Falsa amiko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Pipo.jpeg

"Uj, Esperanto agonias."

~ Akrostikemulo

" Mi supozas, ke ekzistas ligo inter ambaŭ fenomenoj."

~ Digimon pri Pokemon

"La mondo agonias kaj oni laŭeble agas por kontraŭi la problemojn, kiuj mortigas ĝin, do ne havas la lukson konstrui aerkastelojn."

~ Bomberman

"Granda eraro de la Esperantistaro, ke lernejoj estus la sxlosilo por sukceso. Tute male. Esperanto ekfloras ekstrer la sxrtataj lernejaj strukturoj per privata (ecx komerca) instruado. Sed la bone pagitaj instruistoj de ILEI (intime ligita kun la malaperanta UEA) de jardekoj flegas la iluzion. Kun mirinde limigita pruvebla sukceso."

~ Atakamano

"Kiu genia ideo! "

~ pleonasmulo pri Neciklopedio

"Pri : viveko kaj vivestiĝo (kvankam ek, same kiel iu ajn vortero, estas uzebla ĉiuloke, ne nur prefikse) mi konsentas same Tirifto ; tamen pri la lasta propono de Anna, estas nuanco inter vivestiĝo kaj vivek(est)o, ŝajnas al mi, ke genezo enhavas ankaŭ nocion de iu daŭro same pri iĝ kontraŭe pri ek."

~ Moai

"Kion pensas vi ĉiuj? Ĉion bonan!"

~ Mefito

"Mi ne havas tiun impreson. Eĉ kontraŭe."

~ bertoletinuksmanĝulo
Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla aŭ [de] = en la germana.

Falsaj amikojidistoj plenforme devus esti «ŝajnaj amikoj de lernanto». T.e. lernanto pensas rekoni en vorto kies formo estas konata alilingve ankaŭ la konatan signifon; la vorto ŝajnas konata kaj amika; sed tio estas erariga simileco kaj misrekono. Aŭ lernanto pensas rekoni en Ido la bonajn kvalitojn de Esperanto; la lingvo ŝajnas konata kaj amika; sed tio estas fuŝa simileco kaj misrekono.

Falsaj amikoj estas paroj da vortoj en du lingvoj [1], kiuj aspektas kaj/aŭ sonas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife. Tamen la ĝenerala postimpreso estas iom tumultiga, ĉar restas neklare, kion celis la aŭtoro.

Ekzemploj de falsaj amikoj[redakti]

Merdo-steakhouse.jpg
  • La terminformo falsa amiko mem estas ekzemplo pri lingve malĝusta paŭsado. Ja ne temas pri intenca falsofaro celanta trompi iun; falsa ĉi tie staras en neesperanta signifo malvera, kiun [2] ĝi povas havi en la lingvoj angla kaj franca — sed ne en Esperanto. En Esperanto tia konfuzo ne ekzistas, falsa signifas intencan trompon «mensogan kaj perfidan» [3] — kion la koncerna nocio lingvoscienca ne implicas. Tial la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto tre konscie preferis uzi la terminon ŝajnamiko en sia lingva respondo[4].
  • Eventualmente en la portugala lingvo signifas "hazarde", sed eventually en la angla lingvo signifas "iam estonte, iam poste, iam fine"; sekve tre ofte brazilaj tradukistoj mistradukas he was deposed and eventually he was killed [5] per ele foi deposto e eventualmente assassinado [6].
  • Öl en la sveda estas biero, sed en la germana estas oleo, kiu povas kaŭzi konfuzon en trinkejo.
  • burro en la itala = butero, kaj gateau en la franca = kuko, sed en la hispana [7] burro = azeno kaj gato = kato, do francaj/italaj vizitantoj povus malintence peti strangajn manĝaĵojn.
  • largo en la hispana = "longa", en la portugala = "larĝa".
  • ναί en la greka, prononcata kiel ne en Esperanto kaj samsignifa не en la bulgara, kaj en la korea, signifas jes.
  • Ofta miskomprenkaŭzo inter la angla kaj la germana estas angla become "estiĝi" kaj germana bekommen "ricevi". Do germana gasto en angla gastejo emas diri: I want to become a beefsteak, kio signifas "Mi volas estiĝi bifsteko" anstataŭ "Mi volas ricevi bifstekon."
  • La angla bless signifas "beni", dum ke la franca blesser signifas "vundi". Do la angla parolturno God bless you "Dio vin benu" povas esti mistradukita francen que Dieu te blesse "Dio vin vundu".
  • En la hispana kaj galega la koloroj de la hararo estas iom malsamaj: Hispane oni nomas la ruĝan hararon pelo rojo kaj la blondan pelo rubio, sed en la galega [8] inverse la ruĝan pelo rubio kaj la blondan pelo roxo.
  • Kelkaj latinaj vortoj ŝanĝis sian signifon en la latinidaj lingvoj, ekz. passio [9] signifas "suferado, suferaĵo". En la latinidaj lingvoj la ĉi-devenaj vortoj signifas "pasio", kio latine estas permōtio: portugale passão, galege kaj hispane pasión, katalune passió, france passion, romanĉe passiun, itale passione.
  • Ankaŭ kun la sciencaj nomoj de organismoj ekzistas falsaj amikoj, ekz.: en la angla nasturtium ne estas la nasturto [10], sed la tropeolo [11].

