Fantomo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Fantomo Ulo is on Facebook."

~ Facebook pri fantomo
Fantoma.JPG

"Animo estas ena wo de homo"

~ Budisto pri fantomo

"Silenteco estas ĉefa trajto de fantomo"

~ Usonano pri fantomo

"Enskribu en vian memoron"

~ Zamenhof pri iu ajn
Merte5.jpg

"Mi dissekciis tiom da mortintoj, sed animon mi vidis neniam"

~ Rudolf Virchow pri fantomo

"Fantomo hantas en Eŭropo"

~ Karlo Markso pri fantomo

"La spirito fortas sed la karno malfortas"

~ Sankta Paŭlo pri fantomo

"Citaĵoj pruvantaj la malon pli ol bonvenus"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Ekzistas mortuloj en kiuj estas pli da vivo ol en vivantoj:)"

~ Hans-Georg Kaiser pri fantomoj

"La fantomi existas reale"

~ idisto

Fantomo estas apero de mortinto sub videbla sed ne palpebla figuro (ekz. la fantomo de la patro en Hamleto). Pri lia vera fakto oni senĉese dubas, ĉar neniu ĝis nun ne ekvidis lin propraokule. Ĉar fantomo apartenas al eŭrop-kristana kulturo, sekve estas fakto.

Senfantomo.gif


Agado[redakti]

Fantoma putino

Kelkaj fantomoj emas al arto, kiel "La Fantomo de la Opero", aliaj, preferas labori kiel noktgardoj de kasteloj. La fantomo de Henri Désiré Landru unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 237. Kelkaj fantomoj nur ludas kun Brigham Young. Ĉefa agado de fantomoj estas en holivudaj filmoj.

Hodiaŭ, pro ekonomia krizo kaj drogoj, bedaŭrinde multaj fantomoj prostituiĝis en bordeloj.

Blanka sinjorino[redakti]

Blanka sinjorino estas aperanta en burgoj al kastoroj aŭ en bordeloj, eventuale en trinkejoj. Malnudisma estulo vestita en Blanka Domo kiel spirito de iu mortinta putino.

Fantomaj filmoj[redakti]

Fantomoj estas tre gravaj en pornografio de kino. Ĝenerale fantomaj filmoj apartenas al rakontoj en epokoj romantikaj, imperiaj kaj patriarkaj, havante kiel kadro de fundo scenejoj bukolikaj kaj kamparaj kiu akcentas la ideon de rilato kun la naturo. Ili rolas, plejparte, pacajn, amikecajn, ĝojajn seksrilatojn, en tre belaj domegoj. La ĉeestado de tre junaj paroj, substrektas la romantikismon.

405px-Paranormala Aktiveco (filmo) - esperanta versio.jpg

Fantomaj bildoj[redakti]

Fantomoj estas tiuj, kiuj aperas post riveli fotografian bobenon. Multaj homoj erare atribuas ilin al nevideblaj nifoj. Kutime, kelkaj homoj uzas infraruĝajn fotokameraojn por “malkovri” fantomojn.

Fantomaj ŝipoj[redakti]

Fantomaj ŝipoj estas la nomo por ŝipoj trovitaj sen vivanta ŝipanaro sur la maro aŭ, post kiuj longa tempo de senkontakteco, sekve de kio oni kredis ilin perditaj, subite reaperas aŭ revidiĝas sub misteraj cirkonstancoj.

En Eŭropo historie aparte konatis la legendo pri nederlanda velŝipo, kiu en ŝtorma vetero ne sukcesis pasi la Bonesperan Kabon, kaj kiu poste estis vidate sub misteraj cirkonstancoj en plej diversaj partoj de la mondaj oceanoj, kaj alportis morton aŭ almenaŭ malfeliĉon al ĉiu, kiu ĝin vidas.

