Filo
"Filo konfesis, patro forgesis"
- ~ Zamenhof pri filo
"Mia filo estas teknoko en informatiko"
- ~ nerdo pri sia filo
"Via filo estas karega"
- ~ iu ajn pri via filo
"Mia filo estas denaskulo - vidu la filmon"
- ~ stultulo pri sia filo
"Freneza filo forgesis fermi faŭkon, forta falko flugis foren"
- ~ proverbo pri filo
" La filo staras apud la patro"
- ~ Fundamento de Esperanto pri filo
"Phylo es un rango taxinomic"
Via filo estas knaba gejo, kiu loĝas ĉe vi. Li rapide ŝtelos la amantojn de via patrino, via fratino kaj de via edzino instruante la virojn de via najbara regiono kiel bone fiki. Fuŝaĉdamne.
Sed trankviliĝu! Li ne estas vere via filo! Li certe estas filo de via edzino, sed lia patro, tre eble, estas la "leterportisto" (aŭ la "amiko", la "kuzo", la "dentisto") kiu fikis vian edzinon dum vi laboris. Sekve, se vi volas fiki lin, tio ne estos incesto, tamem atentu kontraŭ seksmalsanoj! Jen de la pudelo kern'!
Etimologio[redakti]
La vorto filo devenas el la greka Φῦλον (philon), kiu signifas la klana voĉdon-grupo de urboŝtatoj.
Io[redakti]
Filo: “Paĉjo, hodiaŭ nia instruisto rakontis nin, ke la homoj devenas de simioj”
Patro: “Ho! malsaĝa knabaĉo, mi tute ne devenas de simio, sed eble ci!”
Nostalgie[redakti]
Konklude, laŭ mia sperto kaj miaj studoj, ni rigardas la infanon kaj pensas: "Ho, kiel mi volus ke ĝi rapide kresku, ho, kiel mi volus ke ĝi jam iru per piedoj!"
Kaj jen, li kreskis kaj iras kaj estas bone se li entute diras al gepatroj - kien ...
Spirita Filo[redakti]
“Kiam mi estis junulo mi laboris dekdu horojn ĉiutage,” diris patro.
“Mi admiras vian junecan energion,” respondis la filo, “sed mi multe pli admiras la maturaĝan saĝecon, kiu konsilis al vi ke vi ĉesu.”
Rilativeco[redakti]
Patro riproĉas la filon:
- -- Anstataŭ lerni vi kuradas senĉese post la virinoj!
- -- Sed Paĉjo, tute ne estas tiel!
- -- Silenton! Kiu estas ĉi tie patro, ĉu vi aŭ mi?
- -- Ni ambaŭ...
Biblio[redakti]
Galatoj 6:8
- Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.
La du filoj[redakti]
(Mateo 21,28-32) “28 Kiel ŝajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris: Filo, iru hodiaŭ kaj laboru en la vinberĝardeno. 29 Kaj li respondis kaj diris: Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris [...].”
Filo de homo[redakti]
Filo de homo estas esprimo kiu ofte legiĝas en la Biblio kaj en hebrea formo ben-adhàm (kun eta aramea varianto bar ʿenàsh) kaj en la greka traduko huiòs tou anthròpou - ὑιός του ἀνθρὸπου - farita de la hagiografiistoj de la Nova Testamento
Pri ĝi troviĝas spuro ankaŭ en la apokrifa (ekzemple, en la libro de Ĥanoĥ kaj en 4a de Esdra).
La filo perdita kaj retrovita[redakti]

La Parabolo de la erarinta filo estas spirite kaj literature grava jesua rakonto registrita nur en la Evangelio laŭ Luko (15,11-32). La Luka rakonto estas difinita ankaŭ Parabolo de la filo perdiĝinta kaj retrovita aŭ Parabolo de la mizerikorda patro.
Se diri pli arkaike, la parobolo estas memorigita kiel Parabolo de la prodigema filo; kutime la diverstipaj artverkoj priskribas tiun aspekton de la parabolon aŭ ĝin mencias sub tiu titolo.
La evangelio de Luko ĝin lokigas kiel la lastan de trilogio kies la aliaj du titoliĝas la parabolo de la perdita ŝafo (15,4-7) kaj la parabolo de la perdita draĥmo (15,8-10}}).
La preciziga versio “prodigema filo” rilatas al filo kiu revenas hejmen post disĵetado de ĉiuj siaj riĉaĵoj; la esprimo akiris ankaŭ pliampleksan sencon aludantan al iu kiu ne religas la atentojn de tiu kiu lin generis aŭ ekenvojigis al kariero.
