Fiŝo
"Ĉu konkoj estas fiŝoj ?"
- ~ Arno Lagrange pri Fiŝo
"Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankaŭ aperus vero"
- ~ Morteza Mirbaghian pri fiŝo
"Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos"
- ~ Zamenhof
"Fiŝoj kaj maruloj feliĉas sen reguloj."
"De malriĉula manĝo ni guston ne scias"
- ~ Zamenhof pri sevrugo
"Danke al lia riĉa dieto en salmo kaj malaltiĝo en kolesterolo la Inuits malofte suferas malsanojn cardíacas"
- ~ aŭtomata tradukilo pri fiŝmanĝado
""Fisho" esas kozo quan peskero sempre esperas, ma ne sempre sucesas, kaptar"
- ~ idisto filozofie pri fiŝo
"Por la mortuloj vino, kaj por la vivantoj akvo,
jen instrukcio por la fiŝoj"
- ~ Lutero pri kuirarto
"Mi scias, ke la homo kaj fiŝoj povas pace kunekzisti."
- ~ George W. Bush pri paco kun fiŝoj
" Neniu fiŝo pluvivas en la supo"
"Popolaj fiŝfestoj povas esti gajaj- se oni ne estas fiŝo"
Kial vi venis ĉi tiun paĝon? Ĉu vi ne jam scias, kio fiŝo estas?
Mi vere ne komprenas, kial enciklopedioj faras al si la klopodon por krei paĝojn pri tiaj temoj.
Nu, eble vi loĝas en loko, kie oni akiras akvon el putoj anstataŭ el riveroj, kaj kie oni manĝas nur akridojn kaj sovaĝan mielon.
Kie troviĝas[redakti]
Fiŝoj estas ja fiŝoj. Ili loĝas kompreneble en la maro kaj en riveroj. Kiu iam aŭdis pri fiŝo, kiu loĝis sur la tero? Sekve la manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero.
Kiel aspektas[redakti]
Fiŝo havas naĝilojn kaj voston por naĝi, kiel scias ĉiu. Kion alian ĝi havas? Grandajn okulojn per kiuj ĝi vidas, kaj buŝon per kiu manĝas. Kaj kompreneble, brankojn por spiri la akvon. Tial ĝi ne dronas.
Senspire vivkarna,
mortece malvarma;
nek soifas, nek trinkas,
kirasite ne tintas.
Freŝeco[redakti]
Kliento en restoracio diris al la kelnero: "Mi timas ke la fiŝoj estas ankoraŭ de la pasinta jaro."
Respondis la kelnero: "Mi vere ne scias. Mi eklaboris ĉi tie antaŭ 6 semajnoj."
Fiŝo kaj poezio[redakti]
Laŭ datumoj de sciencistoj, Germana poeto Johano Moseo Ŝlejer ofte estis ĝenata de entuziasmaj junuloj, kiuj pro troa memfido imagis sin kapablaj mem fari poemojn. Iutage li trovis sur la tablo de tia diletanto notlibron sur kies lasta paĝo troviĝis jenaj bombastaj versoj:
- La brilradia sun’ mergiĝas
- Ĝis la profunda grund’ de l’mar’,
Post tiu ŝvelparola komenco la junulo evidente ne plu sciis kiamaniere daŭrigi. Sed Schiller flugrapide ekprenis plumon kaj aldonis la finon:
- La fiŝoj nun jam ekŝvitiĝas,
- Ho suno, ne estu barbar’!
Nudafiŝo[redakti]
Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: En la 1940-aj jaroj, la vorto "nudafiŝo" estis kreita por priskribi bildojn ŝiritajn el virrevuoj kaj kalendaroj kaj "alpinglitajn" sur la muron fare de usonaj soldatoj en 2-a Mondmilito.
Ovoj[redakti]
Kelnero-Jen,nigra kafeto ĉu vi decidis kion vi deziras manĝi?
Gastino_kio estas ``kaviar``
-Tio estas fiŝovoj.
-Tiam du frititajn ovojn?