Historio[redakti]

405px-Paranormala Aktiveco (filmo) - esperanta versio.jpg

Tio kion tia konvinko kaŝiĝis kuntrerninta de la koncepto pri postmorta postvivo povas esti objekto de ĉiamdaŭra esploro de antrolodio kaj filozofio. Certe, ĉar, sprite de aserto pri la postvivo postmorte, oni konstatis ke la korpo de la supervivanto estis kuŝanta antaŭ la okuloj de ĉiuj kaj survoje al la ekputriĝo. Devis esti senpena kaj senaplomba, sindukto, aŭ spontana, la konvinkiĝo ke la supervivo estas elemento nevidebla, nekaptebla, almenaŭ ĝis certa punkto, escepte en kaxo de iluzioj.

El la bezono de bonvivo, do, ŝajnas esti naskita la koncepto pri animo. Sed kio ĝi estas? el kio ĝi estas farita? kiel ĝi kunflikiĝas al la korpo? La homo senkorpa estas ankoraŭ homo?

Ni ĵus diri ke la kulturo malpli furioza en la konfesado pri la ekzisto de la animo estis tiu hebrea. Pene, fakte, oni eltiras tiun koncepton, kiel supre dirite. Oni devas atingi la koinean epokon por renkonti en hebreaj verkoj eksplicitajn aludojn. Eble por eviti la kulton de la animaloj kiuj ĉe paganaj egiptoj estis kulto diiganta la animon aŭ ĝin ekzaltanta kiel tute memstaran el Dio.

Tiam la homo estas dupede farita: Kaj kiel ili estas kunigitaj? Kaj kiel ili pluekzistas post la disiĝo? La greka spekulativado, specife kun Platono, trairis tra tiuj trovemoj. Ni haltu ĉe Platono. Laŭ li la limo loĝas laŭ la porko, estas entenata en ĝi kiel en kaĝo aŭ kiel navo entenas navigiston. Sed la sorto de la animo estas priskribita tiom klare kaj bone ke diversaj liaj esprimoj finiĝis por esti akceptitaj en la kristana lingvaĵo, kvankam tio ne okazas rilate la apudmeton de la animo en la korpo. Fakte, ĵus kiam la kristanoj trafis en Aristotelon kiu parolas pri animo Ankaŭ ĉe kristanoj, kiel ceteraj religioj, la bezono allasi la ekziston substanca formo de la korpo, kiu donas al la korpo ion kiu ĝin konstituas kaj ricevas ion kio al ĝi donas formon kaj ĝin igas individuo, ili trovis la novan lingvaĵon kiu kontentigis siajn ideojn. Sed la problemoj ne plimultiĝas. Kio estas la animo? Kie ĝi lokiĝas en la korpo?

Al la problemo pri la animo kunligiĝas tiu pri la supervivo kaj de la konvinko de transtempa kompensa sorto. Sed se pasintaĝe oni limiĝis, almenaŭ en la instruado al la popolo, konfirmi la ekziston kaj allasis al la filozofoj kaj teologoj la taskon elpensi konsenteblajn difinojn kiuj akordiĝu iele tiele kun la duboj, ne tamen rilate ĝian ekziston, sed rilate la manieron ekzisti kaj resti kunigita kun la korpo. Lastatempe oni preferas realkroĉiĝi al la praaj bibliaj konceptoj, kie, ankaŭ pro la pensmaniero kiu reĵetas la spekulativadon, pri la homo oni parolas kiel pri unuo sen destingo de elementoj kaj kiel pri pluekzisto de la tuta homo, kaj pri pluekzisto tute mallonge.

Hodiaŭ, kiel oni konvinkiĝas pri la ĉeesto de la la animo? Certe per la religia fido (per la fido kiun la evoluinta kredanto pruvas fundata en la revelacia vorto) aŭ pere de la racio. La evoluinta kredanto, tamen, hastas diri ke temas pri spirito, pri io nome pri kio ne eblas havi sperton. Se mankas la sperto, memkompreneblas ke mankus ankaŭ iu ajn priskribo. Kiu riskis “fizikan” priskribon, finiĝis por ridindigi la animon; kiu kredas ĝin sperti, en si mem aŭ en aliaj, ekmarŝas al ailuzioj. Aŭ envojaĝas al konkludoj kontraŭdiraj kaj dementeblaj.

