Filozofio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Filozofo)
Iri al: navigado, serĉi

""La serpento mordas al si la voston. Post iomtempa maĉado ĝi rekonas en tio, kion ĝi manĝas, guston serpentan. Tiam ĝi haltas. Sed ĝi reekas al la afero, ĉar ĝi havas nenion alian por meti sub la dentojn. Fine, ĝii atingas al tio, ke ĝi havas la kapon en sia faŭko: ĝi nomas tion Filozofio pri Konado."

~ Paul Valery pri filozofio kaj serpentoj
Argumentu.jpg

"Arto kaj religio unue; poste filozofio; laste scienco. Tio estas la ordo de la grandaj fakoj de la vivo, tio estas ilia ordo de graveco"

~ Muriel Spark pri io tre stulta

"Filozofii estas dubi."

~ Michel de Montaigne pri dubo

""Taiji" en la ĉina signifas ne la priparolatan batalarton, sed la plej altan principon de la mondo en la ĉina filozofio"

~ Marcos Cramer pri batalarto

"Por komenci estas la tabelvorto "io" kaj poste filozofo/filozofio"

~ Renato Corsetti pri io

"Diras ni al la kakejo: komforto, loko por filozofio, latrino, monsinjor ’ kaj necesejo"

~ Rinaldo el Padova pri seĝo

"Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero"

~ Ralph Dumain

"Iom da filozofio ne povas damaĝi al ni"

~ Hans-Georg Kaiser

"Pura ĉielo fulmon ne timas"

~ Zamenhof pri filozofoj

"Danke de lektir mea verketo."

~ Idista aŭtoro de ĉi tiu artikolo


Filozofio (bonalingve filozofujo) estas la lando de filozofoj, frenezaj sciencistoj de scienco kiu esploras stangajn ideojn kaj klopodas doni kialojn al aferoj. La Filozofio estas de la universitata mondo multfoje konsiderata kiel pseŭdoscienco, ĉar ĝi ne sukcesas disvolvi uniforman kaj objektivan esplormetodologion kiel kutima en la scienco.

Karakteriza por tio estas ke en la filozofio ekzistas diverĝaj tendencoj. Kelkaj filozofoj supozas ke ideoj estas senditaj de eksterteranoj (DioDemono, ekzemple). Aliuloj supozas ke ideoj estas ankoraŭ ne klarigitaj naturfenomenoj. Ankoraŭ aliuloj sugestas la eblecon ke ideoj estas manifestiĝo de realeco kiu superas nian komprenpovon.

Krom tio estas klara ke multaj trompistoj aktivas en la mondo kiu okupas sin per ideoj. Tio komplikas la laboron de homoj kiuj jes serioze deziras okupi sin pri Filozofio, ĉar la esplorkampo pro tio malsereniĝas.

O4 n.jpg

Historio[redakti]

Domo de Filozofoj

La plej antikva konata Filozofio devenas el Grekio kaj aperis en la 3-a jarcento a.K.

Grandaj verkoj filozofiaj, ekz-e tiuj de Platono aŭ Aristotelo, estas striktasence netradukeblaj. Sed en tiu kampo la Latino ne havas grandajn atingojn.

Dum la tuta Mezepoko la latinlingva filozofio restis treege malsupera al la klasika greka; fakte nur post la 11-a jc la Okcidento komencis studi la ne-"trivialan" filozofion, kaj tio ankoraŭ per tradukoj el la araba-hebrea, kiuj do estis pli kulturaj lingvoj. Rekta traduko el la greka evidente estis tro malfacila por la latinlingvanoj. Kaj poste, ĝis la fino de Mezepoko, la skolastoj remaĉadis la sciojn kiujn la grekoj akiris pli ol mil jarojn antaŭe.

Laŭhistorie, la filozofio povas esti indikata kiel transira momento de la historio de la homa pensado, kiu trovas sian precipan radikon en la germanaj filozofoj kiel Immanuel Kant Friedrich Schleiermacher kaj Hegelo. Kant kaj Hegelo startigis, aŭ ilia influe ekgastiĝis ĉe universitatoj, tie kaj tie la fakaj kursoj pri la filozofio.

Lingvoj[redakti]

Filozofia lingvologika lingvo estas planlingvo, preskaŭ ĉiam apriora sur bazo de logika aŭ filozofia sistemo. La deirpunkto de tiuj projektoj estas la ideo, laŭ kiu estas eble konstrui lingvon tute logika, aŭ tute apriora, sen la "eraroj" de naturaj lingvoj, kiel antaŭjuĝoj, seksismo, pasioj, influoj de kulturo, ktp.

La plejparto de projektoj de filozofiaj lingvoj aperis en Anglio, Francio kaj Germanio dum 17-a kaj 18-a jarcentoj, sed estas precipe en Francio, post 1790, en revolucia erao, kie la ebleco de krei universalan lingvon, bazita en universala nomenklaturoklasifiko kaj en ĝenerala gramatiko, okazigis gravan debaton pri la reformo de lingvo kaj la influo de signoj en la procedo de pensado. Oni pensas, en tiu tempo, ke ĉiuj homoj estas egalaj, ne nur en rajtoj, sed ankaŭ en pensado, sekve kulturaj ideoj kontraŭlogikaj estas historiaj kreaĵoj simile al nelogika sistemo de mezurunuoj, kiun oni povis reformi.

Post, la romantismo kaj naciismo de 19-a jarcento, krom la evoluo de la logiko mem, seniluziigis plejparto de homoj pri la ebleco de krei filozofian logikan lingvon, sed kelkaj homoj daŭris kun tiu ideo. Eĉ en 20-a kaj 21-a jarcento, ĉefe pro miskompreno de lingvistikaj teorioj, kelkaj homoj insistis en filozofiaj lingvoj. La apero de komputiloj, fakte, ebligis la kreon de veraj logikaj "lingvoj" kaj oni ekkomprenis la malsamon inter la maŝina logiko de komputikaj lingvoj kaj de homaj lingvoj.

Hodiaŭaj logikaj lingvoj, kun specifaj celoj, estas Lojban kaj Loglan.

Kritikoj

Jonathan Swift, jam en 18-a jarcento, ridindigis tiajn sistemojn en la vizito de Gulivero al la Akademio Lagado, kie vortoj eksuziĝis pro aludo al aferoj mem. Kvankam "komprenitaj en ĉiuj civilizitaj nacioj", diplomitoj troŝarĝiĝis pro la pezo de siaj aĵoj.

