Fiŝkaptado

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Mi ne tre spertas uzi reton,
sed provos skribi poemeton.
Mi ne estas fiŝkaptisto;
estas mi esperantisto."

~ Julio Bagio
Nuda fiskaptisto kun nudaj kaptitaj fiŝoj.

"Mi fiŝkaptis nur malofte"

~ Cindy McKee

"Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko"

~ Zamenhof pri fiŝkaptado

"Pro quo ne peskar e pesko o peskajo? Pro quo ne fishar e fisho? Pro quo peskar e fisho?"

~ reformema idisto pri fiŝkaptado

"Mi pensis, ke vi parlis pri istoj, kies profesio estas kaptado de polpoj nure kaj sole."

~ Bertilo Venergreno

"Bisher ist aber noch nicht die Kunst erfunden, Fische in Gewässern zu fangen, in denen sie sich nicht vorfinden.
(Ĝis nun tamen, ja ne estas eltrovita la arto kapti fiŝojn en akvoj, en kiuj ili sin ne trovas.)"

~ Karl Marx

"Fiŝkaptado aŭ fiŝado temas pri klopodo ĉasi fiŝojn kiel sporto aŭ kiel negoco, aŭ simple pro bezono manĝi"

~ Vikipedio pri fiŝkaptado

Fiŝkaptado estas sporto kaj akiro de manĝeblaj fiŝoj aŭ aliaj akvaj vivuloj, per hoko, reto, submara fusilo, grenado, atoma bombo ktp.


Kie kapti?[redakti]

Cd65 o.jpg

Bedaŭrinde, fiŝoj jam iĝis malpli oftaj en la riveroj kaj maroj de la tero. Je mil mielaj makaronioj!

Kial ne provi la lagojn de Titano?

Ĉu?[redakti]

La fiŝhokisto kaptas grasan karpon.

- Mi portos vin hejmen por vespermanĝi! - li ekĝojas.

- Mi faras sveltigan terapion - respondas la karpo. - Ni iru prefere en kinejon!

Nuda fiŝkaptado[redakti]

ตกปลา

Nur marĝene estu ankoraŭ menciite, ke nuda fiŝkaptado inventiĝis proksimume miliono da jaro AKE, sed baldaŭ perdis popularon, verŝajne pro la glacia epoko. Okazis tamen pluraj provoj revivigi la praktikon. Provis ekz. la antikvaj grekoj, Sankta Petro, kaj Julia Bagio. Sed nun ni legas en svisa jurnalo jenon: Tio indikas homan karakteron esencan en funda spirito,tial diveraj noveloj naskighas sekvante kaj sekvante.

Alie[redakti]

Sur riverа bordo sidas fiŝkaptistoj, sur kontraŭa bordo aperas junulinoj kaj komencas malvestiĝi. Juna fiŝkaptisto forĵetas fiŝ-kaptilon kaj eniras akven:

- Do, vi ĉi tie fiŝkaptu sed mi naĝu konatiĝi.

La dua, pliaĝa: - Por kio naĝi kaj riski, ni trovu boaton.

La tria, pli pliaĝa: - Por kio naĝi sur boato ĉar de ĉi tie ni ĉion klare vidas.

La kvara, maljuna (filozofie): - Ne streĉiĝu, kolegoj! Se ili ekdeziros, do ili mem alvenos.

La kvina, plej maljuna: - Nu, profeto nia, jam ili ja alvenas! Sufiĉas ja.

Kunkuro[redakti]

„Dimanĉe fiŝkaptistoj havos konkurson.“

„Kaj kien ili kuros

Merĝelllna[redakti]

Ooon.jpg

Iu lerta kaj feliĉa fiŝkaptisto pasigis la tutan tagon inter la fiŝhoko kaj la retoj; gaja, kiam la kaptitaĵo* estis sufiĉega, — malkvieta, kiam la marventego senutiligis lian laboron. Estis li simpla kaj bona, silentema kaj nescianta pri amo. Iun tagon, dum li sidis ĉe la marbordo kaj en la akvon trempis la kaptilon, leviĝis antaŭ li gracia nimfo kun blanka korpo incitema, blonda kaj longa hararo kiun la vento dislevis, kaj verda rigardo pura kiel kristalo: ŝi kantis ĉarmege, kaj ŝiaj blankegaj fingroj superflugis citron. Sia kanto estis tiel alloga kaj ensorĉiga, ke la fiŝkaptisto sentis fandiĝi sian koron kaj, tiel kaptite de arda deziro atingi tiun sirenon kaj morti kun ŝi en superega ĉirkaŭpreno, li ĵetis sin en la maron. Trifoje li reaperis je la supraĵo, trifoje li reeniris la akvon, kaj feliĉe li povis pagi per morto tiel senfinan ĝuadon. La loko, kie li falegis, estis nomata Merĝellina kiel Ii, kaj oni diradas ankoraŭ hodiaŭ, ke dum la fosforlumaj noktoj someraj reaperas lia mortigema nimfo.