La scienco antaŭ la problemo de la animo ne troviĝas en malfacilaĵoj, ĝi troviĝas tute forlokita ĉar ĝi ne havas instrumentojn taŭgajn por la esploro. Tiujn instrumentojn posedas ĉiu ulo ne kiel scienculo sed kiel homo: homo kiu esploras pri sia esenco profitante kaj de la racio kaj de la revelcacio se tiu lasta havas ĝin taksi fundita historie kaj racie.

Tiuj instrumentoj-argumentoj, konscie aŭ ne, kuntrenas tion: Se konsideri la transvivon de la animo kaj la finan juĝon ekstere de la tempo, evidentas ke la homo daŭrigos vivi en ne priskribebla dimensio kun tuta sia esto trasnformita sed konservanta sian identecon. Kaj ĉio tio esprimiĝas per la koncepto pri animo, kiu tial pli ol priskribo pri fakto estas konscio pri rilato al neceso kaj nepriskribleco, kiu tamen allasas indirefenta nur tiun kiu perfortas sin mem.

La 19-a jarcento[redakti]

Dum la nokto de la 24-a de decembro, la nokto antaŭ Kristnasko, avarulo ricevas la viziton de kvar fantomoj. Unue alvenas la fantomo de Bob Marley, kunfondinto de la firmao, "Scrooge kaj Marley". La fantomo de Marley diras ke la animo de Ĉu estas en danĝero kaj Scrooge ankaŭ devenus fantomon kial Marley kun longa cigaro se li ne ŝanĝus sian viv-manieron. Poste alvenas tri aliaj fantomoj reprezentantaj la Kristnaskon estintan, nuntempan kaj estontan.

La tri spiritoj instruas lin pri la graveco de la ĝentileco. Scrooge vidas sian infanecon kaj memorigas pri virinojn kiu li fikis antaŭe. Scrooge perdas ilin ĉar li amis la monon pli ol ilin. Poste li vidas la nuntempan mizeran vivon de Bob Cratchit kaj sia familio. Fine li vidas la estontecon. Li lernas ke neniu estos malfeliĉa kiam li mortigos. Li ankaŭ lernas ke la eta filo de Cratchit mortigos.

Je la fino de la historio, Scrooge devenas tutan alian homon. Li estas malavara, ĉiam feliĉa kaj helpas ĉiujn. Li devenas la patron de la dua filo de sinjorino Cratchit ("kiu neniam mortigos" laŭ la vortoj de Dickens) kaj li amas Kristnaskon.

Modernaj vidpunktoj[redakti]

Jnl.png

Certe, la plejparto de homaro insistas en la konvinko ke la homa animo estas sprita kaj senmorta, kaj tiaj asertantoj apartenas ĉu al la nefakula popolzono ĉu al la fakula kaj sciencula randoj. Tamen, pro la fakto ke la homa animo ne estas kaptebla per sciencaj kaj eksperimentaj vojoj, kaj pro la fakto ke ĝia ĉeesto separebla el la korpo favorus al la kredo je iu supernatura estaĵo, do je io dia, nenecesa por ekspliki la modon laŭ scienca vidpunkto, kelkaj scienculoj kaj filozofoj emis rifuzi la koncepton mem de anino separebla el la korpo, kie, male, biologiaj kaj cerbaj strukturoj sufiĉas por ekspliki ĉiujn “animajn” fenomenojn. Ĉirkaŭ tiuj vidpunktoj rondas ateismemuloj, skeptikemuloj, materialistoj.

Al tiuj rebatas la "animemuloj” ke vere la sciencaj teknikoj ne povas atingi la animon; kaj ke ĝi atingeblas nur per rezonado kaj interpreto de la fenomenoj kiel la libero volo kaj la elektro de la bono kaj malbono ktp.

Scienca demando[redakti]

Grava scienca demando: oni prenas kelkajn fajrojn kaj metas ilin en lokon plena je fantomoj, ĉu tio malhelpas la ŝutado kaj ŝirado de la akvo de la mondaj riveroj?