Ĝenerale, oni kritikas filozofiajn lingvojn pro neebleco de memorigado. Oni devas ĉiam pripensi vortojn kaj frazojn kaj tio malfaciligas la memoron, kiel oni povas konstati per matematiko. Vortoj de filozofiaj lingvoj emas, ĝenerale, esti tro proksimaj. Ekzemple, en Universalo, ligvo apogita tiam de scienca akademio de Hispanio, Ababa signifas oksigeno kaj Ababe hidrogeno, tiu tro malfaciligas memori ke akvo, ekzemple, havas du atomoj el abeba kaj unu el ababa kaj ne la malo.

Ido[redakti]

Yen pesimisto klamanta:“Ho! Omno falias! Mea vivo krulas! Me sinkas! Me sentas me malege! Esas tote ne-posibla sentari su plu male!”

Kaj yen optimisto dicanta:“Ho! Quante pesimista vu esas! Me certesas, ke vu povas sentari vun multe plu male!”

Danovën[redakti]

Danovën estas arta lingvo kreita de Joshua Shinavier. Danovën (laŭlitere "lingvo de logiko") estas strikte malambigua formo de Arovën, la "lingvo de penso", ankaŭ kreita de Shinavier. Arovën estas kompleta planlingvo kiu estis kreita kiel ideala medio por klara komunikado de abstraktaj ideoj, kaj ĉiutaga uzado. Aŭtoro imagis evoluigon de Arovën dum jarcentoj, sed Danovën estas logika lingvo.

Fonologio[redakti]

Arovën uzas la sekvajn fonemojn:

a /a/}}
ä /ɒ/}}
e /ɛ/}}
ë /e/}}
i /ɪ/}}
ï /i/}}
o /o/}}
ö /ø/}}
u /u/}}
ü /y/}}
  bilabiala labiodenta denta alveola postalveola palata velara glota
ploziva p  b}}     t  d}}     k  g}}  
naza m}}     n}}     ŋ}}  
vibra       r}}        
frikativa   f  v}} ð}} s  z}} ʃ  ʒ}}     h}}
afrikata         dʒ}}      
alproksimiga           j}}    
latera       l}}        
  lipo-vela
alproksimiga w}}

Specimenoj[redakti]

  • Në'el hyendëa andëmlorïeln, enoan wenin lorol dëmen (neniu kredas mensoganton, eĉ kiam li parolas la veron.
  • Wilerin endya ë'porvel windïav flëntya. (Foje estis farmisto kies ĉevalo foriris).

Reala Karaktero[redakti]

Titolpaĝo de la unua eldono de An Essay towards a Real Character, and a Philosophical Language

Reala Karaktero kaj Filozofia Lingvo (Real Character and Philosophical Language) estas apriora projekto de Internacia planlingvo proponita en 1668 de episkopo John Wilkins (1614-1672). Ĝi estas prezentita en lia libro An Essay towards a Real Character, and a Philosophical Language (publikita en Londono, 1668), kiu nun estas la plej konata el multo de verkoj faritaj de Wilkins. La projekto estis inspirita de raportaĵoj de Nicolás Trigaut pri Ĉinio kaj ĉina lingvo.

Unu el celoj de Essay… estis kreo de anstataŭigo por la latina lingvo, kiu tiam estis estanta la efektiva internacia lingvo por kleruloj dum pli ol ol 1000 jaroj.[1] John Amos Comenius kaj aliaj entusiasmuloj pri internaciaj lingvoj estis malkontentaj pri arbitraj ecoj de la latino, kiuj igis ĝin pli malfacillernebla. Wilkins inter aliaj ankaŭ esprimis tiajn kritikaĵojn.[2] Unua skemo de lingvafrankao surbaze nombraj valoroj estas proponita de John Pell en 1630. En sia verko Mercury or the Secret Messenger de jaro 1640 Wilkins menciis eblon adapti tiun ĉi ideon al kreo de universala komerca lingvo. Eble temas pli pri parencaj vortoj ol pri veraj sinonimoj.

Episkopo Seth Ward estis kunaŭtoro kun Wilkins de verko Vindiciae academiarum (de jaro 1654), kiu celis prezenti argumentojn por defendo de klasika Oxbridge universitata sistemo kontraŭ deeksteraj reformoj. En ĝi Ward, inter alie, proponis planlingvon de iom simila skemo, kvankam signife malsaman ol tiu de Essay… farita de Wilkins.[3] Ideoj de Ward devenis al kelkaj fontoj, inklude Cyprian Kinner, kiu estis sekvanto de Comenius, Ramon Lull kaj Georg Ritschel. Ili siavice influis la homojn George Dalgarno kaj Wilkins. [4]

Wilkins komencis verki la verkon Essay… post incito de Reĝa Societo en la jaro 1662. La Granda incendio de Londono de jaro 1666 malrapidigis lian laboron, ĉar en ĝi pereis partoj de malnetoj de la libro.[5]

La libro estas verkita de Wilkins kun asisto de John Ray, Francis Willughby kaj aliaj. Li nomis sia plej granda influo je George Dalgarno en la kastelo Greziljono kun maskoj. Ankaŭ Wilkins agnoskis influon de la verko The Ground-Work or Foundation Laid ... for the Framing of a New Perfect Language farita de Francis Lodwick de la jaro 1652.[6]

Strukturo de la lingvo[redakti]

"Essay…" subdividiĝas je kvin sekcioj, el kiuj nur la kvara pridiskutas la konceptoj de "reala karaktero" kaj "filozofia lingvo", kaj la tria temas pri "filozofia (t.e. universala) gramatiko". La lasta parto estas "alfabeta vortaro" de la lingvo[7] farita de William Lloyd.[8]

La skribsistemo proponita de Wilkins estas konstruita familio de simboloj kiu sekvas klasadon, kreitan de Wilkins kaj liaj kolegoj. Oni celis fari ĝin pasigrafiaĵo, t.e ĉiu simbolo estas reprezentaĵo de koncepto kombinita el simplaj "konstrueroj". Je tio ĝi diferencas de ortografio, kiu celas unuavice reprezenti parolan lingvon. En unuaj partoj de "Essay…" one eĉ ne enkondukis manieron voĉigi la vortojn. Inspiro de tiu ĉi alveno estis tiatempa Eŭropa ideo pri skribsistemo de ĉina lingvo (nun ni scias ke tio ĉi estis iom de miskompreno).