ตัวอย่างเว็บดักควาย[redakti]

0.jpg

Fiŝisto hejmenrevenas post tuta dimanĉo pasigita sen kapti fiŝojn:

- Karulino, la ununuran aferon, kiun mi kaptis, mi opinias, estas pneŭmito...

- Ne zorgu - respondas naive la edzino, - boligita kaj kun iom da bona saŭco, ĝi povus taŭgi!

Familie[redakti]

E-eeeta vermido, plorante, demandas sian patrinon:

- Panjo, panjo, kie estas nia paĉjo?
- Chesu, karulo! Li kun viroj foriris al fiŝkaptado.

Alie[redakti]

„Laŭdire vi kun via edzo fiŝkaptas?“

„Ne plu. Parte mi tie bruis per ilo, dufoje mi laŭte ekparolis, dum mia vivo mi ne ellernis ĝuste tredi logaĵon, ambaŭ manojn mi havas maldekstrajn kaj krome mi fine kaptis fiŝon!“

Bone[redakti]

La edzino diras al sia edzo fiŝkaptisto:

_Mi pesis kiom kilogramojn havas nia filo. Kaj li pezas 14 kg-ojn.

_Ho , li estas bebo kaj havas nur 3 monatojn! Kie vi pesis lin?

-Sur la pesilon kie vie pesas vian fiŝkaptaĵon!

Kosto[redakti]

Oni diras ke kiam D-ro Doyle, la verkisto kaj kreinto de Sherlock Holmes, estis en ĉi tiu lando li diris dum parolado en la urbo Indianapolis, ke amikoj decidas fari unusemajnan fiŝkaptan ferion. Ili luprenas ekipaĵon: kanojn, bobenojn, vadsurtutojn, remboaton, arbarkabanon, kaj eĉ terenaŭtomobilon. Tio kostas al ili malgrandan trezoron.

La unuan tagon ili frue ekfiŝas... sed kaptas absolute nenion, malgraŭ la kvalita ekipaĵo. Same okazas la duan tagon, kaj la trian tagon.... Kaj tiel plu ĝis, finfine, la lastan tagon de sia ferio, unu el ili kaptas fiŝon.

Veturante hejmen ili estas deprimitaj. Ulo turnas sin al amiko kaj diras, «Ĉu vi komprenas ke tiu ĉi unu fiŝetaĉo kostis al pli ol mil eŭrojn

Kaj amiko respondas, «Ĉu tiom? Bonŝance ke ni ne kaptis pliajn!»

9327 n.jpg

Alie[redakti]

Plendas fiŝkaptisto: „Ĉi jare mi kaptis nur unu malgrandan karpeton. Se ĉion mi sumigas, ĝi kostis min 3000 kronojn.“

„Kaj imagu, se vi kaptus du karpojn!“

Veto[redakti]

Vetis du fiŝkaptistoj, kiu kaptos fiŝon la unua. Unu falis tuj komence en akvon kaj la dua krias: „Tio ne validas, per manoj oni ne rajtas.“

Pomo[redakti]

„Kial vi por logi fiŝojn kunprenas pomojn?“

„Ĉar en ili estas vermo.“

Unufoje[redakti]

„Vi iras fiŝi ĉiutage. Kion vi faras kun fiŝoj?“

„Mi rostas ilin por vespermanĝo.“

„Unufoje jare tio ja ne povas malutili.“

Malapero[redakti]

Viro sukcesis malaperi de oficejo kaj iris fiŝi. Post iom da tempo veturas sur rivero motorboato. Viro rapide kaŝas sin en alta herbaro. Kiam la boato forveturis, li diras: „Mi havis feliĉon, nek la estro, nek mia edzino vidis min.“

Por kapto de fiŝo, ne helpos bakŝiŝo[redakti]

Kruko: Mi provis novan logaĵon hodiaŭ. Mi uzis kaŭĉukajn vermojn.
Baniko: Kaj ĉu vi kaptis ion?