(Luko 15,11-32) “11 Kaj li diris: Unu viro havis du filojn; 12 kaj la pli juna diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. 13 Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado. 14 Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon. 15 Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti porkojn. 16 Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu donis al li. 17 Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato! 18 Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; 19 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; 23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; 24 ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj. 25 Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. 26 Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. 27 Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. 28 Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. 29 Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; 30 sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon. 31 Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. 32 Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.“

En la parabolo kiun Jesuo rakontas, patro havas du filojn kaj, spite ke mankas neniu, la pli juna postulas sian porcian heredaĵon ĉe la patro ankoraŭ vivanta. Kaj li ĝin akiras, kaj tuj foriras al fora lando kie disĵetas sian riĉaĵon por banketumi kaj travivumi kun prostituitinoj. Reduktiĝinta al malsato, li daŭre vivas servante kiel porkogardisto. Li en sia menso ekspensas reiri al patro kaj al li diri: "Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo, mi ne meritas estis nomata via filo. Faru min kiel unu el viaj dungitoj (15,18-19).
Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; 23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; 24 ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.
25 Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. 26 Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. 27 Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. 28 Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. 29 Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; 30 sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon. 31 Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. 32 Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita”.
La malsamaj tradukaj akcentoj en la difino de la filo (perdita, prodigema, filo perdita kaj retrovita, disĵetanta ktp) montras la riĉecon de pritekstaj interpretoj kaj ankaŭ de la subkuŝantaj teologioj. Ĉar en la tri paraboloj de la trilogio ensceniĝas la prizorgo de Dio pri la pekulo atendita al pento, alia teologio vidas en la parabolo de la filo eraranta la protagonistecon de la Patro, ne de la filo: do ĝi preferas nomi la tuton “parabolo de la patro mizerikorda”. En la interpreta “filo disĵetanta” estas rimarkigita ke la filo detruis la donojn de Dio dum lia reveno montras la nedefinitivan detruon de tiuj donoj kiuj regas kiel origino de la sopiro al la patro.[1]
Tiu parabolo, kiu registriĝas nur en la evangelio laŭ Luko, esprimas bonege lian teologian vidpunkton en kiu estas akcentataj la amo kaj mizerikordo de Dio. Ĝi estas unu el la malmultaj universalaj gestoj. La pardono ne estas kondiĉita de la implicite promesita bona konduto de la filo, la patro fakte lin brakumas antaŭ ol tiu ĉi esprimas sian penton.
Tiu parabolo inspiris multajn artistojn laŭkonge de la jarcentoj. Jen kelkaj:
- en Filmoj
- en Literaturo
- Le lagrime del figliol prodigo (Larmoj de la erarinta filo) - Giovanni Gondola - 1622
- “ Fils Prodigue » - Voltaire - 1736
- en Muziko
- La filo erarinta - Henryk Opienski - Oratorio
- Il figliol prodigo (la filo erarinta)- Giacomo Antonio Perti - Oratorio
- Il figliol prodigo - Amilcare Ponchielli - Opero - 1880
- “Le Retour de l'enfant prodigue» (la reveno de la filo erarainta)- Darius Milhaud – voĉa muziko
- La prodigema filo – 0p. 46 Sergej Prokofjev - baleto
- en Pentrado
- La filo erarinta - Gerard van Honthorst
- Parabolo de la erarinta filo - Bartolomé Esteban Murillo
- La reveno de la erarinta filo - Mattia Preti
- La aerarinta filo - Hieronymus Bosch - 1510
- La reveno de la erarinta filo" - Lucio Massari - 1614
- La gaja paro - Rembrandt - 1636
- “La reveno de la erarinta filo - Rembrandt - 1669
- La erarinta filo - Giorgio de Chirico - 1922
Utilo[redakti]
- Panjo, ĉu vi memoras, kiom da energio forrabis de vi, ke vi devis oferi tiom da zorgoj pro tiu granda plankovazo?
- Evidente mi memoras, kara fileto!
- Nu, mi mencias la aferon nur tial, ĉar ekde hodiaŭ vi ne plu havos tiun zorgon.
Mono[redakti]
Filo estas ankaŭ milono (kontraste al centono) de la kuvajta dinaro.
Dialogo[redakti]
Mi diris al mia filo:
– Vi devas edziĝi al knabino, kiun mi elektos.
Li respondis:
– Ne! Mi diris al li:
– Ŝi estas filino de Bill Gates.
Li diris:
– Bone.
Mi telefonis al Bill Gates kaj diris:
– Mi volas, ke via filino fariĝu edzino de mia filo.
Bill Gates respondis:
– Ne!
Mi diris al Bill Gates:
– Mia filo estas ĝenerala direktoro de la Monda Banko.
Bill Gates diris:
– Bone.
Mi telefonis al la prezidanto de la Monda Banko kaj petis, ke li nomumu mian filon ĝenerala direktoro.