Falsaj amikoj ne nur estas vortoj de similaj sonoj, sed ankaŭ vortkunligoj, kiuj havas samsignifajn vorterojn, sed spite malsaman signifon:

  • La angla vorto por la orikteropo estas antbear, laŭvorte "formikurso", vortkunligo, kiu en pluraj aliaj lingvoj signifas la mirmekofagon: esperante formikurso, germane Ameisenbär, nederlande mierenbeer. Tial okazas en la literaturo, ke afrikaj popoloj laŭtradicie ĉasas la formikurson - kiu tute ne vivas en Afriko, sed en tropika Ameriko.
  • La angla vorto self-conscious signifas "sinĝena" [12], kvankam laŭvorte "memkonscia"; La germana lauvorta traduko selbstbewusst signifas "memkonfida" [13], do pli-malpli la kontraŭon. La germana vorto ankaŭ uziĝas sence de memkonscia, kio angle estas self-aware.
Leit að Lífi (recycled by Sigur Rós).jpeg

Diferenco de 'falsa kognato'[redakti]

Kontraste al tio, falsaj kognatoj estas similaj vortoj en malsimilaj lingvoj, kiuj ŝajnas havi komunan historian lingvistikan devenon [14], sed fakte ne havas ĝin. Ekzemple, la esperanta vorto "estinta" [15] kaj la hispana vorto "extinta" [16] ŝajnas per formo kaj signifo havi la saman originon, sed oni okulfrape vidas ke "est-int-a" devenas de internaj reguloj de Esperanto.

La latina habere kaj ĝiaj devenaĵoj kiel la itala avere similas al la samsignifaj ĝermanaj vortoj, angle have, germane haben, sed ili havas malsamajn etimologiojn. Esperanto profitas de tiu simileco uzante la vorton havi, kiu similas al ili ambaŭ.

Malgraŭ tio, ke tia falsa kognato povas funkcii vere amike, la termino falsaj kognatoj estas ankaŭ foje uzata por signifi falsaj amikoj.

Influo de falsaj amikoj en la lingvouzo[redakti]

Dum eŭfemismo estas evitvorto aŭ evit-esprimo anstataŭ vorto pretendate obstrukca [17], foje oni evitas vortojn kiuj fals-amike pensigas pri alilingvaj obscenaĵoj. Ekzemple, kelkaj anglalingvaj parolantoj de esperanto evitas diri 'Kiel vi fartas?' ĉar la verbo 'farti' pensigas pri la angla 'fart' [18] kaj anstataŭe diras ekzemple 'Kiel vi?'. Simile, finno dirus 'ulo' anst. 'homo' ĉar ĉi tiu identas la finnan vorton por 'gejo'. Brazilanoj evitas "amiko mia" kiu sonas kiel "a mim comia" (li sodomizadis min). Simile, en la hispana, constipado signifas simple "havanta malvarmumon", malgraŭ la signifo de la Esperanta radiko konstip- kaj alilingvaj kognatoj; laŭdire la reĝo Johano Karlo iam tiel fuŝis, provante paroli la anglan. Oni diras ke la frandaĵo churro [19] / txurro [20] sonas malĝentila en Esperanto.