Kruko: Jes, kaŭĉukajn fiŝojn.

Longa batalo.jpg

Fiŝistaj rakontaĉoj[redakti]

Du fiŝistoj vane sidas sur bordo dum tuta tago. Vespere unu diras al la alia:
- Ekzistas io, kiun mi ekkredos neniam.
- Kio ĝi estas?
- Rakontaĉoj pri popoloj, kiuj vivas dank'al fiŝkaptado!

Metodo[redakti]

En la trinkejo de iu amatora fiŝkaptista klubo, du fiŝistoj, post bona trinkado, fanfaronas pri siaj agoj.
Diris la unua: "hieraù mi fiŝkaptis truton kiu estis duonmetro longa".
"Tiu estas nenio" -respondis la alia, "Antaù kelkaj tagoj mi kaptis fiŝon, kiu mantenis malgrandan luman lampon".
"Ĉu vere? Tion mi ne kredas!"
"Do, mallongigu vian truton, kaj mi tuj mallumigos mian lampon!".

Alie[redakti]

9176 n.jpg

Maljunulo staradas en la pluvo antaŭ la drinkejo. En la mano estas bastono, sur ĝi ŝnureto, ĝi pendas en flakon. Preteriras lin viro, li nekredeme rigardas kaj alparolas la maljunulon:

- Diru, kion vi faras chi tie?
- Mi fiŝhokas -- respondas la maljunulo.

La junulo eksentas kompaton, li invitas lin al biereto. Ili sidadas apud po unu kruĉo da biero, la junulo demandas la maljunulon:

- Kaj diru, kiom da fiŝoj vi jam kaptis?
- Ĝis nun sep, vi estas jam la oka.

Etika demando[redakti]

Laŭ B a c o n , Sro. Wm. Stead, redaktoro de la angla Review of Reviews, kaj eminenta en tre multaj aliaj aferoj, atestas ke li ricevis komunikaĵoj de Sro. Meyers, en kio tiu diris ke kaptado de vivantaj fiŝoj per ŝnurego de multaj flankoj estas rigardata kiel krueleco, precipe de la fiŝoj mem.

5607 n.jpg

Sekreta fiŝado[redakti]

Mi aŭdis ke vi trovis sekretan lageton por fiŝkapti.

Sekreta, jes ja! Ĝi estas tiom sekreta ke eĉ la fiŝoj neniam aŭdis pri ĝi!

Prahistorie[redakti]

Revenas du fiŝkaptistoj de rivero sen fiŝoj. Unu diras: „Mi ne komprenas, kiel povis niaj antaŭuloj vivteni sin per fiŝkaptado.“

Konkurso[redakti]

Post la baloto en beleckonkurso blondulino kaj brunulino kolektis precize egalan kvanton de voĉoj— do, absolute neniu gajnis. Por iel difini la venkinton oni finfine decidis jene: la du kandidatinoj veturos al Alasko kaj fiŝkaptos. Kiu kaptos pli da fiŝoj— tiu gajnos.

En la unua tago brunulino kaptis 10 fiŝojn, blondulino— eĉ ne unu. En la dua tago brunulino kaptis 15 fiŝojn, blondulino— eĉ ne unu. En la tri tago brunulino kaptis 20 fiŝojn, blondulino— eĉ ne unu.

Finfine la blondulino decidis esplori la aferon kaj komencis kaŝrigardi brunulinon. Kaj jen la blondulino krias al la juĝistaro:

- Ho, estas aroga trompo! Ŝi faras truojn en la glacio!

Grandaj fiŝoj[redakti]

Grupo da ekskursantaj skoltoj atingis belan lagon, post plurhora marŝado. Ili decidis halti, tie, por ripozi kaj pikniki.

La kuiristo de la grupo prenis sian fiŝkaptilon, por provi kapti kelkajn fiŝetojn. Li havis bonan shancon. Jam post kelkaj momentoj, li kaptis iom grandan fiŝon; li kritike rigardis ĝin kaj, fine, li reĵetis ĝin en la akvon. Jam post du minutoj, alia fiŝo, pli granda, pendis je la hoketo. La kuiristo deprenis ĝin, kaj ankaŭ ĝin li ĵetis en la akvon. Du minutojn poste, li tiris gigantan fiŝegon el la lago; sed eĉ tiun belegan kaptaĵon li reĵetis en la akvon.