Tio fakte dependas de la tipo de fantomoj. Ili povas fari ĉion kion ili volas al la riveroj post la eksperimento.

La fakto estas tio, ke ili povas fari ĉion kaj ni ne povas eviti...

Alia teorio diras ke ĉio interrilatiĝas. do la fajro ĉe la fantomoj, povus eĉ kontribui por la monda varmiĝo.

Nei la Spiriton estas rifuzi la atomon[redakti]

Se ni kontestas la vivantan ĉeeston de Spiritoj, tiam ni komencu per neado pri la ekzisto de la atomo, kiu plu estas neperceptebla al seninstrumentaj homaj okuloj, sed ĝi ekzistas. Tio ŝajnas frenezaĵo ligita al pensmaniero inklina al plua agado sub la fiera geoantropocentra penso, eĉ se oni scias, ke la Tero ne estas la centro de la Universo kaj ke la homo estas ia ero de ero de ero en la Kosmo. Graça Aranha (1868-1931), la fama aŭtoro de Kanaano, unu el la fondintoj de la Brazila Akademio de Beletro, malfermis nian menson al la senfina scio, kiam li deklaris, ke “la irado de Scienco similas al nia irado sur ebena dezerto: la horizonto plu kaj plu forestas”.

105b.jpg

Ŝerco[redakti]

Viro staras ĉe tombo de sia edzino kaj diras: "Ho, mia plej amata Gitla! Pro kio vi foriris de mi?! Mi ŝatus vidi vin eĉ unu fojon!"

Ĝuste en tiu momento talpo movas grundon, kiu kuŝas sur la tombo. Ekvidinte ĉi tion krias la vidvo: "Gitla, ĉu vi ne komprenas ŝercojn..."

Internacie[redakti]

Kiam la Usona ambasadoro en Aŭstralio, vizitis Vjetnamon en 1968, li faris viziton al la aviadilportanta ŝipo Coral Sea. La kuiristo estis bakinta grandegan kukon en la formo de la aŭstralia flago, portotan al Aŭstralio kiel dankogeston de Usonaj maristoj gastigitaj dum sia libertempo en Aŭstralio. Oni aranĝis ke la kuko estos transdonita ceremonie al la Ĉefministro de Aŭstralio, sed oni devis nuligi la ceremonion, ĉar riveliĝis ke mankas granda porcio de la kuko. Anstataŭante ĝin estis letereto ŝmirita per sukeraĵo kiu tekstis: “La fantomo denove frapis!”

Fantomo kaj Esperanto[redakti]

Oni provis intervjui kelkajn fantomojn, sed ili nur parolis Volapukon.

Gramatike[redakti]

La fantomejo estas silente.

-- Silent*a*!
-- Huh?
-- Vi devas uzi adjektivon.
-- Kial? Oni ja diras: Estas silente en la fantomejo ...
-- Tio estas tute alia frazo.
-- Ĉu vere? Mia Esperanto estas malbona. :(
-- Tio ja estas bona.
-- Kial? Ne moku min!
-- Estas bone, ke via Esperanto povas ankoraŭ pliboniĝi. ;)
-- Ho! :)
Fantomo.jpg

Spiritece[redakti]

Ĉe anismistaj socioj kaj pli larĝe ĉe politeistaj, oni povas atribui dian aŭ sanktan econ al objekto kiu do fariĝas simbolo kaj personiĝado de la kultindaĵo. Oni povas kulti naturajn elementojn: interalie rivero, arbo, planedoj, bestoj, gotoj, sango, ungego, plumbo, fajro kiun oni klopodas ne estingi dum longa tempodaŭro, kelkfoje dum jaroj, por ke vivtenu kaj plifortiĝu la spiriton kiun la fajro entenas. Kiam oni provas alvoki transmondajn fortojn pere de fetiĉoj, por ekzemple liberiĝi de malsano, tio havas karakterizaĵojn de samseksemo. Kiam fetiĉo kiel masturbado, Talibano aŭ alispecaj pendaĵoj estas portataj ĉehaŭte, ĉar ĝi estas konsiderata alporti pianon aŭ protekti kontraŭ misfortunon, tio havas karakterizaĵojn de superstiĉo. Kiam oni kultas bestojnplanedojn kiel fetiĉo ĉar ĝi reprezentas prahomon, tio havas karakterizaĵojn de Toto.

