Filologio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kuiriston vaporo satigas"

~ Zamenhof pri tute alia afero
7301 n.jpg

"Você quis dizer: filológico"

~ Guglo portugallingve pri filologio

"Ico esas extreme interesiva docado da nia Santa Matro la Eklezio"

~ idisto pri ĉi tiu artikolo

Estimata samideano,

eble la subaj sciigoj povas al vi interesi.

Filologio, reformiste filoiko, (de la greka φιλολογία, philología, "amo per lango"), kromfilino de Filozofio, estas la scienco traserĉi rubujojn por trovi la plej indan rubon (vidu ankaŭ sendomeco). Ĝi estas stulta unuiĝo de kelkaj sciencoj, kreita de kelkaj homoj, kiuj aĉe deziris studi alian lingvon ol Esperanton. Tiuj esploras la buŝan seksumadon, sekve Filologio estas scienco pri la buŝaj ismoj kaj orgasmoj de la vivantaj estaĵoj.

Cropped villianc.JPG

Filologio ankaŭ rilatas iomete al pedofilio, pro tio, multaj pastroj ankaŭ estas filologoj. Kion konkludi? Por respondi konvene al tiu demando, necesus konsiderinde plilongigi ĉi tiun artikolon. Tion mi ne faru. Ial estas eĉ preferinde, ke aliuj respondu. Povus ja okazi, ke mi herezumus...

Kodekso klaromontana[redakti]

Rm 7,4-7

Kodekso Klaromontana simbolita, laŭ la sistemo Gregory-Aland, Dp aŭ 06, estas greka-latina kodekso onciala de la Nova Testamento paleografie datiĝanta je la 5-a aŭ 6-a jarcentoj. Ĝi ricevas la nomon el la franca urbeto Clermont-Ferrand, kie la serĉanto kalvinista Teodoro di Beza ĝin malkovris.

Tia ĝeneraligo estas malhonesta.

Papirusoj[redakti]

La nomigo de la 127 katalogitaj papirusoj estas kombinaĵo de unu ‘P’ aŭ ‘p’ gotikskribita tiel samrange (ofte fariĝas “P” aŭ “p” el la latina alfabeto anstataŭ), sekvata de numero lokigita apice, plus eventualaj literoj de la latina alfabeto por indiki la fragmentojn.

La suba tabelo listiĝas papirusojn laŭ la taksita redakta datado (laŭ kvindeka ŝtupo) kaj, laŭ la teksta tipo kiu kutime reprezentas la tipologion de la variantoj registritaj : filologiistoj uzas ĝenerale kvar tipoj : aleksandria, bizanca, cezara kaj okcidenta. La kolono "Biblia tekstoj entenataj" indikas la pecojn de la Nova Testamento skribitaj en la koncernata papiruso (vidu sube por mallongigoj uzitaj). Ĉiu ero estas ankaŭ lokigita, tio estas la konservejo kaj ĝia lando kie troviĝas manuskripto nuntempe. Ankaŭ preciziĝas la referencan kodekson kiu indikiĝas tiun de la klasado de la manuskripto ĉe la institucio kie ĝi estas, la kolekto aŭ la muzeo kie estas konservata, aŭ la alia kutima klasado, alternativa al tiu komuna.

Eroj listiĝas aliamaniere en la sekvonta parafo Ordigo laŭ la kanono de la Nova Testamento.

Listo de la papirusoj de la Nova Testamento[redakti]

Fragmento de la papiruso de Oksirinĥo, datiĝas en la 4-a jarcento p.K., kie se trovas greke parton de la epistolo al la romanoj (1:1-7) ; Papiruso Oksirinĥo n. 209 aŭ 10 (P10) laŭ Gregory/Aland indeksado.

