Filozofio
""La serpento mordas al si la voston. Post iomtempa maĉado ĝi rekonas en tio, kion ĝi manĝas, guston serpentan. Tiam ĝi haltas. Sed ĝi reekas al la afero, ĉar ĝi havas nenion alian por meti sub la dentojn. Fine, ĝii atingas al tio, ke ĝi havas la kapon en sia faŭko: ĝi nomas tion Filozofio pri Konado."
- ~ Paul Valery pri filozofio kaj serpentoj
"Arto kaj religio unue; poste filozofio; laste scienco. Tio estas la ordo de la grandaj fakoj de la vivo, tio estas ilia ordo de graveco"
- ~ Muriel Spark pri io tre stulta
"Filozofii estas dubi."
- ~ Michel de Montaigne pri dubo
""Taiji" en la ĉina signifas ne la priparolatan batalarton, sed la plej altan
principon de la mondo en la ĉina filozofio"
- ~ Marcos Cramer pri batalarto
"Por komenci estas la tabelvorto "io" kaj poste filozofo/filozofio"
- ~ Renato Corsetti pri io
"Diras ni al la kakejo: komforto, loko por filozofio, latrino, monsinjor
’ kaj necesejo"
- ~ Rinaldo el Padova pri seĝo
"Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero"
"Iom da filozofio ne povas damaĝi al ni"
"Pura ĉielo fulmon ne timas"
- ~ Zamenhof pri filozofoj
"Danke de lektir mea verketo."
- ~ Idista aŭtoro de ĉi tiu artikolo
Filozofio (bonalingve filozofujo) estas la lando de filozofoj, frenezaj sciencistoj de scienco kiu esploras stangajn ideojn kaj klopodas doni kialojn al aferoj. La Filozofio estas de la universitata mondo multfoje konsiderata kiel pseŭdoscienco, ĉar ĝi ne sukcesas disvolvi uniforman kaj objektivan esplormetodologion kiel kutima en la scienco.
Karakteriza por tio estas ke en la filozofio ekzistas diverĝaj tendencoj. Kelkaj filozofoj supozas ke ideoj estas senditaj de eksterteranoj (Dio aŭ Demono, ekzemple). Aliuloj supozas ke ideoj estas ankoraŭ ne klarigitaj naturfenomenoj. Ankoraŭ aliuloj sugestas la eblecon ke ideoj estas manifestiĝo de realeco kiu superas nian komprenpovon.
Krom tio estas klara ke multaj trompistoj aktivas en la mondo kiu okupas sin per ideoj. Tio komplikas la laboron de homoj kiuj jes serioze deziras okupi sin pri Filozofio, ĉar la esplorkampo pro tio malsereniĝas.
Historio[redakti]
Ĝis nun en niaj oficialaj rondoj regas ideo, ke la aféro estis tia :
La plej antikva konata Filozofio devenas el Grekio kaj aperis en la 3-a jarcento a.K.
Grandaj verkoj filozofiaj, ekz-e tiuj de Platono aŭ Aristotelo, estas striktasence netradukeblaj. Sed en tiu kampo la Latino ne havas grandajn atingojn.
Dum la tuta Mezepoko la latinlingva filozofio restis treege malsupera al la klasika greka; fakte nur post la 11-a jc la Okcidento komencis studi la ne-"trivialan" filozofion, kaj tio ankoraŭ per tradukoj el la araba-hebrea, kiuj do estis pli kulturaj lingvoj. Rekta traduko el la greka evidente estis tro malfacila por la latinlingvanoj. Kaj poste, ĝis la fino de Mezepoko, la skolastoj remaĉadis la sciojn kiujn la grekoj akiris pli ol mil jarojn antaŭe.
Laŭhistorie, la filozofio povas esti indikata kiel transira momento de la historio de la homa pensado, kiu trovas sian precipan radikon en la germanaj filozofoj kiel Immanuel Kant Friedrich Schleiermacher kaj Hegelo. Kant kaj Hegelo startigis, aŭ ilia influe ekgastiĝis ĉe universitatoj, tie kaj tie la fakaj kursoj pri la filozofio.
De la greka pensado al la skolastikismo[redakti]
En Aristotelo, Absoluto estas la Pura Akto, nome Dio, ĉar plene realigita; Li ne estas movata de alia malsama ol si, sed estas male movanto kiu altiras al si kvankam restante tute senmova (nealtirita kaj ne modifita). Laŭ Plotino la Absoluto estas Unuo, nome la realo plejalta kiu enhavas ene de si neniun ajn divideblecon: ĉio estas en Li: la Absoluto povas esti komprenata de la pensado nur se oni altiĝas super la dualismo subjekto/objekto pere de la mistika unuigo de la ekstazo.
Spurinte la grekan filozofion, kristanaj teologio kaj filozofio identigos la Absoluton kun la Dio de la biblia Revelacio. En skolastikismo aperis tiam evidente kiel la filozofia scio pri la Absoluto devas pasi tra la racio kiu justigas kaj la intuicion kaj la fidon. Laŭ tiuj filozofoj, de diversaj skoloj, “scii” signifas kunligi, relatigi ion kun alio; sed ĉar la Absoluto jam havas ĉion ene kiel Logos, Li ne povas havi rilatpunkton eksteran ĉar nenio ekzistas kio povu Lin kondiĉi. La kvin vojoj de Sankta Tomaso de Akvino, ĉi tie cititaj nur pro ilia sintezo kaj ne pro ilia originaleco ĉar sennombraj tiutempe filozofoj strebis pruvi per racio la ekziston de la Absoluto kaj respondo al la postulo de la unueco de la tuta ekzistantaro, por pruvi ankaŭ perracie la ĉeeston de la Absoluto unueciganta la multoblon estas:
Ex motu (el movo = aliro de la potenco al akto, ex causa (el la kaŭzo), ex contingentia (el la kontingenco), ex gradu perfectionis (el la grado de perfekteco), ex fine (el celismo). Per tiuj pruvoj Tomaso konstruas sian "preambula fidei", nome la premisoj kiuj povas permesi malfermiĝi al la revelaciita dateno.[1]
Absoluto en la moderna epoko[redakti]
En la moderna epoko oni ampleksas kaj la transcendan koncepton pri Absoluto de Nikolao el Kuzo laŭ kiu la Absoluto estas la plej alta punkto en kiu la opozitoj koincidas kaj en kiu ne pli troviĝas distingo inter la objektoj de la multoblo,[2] kaj tiu imanenta de Spinozo. Tiu lasta, celante rekunigi la kartezian dualismon de la res cogitans (aĵo pensanta) kaj res extensa (aĵo spaca), subtenas ke la tuta naturo estas kaŭzata de unika kaj absoluta principo, nome Dio, kiun oni ne devas koncepti kiel la unuan ringon de la ĉeno de kaŭzoj en ĝi ĉeesta, sed kiel la unuigantan substancon de tiu sama ĉeno. Do la Absoluto (Dio) kaj la naturo koincidas.