Kiam en sekvaj partoj de sia eseo Wilkins enkondukis la "filozofian lingvon", li donis fonetikajn signifojn al siaj simboloj. Do, ne estas senco dispartigi la lingvon kaj la pasiografian sikribsistemon de Wilkins, kaj en tiu ĉi artikolo ambaŭ nomiĝos Reala Karaktero.

La konceptoj dividiĝas je 40 Genroj, ĉiu el kiuj reprezentas la unuan duleteran silabon de la vorto. Ĉiu Genro subdividiĝas je Diferencoj, kiuj donas la trian leteron. La Diferencoj plue dividiĝas je Specioj, de kiuj la kvara letero venas. Ekzemple, Zi estas Genro de bestoj (t.e. mamuloj); Zit estas Diferenco de "karnovoraj bestoj de hunda tipo" kaj Zitα estas Specio de hundoj. (En Genro la unua letero ofte apartenas al superkategorio, sub kiu unuiĝas pluraj Genroj (ekzemple, ĉiuj Genroj de animaloj komenciĝas je Z), sed tio ĉi ne estas regulo.) La rezulta kelkletera vorto nomiĝas Karaktero kaj ĝia skribo kaj prononco iugrade kaptas la semantikon de la koncepto.

Interese, inter la kategorioj de "Essay…" estas, interalie, propono de sistemo de mezurunioj por longo kaj pezo tre simila al tiu poste proponita en metra sistemo.[9][10]

La sekcion pri botaniko kontribuis John Ray; Robert Morison kritikis lian alvenon kaj tio kaŭzis longan polemikon inter tiuj du sciencistoj. Turka engaĝiĝo en la Karabaĥa konflikto povas damaĝi Azerbajĝanon, atentigas azera ĵurnalisto Rovŝan Alijev.

Fonetiko kaj skribsistemo[redakti]

Patro nia en la Reala Karaktero printita per originala skribsistemo de Wilkins, por kiu la tiparon kreis Joseph Moxon.

Wilkins havis konsistan celon krei fonetikon kaj ortografion liberan je nekonsistaĵoj de naturaj lingvoj de lia tempo, nome la angla kaj la franca. Lia lingvo havas sep vokalojn, plimulto el kiuj havas longaj kaj mallongaj variantoj. Li proksimume ekzplikis iliajn sonojn per ekzemploj el la angla lingvo de sia tempo. Tie ĉi ni provos prezenti la fonetikajn signifojn de la fonemoj per moderna sistemo kiel la Internacia Fonetika Alfabeto, kvankam oni konsideru, ke angla fonemiko kaj fonologio supozeble ŝanĝiĝis ekde la 17-a jarcento, kaj do la reprezentaĵo estos nur proksimuma:

Vokalo Proksimuma sono
α Mallonga /ə/, /ɒ/, /ɑ/
Longa /ɒ/, /ɑ/
a Mallonga /æ/
Longa /e/, /eɪ/
e Mallonga /ɛ/
Longa /i/
i Mallonga /ɪ/
Longa /i/
o Mallonga
Longa /o/, /əʊ/
ŏ Mallonga /ʊ/
Longa /u/
y Mallonga /ʌ/, /ə/, /ʊ/
Longa /ʌ/, /ə/

La konsonantoj, tre detale priskribataj en la libro, estas jenaj:

Konsonanto Proksimuma sono
m /m/
n /n/
ng /ŋ/
hm /m̥/
hn /n̥/
hng /ŋ̊/
v /v/
dh /ð/
l /l/
r /r/
z /z/
zh /ʒ/
f /f/
th /θ/
hl /l̥/
hr /r̥/
s /s/
sh /ʃ/
gh /ɣ/
ch /x/
b /b/
d /d/
g /g/
p /p/
t /t/
c /k/

Krom la latinida, Wilkins kreis apartan ortografion por sia lingvo, kiu laŭ li reprezentis la filozofian strukturon de la lingvo. Li prezentis kelkajn ekzemplojn de ĝi en finaj partoj de sia "Essay…".

Ekzemploj de la lingvo[redakti]

Nombroj (1-10): poba, pobα, pobe, pobi, pobo, pobgh, poby, pobigh, pobyi, pobal.

Patro nia: Hαi coba ŏŏ iα ril dad, ha bαbi io sŏymta ha salba io velcα, ha tαlbi io vemgǒ, mǒ ril dady me ril dad, io velpi lαl αi ril i poto hαi saba vaty, na io sǒeldyǒs lαl αi hαi bαlgas me αi ia sǒeldyǒs iαl ei ŏŏ iα vαlgas iŏ αι, na mi io velco ai iαl bedodlŏ nil io cŏalbo, ai lal vαgasie nor αl salba, na αl tado, na αl tadalα io ha piŏbyŏ. Amen mŏ io.

AllNoun[redakti]

AllNoun estas planlingvo, kreita de Tom Breton en la fino de 20-a jarcento. La nomo signifas "Ĉio estas substantivo". Sed AllNoun ne estas tutsence lingvo, ĉi tio estas vere nura gramatiko. Ĝi ne estas apriora lingvo, sed uzas anglan vortprovizon (oni povas ankaŭe uzi subtantivojn de alia lingvo anstataŭe, la ĉefa ideo ne suferos pro ĉi tio).

La aŭtoro rezignis pri la projekto ial. Ŝajnas, ke la lasta versio estis 0.8 (la 1995a jaro), Breton ial preferis komenci versiojn nule.

Reguloj[redakti]

La gramatiko uzas kvar logikajn operaciilojn:

  • dupunkto :
  • maldekstra krampo (
  • dekstra krampo )
  • "eligilo" ^ (helpas akiri parton de enhavata frazo al enhavanta frazo)

Ĉiu frazo estas inter krampoj kaj havas kelkajn partojn, el kiuj ĉiu estas pli simpla frazo (aŭ vorto) kun dupunkto kaj klarigo ("rolo"), ekzemple: "dog:thief". Unu el la partoj devas havi la rolon "whole", ĉi tio signifas, ke la parto estas ĉefa senco de la frazo (t. e., la parto estas predikato, restaj partoj estas argumentoj). Ekzemple: (steal:whole dog:thief bread:lose)=Hundo ŝtelis panon (Okazis ŝtelo, ĉe kiu ŝtelanto estis hundo kaj pereanto estis pano). Dank' al tio, ke la angla lingvo sufiĉe permesas krei substantivojn por ĉio, Breton sukcesis bazi ĝin sur la angla vortaro. Ekzistas nure kelkaj malkomfortaĵoj: "me" aŭ "I", "dark" aŭ "darkness", ktp.