Li respondis:
– Ne!
Mi diris:
– Mia filo estas bofilo de Bill Gates.
Li respondis:
– Bone.
Jen, tiel funkcias politiko.
Malnova Testamento[redakti]
En la Malnova Testamento la libro en kiu tiu esprimo ofte aperas estas tiu de Jeĥezkel, kie pli ol 90 fojojn Dio adresiĝas al la profeto lin nomante “filo de homo”.
En la hebrea de la Malnova Testamento, tiu lokucio prezentas pli ol unu semantikan nuancon; intertempe oni memoru:
- En Jeĥ 2,1, la esprimo indikas unuopan ulon de la homa genro. Fakte la plejparto de la bibliaj alilingvaj versioj tradukas per la simpla “homo”.
- en la psalmo 8,5 [1] kaj Jeremia 49,18; 49.33 [2] filo de homo indikas la komunan homon kiu estas portata super la ĉielaj nuboj antaŭ la “Antikvulo de la tagoj”. [3]
Lastafoje menciita, filo de homo aperas en 7,13 de Libro de Danielo kiu recitas: “Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li”
Ĝuste tiu esprimo, enprenita en la senco enkondukita de Danielo, ekde la komenco la tradicio kaj la kristana eklezio estis taksata kunligo inter la Malnova Testamento kaj Nova Testamento, kvazaŭ preciza kaj ĝustatempa plenumo de profetaĵo.
Tiu opinio restas ankaŭ hodiaŭ kunhavata ĉe la plejparto de la kristana mondo kaj de esploristoj ankaŭ se ne mankis malakordaj opinioj kaj nivele de teksta kritiko kaj nivele de ekzegezo kaj en la teologia medio koncerne la legimitecon de ĝia asocio kun la figuro de Jesuo Kristo.
Sekreto[redakti]
Mi devas diri al vi ion, filo. Patro kristnasko estas mi.
Mi scias. Ankaŭ Cikonio estas vi.
Nova Testamento[redakti]
En la Nova Testamento la vokmaniero “Filo de homo” referencas ĉiam al Jesuo kaj estas unu el la epitetoj per kiu li mem multfoje preferas sin difini.
En la Evangelioj, ĝi revenas 80 fojojn; ekstere de ili reaperas en Agoj ĉe la pasaĵo 7,56, ĉe Hebreoj, en Apokalipso 1,13 kaj 14,14.
Tiu lokucio metas la akcenton sur la fakto ke Jesuo estas ankaŭ estulo homa same kiel ĉiuj aliaj “naskitaj de virino”, nome de Maria kiu lin koncipis kaj akuŝis (vidu Galatojn 4,4 kaj Lukon 1,34-36-
Alivorte, tiu lokucio celas enmensigi la striktan parencan ligon kreiĝintan inter Jesuo Kristo kaj la Homaro krom, certe, strebi la elstarigon de lia saviga mesio (laŭ la senco de la Daniela versego: “Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li”.
Iuj ekzegezistoj vidas ankaŭ en ĝi aludon al mistereco de la persono de Jesuo, nome eksterordinarieco de lia misio, afero kiun poste la teologio kaj kredo tradukis en la unuecon de persono en diecon de naturoj (homa kaj dia).
Ne povas forfuĝi ia afinecoj (pro asonanco kaj enhavo) kun aliaj epitetoj abribuitaj al Jesuo:
- Filo de Davido (ĉar, kvankam li pri tiu temo ne parolis, li estis ankaŭ taksita de liaj sekvuloj kiel la heredanto de la regno rajtigita pro lia davida ideco, laŭ la amasa proklamado en Jerusalemo kaj laŭ la Marka informo (10,47): “Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de Davido, kompatu min”.
- Filo de Dio (ĉar origine dia) laŭ la senco de la johana versego 4,15 de unua epistolo: “En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.”
En la evangelioj la lokucio “Filo de homo” estas ĉiam metita en la buŝo de Jesuo kiu, laŭ kiu dedukteblas el Marko (8,29-31; 14,61-62), ĝin aparte preferis. Neniu do, krom Jesuo, ĝin uzis konversaciante kun li aŭ pri li.
Kristanaj studuloj opinias ke la sinprezetado per tiu lokucio estis “diskreta maniero” elpensita de Jesuo por energie pretendi agnoskon de sia mesieco kaj samtempe por singardeme ne alarmi siajn aŭskultantojn. Tiu nesecigita konsidero estas pravigata de la fakto ke la lokucio estas uzata en ampleksa kaj varifoja spektro de “kadroj eblaj”:
- en Marko 8,38 al la lokucio estas ligita la ideo de triumfo eskatologia: “Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj”.