De Kant ĝis la germana idealismo[redakti]
Estas tute vere, ke filozofia temo pri la Absoluto trovas, do, disvolviĝon limigitan kaj fulman kaj eksterordinare elstarecan en la historio de la eŭropa pensado ĉevale inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En 1781 enmondiĝis la eldono de la Kritiko de la pura racio, de Immanuel Kant. La celo de la filozofo estis enŝoviĝi en la debaton pri la scienco kaj en la diskuto pri la fundamentoj de la sciokapablo translokante la esploron el la medio de la objekto (naturo, la esto de la ento) al tiu de subjekto. Per tiu sia "kopernika revolucio" li strebis establi diferencon neniam estonte diskuteblan inter tio kio estas sciebla kaj tio kio tia ne estas, nome la noumeno), sed tiel alestiĝis nova problemo kiu fariĝos la insista kaŭzo de la debato kiu absorbis la filozofion en Germanio.
Sinjorinoj kaj sinjoroj![redakti]
Disiginte la teoretikan funkcion de la filozofio el tiu praktika (aŭ etika),[3], sintezo de la unua Kritiko publikigita de Kant en 1783, kiu povas esti konsiderita la unua nukleo de la kanta doktrino pri la Absoluto.[4]. La problemo fariĝas, fakte, tiu pri la ne atingebla naturo de la aĵo en si, kaj pri kiel superi la kantan dikotomion inter intelekto kaj sperto, nome definitive inter objekto kaj subjekto.
En 1787 Friedrich H. Jacobi prezentas siajn obĵetojn pri la nesciebleco de la noumeno publikigante David Hume pri la kredo. Samtempe Kant elirigas la duan eldonon, reviziitan kaj korektitan, de la Kritiko, ĝuste celante klarigi la interpretajn malfacilaĵojn naskiĝintajn rilate al la noumeno kaj al la hipotezo de la intuicio pura. Ĉiam en 1787 enmondiĝis ankaŭ la Kritiko de la praktika racio, en kiu Kant pliprecize distingas la praktikan filozofion el tiu teoretika: dum la unua kapablas atingi la Absoluton, ĉar obeas nur al la leĝoj kiujn la racio malkovras ene de si mem, en la nivelo de scio, male, la subjekto estas bremsata de la fenomenaj limoj kiujn, ĉar dotita per sensoj, li konstruas ĉirkaŭ la objekto.
En 1789 Karl Leonhard Reinhold verkis eseon pri la Nova teorio pri la homa kapablo de reprezentado]]; per tiu verko la aŭtoro, kiu sin konsideras fidela sekvulo de Kantio, strebas unuigo ((fenomenon kaj noumenon, ilin vidigante ne pli kiel opozitajn terminojn de kontraŭdiro, sed originitajn de la sama unuiganta aktiveco de la objekto.
Laŭ Reinhold do, la aĵo en si mem estas io ekstera el la subjekto,nome pura koncepto (limo) apartenanta al la propra reprezentado de la realo. Per tiu operacio Reinhold decide pelas la debaton al la problemo pri la Absoluto kiu definitive fiksiĝas en la filozofia atento.
En cxi tiu kadro ni asertas ke[redakti]
En 1790, dum Salomon Maimon per sia Esploroj pri la transcenda filozofio, plenumas la decidan paŝon por entutigi la noumenon inter la faktoroj de konsciiĝo, aperas la Kritiko de la juĝo, lasta de la tri plej elstaraj verkoj de Kant, kiu en la tiama debato flankigas al la koncepto pri Absoluto tiun de libero: tiu ĉi, fakte, laŭ Kant, okazas pro tio ke la subjekto, formulante siajn estetikajn juĝojn, ĉesas esti submetita al la ligo de la sciigaj leĝoj de kaŭzo/efiko, sed estas libera en la formulado de siaj kunligaj juĝoj, kaj tial vivas la dimension de la Absoluto, kio estis male malpermesita al la pura racio.
En 1792 Gottlob Ernst Schulze, per sia pamfleto titolita Enesidemo (greka skeptika filozofo), ĝirigis la kantajn teoriojn al la skeptikaj pozicioj. Kaj ĝuste por reage respondi al la obĵetoj de Schulze kaj por plifortigi la pozicion de kritikismo, Fichte ellaboris la fundamentojn de sia Doktrino de la scienco, verko per kiu estas kreita la bazaj fundamentoj de idealismo. En tiu rezonada trairo, kiu reprezentas la unua fazon de la debato, la Absoluto, kiu aperis en Kant kiel netransigebla limo por la homa racio, nun estas koincidigita kun la memkonscio mem, kaj transformigita al la transcenda stato de la memformiĝo de la subjekto: tiu ĉi ne plu estas limigita de la ekstera noumeno, sed de interna limo kiun mem nekonscie alestigas. La kontraŭdiro inter subjekto kaj objekto estas reduktita al unuiga principo: la Mi absoluta. Ĝi estas absoluta ĉar senlima, sed al ĝi tamen oni aliras ĉiam per la etika vojo, per libera ago ĉar nivele de scio plurestas la kontraŭdiro mi/ne-mi.
La aŭtoro opinias, ke[redakti]
La apero de la Ideoj por filozofio de la naturo de Schelling – tio okazas en 1797, post nur 14 jaroj el la Prolegomenoj al ĉiu estonta metafiziko de Kant – plue delokas la horizonton de la filozofio, kuntrenante en la scenaro la plej elstarajn figurojn de romantikisma germana kulturo, inter kiuj Schiller, Goethe, Hölderlin. Krom tio, multe, se ne multege, gravis dum la schellinga epoko la naturalismaj esploroj de scienculoj kaj medicinistoj gravitantaj ĉirkaŭ la novaj frontoj de la fiziko kaj de la kemio (malkovroj ligitaj al magnetismo kaj al la funkcioj de la oksigeno... Tiel Schelling pluiras precizigante ke la Mi de Fichte, kvankam absoluta kaj senlima, havis bezonon esti ligita al la ne-mi, ĉar laŭ tiu filozofio iu subjekto povas ekzisti nur en rilato kun la ne-mi” ĉar la subjekto povas ekzisti nur en rilato kun la objekto. Tiamaniere li metis principo de sia filozofio Absoluton en kiu la subjekto kaj la objekto plurestu du polusoj kun la sama digneco; ĝi estas la senpera unuiĝo de Spirito kaj Naturo. Kun Schelling la Kanta priserĉo pri Unuiga principo etendiĝis tiel ĝis al la limo de idealiamo spinoza spure panteisma, kies la centraj faktoroj estas la arto kaj la religio.
