Fera Kurteno

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ne iru al fremda anaro kun via regularo.

"La Esperanto-movado pereas."

~ Ekvatorano
Konservita parto de la fera kurteno apud Čížov

"La Esperanta mondo en tiu formo, en kiu ni ĝin konis dum la lastaj jardekoj, venas al sia fino, eble eĉ jam venis. La subite akriĝintaj diskutoj pri la sorto de la Jarlibro, Centra Oficejo de UEA, la konvulsia kaj absolute sensenca altigo de la UEA-kotizoj, la komato de TEJO, la morto de plurdekoj da fakaj kaj landaj sekcioj-asocioj — ĉio ĉi estas parto de tutmonda procezo, kiun oni apenaŭ rajtas nomi ”krizo” — ĝi estas kompleta malapero."

~ Esperantisto de la tempo de la Fera Kurteno


Fera Kurteno[1]” aŭ ferkurteno[2] estas esprimo uzita en kapitalismaj landoj por nomi la dividon inter la komunistaj nacioj de orienta Eŭropo kaj la nekomunistaj nacioj de okcidenta Eŭropo dum la Malvarma milito. Fera kurteno aludas al la izoleco, kiun Sovetunio trudis al siaj satelitaj nacioj en orienta Eŭropo, kaj al la subpremaj rimedoj de multaj registaroj de orienta Eŭropo[3].

La esprimon Fera kurteno kreis Winston Churchill[4], dum alparolo la 5-an de marto de 1946 en Fulton, Misurio [5]:

Fakte la divido de la mondo estis rezulto de la dua mondmilito. La venkintoj super faŝistaj Germanio, Italio kaj aliaj ŝtatoj t.n. aksaj potencoj, decidis dum kelkaj konferencoj dividi la mondon. Dum la malvarma milito la kapitalista bloko finfine sukcesis per vetarmado kaj propagando, ekonomia supereco, altrudo de kapitalisma kulturo, forigi la feran kurtenon, de ili mem kunkreitan.[6] De Szczecin ĉe la Balta maro al Triesto ĉe Adriatiko, fera kurteno malsuprenvenis tra la kontinento. Trans tiu linio, situas ĉiuj ĉefurboj de la antikvaj regnoj de Meza kaj Orienta Eŭropo: Varsovio, Berlino, Prago, Budapeŝto, Beogrado, Bukareŝto kaj Sofio; ĉiuj ĉi famaj urboj kaj la loĝantaroj ĉirkaŭe situas en tio, kion mi devas nomi la sovetia sfero, kaj ĉiuj ricevas, tiel aŭ alie, ne nur sovetian influon sed tre altan kaj iukaze kreskantan regon de Moskvo[7].

Antaŭparolo liberigas de postparolo[8].

La plej videbla realigo de la Fera Kurteno[9] estis la Berlina Muro[10], dividanta la anglan, francan kaj usonan sektorojn de Berlino el la sovetia sektoro kaj Germana Demokratia Respubliko (GDR).

Oni ekmalkonstruis la feran kurtenon en Hungario printempe de 1989 [11]. Solena simbola malfermo kun politikistoj okazis ĉe vilaĝo Sopronpuszta la 27-an de junio 1989. La solenan ceremonion partoprenis Gyula Horn kaj Alois Mock. Ankaŭ tio helpis la rapidan kolapson de la iama GDR [12], post amasa elmigrado de germanoj trans Hungario al okcidenta Germanio. Oni starigis tie 15 jarojn post la ceremonio memoraĵon.

Nunepoke[13], kelkaj komparas la novajn malfaciligajn rimedojn establitajn de Eŭropa Unio kontraŭ ekstereŭropaj enmigruntoj, por malhelpi ilin eniri, ege limigi azilrajton ktp, kaj kiuj kaŭzas foje mortojn, je ia nova Ferkurteno[14].

Plej grave subtaksita estis la falo de intereso al Esperanto, kio siavice estas kaŭzita de la tutmondiĝo, la fulmrapida evoluo de la interreto kaj la domina disvastiĝo de la angla lingvo.

Ferkurtena Esperanto-Movado: Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.[redakti]

Ne sufiĉas vendi librojn al jamaj esperantistoj. Mi parolas pri pli grava afero – vendi la lingvon al homoj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin. Sen tio Esperantujo formortos fizike kaj tio jam okazas.

Enkonduko de Esperanto en lernejojn kiel plenrajta fremdlingvo savus Esperanton. Tamen neniu luktas pri tio.[15]

Jen jam du kialoj esti optimisma pri la estonto de la Esperanto-movado! Estas multaj aliaj. Mi provas krei superrigardon de novaj iniciatoj, ĉar esperantistoj ofte ne scias pri ili. Sed estas multaj, kredu min. Io moviĝas en Esperantujo kaj nepre ne ĉio en negativan direkton!

Hodiaŭ Esperanto ekzistas en la grandaj kongresoj, en pasporta servo, en klasikaj medioj kaj plejparte en la interreto. La Duolingo kurso daŭre kreskas, jutubistoj kaj podkastistoj daŭre producas mediojn en esperanto. Esperanto certe vivas, nur nenio volas esti membro en io klubon. Eble ni pensu pri alaj formoj de organizo, exzemple independaj grupoj por mallongaj projektoj.

Gratulon!

Konkludo[redakti]

La teksto[16] estas iom surpriza, ne pro la enhavo, sed pro la ofta manko de bona motivigo de la unuopaj asertoj[17]. En multaj kazoj la asertoj ŝajne ne konformas kun la reala mondo[18].

Ne plu ekzistas malsamaj homaj rasoj.

Notoj[redakti]

  1. El kio ni ŝajne povas indukti, ke nur virinoj kaj neniu eŭropano estus kompleta progreso.
  2. Ne nepre.
  3. Animtrankvileco estas ĉarma formo de memfido.
  4. Li estas bravulo en sia angulo.
  5. La Titaniko de la movado jam longan tempon subakviĝas, sed tio apenaŭ estas kulpo de iuj konkretaj esperantistoj, des malpli de la foririnta UEA-estraro.
  6. Ĉiu angulo kun sia sanktulo
  7. En propra angulo ĉiu estas fortulo.
  8. Kia Blago!
  9. Evildea pensas ke la morto de Esperanto organizoj estas bona afero por esperantujo kaj mi konsentas
  10. Li estas bravulo en sia angulo.
  11. La ”bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for, kaj nova tempo pli sukcesa malverŝajne venos,
  12. Doni la scipovon de la angla al milionoj da homoj signifas sklavigi ilin. Estas notinde ke per ricevado de angla edukado ni jam sklavigis la nacion.
  13. La angoro, kiu nin premas, devenas de nia netaŭgeco pri esti nur homoj.
  14. En tiu 21a jarcento, la superreganta povo estas Usono, la superreganta lingvo estas la angla, la superreganta ekonomia modelo estas la angla-saksa kapitalismo.
  15. Plimulto da virinoj kaj nur unu Eŭropano! Jen almenaŭ ia progreso. Interese estos vidi kiel ili laboros.
  16. Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.
  17. Dankon pro la advizo.
  18. Unu problemo de la teksto estas en la vorto "movado".