- en Marko 8,31 oni parolas pri la neeviteblo de la suferoj: “Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi.'.
- En Marko la pasaĵo 2,27-28 ligiĝas al la rekta realo de Jesuo kiu predikas kaj realigas miraklojn: “Kaj li diris al ili: La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28 tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.”.
Ne forgesendas ke ĉiukaze lia maniero paroli devi ŝajni enigma al multaj el liaj aŭskultantoj (vidu Joh 12,34: “La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo?”)
Sciigo[redakti]
A.: Jes, sincere mi povas diri, ke via filo estas fripono ...
B.: Ki ... kion vi kuraĝas diri pri li? Mi iros tuj al li kaj sciigos lin pri tio.
A.: Ho, ne estas necese; li ja scias tion.
Geidoj[redakti]
Patro al siaj idoj: „Manjo, estas tempo, ke vi jam edziniĝu. Kaj Joĉjo, mi esperas, ke vi ne estos tiel stulta, ke vi edziĝos.“
Ido mem[redakti]
Oni heredas la nekapableson genitari filiojn: Se tua genitoroi genitabas nulan filion, tu, maxime probable, mem tote certe, anke ne povos genitari lun.
Raporto pri sonĝo[redakti]
- Ho fileto mia, kian malĝojigan sonĝon mi havis ĉi-nokte! Mi sonĝis ke vi ricevis tre malaltan noton en la lernejo dum la hodiaŭa pridemandado.
- Ne zorgu pro tio, panjo, mi povas rezigni iri lernejon, hodiaŭ.
Kulturo[redakti]
Tradicie la unue naskitaj filoj havis tutan rajton je la heredaĵo. Nuntempe en aziaj kaj afrikaj landoj kun tradiciaj moroj, la filoj estas pli alte taksitaj ol filinoj. En Ĉinio, kie la registaro instigas (ne monpunas ĝis unu infano) naski nur unu infanon, gepatroj ofte abortigas gravedecon kun filino.
Nasko[redakti]
Viro venas en laborejon kaj fanfaronas: „Mi havas filon, li havas kvindek centimetrojn kaj kvar kilogramojn.“
Kolegoj demandas: „Kaj la edzino?“
„Ankaŭ ŝi havas filon.“
Alie[redakti]
- Kial vi tiel malfeliĉigis?
- Antaŭnelonge mi demandis mian patron pri la plej granda stultaĵo, iam farita de li.
- Kaj?
- Li nur ekrigardis min sen diri ion…
Bone[redakti]
Venas Petro hejmen kaj fanfaronas al la paĉjo:
-Paĉjo, mi havis la unuan seksuman rilaton.
_Bonege filĉjo . Mi gratulas al vi Sidiĝu ĉi-tie kaj rakontu!
-Estas problemo ĉar mi ne povas sidi .
Rimoj al filo[redakti]
Agrafilo - amofilo - amplifilo - anaspafilo - anglofilo - baptofilo - bibliofilo - bofilo - ĉaspafilo - drozofilo - duonfilo - fajfilo - klorofilo - kolubropafilo - konfirmacifilo - ksantofilo - ksenofilo - kvantifilo - logfajfilo - mastrofilo - pafilo - pedofilo - profilo - rektifilo - sakfajfilo - ŝlifilo - solfilo - sorgofajfilo
Alie[redakti]
Filo —Papa, aĉetu al mi tamburon.
Patro: Sed ci ne lasos tiam min laboradi.
Filo: Ne nepre, mi tamburados, kiam ci dormos.
Bibliografio[redakti]
Patroj kaj Filoj. De Turgenev, el la rusa trad. Kabe, 1909; 15 p. „Ĝi estas pentraĵo de la vivo mem, kiun oni travivas kune kun la aŭtoro. Vere E-a stilo.“ („La Revuo“: 1910 p: 574.) „Tro rapide tradukita, ĝi nur pale reproduktas la originalon.“ (BIL, p: 375.). Historio de Esperanto (I, p.304) menciis 1910 kiel jaron de la eldono.
Notoj[redakti]
.
- ↑ Ĉiujare ni ja havas kelkajn diversgrandajn eventojn, kaj tio postulas de ni multe da laboro, tempo kaj energio; nun, kiam ĉiuj devas resti hejme, ni finfine povas fari ion alian, provi novan vojojn.
- ↑ [Nun sekvas la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko: la Kapitulo decidis ke ĉiujare ĝi koincidos kun la inaŭguro de nova biblioteko; por oktobro 2020 estas elektita ŝtata biblioteko en lombarda provinco, kie startis la epidemio en Italio, nun finiĝanta.
- ↑ Alvoko al verkistoj: Tutmondaj Voĉoj serĉas rakontojn pri ciferecaj rajtoj