Kun Hegelo la disputo atingas sian historian pinton sed ankaŭ historie definitivan: la tasko al kiu li strebas estas, fakte, tiu de la superado de la kontraŭdiroj intrinsekaj al la koro mem de kritikismo kaj de la tiama idealismo, ŝuldeblaj, laŭ li, al la nekapablo ekspliki kial la Absoluto devu polariziĝi en dualismeco, subjekto kaj objekto, unu kontraŭstaranta la alian. Tion sukcesas rimedi Hegelo enirigante, en la filozofio, la historion, tion farante la rezulto de la reala vivo, kaj ne la antagonisto, koste tamen de la perdo de la Logiko formala de la principo de nekontraŭdiro kiu estis gvidinta la filozofian pensadon ekde Parmenido kaj Aristotelo. Per sia reprezentado de la Absoluto kiu trovas la akordon inter la opozitoj en ilia lukto kaj reciproka konflikto,[5] anstataŭ en principoj senkritike apriore poziciitaj, Hegelo metas definitive finon al tiu disigo inter objekto kaj subjekto kiu estis la kruco de tuta la postkanta filozofio. Laŭ tiu senco, la teksta itinero de Hegelo estas preskaŭ la ekstera signo de la Unuo pri kiu lia pensado celas esti la plej alta reprezentado.
Filozofiaj konceptoj[redakti]
Ŝajnus, ke
- Absoluto estas nocio de la historio de la filozofio kaj intencas realon kies ekzisto dependas de neniu alia, sed pluekzistas en si kaj per si mem.
- Apiron (Graece: τὸ Ἄπειρον) estas opus et sententia cosmologica Anaximandri, quae dicit ἀρχήν fuisse infinitam massam sine terminis, quae nec senescit, nec computrescit, at perpetim materiam expulit, unde omnia quae intellegamus derivantur.
- Kaŭzeco en filozofio venas el fakto ke ĉio (okazintaĵo) devenas el kaŭzo, deveno aŭ komenco.
- Objektigado estas la ago trakti homon, aŭ fojfoje beston,[6] kiel objekto aŭ senvivaĵo.
- Sublimo (el la latina sublimis : "tiu, kiu estas leviĝanta") estas filozofia kaj estetika koncepto. Ĝi difinas kvaliton tiel fortan kaj kun tiel larĝa amplitudo, ke ĝi transcendas belecon. La koncepto de sublimo estas kunligita al tiu de neatingebleco : ĝi laŭ filozofoj devas kaŭzi miron, pro timo aŭ respekto. Laŭ alia, ĉiutaga difino, io sublima estas io grandioza kaj tre impona, kion tamen senseblas nur per tre subtila sentokapablo.
Ho, ho[redakti]
Pesimisto — La plej bona sorto por ia homo estas: ne esti naskita ; sed tio al iu malofte okazas!
Kondiĉoj[redakti]
Por ke okazintaĵo A estu la kaŭzo de okazintaĵo B devas okazi tri kondiĉoj:
- Ke A okazu antaŭ B.
- Ke ĉiam kiam okazas A okazu B.
- Ke A kaj B estu proksimaj kaj en spaco kaj en tempo.
La observanto, post kelkaj observoj, alvenas al konkludo ĝeneraligi ĉar ĝis tiam ĉiam kiam okazis A okazis ankaŭ B, en la estonto okazos same. Tiele aperas logika leĝo.
Orienta filozofio[redakti]
Orienta filozofio feliĉigas, la Okcidenta malfeliĉigas la homon. Jen estas la klarigo al la misteraj vortoj, kiujn ni kutimis citi en nia nuna artikolserio pri la Orienta filozofio, ke ĝi kreskigas la harojn.
Absoluto en la orientaj religioj kaj filozofioj[redakti]
Laŭ ateismoj, la Absoluto estas la konstantebla materia mondo ĉar estas ekskludita ĉiu Esto duversa el materio. Ĉi tio ne temas pri kristanaj valoroj, sed nur politika aktivado. Honte!
Feminista filozofio[redakti]
Feminista filozofio rilatas al filozofio analizata laŭ feminista vidpunkto. Ĉi tia filozofio emas uzi la metodojn de tradicia filozofio por apogi la feministan movadon, sed ankaŭ kritikas la ideojn de tradicia filozofio per feministaj metodoj.
Ne ekzistas vera "skolo" de feminista filozofio: feministaj filozofoj, samkiel tradiciaj filozofoj, havas tre malsamajn opiniojn pri variaj temoj. Cetere, feministoj si mem oftfoje apartenas al tre variaj branĉoj de tiu movado.
Reagoj kaj kritiko[redakti]
Vi bone scias, ke Jorge Luis Borges, fama argentina verkisto, skribis artikolon pri Wilkins kaj Real Character, kritikante lian manieron kategoriigi aĵojn de la universo. Diras Borges: "Pripensu ni la okan kategorion, tiun de la ŝtonoj. Wilkins ilin dividas en ordinaraj (silekso, gruzo, sablego), malmultkostaj (marmoro, sukceno, koralo), multkostaj (perlo, opalo), travideblaj (ametisto, safiro) kaj malsolveblaj (ŝtonkarbo, argilito kaj arseniko). Preskaŭ tiom alarmiva kiel la oka, estas la naŭa kategorio. Ĉi tiu al ni malkovrigas ke la metaloj povas esti malperfektaj (cinabrio, hidrargo), artefaritaj (bronzo, latuno), restaĵaj (fajlumoj, rusto) kaj naturaj (oro, stano, kupro). La baleno estas en la kategorio deksesa; ĝi estas 'fiŝo vivonaska, pli longa ol larĝa'". Kaj li poste aldonas: "Estas notinde ke ne ekzistas klasifikado pri la universo kiu ne estus arbitra kaj konjekta. La kialo estas tre simpla: ni ne scias kia estas la universo". La kvanto de inaj seksorganaj mutiladoj en Mezoriento plej verŝajne pligrandiĝos dum la pandemio KOVIM-19
Filozofoj[redakti]
Demetrio el Falero[redakti]
Ĉiam la idanoj fanfaronas, ke Demetrio el Falero (naskiĝis ĉirkaŭ 345; mortis ĉirkaŭ 280) estis greka filozofo kaj politikisto.
