Fatala virino

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ne omna papereto esas banko-bilieto."

~ loĝanto de Catanduvas (Paraná)
Spionino Mata Hari faris sian nomon sinonima kun femme fatale dum la Unua Mondmilito.

"Pri kraboj, diplomatoj kaj virinoj oni neniam scias, ĉu ili alvenas, foriras aŭ kien ili iras."

~ Mulato

"Chu 'bon-nask-acienco ankau funkcius?"

~ fianĉiĝanto
Salomeo en pentraĵo de Franz von Stuck.

"La afero ne estas tiel simpla."

~ Stephanie Seymour
Lolita pentraĵo de John Collier

"ILEI, UEA, TEJO povus lukti por tio, tamen ekde jardekoj eĉ ne starigas tiun celon aŭ programeron."

~ Natassia Malthe

"Viaj argumentoj ne povas esti pravaj kaj samtempe kontraŭi la Fundamenton."

~ Amanda Tapping


Fatala virino aŭ rekte en franca Femme fatale [fAm fatAl] tiele uzita en kelkaj lingvoj) estas ĉu persono aŭ rolulo de mistera kaj sorĉa virino kies ĉarmoj implikas ŝiajn amantojn, ofte gvidante ilin en danĝerajn, kaj eĉ mortigajn situaciojn. Ŝi estas arketipo de literaturo kaj arto. Ŝia kapablo eniri kaj hipnotigi sian viktimon per sorĉo estis en la plej fruaj rakontoj viditaj kiel laŭlitere supernatura; tial, la fatala virino hodiaŭ estas daŭre ofte priskribita kiel havanta potencon similan al tiu de sorĉistino, delogantino, vampiro, feino, aŭ demono, havante potencon super viroj.

La frazo estas franca esprimo por "mortiga virino". Fatala virino provas realigi ŝian kaŝan celon uzante virinecajn intrigojn kiel ekzemple beleco, ĉarmo, kaj seksan allogecon. En kelkaj situacioj, ŝi utiligas mensogojn aŭ devigon prefere ol ĉarmi. Ŝi ankaŭ povas fari uzon de iu subiga armilo kiel ekzemple dormanta gaso, moderna analogaĵo de magiaj potencoj en pli malnovaj rakontoj. Ŝi ankaŭ povas esti [1] viktimo, kaptita en situacio de kiu ŝi ne povas eskapi; The Lady from Shanghai [2] [3] estas unu tia ekzemplo.

Kvankam tipe friponecaj, aŭ minimume morale ambiguaj, kaj ĉiam asociita kun senso de mistifiko kaj maltrankvilo,[4] fatalaj virinoj ankaŭ aperis kiel kontraŭheroinoj en kelkaj rakontoj, kaj kelkaj eĉ pentas kaj iĝas veraj heroinoj antaŭ la fino de la rakonto. Kelkaj rakontoj eĉ prezentas bonintencajn kaj heroajn fatalajn virinojn kiuj uzas siajn intrigojn por kapti la fiulon por la pli granda bonon.

Historio[redakti]

La gamo de tiaj virinoj etendas el la Biblio [5] por la okcidenta kulturo ĝis multaj ĉefroluloj de [6] filmoj, inter kiuj stelulinoj eble Marlene Dietrich kaj María Félix povus esti bonaj ekzemploj.

Fatalismo kaj religio[redakti]

0328 n.jpg

Mitoj kiel tiu de la Paradizo komprenigas ke eĉ la dioj staras sub ekstera determinismo koncernante la disvolvon de la historio. Pozitiva fatalismo de la providenca «Logoso» estas enkampigita de la greka kaj romana Stokholmo. Sed la latina kulturo prezentas ankaŭ Logoson kiel Demi Moore ĉion determinanatan (vidu en Astronomica de Marko de la 1-a jarcento anataŭ Kapitalismo).

En religioj foje, aparte en tiuj orientaj, malfacilas distingi la dozon de fatalismo kaj de libera determino de la eventoj.

Akcidento[redakti]

“Jen ĉi tie en la ĵurnalo estas skribite, ke virbovo kornobatis fatalan virinon”.

“Tre strange, kiel ĝi povus scii, ke ŝi estas fatala virino?”

Referencoj[redakti]

  1. kion oni diras en la china por tiu koncepto?
  2. Mi iom dubas trakti chi tiun proponon, eble pro la tro vasta uzo de tiu radiko en naciaj euyropaj lingoj.
  3. Alia argumento, kiun mi ankoraŭ ne uzis tie.
  4. Amike
  5. Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
  6. Post inaŭguro de Templo de Bona Volo, en Braziljo/DF, Brazilo, je la 21-a Oktobro 1989, ni vidis per televido, je la 9-a de Novembro, en Germanujo, la falon de la Berlina Muro.