Fiŝoj ankaŭ sentas ĝojon kaj doloron[redakti]
Estas fakto ke la fiŝoj sentas doloron samkiel aliaj bestoj. Kiam ili estas trenitaj el la profundaĵoj de la maro, la malkunpremado kaŭzas al ili neelteneblan doloron. Post tio venas malrapida kaj dolora morto pro asfiksio. Kvankam la fiŝoj ne esprimas la doloron samkiel ni, estas science pruvite ke ĉiuj vertebruloj, inkluzive de la fiŝoj, spertas sensaciojn je doloro antaŭ damaĝigaj stimuloj, tra similaj neŭrofarmakologiaj procesoj. En 1976, sendependa esploro entreprenita de la Asocio Kontraŭ Eksteruloj, eltrovis sufiĉajn pruvojn por kompari la doloron kiun la fiŝoj sentas kun la doloro kiun aliaj vertebruloj elmontras.
Multaj homoj pensas ke la fiŝoj ne estas kiel la aliaj bestoj, sed ne estas tiel, temas nur pri alia tre malsama vivmaniero, ĉar ilia vivmedio tute malsamas de la nia, sed ili, same kiel alia besto, ĝuas la liberecon. Sufiĉas nur spekti dokumentfilmojn pri la mara vivo kaj admiri tiun belecon kiu vivas en maroj, lagoj kaj riveroj. Kial ni detruas ĝin? Estas pli bone admiri ĝin tie kie ĝi troviĝas kaj aprezi la naturan vivmedion kaj trovi aliajn nutro-fontojn.
Rabado[redakti]
Vendrede en la bazaro. Virino vendas fiŝojn. Ĉirkaŭ ŝi estas multe da klientoj. Apud la bankuvo de la fiŝoj cirkulas judo en kitelo. Li ofte kliniĝas, rigardas la fiŝojn kaj demandas pri la prezoj. Li ne scias, ke vendistino tre atente rigardas lin. Subite li malrapide foriras de la loko. Virino kuras post li, kaptas lian manikon kaj diras: "Ho ve! Aŭ vestu pli longan kitelon aŭ ŝtelu pli mallongan fiŝon!..."
Lamarko[redakti]
Kiel ni antaŭvidis, lamaoj konsideris la fiŝojn kiel klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (vermoj) al la plej perfekta (la esperantisto). Li difinis la fiŝojn kiel grupo kun spinon kaj skizo de skeleto kaj nerva sistemo kun mjelo kaj kranio enhavanta cerbon; Tiele tiu estus la ligaĵo inter senatanoj kaj vera esperantisto, jam ene de tiuj. Ili havus malvarman sangon kiel la plej proksima grupo la krokodilojn, sed diference de tiuj, la fiŝoj ankoraŭ spiras per brakoj kaj ne per pulmoj. Kompare kun la idistoj, la fiŝoj ankoraŭ havas nek voĉon nek palpebrojn.
Rano[redakti]
Ne ĉiam fiŝo, iam ankaŭ rano.
Stomako[redakti]
Kaj ofte oni povas aŭdi en socialistaj rondoj la arogantecan frazon: En la stomako de iu birdkaptista fiŝo, oni trovis sep sovaĝajn anasojn .
Fiŝaĵo[redakti]

La termino fiŝaĵo aludas al fiŝoj uzataj kiel manĝaĵo. Tiuj fiŝoj povis esti fiŝkaptitaj el akvo —oceanoj, maroj, riveroj, lagoj—, sed ankaŭ povas esti breditaj pere de teknikoj de akvokulturo. Depende el la diversaj tipoj de fiŝoj, oni akiras distingajn tipojn de fiŝaĵoj. La termino aplikiĝas simple al fiŝoj, de tie la vorto fiŝaĵo; kvankam ekde la disigo de la Romia Imperio ĝis la komencoj de la Moderna Epoko aplikiĝis eĉ al iaj akvobirdoj kiaj anasoj, anseroj kaj brantoj, kiuj estis laŭrajte manĝataj dum la Karesmo, kiam oni ne rajtis manĝi alian viandon for de tiu de fiŝoj kaj marfruktoj ĉar, pro legendo atribuita al brantoj, oni konsideris ilin metamorfozaĵoj de iaj duvalvuloj, kaj tiele oni klasigis tiujn birdojn kiel fiŝaĵo.