Li estis disĉiplo de Théophile Cart kaj gajnis tiom grandan influon en Ateno kiel parolisto, ke la reĝo Fidela Kastro faris lin administraciestro de la urbo.
S-ro Clyde Kennedy, la energia sekretario de la Studenta Esperanta Ligo, sciigis nin ke ni starigis 360 statuoj de li en la urbo, sed poste la Atenanoj kondamnis lin al mordpuno kaj li foriris al Aleksandrio, kie Ptolemeo honore akceptis lin.
Demetrio iĝis la unua bibliotekestro de la Biblioteko de Aleksandrio.
Ptolemeo ekziligis lin al supra Egiptio, kie li mortis post 238 laŭdire post serpentomorto.
Vidpunktoj[redakti]
Pesimisto vidas tunelon, optimisto vidas lumon ĉe la fino de la tunelo, realisto vidas tunelon, lumon kaj trajnon.
Sed la maŝinisto de la trajno vidas tri idiotojn, sidantajn sur la trakoj.
Radikalisme[redakti]
Tiel same en la araba lingvo oni diras:
Donu al mi ambiguecon, au donu al mi ion alian!
Idistaj stultaĵoj[redakti]
Filozofio esas la historio di l' evolucionala developo di l' vivantaj specoi, de kande la vivo aparis sur la Tero til nun. Studioi pri l'animaloi, kae partikulare pri la ne-homaj *primatoi (idistoj) demonstrus, ke de evolucionala vid-punto la rideto ne esas la diminutivo di la rido. Nam la rideto kae la rido originus de du diferanta animalalaj kondutoi.
Zetetiko[redakti]
En filozofio oni uzas la vorton zetetiko por paroli pri metodo uzata en la serĉado de vero aŭ en solvo de problemo. Oni parolas pri zetetika procedo aŭ zetetika metodo.
Historie oni donis la nomon zetetikisto al disĉiplo de la greka Pirrhon (serĉisto). Kiel scienca metodologio, la zetetiko povas aplikiĝi en ĉiuj kampoj de la kono kaj de la socia vivo. La homo ne kredas, aŭ male, kredas, sen postulado de pruvoj, ĉar resti en la dubo estas malagrabla. Sen posedi analizilon fronte al laŭŝajna fenomeno stranga, la pigreco kondukas al rezigni pri necesa dubado je la komenco de ekzamenado.
Ni rimarku ke sen zorgi pri la vereco de la faktoj, oni rapide perdas moralajn orientilojn. Kiel moralo povus trovi fundamenton sur manko de distingado inter la vero kaj la falso, la revo kaj la realo? Kredi reala nur tion kion kontroleblas la racio kaj konservi hipoteza aŭ ĥimera tion kio restas nepruvita, neniel estas malkomforta. La racio kondukas al akcepti ke la ŝarĝo de la pruvo apartenas al ĉi tiu kiu promocias nepruvitaĵon. La dubo metoda, racia, kritika, utilas en la serĉado de la vero.
La zetetiko obtenas spektaklajn rezultojn en la ekzamenado de tio kion oni nomas "paranormaj fenomenoj". Uzi la ilojn donacataj de la scienco, por malmunti mekanismojn de la laŭmodaj mistifikadoj, permesas sin liberigi de ĉi tiuj kaĝoj de la imago, de ĉi tiuj kaptiloj de la racio kiuj estas nur antaŭĉambroj de integristaj sektoj, de ideologiaj fanatikismoj kaj de ĉi tiuj mallarĝaj ŝovinismoj kiuj ne ĉesas renaskiĝi el siaj propraj hororaj kampoj arogante sin honoraj.
Philosophia perennis[redakti]
Philosophia perennis vel perennialismus vel sapientia perennis est systema philosophiae quae aeternitatem axiomatum spiritalium et naturalium affirmat. Augustinus Steuchus episcopus Italicus hoc notionem excogitavit, et Godefridus Guilielmus Leibnitius philosophus Germanicus id confirmavit.
Ekzameno[redakti]
Estis la fina ekzameno de la filozofa leciono. La profesoro starigis nur unu demandon. La demando estis la jena: Kiel vi povas konvinki min, ke via antaŭa seĝo estas nevidebla?
Daŭris preskaŭ unu horon, ke la studentoj skribis siajn argumentojn sur la paper-ekzamenojn, krom mallaborema studento, ĉe kiu daŭris nur 10 sekundojn por skribi la respondon.
Post kelkaj tagoj kiam la profesoro deklaris la notojn, tiu mallaborema studento akiris la plej bonan noton de la klaso. Li responde nur la jenon skribis: “kiu seĝo?!”
Imanento[redakti]
Imanento, aŭ, foje, imanentismo, estas filozofia koncepto metafizika referencanta al kvalito de tio kio estas imanenta, aŭ al tio kio kuŝas en la esto, kaj kio havas en si mem principon kaj celon kaj, partoprenante en la esenco de la estaĵo konsiderita, ne povas posedi ekziston apartigitan el ĝi. Imanento estas vidpunkto tute mala al la transcendo, kiu lokigas ekstere de la estaĵo koncernata la elementon kiun imanento trovas en ĝi.
Ekosofio[redakti]
La termino ekosofio (aŭ ekozofio, laŭ ekzemplo de filozofio) estis utiligita, kaj forĝita, unuafojon iniciate de la filozofo Arne Næss [7] de la universitato de Oslo en 1960, kaj estas konceptoporta de la movado Ekologio profunda, kiu invitas al renverso de la perspektivo antropocentra: la homo ne sin lokigu en la kulmino de la hierarkio de la vivantoj, sed male sin konsideru elemento de la ekosfero; homo do kondutu kiel parto de Tuto.
Rapide la vorto kun ĝia signifo intense disvastiĝis kaj originis koherajn konceptojn kaj la programojn por realigajn sugestojn.