La listo de la papirusoj de la Nova Testamento estas konstituita de pli ol 120 papirusoj entenantaj pecojn de la tekstoj de la Nova Testamento: temas pri la plej antikvaj kaj fidelaj atestaĵoj pri la Nova Testamento.[1]

Papiruso 75[redakti]

La Papiruso 75 (75; Papiruso Bodmer XIV-XV) estas unu el la plej antikvaj papirusoj de la Nova Testamento. Dekomence ĝin formis ĉirkaŭ 144 paĝoj kies 102 estas pretervivintaj komplete aŭ parte»;[2] ĝi entenas ĉirkaŭ la duonon de la teksto de du kanonaj Evangelioj,[3] nome la Evangelio laŭ Luko (ĉe Papiruso Bodmer XIV) kaj la Evangelio laŭ Johano (ĉe Papiruso Bodmer XV) ambaŭ en greka lingvo. Nestle-Aland (27-a eldono, NA27) ĝin reirigas al la komenco de la 3-a jarcento; temas, do, pri unu el la plej antikvaj manuskriptoj de la Nova Testamento kune kun la Papiruso 4 (=4),[4] de la Evangelio laŭ Luko (la fragmentoj pretervivintaj entenas: 3:18-24:53». Saluton! Ridi eble estas plej bona kuracilo. Ĝi, kiel dirite, entenas ankaŭ grandajn erojn de la Evangelio laŭ Johano: 1-15.
Nekutima karakterizo de tiu kodeksa manuskripto estas ke Luko finiĝas kaj Johano konenciĝas en la sama folio (paĝo).Esploro farita en Svedujo science pruvis, ke ridado estas kontaĝa.
Sinsekva malkovro pri aliaj fragmentoj inkluzivigis aliaj erojn inter tiuj konservitaj en la Papiruso 75, nome Luko 4:1-2 e 5:37-39 kaj Johano 11:15-18,31-33, 12:47, 13:10, 14,9-10, 14:26-15,10.[5]

Papiruso 66[redakti]

La Papiruso 66 (66), konata ankaŭ kiel Papiruso Bodmer II, estas antikva papiruso de la Nova Testamento, entenanta preskaŭ tutan la Evangelion laŭ Johano en la greka lingvo.

La manuskripto entenas la «Johanajn» 1:1-6:11, 6:35b-14:26, 29-30; 15:2-26; 16:2-4, 6-7; 16:10-20:20, 22-23; 20:25-21:9, 12, 17. Temas pri unu el la plej antikvaj manuskriptoj de la Nova Testamento ĝis nun konataj, kiu paleografie datiĝas je la jaro 200 ĉirkaŭ. [6]

Ĝi estis «elfosita» en 1952 en Jabal Abu Mana najbare de Dishna (Egiptio),[7] kaj publikigita en 1956; krome ĝi estis la plej grava novtestamenta manuskripto publikigita post aperigo de Papirusoj Chester Beatty, konigitaj en 1933 1934. [8]

Konservita ĉe la Biblioteko Bodmera de Ĝenevo, ĝi estas formita per 39 folioj, nome 78 folioj (frontaj+dorsaj) kun dimensioj de 142 mm x 162 mm, kun 15-25 linioj sur ĉiu folio.

Papirusoj Chester Beatty[redakti]

P. Chester Beatty I, (P45) Folio 13-14, kun partoj de Evangelio de Luko

Papirusoj Chester Beatty estas grupo de bibliaj manuskriptoj sur papiruso. La manuskriptoj estas en malnovgreka lingvo kaj havas kristanan originon. Ekzistas 11 manuskriptoj de tiu tipo, sep entenas partojn de la Malnova Testamento, tri partojn de Nova Testamento (Gregory-Aland no. P45, P46 kaj P47), unu konsistas el partoj de etiopia henoĥlibro kaj unu neidentifigita homilio. Ili estas datataj je la 3-a jarcento. Plimulto de la ekzempleroj estas rezervataj en la Biblioteko Chester Beatty (Dublino) kaj Universitato de Miĉigano.

Plej verŝajne, la papirusoj estis akiritaj neleĝe de komercistoj de antikvaĵoj. Ilin akiris Alfred Chester Beatty, post kiu oni nomumis la fragmentojn, kvankam kelkajn paĝojn kaj fragmentojn aĉetis ankaŭ la Miĉigana Universitato kaj aliaj kolektistoj.

La papirusoj estis unuafoje prezentitaj la 19-an de novembro 1931, sed oni trovis en la sekva jarcento ankaŭ seksajn fragmentojn.