En la aktualo, la tri landoj ĉefaj konsumantoj de fiŝaĵo estas la jenaj: Islando, Japanio kaj Portugalio.
Komence estas utila memorigi ke ni konas kiel fiŝvendejo aŭ fiŝejo la vendejon kie oni prezentas fiŝaĵon por ties pomalgranda komercado, zorgita de fiŝvendistoj aŭ fiŝaĵistoj.
Kiel kapti kaj manĝi[redakti]
Mi ne dubas, ke ni povas kapti fiŝon per hoko, reto, aŭ submara fusilo. Poste oni senintestigas uzante tranĉilon, kuiras en pato, kaj manĝas kun terpomfingroj kaj afrikaj artiŝokoj. Franda!
Fish and chips[redakti]

Fish and chips [fiŝanĈIPS] (laŭvorte fiŝaĵo kaj frititaj terpomoj) estas malvarma plado konsistanta el fritita fiŝaĵo panumita proponita kun frititaj terpomoj. Tiu plado estis originita en Anglio kaj estas ekzemplo de miksita kuirarto, ĉar ties du ĉefaj ingrediencoj estis enkondukitaj fare de enmigrantoj.[1][2] Fish and chips estas ofta kunportebla manĝajo en Britio kaj nombraj aliaj landoj, partikularle en angl-parolantaj landoj de la Komunumo de Nacioj.
Fish and chips aperis por la unua fojo en Britio en la 1860-aj jaroj, kaj ĉirkaŭ 1910, jam estis ĉirkaŭ 25 000 "fish-and-chip-vendejoj en Britio. Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj estis ĉirkaŭ 35 000 vendejoj, sed la tendenco ŝanĝis kaj ĉirkaŭ 2009 estis nur proksimume 10 000. Amike.
La Brita Registaro garantiis la liveradon de "fish and chips" dum la Unua Mondmilito kaj dum la Dua Mondmilito kaj estis unu el malmultaj manĝajoj kiuj restis for de la brita porciumado dum la militoj.
Fetoro[redakti]

Fiŝo kaj vizitantoj ekfetoras post tri tagoj.
Deziro[redakti]
Maljunulo kaptis Oran Fiŝeton
- Revenigu min en akvon, mi ajnan vian deziron plenumos!- petas la fiŝeto.
- Mi volas statuton "Heroo de Patrujmilito".
Kaj restis la maljunulo sola, kun kvar grenadoj antaŭ rampanta malamika tanko.
Feliĉo[redakti]
Feliĉaj fiŝoj en akvo.
Memoro[redakti]
La plejmulto el la fiŝoj posedas spacan memoron, kiu permesas al ili krei kognitivan mapon kiu helpos por orientiĝi en la maroj, uzante sonojn, odorojn aŭ lumojn, pro kio ilia sufero estas tre granda kiam ili estas senigataj de libereco, pro manko de ampleksaj liberaj spacoj kiaj riveroj, maroj kaj oceanoj.