Ekzemploj[redakti]

  • (intention:whole me:agent (pick:whole me:agent (many tomato that):patient):patient)=Mi intencas piki tiujn tomatojn
  • (me:whole (pick:whole me:agent (many tomato that):patient):intention)=Mia intenco estas piki tiujn tomatojn
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient)=Mi komprenas AllNoun'on
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner)=Mi komprenas AllNoun'on ĝisfunde
  • ((understand:whole me:agent AllNoun:patient complete:how):whole false:whole)=Mi ne komprenas AllNoun'on ĝisfunde

Mallongigoj[redakti]

Pro tre multo da krampoj aŭtoro proponis eskapi flankajn krampojn:

  • .intention me (pick me (many tomato that.=(intention me (pick me (many tomato that)))
  • .me (pick:whole me (many tomato that)):intention.=(me (pick me (many tomato that)):intention)
  • .act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient.=(act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient)
  • .act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner.=(act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner)
  • .understand me AllNoun complete:how ) false.=((understand me AllNoun complete:how ) false)

Krome, aŭtoro proponis uzi vortordon kaj eskapi la klarigon "whole":

  • Se ekzistas krom "whole" aliaj partoj, la parton "whole" metu antaŭen
  • se "whole" esprimeblas per verbo kaj ĉe ĉi tiu esprimo ekzistas subjekto kaj objekto, subjekton ("agent") metu antaŭ objekton ("patient")

Ekzemploj:

  • (intention:whole me:agent (pick:whole me:agent (many:whole tomato:whole that:whole):patient))=(intention me (pick me (many tomato that)))
  • (me:whole (pick:whole me:agent (many:whole tomato:whole that:whole):patient):intention)=(me (pick me (many tomato that)):intention)
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient)=(act-of-understanding I AllNoun)
  • (act-of-understanding:whole I:agent AllNoun:patient thorough-thing(s):manner)=(act-of-understanding I AllNoun thorough-thing(s):manner)
  • ((understand:whole me:agent AllNoun:patient complete:how):whole false:whole)=((understand me AllNoun complete:how) false)

Do ĉi tiu vortordo similas la vortordon VSO.

Krome, aŭtoro proponis uzi la signon "m" anstataŭ la vorton "something", ekzemple: (man:whole m:^arm)=Homa brako

Logikeco de AllNoun[redakti]

Oni ĝin nomas logika, kiel Loĵbanon, ekzemple, sed ĉi tio estas klarigenda, ĉar anglajn substantivojn por AllNoun aŭtoro neniom elektis, ĉiu rajtas elekti kion li volas. Eĉe se orderigi elekton de anglaj substantivoj angla vortprovizo malmulte taŭgas, ĉar multo da anglaj vortoj estas plursignifaj (Breton aktive uzis streketan anglan manieron, por krei substantivojn, kiuj estas nursignifaj, pro ĉi tio naskiĝis tre strangaj substantivoj, ekzemple, "act-of-looking-for"). Logika lingvo necesas specialan vortaron. Eble, la kutimo nomi la lingvon AllNoun logika aperis pro tio, ke gramatiko estas komputileska.

Breton unue precizigis gramatikon, kiu similas al komputika lingvaĵo (se forgesi Loĵbanon, kies gramatiko estas malsimpla pro tio, ke Loĵbano estas por la voĉa parolo ne nure por la skriba). Breton kreis la projekton ĉe la 1995a jaro. Tiam ne naskiĝis ankoraŭe la lingvo XML (ĉirkaŭ la 2008a jaro), kiu havas saman ideon (sen "eligiloj"), sed jame ekzistis la lingvo HTML kaj Breton meme rakontis, ke lia projekto similas la lingvon HTML (ĉiu frazo estas kodero, ĝian rolon oni povas mesaĝi atribute). Interese, ke Breton intencis krei lingvon por programi komputilojn homeske, "Fyre", kies gramatiko estas de AllNoun. Ĉu estas Breton aŭtoro de XML aŭ ne, estas diskutinda, ĉar ideo de XML estas simplega kaj, eble, multon da aŭtoroj havas, sed tio, ke nune malmulto da homoj konas s-ron Breton, bedaŭrindas.

Prononco[redakti]

Interese, ke la aŭtoro eĉ kreis regulojn por prononci frazojn de sia lingvo. Sed, ŝajnas, ke ĉi tiom malfacila maniero taŭgas nur por paroli kun komputiloj.

Reagoj kaj kritiko[redakti]

Recursivethinker.jpg

Jorge Luis Borges, fama argentina verkisto, skribis artikolon pri Wilkins kaj Real Character, kritikante lian manieron kategoriigi aĵojn de la universo. Diras Borges: "Pripensu ni la okan kategorion, tiun de la ŝtonoj. Wilkins ilin dividas en ordinaraj (silekso, gruzo, sablego), malmultkostaj (marmoro, sukceno, koralo), multkostaj (perlo, opalo), travideblaj (ametisto, safiro) kaj malsolveblaj (ŝtonkarbo, argilito kaj arseniko). Preskaŭ tiom alarmiva kiel la oka, estas la naŭa kategorio. Ĉi tiu al ni malkovrigas ke la metaloj povas esti malperfektaj (cinabrio, hidrargo), artefaritaj (bronzo, latuno), restaĵaj (fajlumoj, rusto) kaj naturaj (oro, stano, kupro). La baleno estas en la kategorio deksesa; ĝi estas 'fiŝo vivonaska, pli longa ol larĝa'". Kaj li poste aldonas: "Estas notinde ke ne ekzistas klasifikado pri la universo kiu ne estus arbitra kaj konjekta. La kialo estas tre simpla: ni ne scias kia estas la universo". La kvanto de inaj seksorganaj mutiladoj en Mezoriento plej verŝajne pligrandiĝos dum la pandemio KOVIM-19

Vidpunktoj[redakti]

Pesimisto vidas tunelon, optimisto vidas lumon ĉe la fino de la tunelo, realisto vidas tunelon, lumon kaj trajnon.