En varbado, internaciaj entreprenoj foje perdas monon pro falsaj amikoj. Ekzemple, foje japana aŭtomobilfabriko Nenio proponis aŭtomobilon "MR-2" al franca publiko, sed "MR-2" sonas en la franca samkiel "merde" [21], kaj la vendoj fiaskis. Tiu okazis en Grekio al aŭtomobilo "Monza" ĉar en la greka tiu sonas kiel grava ofendo. En Brazilo la "Bank Boston" ne sukcesis akiri klientojn, ĉar "Boston" similas al portugallingva "bosta" [22], sekve "Banco de Boston" [23] similas al "Feka banko". La nederlanda banko [24] subvenciis IJKon 1989, amuze por la esperantistoj. Sed pri tiaj aferoj eble pli abundas mitoj en la reto ol veraj okazoj, vidu ekz-e [25]. Ankaŭ ekzistas kombinaĵoj kiuj eventuale povus esti embarasaj, kia la jogurta trinkaĵo YOP [26], kiu signifas fikis en la rusa [27], sed verŝajne la kompanio ĝis nun ne provis vendi ĝin en Rusio.

Malgraŭ tio, eŭfemismado pro interlingvaj falsaj amikoj, en ĉiutaga vivo, estas nerekomendinda, ĉar la listo de tiaj koincidoj estus senfina kaj dependus de la ĉiukaza lingva referenco de la parolantoj. Ekzemple, oni mokas en Brazilo pri Usono, ĉar en ĝi estas urboj kiel Boston (Feko) kaj Chicago ("Ho, mi fekas!"), pli malbone estas Venezuela, ĉar ĝia ĉefurbo estas Caracas ("malpuraĵo el la nazo"), sed oni ne povas esperi ke usonanoj kaj venezuelanoj ŝanĝos la nomojn de siaj urboj por eviti mokon de brazilanoj. Simile, estas germania monto nome Wank, kiu por britoj signifas "masturbi", sed oni ne ŝanĝu la nomon de la monto pro tio. Ankaŭ la urbo Phuket estas simila al la angla fuck it. Estas germana familia nomo Joder, kaj en la kastili-hispana joder = fiki. Kaj alia germana familia nomo Katz (de Katze = kato), kiu en la itala sonas kiel Cazzo = peniso. La korea nomo Yoo Suk (ekz. la aktoro Kim Yoo Suk) signifas ion malĝentilan por usonanoj. Ankaŭ la kantona nomo Fuk Yiu estas malĝentila por angleparolantoj. Sed neniuj el ili estus ŝanĝataj pro tio.

Falsaj amikoj kaj lingvonivelo[redakti]

Community-header-background

La falsaj amikoj rilatas malsame al lingvonivelo de tradukanto. Neniu kiu bone konas la portugalan lingvon konfuzigu "no" [28] al ne, sed tio estas ofta al homoj kiuj apenaŭ ekkonis la lingvon. Male, eĉ spertaj esperantistoj konfuzas "apenas" [29] al apenaŭ. Eble neniu konfuzigus la hispanan "sed" [30] al sed, ĉar "soifo" estas substantivo kaj "sed" estas gramatika vorto. Kontraŭe eĉ vortarskribantoj kutime konfuzigas la rusan симпатичный [31] kun simpatia, kvankam ĝi vere signifas "ĉarma", "plaĉa".

Samlingvaj falsaj amikoj[redakti]

Iam falsaj amikoj ekzistas eĉ en diversaj dialektoj de unu sama lingvo. Konataj estas tiaj okazoj en la angla inter la brita kaj la amerika variantoj:

  • corn en la brita signifas "greno", en la amerika "maizo".
  • subway en la brita estas "subpasejo", en la amerika "subtera fervojo".