Vendado[redakti]
Sinjoro komencis fiŝvendadon. Li havis grandan butikon kaj grandan provizon da fiŝoj. Por allogi klientojn li pendigis ekstere grandan ŝildon:
Ne daŭris longe ĝis kiam unu el liaj amikoj eniris la butikon; li ne aĉetis ion, sed donis bonan konsilon: “Vidu, via ŝildo ne taŭgas; estas memkompreneble, ke vi faras reklamon nur pri la varoj en via butiko, do la vortoj “Ĉi tie” estas tute superfluaj.” Bone, Cedemulo cedis kaj ŝanĝis la ŝildon, kiu nun tekstis:
Sed tuj alia amiko alvenis kun alia konsilo: “Via ŝildo estas iomete kurioza; ĉiu homo scias, ke vi vendas fiŝojn kaj ne fordonacas ilin. Do la vortoj “estas vendataj” tute ne necesas, forstreku ilin.” La vendisto agis laŭ tio, kaj la ŝildo montriĝis nun jene:
Sed ankaŭ tio ne kontentigis ĉiujn. Baldaŭ eniris alia amiko; ankaŭ li ne aĉetis ion, sed libere donis sian opinion: “Vi certe ne scias propagandi, via ŝildo estas stulta. Oni ja ne anoncas putrajn varojn do ellasu la vorton ‘freŝaj’.” La cedemulo ne povis rezisti, kaj la belega longa ŝildo nun montris nur unu vorton:
La cedemulo estis konvinkita, ke neniu povos mallaŭdi ion plian; sed li ne sufiĉe konis siajn amikojn. Ree malfermiĝis la pordo, kaj amiko de ekstere vokis en la butikon: “Kial vi pendigis tiun ŝildon? Ke estas fiŝoj ĉi tie, oni ja flaras jam el distanco de unu kilometro!”
Ĉefaj tipoj da fiŝo[redakti]
Estas malmultaj tipoj da fiŝoj, ĉar nemultaj iris en Noan arkeon. Ni diru ion pri la ĉefaj tipoj.
Suda fiŝo[redakti]
La Suda Fiŝo (latine Piscis austrinus aŭ Piscis australis) videblas el la suda duonsfero; ĝia nomo kontrastas kun tio de la pli grandaj fiŝoj.
La suda fiŝo estis unu el la 48, kiujn jam listigis Ptolomeo dum la 2-a jarcento. Nur en 1597 (aŭ 1598) en Picburgo kreiĝis la tiama suda fiŝo.
En la helena mitologio, ĝi estis konata kiel "la granda fiŝo", kaj estis ofte dezegnita kiel fiŝego kiu englutas la akvon elverŝitan el la Akvisto. La du fiŝoj, kiuj konsistigas la konstelacion Fiŝoj, estis konsiderataj idoj de la suda fiŝo.
Laŭ la egipta mitologio, la suda fiŝo savis la egiptan diinon Isis Taylor, kiu dankeme metis ĝin kaj ĝian idaron en la ĉielon.
Karibdo[redakti]
Karibdo aŭ Ĥaribdo (greka: Χάρυβδις) estis senforma mara monstro en greka mitologio, kiu trifoje tage ensuĉas la marakvon kaj poste muĝegante reelsprucas ĝin. Ŝipoj, kiuj venas sub ŝian influon, estas sensave pereiĝantaj.
Karibdo estas foje bildigita kiel giganta buŝo, foje kiel grandega akvokirlo. En greka mitologio Karibdo estas filino de mara dio Pozidono kaj Geo, diino de la tero. Ŝi inundis teron por plivastigi la regnon de sia patro, ĝis kiam ĉefdio Zeŭso punante ŝin transformis ŝin en marmonstron. Karibdo ludas rolon en la sagao de Odiseo kaj en la sagao de la argonaŭtoj.
Karibdo kunlaboras kun alia monstro Skilo en markolo por timigi ŝipistojn, kiuj volas veturi tra la malvastejo. Tradicie oni lokigas la malvastejon en la markolo de Messina, kie sur la kalabria flanko troviĝas roko Scilla, sed alternative oni proponis kabon Skilla en norda Grekio.
Kutime oni mencias Karibdon nur rilate al Skilo: troviĝi inter Skilo kaj Karibdo = troviĝi senespere en embaraso inter du potencaj vivdanĝeraj riskoj.
Salmo[redakti]
Salmoj (helena salmos — laŭda fiŝo) estas himnoj de la hebrea religia oezio kaj reĝoj. Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento, la Salmaron. Oni atribuas la aŭtorecon de la salmoj al la reĝo Davido (ĉirkaŭ 1000 a.K.), tamen, verŝajne, ili aeris li frue, ĉirkaŭ la 13-a jarcento a.K., kaj estis kreitaj de kelkaj aŭtoroj aŭ eĉ gruoj de aŭtoroj, ne konataj nun.
