Ferepoko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kresko mamuta, sed saĝo liliputa"

~ Zamenhof pri ferepoko

"Viaj aliaj asertoj pri CIA kaj FBI estas tre malvaloraj se vi do eĉ ne legis anglalingvajn fontojn pri tio"

~ Brahmao

"Korektasion de erori es multe velkomed!"

~ Aŭtoro de ĉi tiu artikolo krokodile
Pressapochista8.jpg

Ferekpoko (Diablo scias) estis epoko kiam ĉio estis farita el fero (manĝu ĝin la mefisto): aŭtomobiloj, komputiloj, telefonoj, seĝoj, kaj tiel plu. [1] Granda problemo estis feraj radoj (bona ŝerco. 8-)). [2] Alie, :o) feraj ĵurnaloj kaj libroj tre multe pezis, pro tio, nur tre fortaj homoj scipovis legi. [3][4] La Ferepoko komencis post la disvolviĝo de la teknologio necesa por la prilaborado de fero, materialo kiu anstataŭis la bronzon kaj ebligis la kreadon de pli rezistaj kaj feraj iloj. En multaj eŭroaziaj kulturoj la Ferepoko estis la lasta fazo antaŭa al disvolviĝo de la skribado, kvankam oni ne povas diri, ke tio estas universala.** granda oscedo **

Nerdaĵo[redakti]

Uzo de fera armilo

Dum la frua ferepoko, la skitoj okupis la areon oriente de la Danubo kaj disvastis tie feruzadon. En la post-Danuba Regiono de Hungario restis dumtempe la kulturo de Hallstatt ĝis la 4-a jarcento a.K., kiam de la okcidento venis kaj okupis la areon la keltoj. Ili disvastigis la kulturon de La-Tène sur la tuta areo de la nuntempa Eŭrabio. Tiam ĝeneraliĝis la uzado de fero kaj la keltoj konigis la uzadon de la potista rado kaj mammuelilo.

Israelo[redakti]

La originala steleo de la luna dio, havante ponardon kaj bovan kapon.

Betsaida estis fondita en la 10-a jarcento a.K. en la nove unuiĝinta aramea reĝlando de Geŝur sub hurita dinastio, eble kiel la reĝa ĉefurbo. Ĝia nomo eble estis Zed/CedZer/Cer, laŭ interpreto de Josuo 19: 35. La reĝo Talmai estis aliancano de Davido, eble kiel la plej forta partnero en ilia alianco ĉar Davido, edziginte Ma'aĥa, estis bofilo de Talmai. La juda reĝo Asa ankaŭ petis al la reĝo de Geŝur por helpi, kiu subtenis lin kontraŭ Baaŝa de Israelo. En la 10-a jarcento a.K. Betsaida estis pli granda kaj pli ornamata per konstruaĵoj ol Jerusalemo.[5] La urbo konsistis tiam el du partoj, la sura urbo kaj la suba urbo, havis dikajn murojn kun alta turo, bastionoj kaj kontraŭfortoj, glacison, palacon de tipo Bit Ĥilani laŭ Arav, barilpordon inter la sura urbo kaj la suba urbo, eble templon kaj ie urban barilpordon.[6]

Altaro por o-fero

En la frua 9-a jarcento a.K. reĝo Hazael de Damasko atakis kaj aneksis la urbon. Nova barilporda konstruaĵo estis konstruata, verŝajne sur la antaŭa barilpordo. Ĝi havis blankan internan barilpordon kun du turoj, eksteran barilpordon kun certe unu turo kaj verŝajne du turoj, 30 m longan placon, tribunalbenkon de juĝistoj kaj "altajn lokojn", k.e. altaroj. La teamo de Rami Arav ankaŭ trovis steleon de luna dio, rilata al Si.[7] La kapo de tiu dio estas bova, kun kornoj en la formo de la lunarko.

Tiglatpilezero la 3-a detruis la urbon en 734 a.K. Betsaida tre malkreskis kaj restis malgranda setlejo, nur malgrava vilaĝo. La asirianoj kaj poste la persanoj uzis ĝin por administrado, sed ilia ĉefurbo estis aliloke. Ili lasis cilindrosigelojn ĉe la antaŭa urbo.[8]

Terŝoviĝo dum la fino de la Ferepoko ŝanĝis la kurson de la Jordano kaj la akvonivelo altiĝis, kreante lagunojn. La loko tiel iĝis pli konvena por fiŝkaptado.[9]

Geŝur[redakti]

Geŝur (|גשׁור, Geŝur) estis reĝlando en la antikva mezoriento, kiu verŝajne formiĝis dum la Ferepoko. La loĝantoj estis ĉefe arameoj. Geŝur situis en la orienta bordo de la Maro Kineret. Eble ĝia ĉefurbo estis Betsaida.[10] La lando estis proksime de la reĝlando Pihilu.