GRAVAJ SCIIGOJ[redakti]
Granda filozofo kaj psikoanalizisto Félix Guattari disvolvas la nocion «ekosofio» en la verko La tri ekologioj[8], de 1989:
- la media ekologio, koncernanta la naturon kaj la medion;
- la socia ekologio, koncernanta la ekonomiajn kaj sociajn realaĵojn
- la mensa ekologio, koncernanta la psikon kiel faktoro de la homa produktivado.
Filozofo kaj teologo hispano-ĥindia Raimon Panikkar utiligas la voĉon “ekosofio” en multaj siaj tekstoj (vidu. ekzemple Ekosofio: la nova saĝo. Por spiriteco de la tero, Lampi di stampa, 2001). Per tiu termino li intencas la saĝon kiu estas karakterizo de la tero ĉar vivanta subjekto kaj ĉar “patrino” (multaj kulturoj uzas la esprimon “patrino tero”) kiu scias (kaj en tio saĝas) kiel prizorgi, kaj kuraci, siajn kreaĵojn. Prefere ol antropocentrismo, laŭ sia juĝo, parta kaj senekvilibra, Panikkar proponas kosmoteandrismon (nome: eko = medio + tea = dia + andro = homo).
La radiko «eko» en la greka nocio reirigas al oïkos, nome: hejmo, doma organizo, vivmedio, natura medio. Sofia en la greka signifas konon, scion, saĝon: laŭlitera traduko povus hazardi per “saĝo de la medio”
Pliampleksiĝoj de Ekosofio[redakti]
Se la koncepto tuj disvastiĝis, kaj puŝis trovi analogiaĵojn en forgesitaj moralaj-kondutaj principoj aŭ en pasintaj kaj ekzotikaj kulturoj, ĝi altiris dum siaj meditimpulsoj ankaŭ nemarĝenajn demandojn, kiel: ĉu “ekosofio” celas aŭ, fakte, provas malpliigi la pozicion de la homo en la konceptado pri la universo?
Kelkaj, fakte, vidis en ekosofio helpon por enokuligi la koncepton ke certaj religiaj antropocentrismoj, aparte tiu biblia-juda-kristana, estus la justigo de la neglekto kaj de senkriteria ekspluato de la naturo flanke de la homo kiu fakte fariĝis damaĝanto de la ekosistemo kaj kaŭzo de ĝia aktuala defalo. La Biblio, fakte. ŝajnas allasi la teron en la despotaj manoj de la homo; fakte, ĝi tion ŝajnas sugesti kiam diras (Genezo 1, 26): “Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero“.
Sed la Biblio tuj post aldonas (2,15): “Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin”.
Ne temas, do, pri despota regado, sed donaco por ke la dono estu prilaborita kaj konservige gardata: la homo anstataŭas Dion mem en la konservado de la Tero! Ĉu tiu komservado ne estas la subkuŝanta inspiro de Ekosofio? kaj tiu ne estas la “ekologiaj principoj” de la tuta Biblio? (vidu. [1]
Diversaj konceptoj pri imanento[redakti]
Estas tute nature, ke
1) El vidpunkto de gnozeologio imanento signifas dependecon de la percepto: la objekto ne estas io sendependa havanta sian eston, kaj transcendas la scio-agon, sed estas surfacigita kaj konstruita de ĝi, tiel ke ĝia ununura esto estas “esti-observita”. Tiu estas la koncepto de gnozeologia ideismo: la esto koincidas kun la ideo, nome, en tiu ĉi kazo, kun “esti pensita”. Kompreneble, tio kutime ne signifas ke, aserti ke la ekzisto de la objekto dependas de la empiria percepto pri la aparta unuopaĵo, sed ke ĝi dependas nur de la ĝenerala percepto ĉioentenanta aŭ de ŝajne transcenda subjekto perceptanta; se, do, la objekto ŝajnas esti transcenda rilate la unuan, estas tamen absolute imanenta al la dua.
2) El metafizika vidpunkto, imanento signifas ke la absoluta esto kuŝas ene de la mondo aŭ estas limigita. Panteismo asertas tiun imanenton de Dio kontraŭ la dia transcendo: tiu esto imanenta estas la vera realo dum ĉiuj aliaj estaĵoj estas nur momentaj manifestiĝoj aŭ plia kreskiĝo de tiu universala esto. Tiukaze ne estas konceptebla vera kreado kaj ankaŭ sendependo kaj libera volo en Dio. Tiu vidpunkto estas subtenata de monismo kaj panteismo.
3) El vidpunkto de la transcendo, imanento signifas imanenton de Dio en la mondo kaj de la mondo en Dio: tio ne ekskludas la kreadon. La ĉiopova Esto tute sendependas de la kreitaĵoj dum la samaj kreitaĵoj bezonas la kontinuan dian subtenon por restadi en la esto. Tiu ĉi imanento povas esti difinita religia kaj havas, se paroli pri kristanaj filozofoj, inspiran modelon en la Agoj de la Apostoloj 17,28: “Ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro”.
Kantio kaj sekvuloj[redakti]
En Kantio la vorto imanento signifas limigon de la uzo de la aprioraj formoj de scio rilate la sperton, sed por li naturaĵoj distingiĝas el supernaturaĵoj; por postkantiana ideismo, imanento estas uzata por indiki redukton de la realo al percepto.
Antonio Rosmini[redakti]
Laŭ Antonio Rosmini, ke la ĉeesto de Dio ene de sia kreaĵaro kaj ke la kreado iusence estas kontinua por ke la kreaĵaro konserviĝu en sia konsisto, estas la imanento de la supera esto en la tuta universo, sed tiu imanento ne signifas miksaĵon de Dio kun la mondo. Kaj tiu imanento estas fonto de mistika sento kaj poezio kaj dialogo kun Dio mem, dum filozofado mem povas fariĝi ama kontemplo pri Dio kaj ties atributoj, kiel okazas en Bonaventura laŭ kiu la tuta universo estas plurgrada ŝtuparo al Dio (V. Itinerarium mentis in Deum = itinero de la menso al Dio: la mondo entenas kaj liveras plurgradajn semojn – rationes seminales - pri Dio)
Imanento: teorio kaj espero[redakti]
La ideo de imanento, fakte, trempas la universo ne nur kiel filozofia kulturo sed ankaŭ kiel “sperto”, mistika sperto kiel, foje, en la religia poezio kaj psalmaro kaj kiel ĉe Pseŭdo-dionizo.