La malsataj grupanoj pli kaj pli murmuris, kaj unu el ili demandis senpacience: "Kial vi reĵetas tiujn belajn fiŝojn, unu post la alia en la lagon?

"Ĉar", grumblis la kuiristo, "mi ne havas tiel grandan kaserolon."

Ĉas-permeso[redakti]

Immagine2 da Luis Guillermo.jpg

Kelkaj knaboj estis fiŝkaptantaj ĉe ilia preferata lageto. Subite la ĉasgardisto eruptis el la arbustoj. Unu el la knaboj forĵetis sian fiŝilaron sur la grundon kaj komencis rapide forkuri. La ĉasgardisto forte postkuris la knabon. Post kilometro, la knabo haltiĝis kaj klinis sin, pene spirante. La ĉasgardisto aliris lin kaj tenis lin per la kolumo. "Montru al mi vian ĉas-permeson!" anhelis la oficisto.
— "Jen, ĉi tie!" respondis la knabon, montrante ĝustan ĉas-permeson.
— "Nu, knabo! Vi devas esti tute stulta — ne necesis ke vi forkuri de mi se vi havas ĝustan ĉas-permeson!"
— "Jes, sinjoro, mi scias tion," respondis la knabo, "Sed mi estas la unusola el ni kiu havas ĉas-permeson."

Alie[redakti]

„Kie ĉi tie estas entute la plej bona loko por fiŝkaptado?“

„Tie malantaŭ la arbo. De tie videblas, kiam venas fiŝgardisto.“

Bone[redakti]

Fiŝgardisto: „Kial vi fiŝkaptas je pasintjara permesilo?“

„Mi kaptas nur tiujn fiŝojn, kiujn mi ne kaptis pasintjare.“

Mensogo[redakti]

Du fiŝistoj vane sidas sur bordo dum tuta tago. Vespere unu diras al la alia:

- Ekzistas umo, je kiu mi ekkredos neniam.
- Kio ĝi estas?
- Rakontaĉoj pri popoloj, kiuj vivas dank'al fiŝkaptado!

Ŝerco de studento[redakti]

En Wiŭrzburg studento fis'kaptis c'e la rivero Majn, kaj c'iun minuton li s'ajne eltiradis fison. Tio tre kolerigis alian fististon, kiu staris je cent pas'oj de li, sed kiu nenion kaptis. Furioza, c'i tiu fine ekkuris al la poli- cejo por denunci la nekonatan fis'iston, c'ar li ja supozis, ke la studento ne havis permeson por fis-kapti. Baldau: alvenis policisto: „Mivin petas, sinjoro, diru al mi, kiu vi estas?“ — „Ves“ respondis la Junulo : „mi estas studento ! jen estas mia karto de legitimado.“ — „Sed c'i-tiu karto ne raj- tigas vin por fiskaptado.“ — „Mi tute ne fis'kaptas !“ — „Kio ?“ demandis mirante la policano, vi ja ankorau' tenas vian hokfadenon en la rivero !“ — „Certe, mi tion faras, sed mi ne fis'hokas !“ — „Nu, kion do vi faras?“ — „Vidu,“ diris la studento, eksaltigante el la rivero la hokfadenon kun fiso : „mi nur akvumas mian haringon,“

Danĝero[redakti]

Knabeto dek-jar-aĝa iris fiŝ-kapti kun sia patro kaj kiam revenas, sia vizaĝo estas tute ŝvela. Lia patrino, impresita, demandas:

- Filo, kio okazis?

- Kulo estis ...

- Ĉu ĝi pikis vin?

- Ne, ĝi ne povis, antaŭe, mia patro mortigis ĝin per remilo.

Jisko-abierto-esperanto.jpg

Dronado[redakti]

Je la fino, kiam mankas aliaj temoj, ili diras:

Ulo provas kapti fiŝojn, sed sensukcese.

Alvenas amiko, kiu demandas: "Kion vi provas fiŝkapti?"

"Sed mi tute ne fiŝas," ironias ulo. "Mi dronigas vermojn."

Vidu ankaŭ[redakti]




La Vikipedio havas tre seriozan artikolon pri fiŝkaptado.