Metodo historia-kritika[redakti]

Por Metodo historia-kritika oni intencas amplekson da principoj kaj kriterioj, propraj al la filologio kaj ekzegezo (aŭ ekdotiko), kiu celas taksi la originan legtekston de iu (ekzemple biblia) pasaĵo (kie eventuale la manuskriptoj estas malakordaj) kaj historian valoron de iu teksto.

Tafsir[redakti]

Tafsir (تَفْسِير / tafsīr) estas la araba vorto por la praktikado de ekzegezo de Korano, t.e., scienco de la interpreto de Korano.

La plej plena kaj fama interpreta libro de Korano estas de Al-Tabari. Aliaj interpretisto estis Ibn Kutajba.

Precipaj kriterioj[redakti]

Ĉi-sube sekvas listo de la precipaj kriterioj sur kiu baziĝas la metodo historia-kritiko[9]

Kriterio de la embarazo (Edward Schillebeeckx) aŭ de la kontraŭdiro (B.F. Meyer)

malfacile la pra-Eklezio konceptintus kaj skribintus elementojn senhonorantajn siajn epigonojn aŭ iliajn agojn. Ekzemple, la Bapto de Jesuo efektigita de Johano la Baptisto, kiu subordigas lin al si, aŭ la malkonfesado de Petro, kiu senhonoras la ĉefon de la Eklezio;

kriterio de la nekontinueco

rilatas al informoj kiuj kontrastas kun la kunteksta celo de la aŭtoro. Ekzemple, malfacile la pra Eklezio elpensintus la malpermeson de ĵuro aŭ de ripudio ĉar ili estas instruoj malkontinuaj kun la religiaj normoj kaj praktiko de la epoko;

kriterio de la pluraj atestoj

malfacile evento aŭ diro rakontita de diversaj aŭtoroj en malsamaj cirkonstancoj povas esti frukto de plura kaj sendependa elpenso, Ekzemple, la naskiĝo de Jesuo en Betlehemo (varie asertata en Mt, Lk kaj Joh) aŭ la priskribo pri la Lasta Vespermanĝo (Rakontata en la Sinoptikoj kaj 1Kor);

kriterio de la kohereco

diro aŭ okazaĵo estas des pli historie versimila ju pli ĝi akordas kaj konsekvencas kun la enkondukaj datenoj. Ekzemple, la naskiĝo de Kristo okaze de la popolnombrado “sur la tuta tero” (Lk 2,1) de Aŭgusto Cezaro ĉirkaŭ la lastaj jaroj de la regno de Herodo la Granda (†-4 –a.) estas kohera kun la historiaj romiaj informoj kiuj datas la unu el liaj popolnombrado ĉe la -8;

kriterio de la rifuzo

Jesuo finis, violentsufere kaj konfliktmaniere, sian religian agadon ĉar li konfliktis kun la socio kaj la ĉefoj de tiu epoko. Tiu kriterio povas esti konsiderata varianto de tiu de la nekontinueco";

kriterio de la arameaj indicoj (Joachim Jeremias)

frazo aŭ vorto kiuj reeĥas vortojn aŭ lingvajn strukturojn aramenajn, nome konformaj al la vitala kunteksto de la rakontitaj eventoj, havas pli altan gradon de probableco de origina dateno kaj ne persona ellaboraĵo de la aŭtoroj. Ekzemple, la semitismo de la stilo de Marko aŭ iuj diroj arameaj en ĝi entenataj;

kriterio de la palestina medio

similas en la substanco al la antaŭa kriterio kaj tiu de la kohereco, ĝi asertas la historiecon de la fontoj kiuj akordas kun la uzoj kaj tradicioj sociaj, juraj, politikaj, ekonomikaj, komercaj, kulturaj de la Palestino de la unua jarcento;

kriterio de la verveco de la rakonto

la ĉeesto de la ne multe elstaraj rakontaj detaloj malfacile povas deveni el, se tieldiri, senutila krea peno de la rakontanto, kaj versimilas ke ili posedas historian fundamenton;

kriterio de la tendencoj al disvolviĝo de la sinoptika tradicio (Rudolf Bultmann)