Aliaj okazoj:

  • saco en la eŭropa hispana signifas "sako", en la sudamerika hispana "jako".
  • coche en la sudamerika hispana kaj same en la portugala signifas "kaleŝo", dum ke en la eŭropa hispana kaj same en la galega ĝi signifas aŭto
  • laufen en la norda germana signifas "kuri", en la suda germana "iri piede".
  • llama en la ekuadora kebeka lingvo signifas "ŝafo", en la perua kaj bolivia keĉuo signifas "lamo".
  • wüsche en la svisa germana signifas "balai", dum ke "wischen" en la germana de Germanujo signifas "viŝi", kiu kelkfoje kaŭzas miskomprenadojn inter svislandanoj kaj germanoj.
  • loco en la hispana ĝenerale signifas "freneza", sed en Argentino oni uzas la vorton ankaŭ por "amiko".

Disvastigita falsa amiko estas la nombrado de la etaĝoj: En granda parto de Eŭropo oni eknombras en la unua supra etaĝo, dum en Ameriko oni eknombras en la teretaĝo. Do la angla first floor signifas la unuan etaĝon en Britio, la teretaĝon en Usono kaj Kanado, konsekvence second floor la duan supran etaĝon en Britio, la unuan supran etaĝon en Nordameriko. Same la hispana primer piso signifas la teretaĝon en parto de Sudameriko, primera plantaprimer piso la unuan etaĝon en Hispanio. La teretaĝo en Hispanio nomiĝas planta baja, kio en parto de Sudameriko nur signifas "malalta planto". La germana erster Stock kutime signifas la unuan supran etaĝon, sed en kelkaj regionoj de Sudgermanio ĝi signifas la teretaĝon.

Fushistoj.png

Poemo de Kalocsay sen nenia rilato al temo[redakti]


La am' ne estas ludo
Sed sorta forta trudo
ĝi svingas sian vipon
al lip' pelante lipon.

Brulu ĉiam am' en
viaj koroj, amen

Falsaj amikoj laŭ genro[redakti]

Ĉefe en la latinidaj lingvoj oni parolas pri "falsaj amikoj", se la similaj vortoj ne [32] malsamas laŭ siaj signifoj, sed laŭ siaj genroj. Ekzemploj estas la jenaj:

signifo portugala hispana franca romanĉa itala
la amoro, la amo o amor [33] el amor [34] l'amour l'amur l'amore
la dento o dente el diente la dent il dent il dente
la floro a flor la flor la fleur la flur il fiore
la glimo a mica la mica le mica la mica la mica
la koloro a cor el color la couleur la colur il colore
la mano a mão la mano la main (f) il maun (m) la mano (f)
la mielo o mel (m) la miel (f) le miel (m) il mèl (m) il miele (m)
la vojaĝo a viagem el viaje le voyage il viadi il viaggio

Ĉe dulingveco unu lingvo povas influi la uzon de la alia, kio ofte okazas pri la kataluna kaj la hispana. Ekzemple la vorto calor [35] ĝenerale estas li-genra en la hispana [36], sed ŝi-genra en la kataluna. Do la katalunoj havas emon uzi la vorton ankaŭ en la hispana ŝi-genre.

Kelkfoje oni ankaŭ parolas pri falsaj amikoj, se du vortoj en rilataj lingvoj havas malsaman akcenton, kio okaze aperas en la portugala kaj hispana: oceanooano [37], velnivel [38], pociapolia [39], canibalcabal [40].

Vortod je Kamarado E. Lanti[redakti]

4560.jpg

Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne havas bonan memororganon! (el artikolo "PAROLAS FAMA VIRINO ĈINA" 14-5-1942)

La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso. (citita en PIV "Patriotismo")

La naciisma edukado povas sukcesi, tial ke en la grandega plimulto de la cerboj regas ankoraŭ la dekomenca, absurda mistika tendenco. La esenco de l' patriotismo estas ja pure mistika, superstiĉa. Tio montriĝas per la absoluto de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon.

La homaranismo Zamenhofa povas nur kreski en komunismo.

Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon. p. 95

La kutimo dorloti kadavrojn estas bona pruvo, ke la granda plimulto el la nuntempuloj estas ankoraŭ spirite sklava de la arkaika, miljara tradicio. p79

Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon.p. 80

Oni tro klaĉadis, ke Esperanto estas "tiel facile lernebla!", ke oni povas encerbigi ĝin en "kelkaj semajnoj" da lernado. Tio estas malvera....Sufiĉu diri la veron: esperanto estas multe pli facile akirebla ol iu ajn nacia lingvo. p. 49

Senidealulo eĉ ne devus esti konsiderata kiel homo, ĉar la homeco ĉefe konsistas en la intelekta kapablo imagi perfekton –idealon. p. 91

En epoko, kiam monavidemo, koruptado, k mallojalo faras detruan laboron en ĉiuj medioj, idealismo en niaj vicoj estas pli necesa ol iam ajn, ol ie ajn; ĝi eĉ estas nepre necesa kondiĉo por la sukceso de nia movado. p 91

Intelektulo oni devus nomi nur homon, kiu en sia metio, en sia fako eltrovis ion novan; homojn, kiu ĝenerale en sia vivo kapablas liberiĝi el la rutino, el la tradicio, el la kutimoj, kiujn li opinias maltrafaj; perfekta intelektulo estas –kreanto. p. 102

Esperanto ne ekzistas en si; ĝi vivas nur per nia komuna volo k estus danĝere kredi, ke nenio povas ĝin detrui. La samon oni povas diri per nia organizo. (SAT) p .106

Pastroj k politikistaj gvidantoj neniam predikas dubemon. Ili ja bezonas kredantojn. Nia Asocio estas nek eklezio nek partio, tial estu al SAT-anoj permesite dubi. p. 107

Nur metafizikisto povas postuli, ke ĉiam k ĉie oni devas apliki rigore difinitajn principojn. p. 113

La anarkistoj ne agnoskas partian disciplinon; ili obeeme ne sekvas “estrojn”. p. 113

“La forigo de l’ŝtatregado estas la celo, kiun ĉiuj socialistoj, Marks unuavice, alcelis…”

Ne necesas esti profeto por ekvidi, ke la internaciistoj trovos trovos ankoraŭ belajn pretekstojn por pravigi la partoprenadon de la proletoj en la venontaj militoj naciecaj. p. 122

Ni liberiĝu de la brita jugo por konstati, ke la kapitalismo estas la malamiko –ne la brita nacio.

Ĉu sennaciistoj devas ankaŭ oferi sian vivon en bataloj por nacia liberiĝo, se ili jam konvinkiĝis, ke tio estas nur trompa iluzio? … Ĉu decas, ke saĝulo kondutu kiel frenezulo, se okaze li troviĝas en frenezulejo? p. 123

La sennaciistoj havas la firman kredon, ke la nacilinvoj mortos, kiel mortis la lingvoj de malaperintaj civilizoj. Sed ili ne intencas bruligi bibliotekojn. Nur naciistoj kapablas tion fari dum militoj. p. 126