Kvankam la geŝuranoj estis precipe arameoj, ĝia reganta dinastio estis huritoj. Ĝia reĝo Talmai estis aliancano de juda reĝo David, kaj geŝura reĝo poste asistis la judan reĝon Asa kontraŭ la izraela reĝo.

De la lando de Golano, Geŝur estis la plej fekunda landparto, ĝia areo enhavante 350 km2.[11] Lokoj kiel Betsaida estis ankaŭ tre profita por la fiŝkaptado.

Historio[redakti]

La lando Gasuru aperis en la Amarna-leteroj de la 14-a jarcento. La regiono estis grava parto de Golan en la meza bronzepoko, sed malkreskis dum la malfrua bronzepoko.[12] En la libroj Readmono (3,14) kaj Josuo (13,8-13, 30), Izraelidoj de Manase konkeris partojn de Geŝur, ankaŭ la urbojn de Jair, sed ne elpelis la Geŝuranojn.[13]

Reĝoj de Geŝur poste aperis en la Biblio kiel aliancanoj de la juda kaj izraelida reĝo David kaj poste de la juda reĝo Asa.

En la frua 9-a jarcento Geŝur konkeris kelkajn urbojn de Jair de Izraelo laŭ 1-a Kroniko (2,22-23).[14][15]

Geŝur ekalpartenis al Aram-Damasko ekde la meza 9-a jarcento a.K. Kiam Tiglatpilezero la 3-a konkeris Aram-Damaskon, li detruis ankaŭ setlejojn en Geŝur. Nur dum la Persa epoko devenis Geŝur denove konsiderinda regiono.[16]

Malgrandazio[redakti]

En Malgrand-Azio prilaboro de fero estis konata jam de longa tempo. La hititoj scipovis produkti feron en epoko, kiam tio estis tute nekonata en aliaj regionoj de la mondo. Per la fino de la hitita imperio, finiĝis ankaŭ la monopolo de tiu imperio rilate al la produktado de fero, kiu estas menciita jam en la 17-a jarcento a.K. en la regiono. Post la 12-a jarcento la tekniko disvastiĝis tra la Mediteraneo. Turkaj enmigrintoj portis feron al Germanio.

Hungario[redakti]

En Hungario la ferepoko daŭris de la jaro 900 a.K. ĝis la komenco de la 1-a jarcento, kiam hungaroj forgesis kiel uzi ĝin, pro tio, ili hodiaŭ vivas en kavoj kaj uzas ŝtonilojn.

Notoj[redakti]

  1. Krible kaj krable!
  2. Fi kaj fu kaj fo kaj fe!
  3. "Stranga" ne signifas "neebla".
  4. Ventro de tio! Vivu la verda manĝebla floro _brokolo_ !
  5. BEDAŬRAS pro la malfruo ĉe Monda San-Organizo kaj pro la komunika stilo de multaj registaroj, ankaŭ en demokratioj, karakterizata per kvazaŭmilitaj sloganoj;
  6. La Festivalo inaŭguriĝis la 20-an de junio kaj la tutan inaŭguron vi povas spekti en la jutubkanalo de UEA.
  7. Se vi ridas dum po 10 ĝis 15 minutoj ĉiutage, tiam vi konsumas po 10 ĝis 40 kalorioj.
  8. La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj.
  9. La julia Heroldo (2310) atentas pri PIV
  10. Jean-Luc Kristos : Babilu ni ludante kaj kleriĝante pri Eo !
  11. Nelonga interparolo inter geamikoj, kiu daŭras proksimume 10 minutojn, kaŭzas mezume 5 ĝis 8 ekridojn.
  12. La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne
  13. La julia numero de "Heroldo de Esperanto" (2310) survojas al sia abonantaro, akurate kiel kutime.
  14. Saluton!
  15. Proponu kaj organizu aktivaĵojn kiujn vi ŝatas
  16. Kiel membro de UEA vi estas motoro de nia agado por Esperanto.