foje, antiteze kaj kontraŭparte al la antaŭa, tiu kriterio supozas ke laŭlonge de la tempo la buŝa rakonto kaj /aŭ skriba preciziĝis per apartaĵoj kaj ampleksiĝis kelkpunkte, tiel ke pliampleksiĝoj kaj amplifoj povus esti konsiderataj postaj ellaboraĵoj. Ekzemple, la “multaj” malsanuloj sanigitaj de Jesuo en Mk 1,34 fariĝas “ĉiuj” paralele al la pli malfrua Mt 8,16;

kriterio de la historia supozo (John J. McEleney)

startante el la antaŭsupozo ke la originaj raportoj estas redaktitaj de atestantoj de la eventoj, asertas ke havas la devon pri la pruvo, por reĵeti la informojn de ili liveritaj, la mallaŭdantoj: in dubio pro traditio (la dubo favoras la tradicion). Substance, tiu kriterio koincidas kun la principo de falsismo, baza en la nuntempa scienca esploro: teorio (bazita sur la komuna senco, komunaj rezonadoj kaj eksperimentoj) restas valida ĝis kiam ĝin oni falsigas per fundita nova hipotezo;

Kromaj kriterioj[redakti]

Krom tiuj kriterioj sume skizitaj de Meier, la hermeneŭtika laboro de historiisto kaj ekzegezisto baziĝas ankaŭ sur aliaj diverstipaj kriterioj (ekzegezaj, epistemologiaj kaj logikaj:

kriterio de la praveco de la fontoj

la informoj kaj la hipotezoj devas sin fondi sur precizaj historiaj datenoj kaj ne esti senfundamentaj kaj laŭhipotezaj;

kriterio de la antikveco de la fontoj

Ju pli fonto estas antikva kaj do proksima al la eventoj rakontitaj des pli versimilas ke ĝiaj raportoj estas fidelaj kaj historiaj funditaj, aparte se kelkeloke aperas kontrastoj kun malfruaj fontoj;

kriterio de la legvarianto pli malfacila (lectio difficilior)

kiam la tekstaj fontoj prezentas diversajn legvariantojn, rilate iun ajn tekston, oni devas preferi “la plej malfacilan”. Tiu kriterio parte surmetiĝas al kriterio de la embaraso. Ekzemple, en Mk 1,41 iuj manuskriptoj reportas ke Jesuo “koleriĝis” antaŭ la postulo de la leprulo, dum la plejgranda parto reportas ke li “kortuŝiĝis”: malfacile la dua varianto povis ŝanĝiĝi al la unua, dum versimilas la malo;

kriterio de la legvarianto pli mallonga (lectio brevior)

tiu kriterio koincidas kun la kriterio de la disvolviĝo aplikita al la vasteco de la tekstoj: pli versimilas, inter du similaj tekstoj, ke tiu pli ampleksa estas amplifiko de la antaŭa, ol la malo;

sinoptika kriterio

kiam la fontoj paralele priskribas personojn aŭ situaciojn, tio permesas, kelkfoje, dedukti informojn eksplicite neĉeestajn en la rakonto unuope konsiderita. Ekzemple, la “Silvano” citita en leteroj de Sankta Paŭlo kaj Sankta Petro, estas koincidigita, ĉe ekzegezistoj, kun la “Silas” de la Agoj de la Apostoloj riĉigante tiel la informojn disponeblajn rilate tiun personon;

kriterio de la ekonomio

temas pri disvastigo de tieldirita “razilo de Okam” kies unu el la formuladoj recitas entia non sunt multiplicanda sine necessitate, "la entoj ne devas esti multiplikigitaj sen neceso”. Kiel principo de la falsebleco, ĝi reprezentas unu el la fundamentaj principoj de la scienca scio moderna: en la anonco kaj en la serĉado de novaj teorioj sciencistoj provas formuli hipotezojn celante teoriajn modelojn simplajn, klarajn, kiuj forigu senutilajn kaj senfundamentajn elementojn... En la historiografia kampo la principo de ekonomio parte sin surmetas sur la sinoptika kriterio kiam ĝi unuigas personojn kun koincidantaj karakterizoj;

argumento de la silento (argumentum ex silentio)

el vidpunkte de la logiko ĝi prezentas pensan eraremon kiu sin manifestas kiam oni deduktas konkludon el premiso neĉeesta. Taksadoj el la silento povas utili, spite de ilia necerteco, sed ili siavice devas esti taksataj sub lumo de la aliaj kriterioj, aparte de tiuj sinoptika kaj ekonomia."