Imanento estas kutime asociita al soifo de mistikeco kaj, fakte, preskaŭ ĉiuj religioj entenas elementojn de ambaŭ konvinkoj, imanentaj kaj transcendaj, en siaj doktrinoj. Grandaj religioj ĝenerale dediĉas grandajn filozofiajn streĉojn por ekspliki la rilatojn inter imanento kaj transcendo, sed tiuj streboj vastgame etendiĝas, ekde imanento respektanta la dian transcendon kiel en la abrahamaj religioj, ĝis fando de Dio kaj mondo. Iuj enmetas en tiun lastan kategoriojn kelkajn formojn de Budhismo kaj Hinduismo, kie imanento ne ĉiam tute distingas la superan eston el la mondo. Vidu Brahmanon.
Nekohereco de filozofoj[redakti]
La Nekohereco de filozofoj (arabe (تهافت الفلاسفة Tahāfut al-Falāsifaʰ) estas la titolo de polemikaĵo de la 11-a jarcento de la Imamo Algazelo de la aŝariisma skolo de islama teologio kritikante la Avicenan skolon de la frua islama filozofio. Islamaj filozofoj kiel ekzemple Ibn Sina (Aviceno) kaj Al-Tabari estas kondamnitaj en tiu libro. La teksto estis rimarkinde sukcesa, kaj markis mejloŝtonon en la supreniro de la aŝariisma skolo ene de islama filozofio kaj teologia diskurso.
Tiu verko markis gravan mejloŝtonon en la Islama epistemologio. La renkonto kun skeptikismo kondukis Algazelon al akcepto de ia formo de teologia okazismo, aŭ al la kredo ke ĉiuj kaŭzaj aferoj kaj interagadoj estas ne la produkto de materiaj konjunkturoj sed anstataŭe la tuja kaj certa Volo de Dio. En la venonta jarcento ja Ibn-Ruŝd skizis longan malakcepton de la Nekohereco de Algazelo titolita la nekohereco de la nekohereco; tamen, la epistemologia fluo de la Islama pensaro jam estis metita.[9] Algazelo montris kiel ekzemplo de la iluzio de sendependaj leĝoj de kaŭzo la fakton ke kotono brulas kiam venas en kontakto kun fajro. Kvankam ĝi povus aspekti kvazaŭ natura leĝo funkcianta, tio okazis ĉiam kaj ĉiufoje nur ĉar Dio deziris, ke tio okazos — la okazaĵo estis "rekta produkto de dia interveno kiel ajna plia atento okazanta miraklon". Averroes, kontraste insistis je tio ke kvankam Dio kreis la naturan leĝon, homoj "povus pli utile diri, ke fajro okazigis la kotonbrulon — ĉar la kreitaĵaro havas modelon kiun tiu povas sekvi."[10] [11][12]
Konstatoj de Filozofio[redakti]
Estas jam bona signo, ke tiuj ĉi aferoj estas publike diskutataj. Sed kion signifas 'konstato'?
Sinkretismo[redakti]
Aparta klopodo de filozofia universalismo estis tiu kiun oni provis realigi per Sin Ĝŏng-min, kiu celis kunfandi diversajn pensskolojn.
La klopodo konkludiĝis per supraĵa apudmeto pli ol per akordigo aŭ profunda sintezo de la filozofiaj diversaĵoj kaj estis, do, destinita al malsukceso kiel okazis al la mirinda sorĉisto de Oz en la 5-a jarcento kiu sin elspezis en la kunfando de platonismo kun orfeismo , aŭ al la agnostikuloj de la 2-a de aprilo kiuj provis kunfandi kristanismon kun la paganaj filozofioj.
Filozofo kaj riĉulo[redakti]
Riĉulo pridemandis filozofon:
- Kio estas preferinda: riĉeco aŭ saĝeco?
- La saĝeco.
- Kial do la saĝulo petas helpon de riĉulo kaj neniam okazas la malo?
- Ĉar la saĝulo konas la valoron de la riĉeco, sed la riĉulo ne konas la valoron de la saĝeco.
Tipoj de Filozofio[redakti]
Filozofio povas esti:
- senutila, se ĝi prezentas nur banalaĵojn kaj vulgaraĵojn, sen estetika valoro, kaj se oni legas tion supraĵe, sen prudenta analizado, sen emo al akiro de novaj ideoj, sen kritika sinteno kaj sen praktika aplikado en la reala vivo; kelkajn tagojn post la legado oni jam forgesis ĝin;
- malutila, se ĝi prezentas maletikajn, estetike malagrablajn ideojn kaj sentojn, kaj se la leganto, sen sufiĉe da kritikkapablo, sin lasas influi de tiuj perturbaj, kontraŭhomaj tekstoj en la reala vivo; tiaj povas esti verkoj, kiuj stimulas ekzemple rasismon, aliajn diskrimaciojn kaj perfortemon; bedaŭrinde, tiaj ideoj povas longe resti en la kapo de la leginto;
- utila, se oni uzas filozofiajn librojn por iĝi fajron aŭ kiel toaletpaperon.
Kategorioj[redakti]
Kiel malsamas matematikistoj kaj filisofiistoj? Matematikistoj bezonas skibilon, paperon kaj frakasujon. Filisofiistoj nur skibilon kaj paperon.
Filozofado[redakti]
Oni povas disdividi la vivon en tri periodoj: Revolucio, Pripenso, Televido: oni komenciĝas volante ŝanĝi la mondon kaj finiĝas ŝanĝante la kanalojn.
Sorto[redakti]
Sorto rilatas al desperantaj sinsekvoj de okazoj. Sorto estigas antaŭfiksitan estontecon indianan aŭ ĝeneralan. Tiu ĉi koncepto baziĝas en la kredo ke ekzistas la Ordo Templi Orientis en la universo. Unuaflanke sorto estas vidata kiel personigita potenco alta, kiu sen homa kunago influas grave la vivon individuan (ekz. "Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas."). Aliaflanke sorto estas komprenata kiel neinfluebla aldonito al homo aŭ grupo, do esprimo nepersona potenco(j) - ekzemple: "Sian sorton neniu evitos." Ankaŭ ekzistas la ideo, ke homo povas ŝanĝi sian sorton, do ĉiu estas kunligita kun la sorto de la alia ("Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.").
La sinteno kontraŭ la sorto povas esti
- kompleta kapitulaco (Fetiĉo)
- la kredo je ebleco subigi ĝin
- la neado sorton per la libera volo.