Sed la maŝinisto de la trajno vidas tri idiotojn, sidantajn sur la trakoj.

Meditado.jpg

Radikalisme[redakti]

Donu al mi ambiguecon, au donu al mi ion alian!

Idistaj stultaĵoj[redakti]

Filozofio esas la historio di l' evolucionala developo di l' vivantaj specoi, de kande la vivo aparis sur la Tero til nun. Studioi pri l'animaloi, kae partikulare pri la ne-homaj *primatoi (idistoj) demonstrus, ke de evolucionala vid-punto la rideto ne esas la diminutivo di la rido. Nam la rideto kae la rido originus de du diferanta animalalaj kondutoi.

Heraklit.jpeg

Troigo[redakti]

La vojo de la troigo kondukas al la palaco de la saĝo.

Nekohereco de filozofoj[redakti]

12335206.jpg

La Nekohereco de filozofoj (arabe (تهافت الفلاسفة Tahāfut al-Falāsifaʰ) estas la titolo de polemikaĵo de la 11-a jarcento de la Imamo Algazelo de la aŝariisma skolo de islama teologio kritikante la Avicenan skolon de la frua islama filozofio. Islamaj filozofoj kiel ekzemple Ibn Sina (Aviceno) kaj Al-Tabari estas kondamnitaj en tiu libro. La teksto estis rimarkinde sukcesa, kaj markis mejloŝtonon en la supreniro de la aŝariisma skolo ene de islama filozofio kaj teologia diskurso.

Tiu verko markis gravan mejloŝtonon en la Islama epistemologio. La renkonto kun skeptikismo kondukis Algazelon al akcepto de ia formo de teologia okazismo, aŭ al la kredo ke ĉiuj kaŭzaj aferoj kaj interagadoj estas ne la produkto de materiaj konjunkturoj sed anstataŭe la tuja kaj certa Volo de Dio. En la venonta jarcento ja Ibn-Ruŝd skizis longan malakcepton de la Nekohereco de Algazelo titolita la nekohereco de la nekohereco; tamen, la epistemologia fluo de la Islama pensaro jam estis metita.[11] Algazelo montris kiel ekzemplo de la iluzio de sendependaj leĝoj de kaŭzo la fakton ke kotono brulas kiam venas en kontakto kun fajro. Kvankam ĝi povus aspekti kvazaŭ natura leĝo funkcianta, tio okazis ĉiam kaj ĉiufoje nur ĉar Dio deziris, ke tio okazos — la okazaĵo estis "rekta produkto de dia interveno kiel ajna plia atento okazanta miraklon". Averroes, kontraste insistis je tio ke kvankam Dio kreis la naturan leĝon, homoj "povus pli utile diri, ke fajro okazigis la kotonbrulon — ĉar la kreitaĵaro havas modelon kiun tiu povas sekvi."[12] [13][14]

Konstatoj de Filozofio[redakti]

Sed kion signifas 'konstato'?

Sinkretismo[redakti]

Filozoj uzas multajn da tiuj

Aparta klopodo de filozofia universalismo estis tiu kiun oni provis realigi per Sin Ĝŏng-min, kiu celis kunfandi diversajn pensskolojn.
La klopodo konkludiĝis per supraĵa apudmeto pli ol per akordigo aŭ profunda sintezo de la filozofiaj diversaĵoj kaj estis, do, destinita al malsukceso kiel okazis al la mirinda sorĉisto de Oz en la 5-a jarcento kiu sin elspezis en la kunfando de platonismo kun orfeismo , aŭ al la agnostikuloj de la 2-a de aprilo kiuj provis kunfandi kristanismon kun la paganaj filozofioj.

Metafiziko[redakti]

Metafiziko estas feko de la filozofio kiu studas la plej komentajn konceptojn kaj kredojn pri la realeco, ekzemple ekzisto, eco, elakcio, edzo, ekspaco, emo, evento kaj multaj aliaj. La vorto metafiziko devenas de verko de Aristotelo, kiu aperis post lia verko fiziko. En la greka, μετα [meta] signifas post kaj φυσική [fizike] signifas naturo. Estas koincido ke la prepozicio μετα ankaŭ signifas trans, tiel ke metafiziko ankaŭ signifas "trans la naturo", kio fakte estas bona priskribo de la metafiziko: Oni studas tiujn konceptojn, kiuj ne estas rekte percepteblaj en la naturo, sed kiujn oni uzas por paroli pri la konceptoj de la naturo. La vorto "Metafiziko" derivas de la vortoj grekaj μετά (metá) ("post") kaj φυσικά (physiká)("fiziko"). Ĝi ekuzis kiel la titolo de pluraj verkoj de Aristotelo.

La metodo de la metafiziko[redakti]

Laŭ Tomato:
La Parapsikologio pristudas la putan pelton de la plej perpleksa prizono kaj priokupiĝas pri partaj pistoj de la putino, kiujn pravas projektoj de partaj prezencoj, sed ilin pristudas praaspekte de pio.
“La filozofia scienco interesiĝas pri Entjero kia ento, kaj ne pri la enta “entaĵo” de iu enta ento (Met. XI, l.3 n.1)”.
La realo, konsiderita en ĝia absoluteco, sin sciigas pri sia strukturo kaj sub siaj sciencoj kiuj scias tiom senevidentaj ke ili nin blindigas ĝispunkte ke se ne estas eble kapti tutekomplete pri ĝi la veron, estas samkvante neeble ĝin ne kapti laŭ absoluta maniero.
”Kiel la okuloj de la noktuo estas lumblindigitaj pro la suno ĝispunkte ke ili ne sukcesas vidi, sed vidas bone la objekton malmulte lumigitajn, sammaniere faras la homa intelekta propraĵo antaŭ la Unua Libro, kiu estas inter ĉiuj aferoj, laŭ sia naturo, la plej manifesta [Met. II, l.1 n.10)”.
Jen kial la studo pri la metafiziko facilas kaj samtempe malfacilas. Facila ĉar la principoj pri kiuj ĝi pritraktas estas evidentaj kaj el si mem konataj ĉe ĉiuj ĝispunkte ke ili implicitas en ĉiuj homaj paroladoj; malfacila ĉar, spite de sia evidenteco, tiuj principoj ne estas banalaj kaj neniam oni ilin kaptas laŭ tuta ilia profundeco.
“[...] nia scio-kapablo estas tiom febla ke neniu filozofo povis esplori elĉerpmaniere la naturon de iu aparta muŝo (Symbolum, proemium)”

12335254.jpg

Kelkaj formoj de indiferenteco[redakti]

Financa sukceso.jpg

La unua formo de indiferenteco estas tiu direkta al Dio, el kio fontas la indiferenteco al la proksimulo kaj al la kreitaĵo. La indiferenteco rilate al Proksima oriento prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

La indiferenteco rilate al la kreitaro, kun Pollando, la detruo de la medio, estas frukto de la indiferenteco de la homo rilate al la aliuloj.