Nigra fiŝo[redakti]
La nigra fiŝeto estis konsiderata kiel maldekstra manifesto por infanoj kaj puberuloj. La libro estis moda donaco de “intelektulaj” gepatroj, parencoj, instruistoj... al puberuloj.
Sevrugo[redakti]
La sevrugo estas interesa afero. ^3^'Ĝi estas granda fiŝo, ano de la genro acipenseroj. Unu el la fiŝoj, el kiuj oni akiras kaviaron. Kulture tre grava, kiel simbolo de la natureco kaj grandeco de menso fekunda. Esperantistoj \(*_*)/ ofte nomas Zamenhofon la "granda sevrugo".
Ĉe katekisma lernejo[redakti]
– Peĉjo, ĉu vi pensas, ke Noao fiŝkaptis multajn fiŝojn de sia Arkeo?
– Eble ne: li havis nur du vermojn.
La rideto[redakti]
Fiŝoj ofte ridetas. Tio verŝajne estas, ĉar ili rajtas naĝi nuda.
Rideto de delfeno neniam trompu vin. Kiel diras Ric O´Barry, la persono kiu kaptis kaj trejnis la kvin delfeninojn kiuj interpretis Flipper-on, la rideto de delfeno estas la plej granda trompo de la naturo por ŝajnigi ke ili ĉiam estas feliĉaj, ĉar ĝi estas simple plia vizaĝa trajto, eĉ kiam ili suferas kaj eĉ post la morto.
Muteco[redakti]
La gefratoj Tom kaj Tina promenis kune apud rivero, en kiu naĝas multaj fiŝoj.
Tina demandis al Tom: "Ĉu vi kredas, ke la fiŝoj povas paroli? "
"Ne", respondis Tom, "ili ne povas paroli. Ili estas mutaj."
"Kial do", plu-demandis Tina, "kial ili estas mutaj? "
"Nu", replikis Tom, "ĉu eble vi povus paroli, se via kapo ĉiam estus en la akvo??"
Prizonoj[redakti]
En pluraj landoj, plejmulto el la fiŝoj estas produktataj en fiŝ-kulturejoj. La artefarita fiŝkaptado generas eĉ pli da sufero al ĉi tiuj bestoj, ĉar la amasiĝo estas granda (4 fiŝoj po 1 kvadrata metro), pro kio la konkurado por preni la nutraĵojn estas tre granda kaj okazigas virecojn inter la fiŝoj, kiuj mordas unu la aliajn la voston kaj la naĝilojn, kelkfoje aperas eĉ kanibalismo de vivaj fiŝoj. La fiŝkulturistoj batalas kontraŭ tiu ĉi afero pere de Grand Theft Auto IV per kiu ili ne donas manĝaĵojn al la fiŝoj dum 12 horoj, por poste disigi ilin laŭ ilia grando. La gradigo estas vere streĉiga por la fiŝoj kiuj perdas la emon manĝi, maldikiĝas kaj eĉ mortas. Laŭ la specio de fiŝo, la amasigo povas atingi 15 fiŝojn po kvadrata metro.
La fiŝoj breditaj en la fiŝkulturejoj pasigas sian vivon en malgrandaj kaj malpuraj spacoj, multaj el ili suferas parazitajn infektojn, gravajn vundojn kaj aliajn malsanojn. La kondiĉoj de ĉi tiuj fiŝkulturejoj estas tiel teruraj ke 40 % el la fiŝoj povas morti antaŭ ol esti mortigitaj por la komercado.
