Fingro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras"

~ Zamenhof pri moneroj

"Vian fingron malsanan ne vidigu, ĉar ĉiu ĝin batus"

~ Hispana proverbo pri fingro

"Movadas siajn fingrojn, sorĉajn sed senkompatajn"

~ Arthur Rimbaud pri fingro

"Se oni al vi proponas ringon, jam pretigu la fingron"

~ Cervantes pri fingro

"Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas"

~ iu ajn pri fingro

""Dik-fingro" ne ekzistas en la itala"

~ Renato Corsetti pri fingro

"Oni povas diri "dikfingro" por la analoga fingro ĉe diversaj simioj, eĉ se ĉe iu simispeco tiu fingro ne estas pli dika ol aliaj fingroj"

~ Antonio De Salvo pri simiaj fingroj

"Se mi fortranĉus parton de mia fingro, tio estus memmutilado"

~ frenezulo pri fingro

"Ho-die es li prim del restant dies de tu vite"

~ Reformisto

Fingro estas seksorgano uzata por stimuli klitoron, vaginonanuson. Masaĝo de la vulvo kaj precipe de la klitoro per fingro estas la plej kutima maniero de virina uzo de fingro.

Kiel uzi fingron

La fingrumado de la anuso estas kutima metodo de la propra preparo antaŭ anusa koito. Al gejo, kiu estas akceptanto de la anusa fingrumado, povus kaŭzi ekscitiĝon kaj liberigon de anusa kontraktoro antaŭ enŝovo de peniso aŭ Vicento van Goĝo.

Tiu ĉi praktiko estas konsiderata kiel sekura sekso, kaj ne kaŭzas gravedigon.

Polekso[redakti]

TabooAmericanStyle1-F-L.jpg

Onklino de la knabo malĝojas, ĉar ŝia dekjara nevo ankoraŭ suĉas la polekson. Por ke la nevo haltu la polekso-suĉadon, ŝiprovas timigi lin:

- Ne suĉu la polekson! Se vi daŭrigos la suĉadon vi ŝvelos kaj ŝvelos ĝis kiam vi krevos!

La onklino ŝvelas la vizaĝon kaj svingas la brakojn, por montrikrevadon. La knabo timegas. Li ĉesas suĉi polekson. Neniam plu li poleksonsuĉis.

Post iom da tagoj, la knabo veturas buse. Virino graveda sidas apude. Vidante la ventron de la virino, la knabo diras al ŝi:

- Mi scias kion vi faris!

Biblio[redakti]

Diras Eliro 29: 20:

Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe.

Sesfingreco[redakti]

Rentgena foto de la sesfingra maldekstra mano.

Ses fingroj sur unu ekstremaĵo (manopiedo) rare aperas ĉe kelkaj homoj, iam eĉ pare. Tiu ĉi anomalio aŭ inklino al ĝi povas esti hereda. Foje ĉiuj ses fingroj plene funkcias.

La sesfingreco estas unu el kazoj de polidaktilio (hiperdaktilio), kiu estas konsiderata kiel difekto de kromosoma deveno.

Sesfingreco en historio kaj kulturo[redakti]

Ses fingrojn sur ĉiu piedo havis onidire franca reĝo Karolo el Francio, al kies gusto estas alkalkulata ankaŭ fino de modo de ŝuoj kun plilongigita pinto de tiu tempo.

Kripligitan sesan fingron havis sur la mano angla reĝino Anne Boleyn.

Januare de 1933 en Casas Viejas, provinco de Kadizo, Hispanio, okazis anarkiista insurekcio kiu finiĝis per mortigo de du policanoj kaj ĉirkaŭ dudek kamparanoj, krom multaj arestitoj, torturitoj kaj subpremitoj. Plej parto de la mortintoj mortiĝis dum ataka incendio fare de la policanoj de kabano de anarkiista maljuna kamparano kromnome "Seisdedos" kio signifas en la hispana Ses fingrojSesfingrulo. Tiu mortinta anarkiisto (kaj la el la atako forfuĝinta filino) iĝis simbolo de la polica subpremado kiu eĉ kaŭzis tutlandan polemikon kun parlamentaj intervenoj kaj politikaj konsekvencoj. Tia nomo ne estis nur vilaĝa kromnomo sed vera realo, kiun heredis granda parto de la posteuloj, ĉefe la viroj. La fuĝinta filino de "Siesdedos" naskis poste filon kiu havis sesfingrecon en piedoj kaj manoj; tiuj de la manoj estis fortranĉitaj de kuracisto kiu konsilis tion ĉar dum militservo kunuloj povus primoki lin, ĉar fakte ne estis alia kialo, ĉar la nepo de la fama anarkiisto povis bone uzi tiun sesan fingron; tiuj de la piedoj ankoraŭ estis videblaj komence de la 21-a jarcento: la filoj de la nepinoj ne heredis la sesfingrecon.

En la jaro 2005 televida stacio Nova publikigis kontribuon pri tio, ke knabo de nomo Matěj Lehár, tiam dekkvarjara, havas sur unu mano ses fingrojn. La kazon laŭ tiuj ĉi informoj konfirmis ankaŭ praktika kuracistino Jiřina Dvořáková. Signife laŭ ŝi estas, ke gepatroj de la knabo de junaĝe instruis la plian fingron percepti kiel bonan aferon. Matěj taksas en sia la rareco tion, ke li pli bone ludas flaŭton, skribas sur komputilo... Nek ortopedoj nek la praktika kuracistino rekomendis ian reguligon.

Geedzoj[redakti]

Inter najbarinoj: „Mia edzo hejme eĉ fingron ne movigas.“

„La mia movigas ĝin, kiam li montras, kion mi faru.“

Hipokondrio[redakti]

Sinjorino pikis sian fingron per kudrilo. Maltrankvila ŝi sendas sian servistinon por alvoki kuraciston. Alveninte, la kuracisto verkas recepton kaj donas ĝin al ŝia servistino:

Rapidu, tre rapidu al la apoteko!

La sinjorino teruriĝinta:

– Ĉu ĉi tiu vundo estas tiel danĝera?

– Ne, sed, se ŝi ne kuras, la vundo resaniĝos antaŭ ŝia reveno.