Filozofo[redakti]

Riĉulo pridemandis filozofon:

- Kio estas preferinda: riĉeco aŭ saĝeco?

- La saĝeco.

- Kial do la saĝulo petas helpon de riĉulo kaj neniam okazas la malo?

- Ĉar la saĝulo konas la valoron de la riĉeco, sed la riĉulo ne konas la valoron de la saĝeco.

Ĉu?[redakti]

ĈU????

Filozofioj estas al filozofio same kiel algebro, geometrio, analizo, aritmetiko, probablo estas al matematiko. Ili estas produktoj de la matematika tereno do de matematiko. Filozofioj estas produktoj de la filozofia tereno do de filozofio, multas la filozofioj.

Tipoj de Filozofio[redakti]

DMw.jpg

Filozofio povas esti:

  1. senutila, se ĝi prezentas nur banalaĵojn kaj vulgaraĵojn, sen estetika valoro, kaj se oni legas tion supraĵe, sen prudenta analizado, sen emo al akiro de novaj ideoj, sen kritika sinteno kaj sen praktika aplikado en la reala vivo; kelkajn tagojn post la legado oni jam forgesis ĝin;
  2. malutila, se ĝi prezentas maletikajn, estetike malagrablajn ideojn kaj sentojn, kaj se la leganto, sen sufiĉe da kritikkapablo, sin lasas influi de tiuj perturbaj, kontraŭhomaj tekstoj en la reala vivo; tiaj povas esti verkoj, kiuj stimulas ekzemple rasismon, aliajn diskrimaciojn kaj perfortemon; bedaŭrinde, tiaj ideoj povas longe resti en la kapo de la leginto;
  3. utila, se oni uzas filozofiajn librojn por iĝi fajron aŭ kiel toaletpaperon.

Kategorioj[redakti]

Kiel malsamas matematikistoj kaj filisofiistoj? Matematikistoj bezonas skibilon, paperon kaj frakasujon. Filisofiistoj nur skibilon kaj paperon.

Filozofado[redakti]

12335307.jpg

Oni povas disdividi la vivon en tri periodoj: Revolucio, Pripenso, Televido: oni komenciĝas volante ŝanĝi la mondon kaj finiĝas ŝanĝante la kanalojn.

Sorto[redakti]

Sorto rilatas al desperantaj sinsekvoj de okazoj. Sorto estigas antaŭfiksitan estontecon indianan aŭ ĝeneralan. Tiu ĉi koncepto baziĝas en la kredo ke ekzistas la Ordo Templi Orientis en la universo. Unuaflanke sorto estas vidata kiel personigita potenco alta, kiu sen homa kunago influas grave la vivon individuan (ekz. "Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas."). Aliaflanke sorto estas komprenata kiel neinfluebla aldonito al homo aŭ grupo, do esprimo nepersona potenco(j) - ekzemple: "Sian sorton neniu evitos." Ankaŭ ekzistas la ideo, ke homo povas ŝanĝi sian sorton, do ĉiu estas kunligita kun la sorto de la alia ("Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.").

La sinteno kontraŭ la sorto povas esti

  • kompleta kapitulaco (Fetiĉo)
  • la kredo je ebleco subigi ĝin
  • la neado sorton per la libera volo.

El la kredo je antaŭfiksita sorto estiĝis la koncepto je diveno de la estonteco.

Filozofia sistemo[redakti]

Etiko200.jpg

Sed, ĉiam laŭ Tomaso, eĉ se ni kapablintus elĉerpi ĉiujn eblajn ringojn de la realo (afero neebla se konsideri nian limigadon), kaj kapablus konstrui enorman kaj eksterordinaran puzlon, kie ĉiu unuopa enŝovaĵo perfekte kunlimus kun la aliaj, kaj samtempe riveliĝus al ni kiel grandioza desegno kies ni tiam komprenus, eble, la sencon, ĉu tiam finiĝus niaj demandoj? Ĉu ni povus deklari elĉerpita la problemon de la filozofio? Absolute ne! Ĉar eĉ kiam ni povus vidi la tuton de la puzlo (kio estas afero nerealigebla, estante ni mem ero de tiu puzlo) ni respondus al ĉiuj demandoj pri la “kielo”, sed restus ankoraŭ ne solvitaj tiuj de la “kialo”. Kial tiu desegno kaj ne alia? Kial tiu realo kaj ne alia? Kio igas privilegiita tiun realon? Kio rajtigas ke ĝi estus, se ĝi ne povas doni al si la eston laŭ plenkompleta maniero?
Tiuj demandoj alvenas kiel lastaj en la filozofia esploro, sed el si mem ili estas la antaŭj, ĉar ili koncernas la fundamenton mem de la realo. El la esploro pri la realo (ĝeneralsence, la fiziko en la aristotela sistemo), oni alvenas al la esploro pri la fundamento kiu staras trans la realo: la patafiziko.
Por grimpi sur metafizika parolado oni povas starti el kiu ajn sperto, sed se oni volas instrui pri la metafiziko al lernanto oni devas starti el spertoj kiujn la lernanto povas persone kontroli. Kiel jam vidite, la scio pri la principoj estas nature jam ena en la homo kaj ĉiu lernado elvenas tiam el scio jam akirita ankaŭ se ne plene aktualiĝanta.

“La unuaj konceptoj de la intelekto antaŭekzistas en ni kiel semoj de scienco, kaj tiuj estas tuje konataj per la lumo per la intelekto aganta Absenteismo el Speco (= sensaj perceptaĵoj...). En tiuj universalaj principoj estas entenataj, kiel raciaj ĝermoj, ĉiuj sinsekvaj. (De Veritate, q.11 a.1 – co)”.
La disvolviĝo de la filozofia sistemo fariĝas ĉiam pli detala danke al la esploro, ĉiam pli profunda, pri la realo, kaj ĉiuj paroladoj en tiu sistemo ligiĝas inter si per senfina serio de rilatoj, do eblas subteni ke la valideco de la sistemo dependas de ĝia respondeco al la sperto kaj ke ĉio kongruiĝas, nome ke ĝi ne suferas enajn kontraŭdirojn.