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Jesuo estas, super ĉio, ia nobla kaj tre aktuala ideo, kiu antaŭeniras kaj meritas esti studata kaj travivata, fare de ĉiuj Animoj nesektemaj, liberiĝintaj de antaŭjuĝoj kaj tabuoj
  2. Por tio, sufiĉas alklaki la ĉi-suban butonon por kompreni la instruojn de Jesuo surbaze de ekumena rigardo, per la elektitaj materialoj, kiujn ni preparis speciale por vi.
  3. Interesa artikolo.
  4. Saluton!
  5. En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?
  6. Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj.
  7. Finvenkisma revpensado kaj primitiva desuprismo firme persistas inter esperantistoj. Realismo kaj aferkono fremdas, kiam ili sturmas por persvadi politikistojn.
  8. Antaŭ la enoficiĝo de Obama oni kolektis subskribojn, por ke li enkonduku Esperanton en usonajn lernejojn. La iniciatinto estis por momento aklamata kiel heroo de la movado, kvankam li ne sciis, ke en Usono la prezidento ne okupiĝas pri tiaj aferoj.
  9. La unuan, kiu la veron diras Oni ekzekutas.
  10. Atentu vi!
  11. Ni ne propagandu Esperanton, ni infektu per ĝi.
  12. Ŝajne iu ne scias, kion signifas "erotika"
  13. Ni funebras kaj kondolencas.
  14. La deziron enkonduki novan vorton naskas certe malpli ofte nepra bezono, ol nur ia spirita malpenemo, pro kiu ŝajnas al ni oportune kaj malpli penige alivestigi rapide, per Esperanta finiĝo, iun nacian,al ni kutiman radikon, ne eĉ iomete klopodinte, por serĉi la vere esperantan, ordinare kunmetitan esprimon de la tradukota ideo.
  15. La alia difino estas "Esprimanta seksan volupton".
  16. Esperanto estas bona ideo atendanta sian momenton. La nuna hegemonio de la angla lingvo ne povas daŭri, kaj alvenos momento kiam la mondo ekvidos bezonon de Esperanto. Kion ni devas fari estas gardi Esperanton en perfekta stato.
  17. Vi ambaŭ estas por mi kvazaŭ junaj gefratoj kaj novaj talentplenaj samlandanoj en Esperantujo.
  18. la lernado konsole distras nur tiun, kiu ne sole la tempon volas peli per ĝi.
  19. Ave, Maria! Dominus Tecum!
  20. ...la homa vivo mem estas de naskiĝo tro riska.
  21. Konu kaj partoprenu la Anĝeluson, kiu estas tradicia ceremonio en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.
  22. Religiemo kiu naskiĝas kun la Homo
  23. La poeto ĝin trovas en la steloj, la patrino en la unuaj vortoj de sia infano, la matematiko en la formuloj.
  24. Sendepende de la respondo, kion ni ĉiuj serĉas — konscie aŭ ne — tio estas ia klarigo pri nia ekzistado, motivoj kiuj povas venigi sencon al niaj vivoj.
  25. La lingvosorton decidas nek registaroj nek Akademioj. Ĝin difinas nek kongresoj nek eĉ ŝtatestroj. Sian sorton elektas ĉiu idiomo mem. Kaj, pli precize, pri la sorto de la lingvo decidas kaj ĝiaj parolantoj kaj, lastinstance, la kulturo, kiun la koncerna lingvo kreis aŭ ne kreis, produktis aŭ ne produktis.
  26. jam ekde sia naskiĝo ĉiu lingvo, negrave ĉu artefarita, ĉu natura, estas saturita de la plej diversaj rememoroj, aludoj, spuroj, akcentoj, eĥoj kaj inspiroj, kiuj konsistigas nian kulturon. Kaj eĉ se al iu nova lingvo mankus ĉia propra tradicio, tiu ĉi giganta komuna tradiciaro sufiĉus por igi ĝin viva kaj funkcianta.
  27. La plej bona metodo ŝanĝi ion estas ne ŝanĝadi ion. La plej efika maniero aliigi ion estas krei ion tute malsaman, originalan kaj novan. Ni ne ŝanĝas la lingvajn situaciojn kaj mapon de mondo. Ni nur klopodas elkrei novan grandan kaj memstaran kulturon esperantan. Ni ne intencas lezi aŭ forigi la lingvojn naciajn. Ordeno de verkistoj, paĝo 84 [...] nur tiu estas efektive morta, kiun oni ne plu memoras kaj ne plu amas...