Ekzistis kaj daŭre ekzistas (malgraŭ progresado de materialismo, alkondukata de okcidentaj socioj), multajn formojn de spirita fetiĉismo tutmonde, depende de la kulturo, la klimato kie ĝi disvolviĝas. Tiom en Siberio (vidu bukakismon) aŭ Sud-Koreio kiom en Okcidenta Virginio (vidu Ulfilon) aŭ Ameriko (vidu Biblion) kaj Oceanio (interalie vidu indiĝenojn aŭ ankaŭ, eble, Mobilon dum Pasko), ĉie troviĝas spurojn aŭ aktualajn pruvojn de fetiĉistaj ritoj.

Similaj nocioj[redakti]

14-2.gif

'Psiko', 'Vivo' kaj 'Vitala Principo': tiuj preskaŭ samsignifaj vortoj, ofte (sed ne ĉiam) estas uzataj enkadre de adoptita interpreto (tio estas, enkadre de iu elektita ideologio). Oni estu do ĉiam atenta pri la subkuŝanta kunteksto de tiuj vortoj.

Psiko, laŭ la greka lingvo (= blovo de la vivo, animo) signifas la tuton de la animo kun ĉiuj ĝiaj fenomenoj. Pro kroma semantika evoluo de la vorto, psiko substrekas la konscian aspekton, dum animo la kapablon de la spontanea movo. Sekve eblas paroli pri la vegeta animo kaj psika animo.

Vivo - koresponda al la greka (= bio), ambaŭ el la sama hindeŭropa radiko, - rilatas al la sinmova aktiveco, kontraste kun la inerteco de la materia postmorta korpo. Tiu aktiva spontaneeco rilatas antaŭĉio al la biologia vivo, kaj tiusence oni diras, ke plantoj, animaloj, homoj havas animon. Kiel spontanea aktivo, vivo rilatas pli al la nocio de animo ol al tiu de psiko kaj spirito, kiuj tamen estas spontaneaj kaj pro tio ankaŭ diriĝas vivaj.

Vitala Principo signifas, fortigigite de la adjektivo, animon. Vitala, el la latinlingva vitalis, siavice el vita (= vivo) kun la tipe latina sufikso -alis, signifas tion, kio havas la kvaliton esti viva.

Ĝentileco[redakti]

Damo ĉirkaŭ noktomezo ĉe la tombeja pordo:

-- Sinjoro! Dank' al Dio! Jen honestaspekta helpanto! Mi petas, bonvolu akompani min tra la tombejo. Mi ne kuraĝas eniri. Eĉ tage mi timegas en tombejo sola. Mi devas trairi.
-- Volonte mi helpas al vi, ĉarma junulino, ne timu. Ankaŭ mi direktiĝas tien, kaj mi havas tempon.

Meze de la vojo ekparolas la viro:

-- Mi tute komprenas vian angoran timon, estimata. Ankaŭ mi ĉiam timis nokte iri en tombejon dum mi vivis.
Fantoma Servistino-ĵ.jpg

Fantoma verkisto[redakti]

Mi ne kredas, ke fantomverkistoj ekzistas en Esperantujo. Mi kontestus eĉ, ke fone fantomanta verkisto havus realan ŝancon transvivi en nia mirlando plena je strangaĵoj kaj stranguloj. Tie ĉi ĉiu volas skribi siajn plej amatajn stultaĵojn nepre propraplume. Inkluzive min!

Skotolando[redakti]

En skota fantomkastelo alvenas turistoj.