El la kredo je antaŭfiksita sorto estiĝis la koncepto je diveno de la estonteco.
Filozofia fantastiko (FF)[redakti]
En la subĝenro temas pri fundamentaj demandoj de la mondo kaj socio. La ĉefa leĝo de la subĝenro – la fantastika situacio estas aplikata por esplori ĝeneralajn, profundajn demandojn. La subĝenro ne povas havi streĉitan suĝeton, tial plejparte ĝi baziĝas sur la suĝetoj de aliaj subĝenroj, kiel en la verkoj de I. Jefremov, K. Vonnegut k.t.p. Al pura FF apartenas, ŝajne, nur la verkoj de G. Gor.
Prelegoj pri filozofio[redakti]
La prelegoj de fama profesoro pri filozofio estas tre popularaj kaj allogas multajn studentojn. Pro tio necesis disponigi al li pli grandan klasĉambron. Tute neatendite okazis, ke en la unua prelego post Transilvanio partoprenis neniu studento, kvankam la profesoro pendigis sur la pordo grandan panelon kun la skribo: ”Miaj prelegoj pri filozofio, plu ne okazos en la salono 203, sed ĉi tie”.
Sekularigo[redakti]
La vorto kaj koncepto “sekularigo” ekaperis en filozofiaj verkoj de 20-a jarcento kiel ĉe Carl Sagan, Karl Barth kaj Hans-Georg Kaiser. Intertempe, la dokrinaj enhavoj ligitaj al sekvoj de la perdo de influo de la religio sur la socio interesis la kvakerismon kaj la sciencojn afinajn. Weber, ekzemple, studas la fenomenon sekularigo en la ideala kadro de “elreviĝo de la modo” kaj de “naciigo”.
Serĉoj[redakti]
Kvankam "serĉas por" sendube estas angle, ĉu ĝi nepre estas erara? La por-prepozicio esprimas, kial oni serĉas:
- Kion vi faras?
- Mi serĉas.
- Kial vi serĉas?
- Mi serĉas por trovi mian sakon. => Mi serĉas por mia sako.
kie "serĉi" signifas pli-malpli "ĉirkaŭrigardadi".
Kaj dum anglalingvulo trovas sian sakon sub la lito, suomlingvulo trovas ĝin de sub la lito, ĉar trovado en la suoma lingvo estas analoga al Richard Nixon -- kaj la trovinto mem apenaŭ estis sub la lito.
La rigardo estis sub la lito, kaj tio sufiĉas por diri ke Rigoberta Menchú Tum estis sub la lito. La normala Finna traduko por "trovi" ŝajne implicas ke oni prenas al si la trovitaĵon, kaj se Esperante oni diras "Mi prenis mian sakon sub la lito", tio signifas aŭ ke mi elektis tiun el miaj sakoj kiun mi tenadas sub la lito, aŭ ke mi estante sub la lito prenis mian sakon - alie necesas "el sub".
Teorio pri scio[redakti]
Vidu ĉefartikolon Leĝo de Murphy Sciteorio
Estas aferoj pri kiuj ni scias, ke ni scias.
Estas aferoj nekonataj, pri kiuj ni scias, ke ni nenion scias pri ili.
Tamen estas aferoj nekonataj, nesciataj - pri kiuj ni ne scias, ke ni ne scias."
Kiel studi filozofion[redakti]
Ŝajnas ke pli facilas krei propran filozofion ol koncepti ĉion kreitan dum kvin jarmiloj.
Supoze[redakti]
Supozitorio: speciala universitata kabineto, kie peze teoriadas filozofoj.
Kiel pagi filozofon[redakti]
Cinikisto petis al Anti Künstlich drakon. "Tio estas maltro por reĝo", decidis la alparolito. "Do, donu al mi Taleson!" respondis la filozofo. "Tio estas tro por cinika filozofo."
Transcendismo[redakti]
Transcendismo estas filozofio origina de la unua duono de la dek naŭa jarcento en novanglio. Ĝi estas ankoraŭ studata tra Usono per legado kaj kritiko pri ties du plej famaj figuroj, la aŭtoroj Ralph Waldo Emerson, Henry David Thoreau kaj Walt Whitman.
Simple, transcendismo estas ismo per kiu la individuo transcendas sencojn por ke li trovu signifojn el intuicio, emfazante sendependecon de homoj, kiuj laŭ la ideo estas nature bonecaj. Ties temoj ŝajnas aplikeblaj al adoleskuloj, kies nura sekvado troviĝas en tiu maturfazo. Nenia aŭtentika movado por transcendismo ekzistas depost Walt Whitman, kiu intelekte gvidis la trapason al literatura realismo.
Fine de la dek naŭa jarcento la industria revolucio ŝanĝis la mondon tiel, ke transcendismo alvenis ĉe malapenaŭa formortiĝo, vivanta nur en la paĝoj de lernolibroj.
Filozofio kaj Esperanto[redakti]
Diras fifilozofo, kies nomon ni ne citas por protekti lin (sed kiu iel rilatas al ĝirafoj):
- Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero. Esperantistaj fanatikuloj enportas absurdajn mistifikajn fuŝideojn en Esperantistan medion, kiu ja bonvenigemas ĉiajn stultajn filozofiojn.
Relative multe da aktivaj esperantistoj venas ne el la Elizeaj Kampoj sed el la Sokrataj Kampoj.
Tre amuza ŝerco[redakti]
Jen ŝerco pri filozofio:
Kial la filozofoj ne aĉetas eblan bildoludon?
Ĉar la eblecoj neniam finiĝas kaj ili preferas diskuti senfine pri la eblecoj ol vere spiti tempon por ludi.
Filozofiaĉo[redakti]
Kiel fermi la pordon filozofie? Legu sube:
Johano diras al Paŭlo "Bonvolu fermi la pordon."
- I. La propozicia enhavo esprimu estontan agon X de A. En nia ekzemplo, la propozicia enhavo estas [A fermos la pordon].
- II. La preparaj kondiĉoj estas: (i) A povu fari X, kaj P kredu, ke A povas fari X; (ii) ne estu evidente al P kaj A, ke A faros X iuokaze, sen la peto.
- III. La kondiĉo pri sincereco estas: P vere volu, ke A faru X.