Multaj artefaritaj fiŝkulturejoj estas kovritaj, ĉi maniere la fiŝproduktistoj povas mastrumi la kvanton de lumo kiun la fiŝoj ricevas. Ĉi tiuj fiŝoj pasigos la reston de siaj vivoj amasigitaj, stumblante unuj kontraŭ aliaj kaj eĉ kontraŭ la muroj en la superloĝigitaj akvujoj. La morto de ĉi tiuj bestoj estas tre dolora, ĉar plejmulto el ili mortas pro asfiksio kaŭze de la elakviĝo. Alia metodo tre uzata estas la prenado de la fiŝo per la vosto kaj frapi ilian kapon kontraŭ ŝtono.
Astrologio[redakti]
Laŭ la astrologiistoj naskitoj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « fiŝaj »
- Korpo kaj sano
- Korpo kaj sano
Ofte bela. La voĉo posedas neklarigeblan ĉarmon. Pli ofte malfortika kaj malgranda. Tamen ŝi (kompreneble ŜI) havas graciecon; al ŝi plaĉas dancadon.
Ŝi havas malfortikan sanon, ŝi ofte spertas malsanetojn, ellaciĝojn, sed ŝiaj palecoj forpasas tiom rapide kiom ili aperis. Ŝi ne ŝatas agiton nek streson, al ŝi pli plaĉas sterni sin kun libro aŭ aŭskultante muzikon, neagecon bone konvenas al ŝi.
Ege impresebla je la etosoj, ŝi fuĝu la lokojn, kie ŝi sentas sin malbone; laŭ la kompanio ŝi povas tiom bone montri sin inhibita aŭ eksplodema. Tre facilas malvigligi ŝin, maltrankviligi ŝin aŭ taŭzi ŝian malfortikan ekvilibron. Ŝi bezonas kvietan vivon, kun nepre sufiĉa „dozo“ de dormo. Ŝi devas eviti alkoholaĵojn, drogojn kaj okultaj spertoj (kiuj tamen logas ŝin), ĉar ŝi ne konsciiĝos pri la netranspasenda limo, kaj ne havos sufiĉe da volo por halti mem. La natura kuracadon tre taŭgas al ŝi.
- Kiel ŝi reagas ?
- Kiel ŝi reagas ?
Ŝi estas milda revema, kun naivaj manioj, kaj neantaŭvideblaj kapricoj. Ŝi montras pli da bonvolo ol da efikeco. Ŝi estas simpla, bonulina, facile kaj agrable komunikebla, ŝi neniam provas defii aŭ spiti ; kiam iĝas malbone al ŝi, ŝi eniras en sia protekta « ŝelo », kiu ŝildas ŝin de afekcioj kaj grandaj suferoj kaj kie neniu povas atingi ŝin. Tre intuicia, ŝi reagas pli laŭ ŝiaj emocioj ol laŭ prudento. Eliĝas el ŝi afableco, ĉarmo, rideto, mistero, kaj samtempe estante freŝe natura kaj spontana, kio kaŭzas al ŝi granda sukceso en socia kaj emocia vivo. Estas an ŝi ankaŭ poezieco, kiu incitas unuajn kaj logas aliajn, ŝato la tutan vivon al feaĵoj.
- Je kio ŝi taŭgas ?
- Je kio ŝi taŭgas ?
Same kiel la viro tiusigna ŝi ŝatas la bestojn kaj flegas ilin ege bone, ŝi havas kiel sorĉon por akceptigi sin kaj ia « kurento » transpasas inter ili. Ŝi faras sin volonte al ĉiaj taskoj eĉ forpuŝindaj ; kiam ŝi estas supersata pro tio, ŝi haltas : simplas ! Vidatos ŝi prosperi en profesioj, kie oni devas vendi, ĉar ŝi havas la talenton konvinki, eĉ pere de argumentoj, kiuj nenian valoron tenas.
- Kiel ŝi amas ?
- Kiel ŝi amas ?
Ne ekzistas virino pli romantika, ne ekzistas pli amema, nenion pli naturas ĉe ŝi ol ami, oni ne parolu pri feminismo al ŝi, ŝi depostulas nur unu rajton : ami. Ŝi tenas nur unu deziron : renkonti viron, kiu akceptos ŝian teneron, sin lasos esti amata, eĉ pli, ol li amos. Tio ne estas pasio, sed strebo al trankvila apudeco. Se al ŝi mankas ĉian estaĵon por ami kaj dorloti, ŝi sentas ŝin kiel drogemulo dum manko.