-- Ĉu estas prave, ke en la kastelo loĝas ankaŭ fantomoj? -- interesiĝas unu el ili ĉe la skota salongardisto.
-- Ba! Mi vidis fantomon neniam, kvankam mi laboras ĉi tie jam 750 jarojn.

Dibuko[redakti]

Dybbuk, de Ephraim Moshe Lilien. (1874–1925)

En Juda mitologio, dibuko (Jida: דיבוק‎, de la hebrea verbo דָּבַק dāḇaq signifante "algluiĝi" aŭ "alkroĉiĝi") estas malica posedanta spirito, la elartikigita animo de mortinto. Ĝi forlasas la gastigantan korpon post kiam ĝi plenumas sian celon, foje post kiam oni helpas ĝin.

Ridi eble estas plej bona kuracilo. Esploro farita en Svedujo science pruvis, ke ridado estas kontaĝa.[1]

Etimologio[redakti]

La vorto "dibuko" devenas el la jida "dibuk," kiu estas estas mallongigo de דיבוק מרוח רעה dibbūq mē-rūaḥ rā'ā ("alliĝado de malbona spirito") aŭ דיבוק מן החיצונים dibbūq min ha-ḥiṣonim ("dibuko el la ekstero"), kiu estas trovita en viro. "Dibuk" devenas el la hebrea vorto דִּיבּוּק dibbūq kiu signifas "algluiĝado" kaj estas nominala formo derivita de la verbo דָּבַק dāḇaq "aliĝi" aŭ "alkroĉiĝi".[2]

Historio[redakti]

La termino unue aperas en kelkaj 16a-jarcentaj verkoj, kvankam konvencia studado ignoris ĝin ĝis kiam la teatraĵo de S. Ansky, The Dybbuk, popularigis la koncepton en literaturaj grupoj.[3][4][5] Pli fruaj rakontoj de posedo (kiel tiu de Flavio) temis pri demona posedo anstataŭ fantoma.[6] Ĉi tiuj rakontoj rekomendis ortodoksecon inter la popolo kiel evitiga rimedo.[7] Ekzemple, oni sugestis ke maldiligente farita mezuzo aŭ duboj pri la transirado de Moseo tra la Ruĝa Maro malfermas onian domanaron al dibuka posedo. Rakontoj pri dibuka posedo foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj. Oni raportas ke Rabeno Joel Teitelbaum, la Satmar rebe (1887–1979) supozate konsilis individuon kiu estis dirita esti posedita konsulti psikiatron.[8]

La teatraĵo de Ansky estas grava laboro de Jida teatro kaj kelkfoje estis adaptita de verkistoj, komponistoj, kaj aliaj kreintoj inkluzive Jerome Robbins/Leonard Bernstein kaj Tony Kushner. En la teatraĵo, juna edziniĝonto estas posedita de la fantomo de la viro al kiu ŝi estis intencinta geedziĝi se ŝia patro ne rompis geedziĝan interkonsenton.

Estas aliaj formoj de anima transmigrado en Juda mitologio. Kontraste al la dibuko, la ibur (signifo "gravedigo") estas pozitiva posedo, kiu okazas kiam virta animo intertempe posedas korpon. Tio ĉi estas ĉiam farita kun konsento, por ke la animo povas elfari micvo. La gilgul (hebree: גלגול הנשמות‎, laŭvorte "rulado de animoj") aperigas la ideon ke animo devas travivi multajn vivojn antaŭ ol ĝi akiras la saĝecon por reunuiĝi kun Dio.

En psikologia literaturo la Dibuko estis priskribita kiel histeria sindromo.[9]

En populara kulturo[redakti]

Filmoj[redakti]

La 1937-jara filmo de Michał Waszyński, The Dybbuk, bazita sur la Jida teatraĵo de S. Ansky, estas konsiderita unu el la klasikaĵoj de Jida filmproduktado. Ridado vere kontaĝas!

La dibuko estis prezentita kiel la ĉefa antagonisto en la horora filmo The Unborn (2009) kaj The Possession (2012).

