĉiuj loĝantoj de Finnlando. La loĝantoj estas plejparte finnlingvaj. La samea lingvo estas parolata nur en la plej norda parto de la guberio fare de 2500 personoj. La plej granda parto de loĝantoj vivas en la sud-okcidenta parto de la teritorio.

Geografio[redakti]

Topografia mapo pri la Laponia provinco.

La norda polusa cirklo iras tra la provinco iom norde de Rovaniemi. La klimaton influas la norda situo, grandaj diferencoj de alteco kaj la proksimaj maroj Botnia golfo kaj Arkta Oceano. La plej alta loko de Finnlando, monto Halti 1 328 metroj, situas en la nord-okcidenta parto apud la norvega limo. En la nordo situas la tria plej granda lago de Finnlando, Inari kies areo estas 1 040 km². En Laponio estas ankaŭ du grandaj artefaritaj lagoj - Lokka kaj Porttipahta.

Komunumoj[redakti]

La provinco havas 21 komunumojn, el kiuj kvar estas urboj.

  Komunumo Loĝantoj
je 30. 6. 2006
Areo
1. Enontekiö 2.012 8.391,5 km²
2. Inari 7.014 17.321 km²
3. Kemi 22.812 92,0 km²
4. Kemijärvi 9.189 3.929,7 km²
5. Keminmaa 8.892 644,1 km²
6. Kittilä 5.844 8.263,1 km²
7. Kolari 3.808 2.617,6 km²
8. Muonio 2.398 2.038,1 km²
9. Pelkosenniemi 1.102 1.882,2 km²
10. Pello 4.435 1.865,6 km²
11. Posio 4.206 3.545,1 km²
12. Ranua 4.675 3.694,5 km²
13. Rovaniemi 57.664 8.011 km²
14. Salla 4.540 5.872,5 km²
15. Savukoski 1.276 6.496,64 km²
16. Simo 3.617 1.483,5 km²
17. Sodankylä 9.193 12.415,3 km²
18. Tervola 3.689 1.595,3 km²
19. Tornio 22.355 1.227,1 km²
20. Utsjoki 1.382 5.371,7 km²
21. Ylitornio 5.118 2.207,2 km²

Komunumoj de la Laponia provinco

Historio[redakti]

La suda parto de finnlanda Laponio estas loĝata de finnoj ekde la jaro 1000. Sameoj okupiĝis pri ĉasado, boac-bredado kaj fiŝkaptado kaj la sveda ŝtato agnoskis al ili rajton posedi la teron, kiun ili utiligis. La sameoj pagis imposton al la veda reĝo. En jaro 1500 finna loĝantaro troviĝis en la tuta suda parto de Laponio, ĝis proksimume la nivelo de la polusa cirklo. La orienta limo al Rusio estis fiksita nur en 1595 kaj 1617. La norda limo al Norvegio estis fiksita en 1751. Pli frue du aŭ tri regnoj kune administris partojn de Laponio kaj la sameoj pagis imposton al ĉiuj el ili.

Blazono de la Laponia provinco

Komence de la 1600-aj jaroj la sveda reĝo Karlo la 9-a donis al koloniistoj permeson loĝi ankaŭ norde de la polusa cirklo kaj la finna loĝantaro disvastiĝis pli norden. Tamen la plej norda parto de Laponia gubernio havis samean plimulton ĝis la komenco de la 20-a jarcento. En Utsjoki [6] sameoj estas plimulto eĉ nuntempe. La unua urbo en Laponio estas Tornio, fondita en 1621.

Laponio fariĝis propra gubernio en la jaro 1938. Pli frue ĝi apartenis al la gubernio Oulu. Antaŭ 1944 al la Laponia gubernio apartenis ankaŭ Petsamo.

La artikolo ne plu pravas. Gubernioj de Finnlando fariĝis apolicita en la jaro 2010.

Certe gravas artikolo pri la aktuala laponia provinco. Ĉar la malnova gubernio kaj ties sola provinco identis laŭ teritorio kaj loĝantaro, mi simple adaptas la tekston de "gubernio" al "provinco", kun komenca klarigeto pri la du administraj konceptoj. Sed principe ankaŭ en kazo ke la malnova kaj nova administraj unuoj ne estus identaj, ne ĝustus forigi artikolon nur pro malfondo de malnova unuo: vikipedio ne nur estas enciklopedio pri la nuntempa momento, sed ankaŭ pri multaj historiaj faktoj. Do se iu administra unuo "pereas", oni notas tion en la artikolo, sed ne forigas ĝin kun noto ke "la artikolo ne plu pravas".

Cetere: En la koncernaj kategorioj, kiuj ĝis nun duoble nomiĝis "komunumoj de Laponia gubernio" kaj "komunumoj de provinco [7]", mi antaŭ monato skribis:

La koncerna kategorio ĝis nun nomiĝas "Laponia gubernio", sed oficiale la "Laponia gubernio" jam malfondiĝis fine de 2009, kaj nun restas samgranda provinco Laponio, kies vikipedia artikolo en multaj lingvoj nomatas "Laponio [8]", en iuj ankaŭ sen krampoj - ekzemple itale "regiono Laponio". Landa aldono post vorto "Laponia provinco" ne necesas, ĉar ne estas dua Laponia provinco en alia lando, sed necesas interkonsenti laŭeble praktikan kategorionomon. Mi persone ŝatus la koncizan formon "finna Laponio", kiu tekste pli facile uzeblas ol la formo kun landoaldono inter krampoj.

Dum monato ne venis kontraŭa esprimo, do provizore mi ŝanĝas la kategorion al la supozeble plej konciza nomo "komunumoj de finna Laponio".

Koresponde mi propnas ankaŭ en la artikolo elekti la laŭeble koncizan nomon, "finna Laponio", kaj tien meti alidirektilojn de la aliaj samĝustaj artikolaj titoloj, do "laponia provinco", "laponia provinco [9]", "laponia provinco de Finnlando", "Laponio [10]", kaj pro historiaj kialoj ankaŭ de "laponia gubernio"

Notoj[redakti]

  1. La 19an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio).
  2. La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto.
  3. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de la kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto.
  4. Idistoj aŭ lingvaistoj verŝajne tro disas, sed eble latinparolantoj en italio, romanĉoparolantoj en svisio, jidparolantoj en israelo kaj similaj grupoj interesiĝus pri rimedo faciliganta kontakton
  5. Kremaci/o. Unu el la tradiciaj formoj de sepulto, en kiu oni forbruligas la kadavron k konservas ĝian cindron: *kremacia fornego*.
  6. Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.
  7. Dorloti serpenton sur sia brusto.
  8. Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.
  9. Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.
  10. Ĉu niaj amikoj en la Spirita Mondo estas nevideblaj?