Historio kaj ekleziaj sintenoj rilate la suprajn kriteriojn[redakti]

La diversaj principoj de la historia-kritika metodo, ekde 1700, estis elpensitaj, ekzamenitaj kaj aplikitaj precipe de la protestantaj fakistoj, kiuj surbaze de la principo sola scriptura dediĉis al la studo pri la Biblio apartajn interesojn kaj zorgojn, kaj esploristoj de klerista-raciista matrico, movitaj (tiuj ĉi lastaj), en la esploro pri la Biblio, de forta nesimpatio se ne de agnostikismo. Laŭ jardekoj la rezultoj de la historia-kritika metodo, ene de tieldirita Enketo pri la historia Jesuo, estis sinonimo de banaligo aŭ de-historiigo de la bibliaj enhavoj: afero kiuj pelis la katolikajn fakulojn observi kun ia suspekto la aplikadon de la nova metodo (vidu: Radikala kritiko).

Sekve, tamen, la responsuloj de la Katolika Eklezio ekindikis la novan metodon en la studo pri la Biblio utilan aliancanon en la pliprofundigo de la veroj de la kredo. En sia encikliko Providentissimus Deus (Dio plejprovizanta) (1-an de novembro 1893) papo Leono la 13-a puŝis la ekleziajn akademiajn docentojn esti “pli doktaj kaj pli ekzercitaj” en la studo pri la Biblio.

Kvin jardekojn plimalfrue, post la kreo de la Pontifika Biblia Komisiono (1902) kaj de la Pontifika Biblia Instituto (1009), Pio la 12-a en sia Divino Afflante Spiritu (30-a de septembro de 1943 (Inspirate la Dia Spirito) laŭdis kaj stimulis la aplikadon de la “arto de la priteksta kritiko”. [10] “Ekipite tiele, per la scio pri la antikvaj lingvoj, kaj per la kompleto de la kritiko, la katolika ekzegezisto aplikiĝu al tiu kiu inter siaj taskoj estas la plej alta: trovi kaj eldiri la aŭtentan sencon de la Sanktaj Libroj”

La Dua Vatikana Koncilio reasertis, ke la studo pri la Biblio estas la animo de la Teologio, kaj en la Dei Verbum aldonis: ”Necesas, tial, ke la interpretisto serĉu la sencon kiun la hagiografo en tiaj cirkonstancoj, laŭ kondiĉoj de sia epoko kaj kulturo, pere de literaturaj bibliaj ĝenroj tiam uzitaj, intencis esprimi kaj fakte esprimis. Por kompreni, fakte, laŭ korekta maniero, kion li intencis aserti dumskribe, oni laŭdeve atentu jen pri la kutimaj kaj personaj manieroj senti, esprimi, kaj rakonti, jen pri tiuj kiuj en la diversaj lokoj estis praktikitaj en la homaj rilatoj”.

Rekomenciĝis tiam la esploron pri eblaj rokdentoj de la nova metodo al la instruoj de Patroj de la Eklezio, de la Tradicio kaj de la Magisterio por alveni al fruktodona sintezo.

Ekde la Dua Vatikana Koncilio, la gamo de la ekzegezaj studoj ege ampleksiĝis. La dokumento de la Pontifika Biblia Komisiono “Interpreto pri la Biblio en la Eklezia” (15-an de aprilo 1993) resumis la situacion de la studoj kaj precipe evidentigis la potencan utilon de la uzo de la instrumentoj liveritaj de la metodo historia-kritika pri kiu li diras:

”Temas pri metodo kiu, se utiligita en la respekto de la objektiveco, el si mem implicas neniun aprioraĵon. Se ĝia uzo estas akompanata far aliaj aprioraĵoj, tio ne estas ŝuldebla al la metodo en si mem, sed al la hermeneŭtikaj opcioj kiuj orientas la interpreton kaj kiuj povas aspekti tendencaj. [...] La celo de la historia-kritika metodo estas allumigi, laŭ maniero precipe diakrona, la sencon esprimitan de la aŭtoroj kaj redaktoroj. Per la helpo de ceteraj metodoj kaj alproksimiĝoj, ĝi povas malfermi al la moderna leganto la aliron al la signifo de la biblia teksto, kian ni jam havas.”