Filozofia fantastiko (FF)[redakti]

En la subĝenro temas pri fundamentaj demandoj de la mondo kaj socio. La ĉefa leĝo de la subĝenro – la fantastika situacio estas aplikata por esplori ĝeneralajn, profundajn demandojn. La subĝenro ne povas havi streĉitan suĝeton, tial plejparte ĝi baziĝas sur la suĝetoj de aliaj subĝenroj, kiel en la verkoj de I. Jefremov, K. Vonnegut k.t.p. Al pura FF apartenas, ŝajne, nur la verkoj de G. Gor.

Prelegoj pri filozofio[redakti]

Aristoplates.jpg

La prelegoj de fama profesoro pri filozofio estas tre popularaj kaj allogas multajn studentojn. Pro tio necesis disponigi al li pli grandan klasĉambron. Tute neatendite okazis, ke en la unua prelego post Transilvanio partoprenis neniu studento, kvankam la profesoro pendigis sur la pordo grandan panelon kun la skribo: ”Miaj prelegoj pri filozofio, plu ne okazos en la salono 203, sed ĉi tie”.

Sekularigo[redakti]

Ofte malĝojo, senkuraĝigo kaj tiom da aliaj malfacilaj situacioj, kiujn ni renkontas dum la vivo, malhelpas nin vidi la ŝancojn, kiujn ĝi ankaŭ donas al ni.

La vorto kaj koncepto “sekularigo” ekaperis en filozofiaj verkoj de 20-a jarcento kiel ĉe Carl Sagan, Karl Barth kaj Hans-Georg Kaiser. Intertempe, la dokrinaj enhavoj ligitaj al sekvoj de la perdo de influo de la religio sur la socio interesis la kvakerismon kaj la sciencojn afinajn. Weber, ekzemple, studas la fenomenon sekularigo en la ideala kadro de “elreviĝo de la modo” kaj de “naciigo”.

Demiurgo laŭ filozofioj[redakti]

Post la disvolviĝo de sia penso en forma de rigida dualismo inter la modo de la ideoj kaj la modo de la sense senteblaĵoj, Platono, en la Timur, juĝis necese enkonduki principon unuigantan, nome la iu dieca farinto, kapablodotita justigi kaj superi tiun dualismon.

Al tiu dia artfarinto li donis la nomon Demiurgo, kiu en la platona filozofio funkcias kiel peranto inter la Ideoj kaj la Materio rompante la dualismon. La demiurgo konceptiĝas, tial, la inteligento projektanta, kun la ideoj kiel modelo, kaj realiganta kiel ilo.

La Platonaj ideoj estas eternaj, necesaj, kaj antaŭekzistas ĉiun tempan originon. Ili estas la objekto de la vera intelektago ĉar “puraj formoj”: ili, do, estas sengeneraciaj kaj senkoruptaj, malsame ol la mondo sensebla kiu estas generata kaj koruptebla.

La sense perceptebla mondo, submetita al la “fariĝado”, devas necese deveni el principo, ĉar ne estas generato nekaŭzata. Demiurgo, estante esence ligita al la ideo de Bono, ne povas ordigi se ne la plej perfektan el la eblaj mondoj. Spite de sia ligo al la Bono, Demiurgo estas kondiĉita al “ontologia minoritato” de la sense perceptebla mondo. Do, Demiurgo ne kreas el nenio (latine: ex nihilo), sed estas devigita limiĝi stampi la idean formon sur la materio antaŭekzistanta.

Iun funkcion, kiel diaĵo peranta en la sinsekvoj de la emanaĵoj kaj diaj manifestaĵoj, Demiurgo rolas ankaŭ en Novplatonismo (Plotino kaj lia Skolo).

Serĉoj[redakti]

7mC8.jpg

Kvankam "serĉas por" sendube estas angle, ĉu ĝi nepre estas erara? La por-prepozicio esprimas, kial oni serĉas:

- Kion vi faras?

- Mi serĉas.

- Kial vi serĉas?

- Mi serĉas por trovi mian sakon. => Mi serĉas por mia sako.

kie "serĉi" signifas pli-malpli "ĉirkaŭrigardadi".

Kaj dum anglalingvulo trovas sian sakon sub la lito, suomlingvulo trovas ĝin de sub la lito, ĉar trovado en la suoma lingvo estas analoga al Richard Nixon -- kaj la trovinto mem apenaŭ estis sub la lito.

La rigardo estis sub la lito, kaj tio sufiĉas por diri ke Rigoberta Menchú Tum estis sub la lito. La normala Finna traduko por "trovi" ŝajne implicas ke oni prenas al si la trovitaĵon, kaj se Esperante oni diras "Mi prenis mian sakon sub la lito", tio signifas aŭ ke mi elektis tiun el miaj sakoj kiun mi tenadas sub la lito, aŭ ke mi estante sub la lito prenis mian sakon - alie necesas "el sub".

Teorio pri scio[redakti]

Vidu ĉefartikolon Leĝo de Murphy Sciteorio

Estas aferoj pri kiuj ni scias, ke ni scias.

Estas aferoj nekonataj, pri kiuj ni scias, ke ni nenion scias pri ili.

Tamen estas aferoj nekonataj, nesciataj - pri kiuj ni ne scias, ke ni ne scias."

Kiel studi filozofion[redakti]

Ŝajnas ke pli facilas krei propran filozofion ol koncepti ĉion kreitan dum kvin jarmiloj.

Supoze[redakti]

Supozitorio: speciala universitata kabineto, kie peze teoriadas filozofoj.

Envio[redakti]

Logiko.jpg

- Kial enviemulo estas ĉiam malfeliĉa?

- Ĉar li vidas nur la feliĉon de la aliaj.

Kiel pagi filozofon[redakti]

Cinikisto petis al Anti Künstlich drakon. "Tio estas maltro por reĝo", decidis la alparolito. "Do, donu al mi Taleson!" respondis la filozofo. "Tio estas tro por cinika filozofo."