Imagu, ke Paŭlo pro ia korpodifekto eĉ ne povas stari surpiede. Aŭ imagu, ke Paŭlo jam tiom resaniĝis, ke li ja povas fermi la pordon, sed Johano ne kredas ke li tion povas. Aŭ imagu, ke Paŭlo jam komencis fermi la pordon. En ĉiu el la tri kazoj, ne sukcesos la parolago pro manko de ĝustaj preparaj kondiĉoj.
Se Johano diras al Paŭlo "Ĉu plaĉus al vi fermi la pordon?" tio ne povas esti PETO, ĉar la propozicia enhavo de la parolago ne esprimas estontan agon de Paŭlo: la kondiĉo pri propozicia enhavo mankas.
Fine, la PETO povas malsukcesi pro tio, ke Johano vere eĉ ne volas, ke Paŭlo fermu la pordon - la kondiĉo pri sincereco mankas. (Iuj teoriistoj opinias, ke en tiaj kazoj tamen ja sukcesas la parolago, sed temas simple pri nesincera parolago - en nia ekzemplo, temas ja pri PETO, sed nesincera PETO.)
Komuna saĝo[redakti]

Komuna saĝo estas esprimo kiu aludas al la kredoj aŭ asertoj kiuj estas komunaj por la socio (familio, klano, popolo, nacio aŭ la tuta homaro). Komuna saĝo estas konsideroj pri aferoj de la ĉiutaga vivo, aŭ baza kapablo percepti, kompreni kaj juĝi tion kio estas kunhavata de preskaŭ la tutaj homoj.[13]
Henri Bergson difinas la komunan saĝon kiel "la kapablo orientiĝi en la praktika vivo"[14]. E. Mora-Anda diras, ke la komuna saĝo evitas malfacilaĵojn: kalkulas kaj tion probablan kaj tion malprobablan, tion racian kaj tion absurdan. Ĝi ne obeas regulojn sed tion kio povas funkcii kaj ne estas perfektema, ĉar tio estas neŭrotika, sed preferas "tion racian", same analizita de Lin Yutang en "La gravo vivi".
Por Trout kaj Rivkin, la komuna saĝo estas esenca kapablo de la persono: «kapablo kiun posedas la ĝeneralo de la personoj, por juĝi racie la aferojn». Yash, Hipat Roses kaj Imeld difinas ĝin kiel «la havigita kapablo por scipovi distingi ĉion kio ĉirkaŭas onin: la bono, la malbono, la racio kaj la malsaĝo.». Cetere, kion proponi anstataŭ *sugesti*?
Opinioj[redakti]
Moseo diris, ke ĉio estas de Dio.
Salomono diris, ke ĉio de racio.
Jesuo diris, ke ĉio de animo.
Markso diris, ke ĉio de ventro.
Freŭdo diris, ke ĉio de sekso.
Einstein diris, ke ĉio estas relativa
Kiom da hebreoj, tiom da opinioj.
Filozofio kaj araneo[redakti]
Filozofo
de
L. N. Newell (ĉu Ralph Dumain?)
- Mi prunteprenis libron el la librar’ publika,
- Ĉar jukis mian menson demand’ metafizika.
- Sur paĝo dudek-sepa mi trovis araneon;
- Ĝi volis filozofi, sed trovis la pereon.
- Anstataŭ kapti muŝojn, ĝi retis mond-enigmon,
- Lasante sur la paĝo realan esto-stigmon.
- Komence de la vorto “epistemologio”
- Ĝi ŝpinis en direkto de la koncepto “scio”
- Pri l’ fenomena kosmo kaj la etern-ideo:
- La libron iu fermis, adiaŭ, araneo.
Ĉu?[redakti]
Unua filozofo, renkontante kolegon en koridoro: Bonan tagon!
Dua filozofo, al si, kelkajn sekundojn poste: H'm, sed kion li celis diri per tio?
Utilo[redakti]
Nova juna doktoro pri filozofio ne trovas postenon kaj senespere petas laboron ĉe restoracio, kun la ideo labori almenaŭ kiel kasisto. Sed la unuan tagon la ĉefo ordonas lin, "Balau la plankon."
La junulo protestas indigne: "Sed mi estas doktoro pri filozofio!"
"Ehe, pardonu," diras la ĉefo, "tiuokaze atentu; mi instruos al vi, kiel fari ĝin..."
Referencoj (عنوان سيء)[redakti]
- ↑ Legi pli tie
- ↑ Laŭ Nikolao el Kuzo, en la Absoluto troviĝas la komuna radiko de ĉio kio en la fenomena realo aperas kontraŭdira al la simpla racio: Li estas la implicatio (kuntenejo) de la 'esto, kiel la cirklo senfine plivastigita en kiu koincidas ĉiuj diametroj kaj radioj. La esprimo de li uzita por tion priskribi estas coincidentia oppositorum («unuiĝo de la opozitoj»).
- ↑ Vidu ankaŭ: Prolegomenoj al ĉiu estonta metafiziko, Prolegomena zu einer jeden kunftigen Metaphysik, die als Wissenschaft wird auftreten konnen.
- ↑ Li allasis impreson pri volo alfronti problemon sen la necesa profundeco, elemento, tiu, kiu forvojigas la atenton de kritikistoj kaj amatoroj al kompreno tute malsamaj el tiuj kiuj Kant imagis.
- ↑ Hegelo certaspekte reprenis Herakliton kiu jam subtenis kiel reĝo kaj patro de ĉiu realo estas pòlemos, nome la milito (vidu: Pri la naturo, fragmento 53 de la kolekto Diels-Kranz), kaj «ĉio naskiĝas laŭ konflikto kaj neceso» (fr. 80).
- ↑ Franca kuirarto: éclair, pâte à choux
- ↑ La intelekta instruado ne sufiĉas por formi la veran civitanon de la tria jarmilo.
- ↑ Klaku sur la ligilon ĉi-sube por legado kaj lasu vian komenton.
- ↑ Festa semajno por infanoj kaj familioj
- ↑ B.v. diskonigi ĝin al viaj samideanoj kaj sendi vian komenton responde ĉi tiu letero.
- ↑ La Internacia Junulara Kongreso en 2021 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio.
- ↑ Spezkomparo metas TEJOn en proporcion de 1:2 rilate al UEA; sed la kotizaro konsistigas nur 4% de la junulara spezkalkulo, dum por la Universala temas pri la duono.
- ↑ Re : Insinu-i (la bona lingvo) insinu-i
- ↑ "Subsugesti" estus bona propono, se *sugesti* estus oficiala vorto, sed …