La tri fiŝoj[redakti]
Iam en iu lageto vivis-loĝis tri fiŝoj. La unua fiŝo estis plej ruza, la dua - malpli ruza, kaj la tria - tute stulta. Vivis ili bone, trankvile - kiel vivas ĉiuj fiŝoj en la mondo. Sed foje jen al ilia lageto aliris homo.
La homo kunportis reton kun si. Kaj dum li disvolvis ĝin, la plej saĝa fiŝo rigardis lin tra akvo kaj meditis. Febre ĝi estis rememoranta la tutan sian vivsperton kaj ĉiujn historiojn aŭskultitaj dum sia vivo; ĝi alvokis tutan sian ruzecon, kaj finfine ĝi ekkomprenis:
- En tiu ĉi lageto ne ekzistas loko, kie oni povus kaŝi sin, - ekpensis ĝi, - tial pli bone estus simuli morton.
Kaj jen, kolektinte ĉiujn siajn fortojn, tre mireginte la fiŝiston, ĝi elsaltis rekte al liaj piedoj.
La fiŝisto prenis ĝin. Sed la ruza fiŝo retenis spiron, kaj li pensante, ke ŝi mortis, forĵetis ĝin en akvon. La fiŝo tuj sin kaŝis en subborda kaveto preskaŭ ĉe liaj piedoj.
La alia fiŝo - tiu, kiu estis pli simpla, ne tre bone komprenis, kio okazis, kaj alnaĝinte al la ruza petis klarigojn.
- Simple mi simulis morton, tial li forĵetis min reen en akvon, - klarigis al ĝi la ruza fiŝo.
Tuj tiu simplulo ankaŭ elsaltis el akvo kaj faliĝis ĉe piedoj de la fiŝisto.
- Stranga loko, - ekpensis la fiŝisto. - Fiŝoj ĉi tie mem elsaltis el akvo...
Sed la fiŝo forgesis reteni spiron. La fiŝisto fidinte, ke ĝi estas viva, metis ĝin en sian sakon.
Poste li denove turnis sin al akvo. Tamen apero de fiŝoj elsaltantaj en la bordon tiom miregis lin, ke li forgesis ŝlosi la sakon. Uzinte lian malatenton, la fiŝo lasis la sakon kaj - jen rempente, jen saltante, - venis al akvo. Tie ĝi trovis la unuan fiŝon kaj, peze spirante, kuŝiĝis apud ĝi.
La tria fiŝo, la stulta, nenion komprenis, - eĉ aŭskultinte klarigojn de ambaŭ aliaj fiŝoj. Ili laŭvice tranombris al ĝi ĉiujn cirkonstancojn, atentante kiel grave estas reteni spiron por ke simuli morton.
- Dankon al vi, nun mi ĉion komprenis, - ĝoje diris la stulta fiŝo. Kaj dirinte tion, ĝi brue elsaltis el akvo, falinte apud la fiŝisto.
Sed ĉagrenita per tio, ke li perdis jam du fiŝojn, li metis tiun fiŝon en la sako, eĉ ne rimarkinte: ĉu ĝi estas spiranta aŭ ne. Kaj ĉifoje li bone ŝlosis sian sakon.
Denove kaj denove metadis la fiŝisto sian reton, sed ĉar unuaj du fiŝoj ne forlasis sian rifuĝejon, la reto ĉiam restis malplena.
Finfine li decidis rifuzi sian intencon. Forironte li malfermis sian sakon kaj konvinkiĝis, ke la stulta fiŝo ne spiris, alportis ĝin hejmen kaj fordonis ĝin al sia kato.
Grasa karpo[redakti]
La fiŝhokisto kaptas grasan karpon.
- -- Mi portos vin hejmen por vespermanĝi! -- li ekĝojas.