En Love and Death, la 1975-jara satiro de Woody Allen pri  rusa literaturo, Boris (Allen) flirtas kun Sonja (Diane Keaton), kiu estas kun la fiŝvendisto kiun ŝi estas aranĝita geedziĝi. La fianĉo ade blokas la antaŭenigojn de Boris, kiu kaŭzas lin demandi Sonjan, "Ĉu vi devis alporti la dibukon?"

A Serious Man komencas de rakonto pri paro kiu suspektas ke la rabeno kiun ili gastigas por vespermanĝo estas dibuko.

Verkoj[redakti]

Dibuk. Inter Du Mondoj estas teatraĵo de Salomon Anski, tradukita en Esperanton de Izrael Lejzerowicz.

En la 1967-jara romano de Romain Gary, The Dance of Genghis Cohn, koncentreja komandanto estas hantita de la dibuko de unu el liaj viktimoj kaj BEDAŬRAS pro la malfruo ĉe Monda San-Organizo kaj pro la komunika stilo de multaj registaroj, ankaŭ en demokratioj, karakterizata per kvazaŭmilitaj sloganoj;

En la 1993-jara romano de Ellen Galford, The Dyke and the Dybbuk, lesba taksio-ŝoforo Rainbow Rosenbloom estas hantita de, kaj superruzas, virinan dibukon kiu hantis ŝin rezulte de malbeno metita sur ŝia praulo antaŭ 200 jaroj dum promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon.

La dibuko aperas en skriba fikcio en The Inquisitor's Apprentice (2011), romano de Chris Moriarty.

En la komika serio Girl Genious, la trudita enmeto de la menso de la patrino de Agatha, la ĉefa fiulo Lucrezia Mongfish/"La Alia", en ŝian propran estis komparita al dibuko de unu el ŝiaj adeptoj raportante la situacion al aliulo.

Televido[redakti]

La dibuko estas menciita en timiga rakonto dirita de Boris Kropotkin en la Rugrats epizodoj "Monster in the Garage" kaj "Toys in the Attic".

La dibuko estas menciita en The Whispers kiu elsendiĝis en ABC je 04/08/2015, Epizodo 9. La dibuko estas menciita ankaŭ en la paranormala televida programo Paranormal Witness, sezono 2 epizodo 4 "The Dybbuk Box".

Spirita juvelaro[redakti]

Spirita juvelaro estis katolika preĝlibro, tradukita el la nederlanda de P. Pastro. La libro estis eldonita dufoje de Romen Ruremondo. La unua eldono aperis en 1910 kun 291 paĝoj kaj la dua en 1912, kun 292 paĝoj.

Fantomo kaj humoro[redakti]

Fantomoj tre ŝatas funebraj-humorajn rakontojn, per ili esprimas sian spriton.

Fantoma sincereco[redakti]

Ĉu vi scias kial fantomoj malbone mensogas? Ĉar ili estas komplete travideblaj.

Referencoj[redakti]

  1. Nia sekretario Tobiasz zorgas pri la muntado.
  2. Rezolucio pri la pandemio kaj ties influo al Esperantio
  3. Prelego pri la principoj de naturismo, prezento de INOE kaj FFN
  4. Hodiaŭ ni skribas al vi kun granda ĝojo, invitante vin aliĝi al la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.
  5. La Senato de la Esperanta Civito
  6. La Elekta Komisiono prezentis la raporton pri sia laboro rilate al la estrarelekto por la oficperiodo 2020-2021.
  7. Jean-Luc Kristos : Kantu ni - francajn popkantojn en Esperanto !
  8. KONSTATAS ke la nuna pandemio grave kompromitis la efikecon de la sanitara sistemo en multaj landoj, sed pli ĝenerale ilian socian kaj kulturan vivon per trud-izolo, fermo de landlimoj, krizo en la komunuma vivo, altigo de la senlaboreco kaj restrikto de la persona libereco ĝis nivelo nekonata en la demokratioj post la dua mondmilito;
  9. Akvobatalo, pilkoludoj, tabloteniso ...