  28. Se vi konsideros, ke la lingvo bezonis plenajn 72 jarojn por elprodukti la unuajn 50 originalajn romanojn esperantajn, vi eble allasos, ke ducent jaroj tute ne estas tro multa tempo por la efektivigo de tio, kio nin atendas, kaj kion ni devos realigi, se ni volas venki! Ja mi timas, ke du jarcentoj eĉ ne sufiĉos...
  29. Kiuj hodiaŭ fridsange tretas la proprajn civitanojn, tiuj morgaŭ same fridsange tretos kaj premos najbarajn landojn kaj naciojn! Tial la respektado de la homaj rajtoj estas la provŝtono de ĉiuj pacpopoloj.
  30. Kio alia estas literaturo se ne daŭra pravigado de la lingvo kaj senfina esplorado de sennombraj kombinebloj? Borges eĉ asertas, ke ĉiu literaturisto estas nur bibliotekisto, neperfekta bibliotekisto. Ĉar se li estus perfekta, li scius kie serĉi tion, kion li volas verki. Ĉar ĉio jam ekzistas. Ĝi troviĝas en tiu aŭ malĉi tiu ŝranko de la babela biblioteko, kiu enhavas ĉiujn eblajn kombinojn de ĉiulingvaj ortografiaj signoj. Tiel en ĉiu lingva sistemo, latente, jam ekzistas ĉiuj signifoj aŭ sensignifoj, kaj ĉiuj sencoj aŭ sensencoj. Tiel ke verki estas nur retrovadi iujn el tiuj antaŭfiksitaj paĝoj.
  31. doktorinon Marjorie Boulton oni nomas poeto... la estrinon de Islando oni titolas prezidento… kaj baldaŭ ni ekscios, ke Klara Silbernik estis la edzo de Zamenhof... Brila ekzemplo de emancipomanio, ĉu?
  32. kelkajn mistajpon indas korekti
  33. Kaj Roĝero ree ekkonscias, kiom intime la lingvo koneksas kun la vivo kaj inverse. [...]... li regretas tiujn, kiuj kredas, ke la kapturnan gloron de la vivo eblus kapti kaj reteni, priskribi kaj esprimi per ia baza Esperanto konsistanta el povra kvindeko da afiksoj kaj el ia paŭpera kvinmilopo da radikoj...Homoj kiuj skribas unu simplan letereton ĉiun sesan jarmonaton miras aŭdante, ke verkisto ial ne volas kontentiĝi per ilia magra vortprovizo. Kaj ili plendas kaj lamentas, indigniĝas kaj verdiktas ĉiam, kiam aŭtoro de kelkcentpaĝa libro bezonas 60 novismojn kaj 300 piednotojn por sin esprimi, ĉar tiam, iliaopinie, ne plu temas pri la sama lingvo, kiun oni uzas.
  34. Strobiloj lustre pendas de sur koniferaj pintoj. Ĉevoje arĝente tintas akvo. Kaj la aero plenas de odoroj. Odoras piceoj, Vera, pinglaro, pinuoj, abioj, musko, Ana, rezino kaj Amata...
  35. Eble la forto de la sango faris ŝin reiri malantaŭe en la tempo ĝis epokoj, kiam tiajn ofendojn nur per sango oni povis viŝi. Kiu scias, kiaj furioj kaj teruraj venĝoj bolis en tiu momento malantaŭ la osta frunto de Edviĝa! Kiu scias, kiajn inkvizitorajn torturojn, kiajn radojn, kiajn ŝnurojn, kiajn nodojn, kiajn fingropremilojn, ungoŝirilojn, aŭtodafeojn ŝiaj krudaj fajraj okuloj promesis! Kiu scias, kiaj torturoj okazis en la krispado de ŝiaj streĉitaj tendenoj, kvazaŭ gitarkordoj.
  36. Mi mem miras, kiel, dum mi sidas ĉi tie antaŭ 33-herca komputilo, subite mi komencis vidi ĉion klare. Fakte mi preskaŭ havas la impreson, ke mi revenas kvindek jarojn malantaŭen (nu, ni ne diskutu, sesdek!) kaj denove sentas tiujn mamojn plenajn de bona, dolĉa, kontentiga lakto por mi.
  37. Lerni bone gasti similas al la lernado de lingvoj; ĉiam restas pli por malkovri.
  38. Bona gasto ankaŭ strebas lerni de siaj gastigantoj.
  39. Ŝajnas klare al mi, ke se Zamenhof vivus hodiaŭ, li senrezerve aliĝus al tiuj, kiuj alvokas por pli ekologi-konforma konduto de niaj nuntempaj socioj.
  40. Zamenhof kompreneble estis sindediĉa filo, frato, edzo kaj patro; li estis ankaŭ klera hebreo, “hebreo el la getto” kiel li mem deklaris sin, kaj lia vivoverko portas multajn spurojn de tiuj ligitecoj.