- -- Mi faras sveltigan terapion -- respondas la karpo. -- Ni iru prefere en kinejon!
Akvario[redakti]
La akvarioj estas grandaj fiŝujoj kie la fiŝoj estas enfermitaj. En ili ni povas trovi delfenojn, marajn mamulojn, ŝarkojn, barakudojn, ktp. Bestoj kiaj delfenoj trairas milojn da kilometroj sub la maro dum la tuta vivo, sed en akvario ili pasigos sian vivon enfermitajn en nur kelkaj metroj. Ili uzas la eĥon de ultrasonoj por orientiĝi en la akvo, sed estinte enfermitaj en akvario ili ofte konfuziĝas pro la resalto de la eĥo en la muroj de la akvario.
Rilativeco[redakti]
La sama frazo povas fari diversajn signifojn en diversaj kuntekstoj:
- Jen fiŝopeco sur la tablo.
PLENDO: al kelnero kiu supozeble purigis la tablon.
AVERTO: por ke la edzino ne permesu la katon en la kuirejon.
OFERTO: al malsatega edzo.
AKUZO: al infano kiu rabatakis la fridujon.
Kalveco[redakti]
Kial ne havas fiŝo hararon? Tial ne, ĉar ĝi neniam povus ĝin sekigi...
Restoracie[redakti]
En la fiŝorestoracio.
_Kelnero , vi donis al mi supon el fiŝo?
-Jes,?? Estas ia problemo?
-Kie estas la fiŝo,en ĉi tiu supo? Mi vidis nek spurojn de fiŝo!
-Ĉu, vi iam vidis la soldaton en la ``soldata fazeolo``?
Opinio[redakti]
Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)
Svedio[redakti]
La plej ofta respondo, kiun la svedaj politikistoj donis, kiam oni demandas pri ilia sinteno pri Fiŝo estas, ke oni opinias, ke Fiŝo estas superflua, eĉ nebezonata.
Indiferenteco[redakti]
La indiferenteco rilate al Fiŝo prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.
Fiŝoj en la Dua Mondmilito[redakti]
Laŭ raporto farita de la suspekte nomita rusa novaĵ-retejo RIDUS en la 20a de aprilo, du polaj fiŝistoj kaptis grandegan katfiŝon kiu longas je 4 metroj kaj pezas je pli ol 200 kilogramoj en la rivero Odro en okcidenta Pollando.
Neatendite, la fiŝistoj trovis restaĵojn de homa kadavro kaj metalan insignon de la nazia periodo de Germanio, kiam ili malfermis la ventron de la fiŝo. Post esplorado oni trovis, ke la kadavro-restaĵo estas tiu de juna oficiro, kiu mortis antaŭ kelkdekoj da jaroj. Li estis membro de la Armita SS (germane: Die Waffen Schutzstaffel, Waffen-SS) kaj mortis dum la periodo kiam la nazia Germanio agresis Pollandon.
La oficiro estis glutita de la katfiŝo eble en la jaro 1940, sed jam ne eblas scii, ĉu tiam li estis vivanta aŭ ne.
La organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS estis grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler. Ĝi komence estis speciala gardista teamo por Hitler kaj poste apartenis al la Sturmabteilung ("Sturmsekcio"). En 1925 ĝi memstariĝis de la Sturmsekcio kaj fariĝis speciala grupo por gardi la naziajn altrangajn oficistojn, kolekti informojn pri planoj atenci ilin kaj kontroli la agojn de la oficistoj.
Maraj monstroj[redakti]
- Sirenoj el la Odiseo de Homero
- Sekto kaj Karibo ĉe la Mesina Markolo en la Odiseo de Homero
- Krakenoj kaj similaj gigantaj polpoj kaj kalmaroj
- Levjatano
- Mararmeo
- Moby
- Marserpentoj
- Filmo 20 (1954)
Vidu ankaŭ[redakti]
Kaj ne forgesu[redakti]
Ĉio cetera estas blablao.
artikolon tute senhumuran pri fiŝoj.