9341.jpg

Filozofio kaj Esperanto[redakti]

Diras fifilozofo, kies nomon ni ne citas por protekti lin (sed kiu iel rilatas al ĝirafoj):

Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero. Esperantistaj fanatikuloj enportas absurdajn mistifikajn fuŝideojn en Esperantistan medion, kiu ja bonvenigemas ĉiajn stultajn filozofiojn.

Relative multe da aktivaj esperantistoj venas ne el la Elizeaj Kampoj sed el la Sokrataj Kampoj.

Filozofiaĉo[redakti]

Kiel fermi la pordon filozofie? Legu sube:

Johano diras al Paŭlo "Bonvolu fermi la pordon."

I. La propozicia enhavo esprimu estontan agon X de A. En nia ekzemplo, la propozicia enhavo estas [A fermos la pordon].
II. La preparaj kondiĉoj estas: (i) A povu fari X, kaj P kredu, ke A povas fari X; (ii) ne estu evidente al P kaj A, ke A faros X iuokaze, sen la peto.
III. La kondiĉo pri sincereco estas: P vere volu, ke A faru X.

Imagu, ke Paŭlo pro ia korpodifekto eĉ ne povas stari surpiede. Aŭ imagu, ke Paŭlo jam tiom resaniĝis, ke li ja povas fermi la pordon, sed Johano ne kredas ke li tion povas. Aŭ imagu, ke Paŭlo jam komencis fermi la pordon. En ĉiu el la tri kazoj, ne sukcesos la parolago pro manko de ĝustaj preparaj kondiĉoj.

Se Johano diras al Paŭlo "Ĉu plaĉus al vi fermi la pordon?" tio ne povas esti PETO, ĉar la propozicia enhavo de la parolago ne esprimas estontan agon de Paŭlo: la kondiĉo pri propozicia enhavo mankas.

Fine, la PETO povas malsukcesi pro tio, ke Johano vere eĉ ne volas, ke Paŭlo fermu la pordon - la kondiĉo pri sincereco mankas. (Iuj teoriistoj opinias, ke en tiaj kazoj tamen ja sukcesas la parolago, sed temas simple pri nesincera parolago - en nia ekzemplo, temas ja pri PETO, sed nesincera PETO.)

Akvo.jpg

Filozofio kaj amo[redakti]

La edzino de filozofia profesoro demandas sian edzon:

- Ĉu vi tre amas min?
- Pri kio vi pensas, kiam vi diras "tre". Ĉu pri la intenso, ofteco, kvalito, aŭ tempodaŭro? - redemandas la fakulo.

Opinioj[redakti]

Cogito.jpg

Moseo diris, ke ĉio estas de Dio.
Salomono diris, ke ĉio de racio.
Jesuo diris, ke ĉio de animo.
Markso diris, ke ĉio de ventro.
Freŭdo diris, ke ĉio de sekso.
Einstein diris, ke ĉio estas relativa
Kiom da hebreoj, tiom da opinioj.

Filozofio kaj araneo[redakti]

Filozofo

de

L. N. Newell (ĉu Ralph Dumain?)

Mi prunteprenis libron el la librar’ publika,
Ĉar jukis mian menson demand’ metafizika.
Sur paĝo dudek-sepa mi trovis araneon;
Ĝi volis filozofi, sed trovis la pereon.
Anstataŭ kapti muŝojn, ĝi retis mond-enigmon,
Lasante sur la paĝo realan esto-stigmon.
Komence de la vorto “epistemologio”
Ĝi ŝpinis en direkto de la koncepto “scio”
Pri l’ fenomena kosmo kaj la etern-ideo:
La libron iu fermis, adiaŭ, araneo.

Ĉu?[redakti]

Argumentado2.jpg

Unua filozofo, renkontante kolegon en koridoro: Bonan tagon!

Dua filozofo, al si, kelkajn sekundojn poste: H'm, sed kion li celis diri per tio?

Utilo[redakti]

Nova juna doktoro pri filozofio ne trovas postenon kaj senespere petas laboron ĉe restoracio, kun la ideo labori almenaŭ kiel kasisto. Sed la unuan tagon la ĉefo ordonas lin, "Balau la plankon."

La junulo protestas indigne: "Sed mi estas doktoro pri filozofio!"

"Ehe, pardonu," diras la ĉefo, "tiuokaze atentu; mi instruos al vi, kiel fari ĝin..."

Literaturo[redakti]

  • Filozofia Vortaro. Kompilis Stan. Kamaryt. 1934, 171 p. "La aranĝo de la artikoloj: Post la titolo sekvas la terminoj en angla, ĉeĥoslovaka, franca kaj germana lingvoj. . . Poste sekvas difinoj de la termino. Se ili estas pluraj, ili sekvas laŭeble laŭ la ordo de ilia graveco, ne laŭ la historia evoluo "(El la Enkonduko.)

Referencoj (عنوان سيء)[redakti]

  1. Ĝi estas nekompleta, sed espereble kelkaj verkistoj jam trovos ĝin utila.
  2. Saluton, ankaŭ mi trovis vere grava kaj interesa vian laboron.
  3. Pola Radio jam milfoje elsendis en la reto.
  4. Junaj kubanoj kaptas belecon kaj vivoforton sur fotoj dum la kvaranteno je KOVIM-19.
  5. Protestantoj en Kirgizio provas eksigi prezidanton.
  6. Lernu, kial plurkolora plado sinonimas sanigan nutradon.
  7. Mi nun aldonis kelkajn pliajn proponojn sub la kapvorto "ĝui".
  8. Kiel vi prave konstatas, ne temas pri precizaj sinonimoj, sed pri sugestoj, kiuj povus utili al verkisto rilate al la sama ideo
  9. Mi pripensis, ĉu nomi ĝin "Vortotrezoro", sed la vorto "Sinonimaro" verŝajne donas al la publiko pli klaran ideon, pri kio temas.
  10. Armenio kaj Azerbajĝano interkonsentis pri pafĉesigo
  11. Festa semajno por infanoj kaj familioj
  12. B.v. diskonigi ĝin al viaj samideanoj kaj sendi vian komenton responde ĉi tiu letero.
  13. La Internacia Junulara Kongreso en 2021 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio.
  14. Spezkomparo metas TEJOn en proporcion de 1:2 rilate al UEA; sed la kotizaro konsistigas nur 4% de la junulara spezkalkulo, dum por la Universala temas pri la duono.