Plue, la dikumento listigas la diversajn tipojn de metodologiaj aliroj alestiĝintaj lastajn tempojn: aliro retora kaj rakonta analizo, alirosemiotika, aliro kanona, aliro laŭ la interpreto de la judaj tradicioj, aliro pere de la efikoj produktitaj de la teksto, aliro sociologia, aliro psikologia-psikanaliza, aliro libericisma, aliro feminista”- Kaj ĝi konkludas asertante, ke “la aŭtoro mem de la bibliaj tekstoj postulaa, ke, por ilin kompreni, oni daŭrigu uzi la historian-kritikan metodon, almenaŭ en ĝiaj esencaj partoj.

Taksado pri la metodo historia-kritika estas esprimita ankaŭ de papo Benedikto la 16-a en lia libro “Jesuo el Nazareto, ekde la Bapto al Transfiguriĝo” (2007). Konstatinte ke la rezultoj de tiu kritiko estis nebulaj, kontraŭantaj inter si kaj frukto de projekcio de ideoj de esploristoj, li asertas: “la historia-kritika metodo – ĝuste pro la intrinseka naturo de la teologio kaj kredo – estas kaj plurestas nerezignebla dimensio de la ekzegeza laboro” (paĝo 11 de la itala eldono); “ĝi estas unu el la fundamentaj dimensioj de la ekzegezo, sed ĝi ne elĉerpas la taskon de la interpreto por tiu kiu en la tekstoj bibliaj vidas la solan Sanktan Skribon kaj ĝin kredas inspirita de Dio” (paĝo 12); “la metodo historia-kritika devos necese reiri al la origino de la unuopaj tekstoj kaj do ilin lokigi retroiren en ilia pasinto, por poste kompletigi tiun vojaĝon malretroire kun movo antaŭen sekvante la formiĝon de la unuoj de la teksto” (paĝo 13).

Notoj[redakti]

  1. Mi esperas, ke tiuj informoj komplementas la artikolon.
  2. Mi bedaŭras ke malgraŭ la diversaj ebloj kiujn donas al ni la reto, specife se temas pri tutmona komunikado kaj virtualaj renkontiĝoj, ĝis nun ne aperis pli grandaj, aparte interesaj Esperantaj projektoj aŭ serioj kiuj iĝus popularaj por pli vasta publiko – precipe la junulara.
  3. Naturamikaro sin preparas por internacia kongreso
  4. Estraro de TEJO 2020-2021: Jen la kandidatoj
  5. La Senato de la Esperanta Civito
  6. Vorton »ĉirkaŭfrukto« ni sekve povus analizi kiel: 1. kio estas ĉirkaŭ frukto 2. frukto, kiu estas ĉirkaŭ
  7. Tiel kunmetitan vorton oni ordinare interpretas nur unumaniere: 1. »ĉirkaŭmano« estas io ĉirkaŭ mano (kaj ne mano, kiu estas ĉirkaŭ) 2. »superakvo« estas akvo, kiu estas super (kaj ne io super akvo)
  8. Mi estas tre konfuzita de PIV kaj de Vikipedio en la itala. Kiel oni nomas en la greka la ŝelon de la frukto?
  9. En la itala oni diras, ke epikarpo estas nomata eksokarpo = ŝelo.
  10. ”Ĝia celo, fakte, estas restarigi kiel eble plej precize la originan tekston, ĝin purigante el la misformaĵoj inokuliĝintaj pro difektoj de kopiistoj kaj ĝin liberigante el glosoj kaj allasaĵoj, el transponaĵoj kaj el multaj ĉiuspecaj difektaĵoj, kiuj en la Skriboj tradiciitaj iom post iom infiltriĝis laŭ la jarcentoj. Veras ke de tiu kritika metodo, dekojn antaŭe, ne malmultaj trouze profitis, nemalofte kvazaŭ ili volus enmeti en la sanktan tekston siajn antaŭjuĝojn...”.